Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kamarado prezidanto respondas

Kamarado prezidanto respondas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-04-22 11:32
Vinko Markovo, novelektita prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT respondi demandojn de “La Ondo de Esperanto”.
«En 1949 SAT havis 5134 membrojn, kaj UEA – 5927. Sed pasintjare la membronombro de SAT estis 755, nur 15% de la postmilita nombro, dum UEA kun la pasintjaraj 5321 membroj ne multe malkreskis kompare kun la postmilita epoko. Kial, laŭ vi, tio okazas?» — ĉi tiun kaj pluraj aliajn demandojn respondas la 29-jara natursciencisto Vinko Markovo el Tubingeno (Germanio), kiu la 17an de marto estis elektita kiel la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. La intervjuo aperis en la maja kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita ĉi-vendrede al la abonantoj. Oni povas legi (kaj komenti) ĝin ankaŭ en la novaĵ-retejo "La Balta Ondo" http://sezonoj.ru/2012/04/kamarado-prezidanto-respondas/
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-04-22 16:46
Delonge trans la sojlo de la 21a jarcento SAT ŝajnas stranga elfosaĵo konservinda en muzeo. La sola atingo de SAT, PV, PIV kaj NPIV estas jam pretere. Nova reeldono alportos nenion novan. Kio alia do atendindas?

La aspekto de la novelektita prezidanto estas tute taŭga: li similas ĉu al Che, ĉu al Lanti, do inda posteulo de la 68anoj.

Oni ne ĝenu, sed lasu trankvile estingiĝi.


esperanto
esperanto diras:
2012-04-22 17:19
Mi absolute apogas tiujn opiniojn de Y. Lazian, kiu trafe esprimis la situacion.
(Mi jam komentis, eble malpli trafe, la aferon en la Balta Ondo, tiel ke jam iu anonima "strangulo" reagis, kiu defendis la strangajhojn, au strangecon, au simple strangon).

Principe, estas chiam bedaurinde, se organizajhoj estinghighas, sed pri SAT estos nenia bedauro, kompato au domagho. La samo validas por aliaj "fakasocioj" kaj multaj lokaj asocioj de Esperanto, kie chefe stranguloj kulpis, ke novuloj ekmankis... tiel ke Corsetti poste devos lamenti, ke oni ne trovos novajn kursanojn. Sed la strangeco de tiuj organizajhoj estas nur duaranga kialo por la tuta mizero de Eo. La chefa kialo situas en la sensignifeco de Esperanto mem (pri kiu kulpas grandparte la e-istoj mem, kiuj mem ruinigis tiun movadon). Tion la Eo-movado, precipe UEA, shajne ankorau ne komprenis, au ne volas konfesi, por eltiri la ghustajn konkludojn en la situacio.
Roblo
Roblo diras:
2012-05-03 17:07
Bondirite, Stonchjo! Kvankam Lazian k Kuenzli priparolas muzeojn, ili mem estas veraj dinosaŭroj... evidente kun similaj cerbformoj.

Ĉu ili estus sklavoj dum pasinteco, mi tutecertas, ke ili fiere cirus siajn ferpilkojn k katenojn, kaj eĉ plendus pri aliaj 'eksmodaj' sklavoj kiu volus forigi siajn ferpilkojn k katenojn.

Nune kapitalismo plejparte forigas ferpilkojn k katenojn, kaj niaj novaj katenoj konsistas ne nur el nutraĵoj bezonataj k fakturoj pagotaj sed ankaŭ amaso de 'nemalhaveblaj' varoj senutilaj, kiujn Lazian k Kuenzli sendube fieras kaj volas ciri dum ili infanece plendas pri ies aspekto, hararo, barbo...

Intertempe, triono de homaro malsatas kaj milionoj da infanoj mortas jare dank' al kapitalismo. Demokrato sub kapitalismo estas mito, ege malgranda malplimulto tenas veran potencon en la mondo kaj rabas preskaŭ ĉion de homaro. Se oni vidas homaron kiel vere homa familio, nu la kapitalismaj gepatroj ege misuzas siajn infanojn, ĉu ne?

