Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin / Praktika sperto pri kvinoo

Praktika sperto pri kvinoo

de Roland Schnell Laste modifita: 2013-01-02 14:33
Gustumu la kuirartan variecon de kvinoo! Okaze de la internacia jaro de kvinoo la Esperanto-grupo de la kulturligo "Prenzlauer Berg" studas la trajtojn de la pseŭdogreno kvinoo.

Detaloj de evento

Kiam

2013-01-28
de 19:30 ĝis 22:00

Kie

Berlin, Danziger Str. 50

Kontakta telefono

+49 30 39 88 99 81

Aldoni eventon en la kalendaron.

La Unuiĝintaj Nacioj deklaris 2013 kiel jaron de kvinoo kaj petas la tutmondan socion aktive partopreni en la informado pri la esperplena planto el Andoj. Kvinoo estas kultivata depost kelkaj miloj da jaroj kaj povas esti rimedo kontraŭ monda malsato kaj misnutrado. Diversaj landoj, interalie Bretonio, komencis produkti kvinoon por la regiona provizo.

La partoprenantoj povos konatiĝi pri diversaj manieroj prepari pladojn. Kvinoo estas pro la aminoacidoj tre bona nutraĵo por vegetaranoj kaj veganoj. Sed ne nur.

Pli da informo pri tiu evento…