Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / “La legisto” de Bernhard Schlink

“La legisto” de Bernhard Schlink

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-02-14 11:01

Milionoj da venditaj ekzempleroj en multaj lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por la germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj.

La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-jara virino same subite ĉesis, kiam ŝi senaverte forlasis la urbon. Post ok jaroj li, jam studento de la lasta studjaro de jura fakultato, revidis ŝin en proceso inter eksaj voktinoj de porvirina koncentrejo. Sed ĉi tiu ne estas la sola mistero, kiun frontis la protagonisto de La legisto.

Esperanto iĝis la 40a lingvo en kiu “La legisto” aperis. Ĝin tradukis el la germana originalo Jean-Luc Tortel kaj eldonis Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kun permeso de la kopirajt-posedanto Diogenes (Svislando).

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto Wolfgang Kirschstein recenzis la Esperantan tradukon de La Legisto. La recenzo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/recenzo-33/