SAT-anoj agnoskas tiajn maljustecojn kaj uzas Esperanton kiel ilo por plejbone kontraŭi sistemon, kiu daŭre kreas tiujn teruraĵojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-03 19:48
Pli kaj pli da ekzotaj nomoj, malantau kiuj kashighas plej bizaraj figuroj. Diablo scias, kiuj ili estas, au temas pri konataj e-istoj, kiuj celas provoki, au pri iuj efemeraj, sed politike ekstremismaj hazarduloj (mi vetas je chi-lastaj, char tio estas karakteriza por similaj 95% idiotaj chatroom-oj).
Roblo
Roblo diras:
2012-05-03 20:20
Kiuj vere provokas? Mi nur legis senprovokan atakon kontraŭ SAT-ano k SAT mem de iu cinikulo, kiu parolis pri barboj, hararoj, kaj aliaj stultaĵoj. Kian respondon vi antaŭvidis?
Shtonchjo
Shtonchjo diras:
2012-05-03 15:54
Kara samideano (ĉu???!),

Demokratio estis enmuzeigita dum jarmiloj, de falo de antikva Grekio kaj Roma Imperio, tamen estas bone, ke ĝi postvivis k reekestis. Plej multaj en la mondo pensas, ke Esperanto jam estas enmuzeigita. Provu esplori, ĉu vi mem ne tro rapide enmuzeigis Inteligenteco...

1) Eĉ se SAT malaperus, gxi iam reaperos aliforme, ĉar la ideo de Esperanto kongruas kun tiuj de Anarkiismo, Komunismo, kaj de multaj aliaj mal-konservativaj politikaj ideoj, kaj ke neŭtralismo ĉiam iam naskas konservatismon.

Mi ne kredas je Kapitalismo (nuntempe nomita Liberalismo), sed konscias, ke tiu politika teorio havas (kontraŭraciajn sed historiajn) kialojn, kial ĝi ekzistas: la sinnomintaj komunistoj (ekz. en Sovetio) kiuj fakte prenis k diktatore konservis la povon, la falego de tiu sistemo pseŭde komunisma kiu tamen dum jaroj devigis kapitalismajn landojn ne tro kolerigi siajn popolanojn, la ekonomia sukceso de tiu sistemo (kiu ne kalkulas pri homa kondiĉo - nek medio fakte), la armea supereco de Uson-britio kiu ĉefe premis tiun sistemon... Tiu kapitalisma sistemo estas erare agnoskita kiel nature alvenita kvankam ĝi ja estis konscie trudita k hazarde konservita. La venontaj krizoj k dismembrigo de la socio certe pravigos nin.

2) Junuloj ĝenerale ne tiom interesiĝas pri / kredas je politiko, kiom antaŭe, kvankam ili tamen konscias ke neniu aŭskultas ilin (eĉ ĉe Vizaĝlibro).

Sed ĉiu generacio naskas homojn, kiuj konscias pri tiaj aferoj, vidas la limojn ekonomiajn, moralajn, ekologiajn ktp de la nuna sistemo, kiuj konscias ankaŭ pri la problemoj religiaj, rasiaj, naciajn ktp, kiujn oni starigas por kontraŭigi homojn inter ili. SAT konsciigas tiujn homojn pri la intereso paroli E-on inter la plej malriĉaj, la neinstruigitaj, la aktivuloj de ĉiuj landoj, lingvon por ke ili unuiĝu. Esperanto estas ilo por aktivi! ni bedaŭrinde malŝparas niajn fortojn respondante al homoj kiel vi...


SAT ekzistas malgraŭ la homoj kiuj juĝas per aspekto. Fakte... eble ĝi ekzistas pro tio ke ne ĉiuj homoj havas tian laŭaspektan valorskalon, sed aliaj rilatojn al la monde, ekz politikan deziron justigi la mondon. Via mesaĝo aspektas stulta, ĉu signifas ke vi estas stulta? Ĉu mi lasu vin trankvile estingiĝi? Ne, laŭ mi homoj meritas pli ol ne ricevi respondon. Pro tio mi respondis.

Mi aĝas 32 jarojn, fiere partoprenas en SAT, kaj en aliaj politikaj partioj k asocioj. Ne konante min vi tamen certe min malamos, pro la longeco de mia barbo k de miaj haroj.

Ĉar mi sufiĉe malŝparis klopon, mi do profitas por konsili al aliaj legantoj aniĝi ĉe SAT www.satesperanto.org .

Antaŭ la amasestingo mi deziras al vi bonfarton
esperanto
esperanto diras:
2012-05-03 16:32
Ankorau unu. Kia ajn saghulo vi estas, tamen ankau vi shajnas esti blinda kaj surda.

Kial vi nur atakas la uson-britan armeon, kaj tute ne mencias la samajn dangherajn armeojn de Chinio, Ruslando, Hindio, Israelo, Irano, Sirio, Turkio, Pakistano, Saudarabio kaj multaj aliaj landoj? Almenau vi nomas la falintan komunismon pseuda - granda intelekta progreso. Gratulon!

