Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Dennis Keefe: “Transiri tiun damnindan verdan abismon!”

Dennis Keefe: “Transiri tiun damnindan verdan abismon!”

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-08-30 17:26
La Esperantisto de la Jaro 2011, Dennis Keefe, aperigis ĉi-jare en “La Ondo de Esperanto” tri artikolojn pri la teorio de disvastiĝo de novaĵoj, lanĉita de Everett Rogers, kaj pri aplikebleco de ĉi tiu teorio al Esperanto. En la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto aperis lia kvara artikolo “Transiri tiun damnindan verdan abismon!”, kiu fokusiĝas precipe je la ideoj de Geoffrey Moore pri la “transirado de abismo”. Ĉi tiu pensinstiga artikolo de Dennis Keefe ekde hodiaŭ estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo "La Balta Ondo" http://sezonoj.ru/2012/08/215keef/