10-jariĝo de E@I

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-11-18 10:49

Antaŭ dek jaroj, la 14-an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŭe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo de E@I aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo panorama artikolo pri la agado de E@I, kiun speciale por La Balta Ondo pretigis Peter Baláž, kunordiganto de E@I.
http://sezonoj.ru/2015/11/ei-4/