SAT - kaj UEA - ne plu funkcias kiel organizajhoj, kiuj povas oferti al siaj membroj realajn utilajn servojn, char la potencialo shajne elcherpighis, kaj novaj kreaj fortoj ne aperas. Oni nur shajnigas al la membroj, ke oni havigas al ili utilajn servojn. Krom turismi kaj kunveni kadre de kongresoj, sed ankau tiuj kongresoj perdis sian allogon, char en ili praktike nenio interesa plu okazas. En ekstrema kazo oni devus ech neokazigi au malpermesi tiujn kongresojn, char bedaurinde en la nuna formo ili nur ridindigas kaj karikaturas la noblajn ideojn de Zamenhof kaj Esperanto. Se vi metas tiujn ideojn en la saman poton kiel la komunismon, tio estu via privata afero.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-03 16:35
Kia ajn saghulo vi estas, tamen ankau vi shajnas esti blinda kaj surda, au almenau politike kaj ideologie treege unuflankeca, kiel oni povus aldoni.
nicoray
nicoray diras:
2012-05-03 17:28
Malsame kiel Sxtoncxo, mi ne havas barbon. Mi estas 31-jaragxa, eklernis Esperanton iom kiel sxatokupon en 2004-5, sed io mankis al mi. En 2006 mi trovis kovrilon de Sennaciulo, la organo de SAT, gxi temis pri sociaj problemoj en Japanio, kaj tiam mi ekkomprenis, ke esperanton mi devis uzi por kompreni aliajn homojn, aliajn kulturojn, sociajn problemojn en aliaj landoj, ktp.

Jes la utopiistoj pri neuxtrala esperanto rajtas moki la utopiistojn pri pli bona mondo laux ilia vidpunkto. Sed persone, mi preferas praktiki toleremon legante, lernante aux parolante pri cxielarkaj marsxoj, pri bestaj rajtoj, pri veganismo, pri sociologio, pri pacismo kaj atomenergio. Tion mi povas fari kardre de SAT.

SAT ne nur reeldonas elfosajxojn, gxiaj eldonoj estas cxefe kaj dolorige aktualaj, ekzemple pri mortopuno, pri "honorkrimoj", pri krimoj kontraŭ la homaro en Nordkoreujo, ktp.

Eble la plej granda problemo de SAT estas la antauxjugxoj de homoj, kiuj kredas scii pri SAT. Kontraux maltoleremo kaj antauxjugxoj, mi fiere partoprenas en SAT.
Eliott
Eliott diras:
2012-05-03 21:47
Mi salutas la prezidantŝanĝon kape de SAT, esperante ke tiu organizo retrovos vervon, animon, kaj reiĝos vere maldekstra, kaj fine scipovos retrovi klarvidan analizon, kaj fideleco al klasbatalaj agadoj.
Tia movado mankas en Esperantio, kaj ties nuna kadukiĝo estas bedaŭrinda. La uzo de Esperanto por internacia kunlaboro en la liberiga agado de ekspluatistoj estas pli kaj pli necesa en tiu ĉi tre maltrankvila epoko de "New World Order" (al kiu la engla ligvo tiom bone ligigas) kaj "liberalfaŝismo".
Shtonchjo
Shtonchjo diras:
2012-05-04 02:27
Dankon pri viaj kuragxigoj!
Estas nun nova prezidanto kaj novaj skipanoj ege motivitaj kiuj ja deziras maldekstrismigi la asocion, aux pli gxuste: pli lauxte substreki gxiajn ekziston, neceson kaj agadon!
Vi estas plej bonvena
Kamaradece
Risho
Risho diras:
2012-05-08 18:56
Estas ĝojige ke junaj homoj tuj transprenis respondecon en SAT post la abrupta demisio (antaŭ la fino de lia mandato) de la antaŭa prezidanto, kiu estis tro ŝarĝita per siaj taskoj en la Plenumkomitato, la ĉefredaktado kaj la enpaĝigo de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Espereble la entuziasmo de la junuaj respondeculoj daŭros kaj ili respektos la diversajn opiniojn en SAT.

El la komentoj evidentiĝas ke SAT suferas pri antaŭjuĝoj de iuj esperantistoj kaj eĉ de memdeklarita historiisto, kiu evidente ne konas la historion de ĉi tiu laborista asocio. Bedaŭrinde la libro Historio de SAT datiĝas de 1953 kaj necesus kompletigi ĝin por la postaj tempoj. Se miaj informoj estas ĝustaj, la tre aktiva Eldonfako de SAT pretus eldoni ĝin, se troviĝus kompetenta verkisto por transpreni la laboron.

Riŝo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_SAT
esperanto
esperanto diras:
2012-05-08 21:09
Ha, per "memdeklarita historiisto" oni vershajne celis min!
Ech se mi estus memdeklarita historiisto (kion mi cetere tute ne estas), tiuj kiuj diras tion, eble ne forgesu, ke mi studis historion kiel duan fakon (de tri) en la zurika universitato 1983-92 kaj finis tiun fakon per la licencio. Do, kompare kun memdeklaritaj historiistoj mi almenau povas pruvi, ke mi studis ghin en universitato, leginte la chefajn historiografiajn verkojn, kiuj tiam ekzistis. Se tio por vi valoras nenion, tio ne estas mia problemo. Chiu diplomo atestas fakan kompetentecon almenau ghis certa grado. Kompreneble, per tio oni ne automate estas profesia au elstara historiisto, sed almenau duonprofesia... :-)
Sed mi ne denove volas paroli pri mi, char mi ne devas pravigi min kiel historiiston, char iuj denove interpretos tion kiel arogantecon de nauza fanfaronulo, kaj mi ankau ne estas ofendita pro tiu amuza opinio, despli ke mi persone konas ghian autoron.

La menciitan libron pri SAT mi kompreneble konas kaj legis, kaj bedauras, ke ghi stagnas en 1953. Certe, mi povas konfesi, ke ghenerale mi malbone konas SAT-n, sed kion mi scias pri ghi, sufichas por scii pri kio temas. (En la Svisa Enciklopedio Planlingva cetere mi aperigis mem originale verkitan artikolon pri la svisa kontribuo al la laborista movado. Chu iu rimarkis tion?)

Mi havas neniujn antaujughojn kontrau SAT. Mi konsideras ghin kiel fenomenon de la socia vivo de la pasinta epoko, simile al la KP de Albanio au Mongolio, kiun oni ech povas serioze studi, se oni volas, char dokumentoj ja ekzistas. Sed mi konstatas, ke por studi tiun fenomenon mankas la intereso, kaj remachi kion skribis pli frue aliaj, ekzemple Lins, ja certe ne havus grandan sencon, despli ke ankau tiuj skribajhoj, estighintaj grandparte antau 1989 (kaj publikigitaj eble poste), devus esti rekontrolitaj kaj eventuale reverkitaj.

SAT havas neniun estontecon, precipe se kelkaj kondichoj ne estas plenumitaj. Kaj ech se kelkaj kondichoj estus plenumitaj, ekzemple ke SAT farighus serioza eldonejo, tio ne certigus ghian estontecon. La tempo por similaj organizajhoj simple pasis, char pli kaj pli mankas membroj, same por la ideologio, kiun ili reprezentas (kvankam mi ne dubas, ke chiam ekzistos iuj frenezuloj, kiuj provos prediki au enkonduki komunismon, anarkiismon, trockismon, lantiismon au diablo scias kion ankorau; kaj shajnas ke SAT ja estas tauga hejmo por plej diversaj maldekstrismaj reakciuloj de la Eo-movado).

Jes, certe estus bone, se aperus nova libro pri la historio de SAT, sed verkita en tia maniero, ke ghi konformas al la normoj de la moderna scienco kaj tiel ke en seriozaj recenzoj oni ne devos deklari ghin senvalora fatraso au balasto. Por tiu tasko espereble oni havos ne memdeklaritan, sed profesian historiiston je la dispono, kaj prefere ne SAT-anon, char li estas malneutrala kaj subjektiva (krom se ekzistas SAT-ano, kiu scipovas verki lau la normoj de la moderna historigrafio).
Risho
Risho diras:
2012-05-10 11:12
Estimata Andreas Künzli, licenciato pri historio,

Vi skribis: "... mi studis historion kiel duan fakon (de tri) en la zurika universitato 1983-92 kaj finis tiun fakon per la licencio."

Kiel nefakulo mi havas demandon: Ĉu oni instruas en la zurika universitato, ke historiisto ĉiam donu sian juĝon pri valoroj rilate movadojn ĉu sociajn ĉu politikajn? Ŝajnas al mi ke historiisto devus respekti tiurilate minimuman rezervon, alie oni taksos lin ideologo kaj ne sciencisto (precipe kiam vi agnoskas: "Certe, mi povas konfesi, ke ĝenerale mi malbone konas SAT-n...").

RS
esperanto
esperanto diras:
2012-05-10 14:31
Kara, en universitato oni ne nur instruas (kaj depende de la profesoro estas donitaj konkretaj komentoj kaj pritaksoj pri certa afero), sed oni ankau diskutas (en seminarioj ktp. Nur en vigla kaj kontroversa diskutado povas esti rikoltitaj novaj kognoj kaj intelektaj rezultoj (sed en la Eo-movado tiu principo ja ne etas konata). Bedaurinde, tiuj diskutoj okazas tro malofte, kaj chi-rilate la universitatoj hodiau suferas pro aliaj gravaj malsanoj (kiujn mi chi tie nun ne detaligas). Sed mi proponas, ke Libera Folio lanchu konkurson: Kiu pli bone konas SAT: Chu R. Schneller au A. Künzli :-)) Ni ambau verku 100-paghan eseon pri SAT, sendu ghin al ILEI, por ke McGill, Kovats kaj Pietrzak disdonu diplomojn - al ni ambau.

esperanto
esperanto diras:
2012-05-11 20:44
Kiel ajn, kara s-ro Schneller: Pli bone memdeklaritaj historiistoj, kiuj verkas kelkajn interesajn artikolojn ol nememdeklaritaj historiistoj, kiuj nenion verkas au timas verki ion ajn.
Risho
Risho diras:
2012-05-11 21:42
Konsentite, memdeklaritaj historiistoj estas pli simpatiaj ol nomenklaturitaj.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-12 01:30
Simpatio en tiu chi kazo ne estas la chefa kriterio, kaj treege subjektiva. Mi ne gheneraligus tion tiel. Ekzistas tiaj kaj aliaj. Post kiam vi foje legis centojn da historiografiaj verkoj de diversaj elstaraj autoroj viaj preferoj iom post iom elkristalighos. Per aliaj vortoj, vi komencos senti chu vi preferas Aly Götz al Joachim Fest, Karl Schlögel al Jürgen Baberowski, Tony Judt al Zbigniew Brezinski au Henry Kissinger, Arkadij Vaksberg al Dmitrij Volkogonov, Roy Medvedev al Alexandr Jakovlev, Boris Souvarine al Orlando Figes, Francois Furet al Robert Conquest, Carsten Goehrke al Urs Altermatt. Ktp. ktp. Ktp. Por mi mem unuavice gravas la memstara, sendependa intelekta menso kaj penso de certa autoro - partipolitikan dependecon, egale de kiu flanko, kiu malhelpas objektive vidi la aferojn, mi rifuzas.

Kaj denove pri simpatio: Mi preferus esti intelekte sendependa, fake kompetenta kaj etike-morale honesta - la chefaj kriterioj en historiografio kaj scienco entute - ol esti simpatia. Esti simpatia signifas samtempe tro grandan tenton por plachi al aliaj, fari kompromisojn kaj farighi konformisto-oportunisto. Mi nun trovighas en agho kaj situacio, en kiu mi ne (plu) celas plachi al aliaj, sed skribi seeble la veron pri la aferoj, kiujn mi esploras kaj traktas. Chio alia ne plu interesas min. Tio estas mia "credo".
nicole
nicole diras:
2012-05-03 23:42
Mia filo estis membro de SAT pasintjare, sed ricevis nur unufoje la revuon. Mi plendis la 2an de februaro kun nenia rezulto. Finfine la 28an de marto mi ricevis mesagxon de Vinko, ke ili sendos la revuojn. Kial necesis 2 monatoj por respondi? Nun estas majo kaj la revuoj ne alvenis kaj Vinko ne sendis al mi la daton kiam ili forsendis la revuojn. Ĉu tio signifas, ke ili ne sendis? Kial komuniki kun SAT estas afero kiu postulas monatojn kaj monatojn. Ĉu neniu en SAT posedas komputilon? Mi ne komprenas, kiel tia organizo povas eĉ pluvivi.
Roblo
Roblo diras:
2012-05-04 00:13
Ĉu pro bedaŭrinda komunika problemo oni denuncu la tutan organizon? Ĉiaokaze, kiel SAT-ano mi pardonpetas pro ia ajn eraro. Intertempe, kostas neniom sendi retmesaĝon al Vinko por pritrakti la problemon, kaj tiel mi tutcertas, ke la afero estos baldaŭ solvita.
nicole
nicole diras:
2012-05-04 00:38
Precize tion mi faris kaj ia respondo ja alvenis hodiaŭ:

Vinko skribis: (kaj tio estas la tuta mesaĝo)

Kara Nicole

En SAT neniu "estras" la aliajn. Mi trandonis vian peton kaj pacience atendas respondon, respektante la laborritmon de miaj kunlaborantoj.

Vinko

SAT ricevis nian monon antaŭ pli ol jaro kaj nun ni devas atendi monatojn kaj monatojn por ricevi la revuojn por kiuj ni pagis. Ĉu tio akcepteblas? Ĉu Vinko iel pardonpetas pro nia ege longa atendado? Ĉu SAT estas tiom malfunkcianta ke ĝi devas akcepti kunlaborantojn kiuj bezonas monatojn por fari tre simplan aferon, kiel sendi revuon al membro. Roblo vi estas optimista homo, bone, sed kun SAT ne eblas solvi problemojn. Mi mem deziris fariĝi membro antaŭ 1-2 jaroj, sed tio ne eblis. Jakvo ne pretis racie diskuti. Mi ja detale priskribis la problemojn sur Libera folio. Kaj nun mi ĉiam ankoraŭ ne scias kiam mi povos legi la revuojn de SAT.
Shtonchjo
Shtonchjo diras:
2012-05-04 02:23
Kara Nikol'
Ni versxajne ne konas unu la alian, sed certe estas vi kiu jam suficxe acxe parolis pri SAT en tiu pagxo: http://www.esperantio.net/index.php?id=1845 eble estas aliaj pagxoj, mi ne deziras sercxi tra la tuta interreto. Estas multaj demandoj, kiujn mi havas: Cxu vi havas personan problemon en la afero? Kial via filo ne mem plendas? Cxu vi estas nur malpaciencema persono kiu ne sukcesas kviete komuniki, ne akre respondi, kiu sxatas klacxi, aux cxu oni tiom malbone traktis vin? Cxi kaze, mi vere deziras helpi ke via filo ricevu siajn revuojn, indiku al li mian retadreson: pierre.soubourou@gmail.com
Vi bone scias ke ni elektis novan prezidanton pro problemoj kun la antauxa, k ke tiu kauxzis malfruigo de la eldono de la revuo. La numero de marto-aprilo fakte estos tre baldaux eldonita k dissendita, mi bone scias cxar mi zorgas pri gxia enpagxigo k sendo al presisto. Kiel kulpigebla en la afero, bv pardonpeti al via filo pri la malfruo, k indiku al li ke ni diligente kaj zorge laboras por eldoni plej belan k intersan revuon je la gxusta tago (tamen ni havas vivon for Esperantujo). Espereble li partoprenos la venontan kongreson, tiel ke eblos persone pardonpeti al li.
Amike
nicole
nicole diras:
2012-05-04 04:13
Vi donas ligon al paĝo verkita supozeble de Giorgio Silfer. Jakvo akuzis min iel ke mi komunikis pri SAT kun Silfer, sed tio neniam okazis, nur post tiu akuzo mi sendis komenton al Silfer. Mi ege malmulte konas G. Silfer kaj ne deziras komenti pri li. Mi estas persono kiu provas lukti kontraŭ klaĉoj. La problemo estas pri la revuoj de pasinta jaro. Ĉu vere ankoraŭ nenia revuo aperis en 2011? La unua kaj lasta sennaciulo kiun ni ricevis estas la numero de novembro-decembro 2010. Mia filo nun ne plu interesiĝas pri SAT kaj nun en 2012 ne plu estas membro.
jakvo
jakvo diras:
2012-05-08 19:48
Kara Ŝtonĥjo, pardonu, sed kia problemo vi aŭ SAT havis kun la antaŭa prezidanto? Kial vi perfortas la veron. Neniu havis problemojn kun li, estas li kiu ne plu volis vivi kun pensoj en antaŭa jarcento. Mi ne plu volis vundi homojn kiuj suferegis la "komunismon de Orienta Eŭropo" per alparoli ilin per "kamarado" aŭ per paroli kun ili pri klasbatalo. Same mi ne vundas germanojn kun uzado de slogano el tempo de la nazioj, sama, same! Ne mi forlasis SAT sed oni malkontentis pri mia laboro kiel redaktanto de la revuoj. Bedaŭrinde oni nur konstatis tion post 10 jaroj da laboro. Oni malkontentis pri mi kiel prezidanto, ĉar mi ne kunhurlis la sloganojn de la francaj komunistoj. Donu informon, sed ne mensogu. Kial Sennaciulo ne aperas? Ĉar Robin Beto volis ke ne la malgranda skipo sed la tuta SAT anaro kreas la revuon. Mi vidis la rezulton, estas aĉa kaj vi scias tion.
Mi petas vin silenti pri mi. Mi ne plu havas ion komunan kun asocio kiu ne havas respekton por la laboristaro kaj nur kapablas teoriumi kaj fari nenion.
Mi ne havis problemojn kun la membroj de SAT. Estas la familio Markovo kaj kun ili malgranda kliko da francaj komunistoj kiuj ne plu volis havi eksterlandano kiel prezidanto de la franca asocio SAT.Vinko povas klopodi kaŝi sin kiel germano, sed li estas franco kiu vivas dum tempo en Germanio.
Vi vundas min per viaj diro. Mi donis mian tempon, energion kaj monon dum la aktivaj jaroj en SAT. Mi ne bezonas viajn dirojn.
Ne estas tiel kiel alia diras ke mi estis superŝutita de laboro.Mi laboris dum 40 jaroj en fabriko en popeca laboro, mi scias kio labori estas. La laboro por SAT estas por mi kvazaŭ feria laboreto. La fakto ke neniu aŭ apenaŭ iu volis subteni mian laboron eĉ ne ĝenis min.
Mi faris mian laboron honeste kaj ĝis la lasta tago ĝis la fratoj Markovoj forpelis min el SAT ĉar mi ne volis eniri la kolektivon de la francaj komunistoj.
Shtonchjo
Shtonchjo diras:
2012-05-09 16:52
Kara Jakvo,

Mi volis paroli pri interproblemoj inter la antauxa prezidanto kaj kelkaj membroj de SAT - tio estas la situacio kiun mi komprenis; mi vidas ke vi nun akuzas la tuton de la asocio, kies prezidanto vi estis?!... versxajne estis suficxe fortaj problemoj, cxu ne?

Mi ne pli specife scias pri la situacio, mi nur konas kelkajn vidpunktojn (inkl la vian), kiuj ne eblas forgxi al si opinion. Tamen, nur suficxas konstati ke okazis granda sxangigxo en la asocio. Cxu ne simple originas, ke oni iafoje devas sxangxi homojn en skipo, cxefe kiam la strukturo ne bone fartas? Tamen ne estas kialo por ke la sxangxitaj subite k tute forlasu la strukturon... Se vi malkonsentas nur kun kelkaj homoj, kial foriri tia lauxtvocxe? kial tiom akre kritiki la asocion? kial ne ebligi revenon pro malrespekto de cxiuj gxiaj membroj? Cxu ankaux vi ne respekt-as/-is nin?

Mi taksas ege bona la laboron, kiun vi faris, ekzemple pri la revuo. Ni (mi, kiel skipano) nun klopodas dauxre fari bonan laboron. Mi gxojas ke oni malfermis la skipon por ke multaj homoj, inkluzive mi, povas partopreni k kontribui. La revuo ja aperas, estas iom da malfruo, kiun ni klopodas nuligi, sed estas tiel kiam oni laboras kune, sen ke iu decidas por cxiuj. Mi bedauxras ke vi trovas gxin "acxan" (tian mi ne trovas gxin) sed estas revuo almenaux iom pli kunlabora, estas parto de mi en gxi, pro tio mi havas specialan senton al gxi.

Mi renkontis vin, ne havas personan problemon kun vi (ecx pensis ke ni povus kunlabori, pri vegetarismo), mi ne bone komprenas kio okazis, k bonvolas ke vi ne estintus forlasante la asocion. Mi ankaux havas la plej bonajn interrilatojn kun cxiuj Markovanoj, tute ne evidentas al mi la problemo kun ili - ecx male!

Miaflanke mi devenas de ekologiismo, ni devus esti pli. Mi ankaux sxatus ke estus pli da anarkiistoj, estas ofte malfacile kunigi kun anarkiistoj. Sed mi tute ne sentas ian ajn grandan premon de komunistaj konspirantoj, laux mi, tio estas nur en via menso... Ne gravas ke mi ne tute konsentas kun cxiuj individuoj en la asocio: SAT estas politika asocio, ni cxiuj havas opiniojn, sed ni rajtas esprimi ilin, male al aliaj neuxtralaj asocioj, kie oni ne devas esprimi tro lauxte siajn opiniojn.

Ne timu ke SAT tro teoriumas, nun estas nova fazo en la vivo de la asocio. La mondskala socia situacio eble (aspekte sxangxis!) de la tempo de Markso ktp sed la problemoj restas. Estas pluraj novaj analizoj, ideoj por sxangxi la socion. Multaj personoj ja jam ekunuigxas, pro konstato pri cxiam pli granda neegaleco, k ili interesigxas pri Esperanto. Kelkaj asertas ke kapitalismo ne plu ekzistas (oni nomas gxin liberalismo), ke klasoj ne plu ekzistas (nu ankoraux gravas en kiu lando / urbo / familio / kasto oni naskigxas). Ne estas multaj solvoj, eble oni neuxtrale lasu la situacion ekvilibrigxi (cxu per pregxo?), aux oni decidas alporti politikan solvon. Por tiu lasta solvo, estas homoj kiuj deziras unuigxi en asocion kiel SAT-n, por instigi la proletarojn el cxiuj landoj unuigxi, pere de Esperanto.

Por atingi tiun celo, oni devas kunlaborigi kaj partoprenigi cxiujn homojn. Mi vidas malbona ke unu persono decidu por cxiuj, sed bona ke oni instigu cxiujn decidi demokratie kaj kunlabori harmonie. Tio estas la nuna sxangxo en la asocio, ke ni kunlaboru pli demokratie k travideble.

Amike

Sxtoncxjo
esperanto
esperanto diras:
2012-05-09 17:22
Anonime verkitaj mesaghoj devus esti malpermesitaj, lau mi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-13 20:05
Jes, chifoje mi tute apogas vian ideon malpermesi anonimajn komentojn!
jakvo
jakvo diras:
2012-05-13 18:52
Kara Ŝtonĉjo, ŝajne vi aŭ ne komprenas kio okazas aŭ vi estis misinformita. Vi parolas pri nova SAT kiu ŝanĝiĝis. Nu mi diras, Jes vi pravas. Dum 19 jaroj kiam mi estis membro, ĉiu havis la rajton doni sian opinion, ĝis en oktobro 2011 kiam la fratoj Markovoj kun helpo de patrino, alia frato kaj avo Petro Levi, malebligis min libere diskuti kun la membroj de SAT Ĉu estas tiu ŝanĝo pri kiu vi aludis.
Dum la jaroj ke mi aktivis en SAT, mi ĉiam serĉis kunlaboron kun aliaj membroj. Kiel ĉefredaktanto mi klopodis kunlabori kun aliaj membroj sed pro fakto ke plejmulte de ili ne plenumis la promesitan taskon mi instigis ilin fari tion kion ili promesis. Idiotoj kiel Sire konsideris tion malĝusta agado. Por mi estis grava, la promeso kiun mi faris al la membroj, ke ĉiu du monatoj aperas ĝustatempe kaj akurate la revuon. Oni nomas tion respekto por la membroj, nun oni fajfas pri la membroj kaj iom kaprice eldonas la revuon Sennaciulo. Ĉu tio estas la ŝanĝoj pri kiu vi parolas? (estas hodiaŭ la 13-a de majo kaj aprila numero ne jam aperis. "Respekto" lernu la signifon de tiu vorto) La familio Markovo altrudas al la membroj iliajn komunsitajn ideojn kaj ne hezitas por uzi stalinismajn sistemojn por devigi membroj de SAT al obeado. Mi mem spertis kiel ili subpremis min aŭ klopodis subpremi min. Mankas en tiu familio respekto por homoj kun aliaj ideoj, ĉar kiam oni klopodas modernigi SAT, kiel mi klopodis fari, Petro Levi la estro de familio Markovo tuj komencas skoldi ke vi estas analfabeta burĝo. Tio estas la ŝanĝoj de la lastaj 2 jaroj en SAT. Jam antaŭ 3 jaroj la nuna prezidanto de SAT - jes prezidanto de SAT laŭ franca leĝo - petis min ne plu kandidatiĝi por Plenum-Komitato ĉar li preferis francan (komunistan ?) Plenum-Komitaton.
Kial mi havu respekton plu por la membroj de SAT? Anoj de familio Markovo perfortis mian rajton al libereco de esprimo, statutan rajton en asocio kie, laŭ statuto, komparo de ideoj kaj tezoj estas grava, kaj neniu membro de SAT protestis ankaŭ vi ne ankaŭ Robin Beto ne nur unu virino Julliete Ternat akre protestis sed pri tio la Markovoj fajfis.

Mi volonte revenos al SAT la tago kiam oni denove aplikadas la statuton, kiam oni respektas la rajtojn de la laborista sociala tavolo. Kiam oni respektas la dekomencan idearon de Eŭgeno Lanti. Estas tempo ke SAT ŝanĝiĝos. Oni devas denove respekti membrojn kun aliaj ol komunistaj ideoj.La Markovoj devas lerni ke ne ĉiuj laboristoj estas komunistoj. Kredu min inter laboristoj troviĝas ankaŭ pensantaj homoj.

Mi jam trovis mian lokon en Esperantio kaj tio en Edinburgo kie mi diskutis pri politikaj problemoj kun homoj kiuj donis al mi kaj al aliaj kiuj partoprenis la diskuton la eblon esprimiĝi. Tiun eblon mi en SAT ne plu havis. Mi esperas ke la stalinismo en SAT rapide estu forpelita kaj ke ĉiuj laboristoj kaj tiuj, kiuj sentas sin laboristo povu reveni al la bela originala projekto de Eŭgeno Lanti. Studu la historion de SAT kaj vi lernas ke jam plurfoje SAT suferis de la komunisma merdo.
Mi n eplendas pri SAT sed tiam la membroj kiel vi kaj aliaj kiuj uzas revuoj por ataki min devas havi la honestecon diri la veron pri kio okazis en SAT kaj ne ĵeti bastonon al mi aŭ kulpigi min pri kion mi ne faris.
SAT kostis al mi multe da laboro , kiun mi volonte faris kaj multe da mono kiun mi volonte elspezis por SAT. SAT ne plu ekzistas restas nur la franca asocio de la Markovoj. Eble iam ili komprenas kion ili faris kontraŭ mi. Imagu ke ili petu pardonon por tio :-) Kia ŝerco mi scias ke ili ne kapablas al tio neniam.
Al via sekva kontribuo mi ne plu respondas. Mi ne plu perdas tempon al diskuto pri asocio kiu iam estis SAT.