Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin / Buntaj kartetoj por diversaj celoj

Buntaj kartetoj por diversaj celoj

de Roland Schnell Laste modifita: 2013-06-25 15:05
Per specialaj presiloj oni povas en vendejoj produkti fotojn de diĝitaj medioj. Sed eblas ankaŭ produkti aliajn aĵojn: nom- aŭ vizitkartojn, varbilojn ktp. La limo estas via fantazio!

Kiel estro aŭ dungito de plej diversaj firmaoj mi posedas stokon de vizitkartoj. Kutime oni produktas sufiĉe grandan kvanton en profesia presejo kaj pli ol 90% restas neuzitaj. Sed oni urĝe bezonas vizitkartoj en la socia kaj profesia vivo. Post interkonsento, ke kontakto estas utila, oni interŝanĝas vizitkartojn, Se oni ne posedas tion, estas signo de malprofesieco.

Okazis, ke mi kiel nova prezidanto de "Stiftung Europaverständigung" mi urĝe bezonis ĉi tiujn vizitkartojn kaj pripensis mem produkti. Foje mi uzis komputilon, koloran printilon kaj specialan kartonon, kiu facile disfalas al unuopaj kartetoj. Sed mia kolora printilo estas iomete malnova kaj ne plu donas belan rezulton. Kolora laser-printilo ne estis rapide akirebla senpage.

Mi memoris, ke mi foje elprintis diĝitajn fotojn el mia kamerao per speciala aŭtomato. Oni metas la SIM-karton en truon, sur la ekrano oni vidas la bildojn kaj povas elekti. Post unu minuto elfalas bela kopio sur solida kartono.

Kial ne uzi la sistemon por alia celo. Ĝi elprintas ĉiun enhavon de jpg datumo. Ĉu fotita, ĉu produktita alimaniere. Kelkaj eksperimentoj pruvis, ke fakte funkcias. Miksaĵo de tekstoj kaj bildoj kreita per OpenOffice kaj eksportita en jpg-formato principe funkciis, sed la kvalito ne estis kontentiga. La eksporto liveras nur kvaliton de 50 dpi kaj kurbaj strukturoj aspektis kiel ŝtuparoj.

Sed mi trovis la ŝraŭbojn en la programo kaj nun la jpg-datumo fakte havas la dezirindajn 300 dpi aŭ eĉ pli.

Grafikajoj

Memkreitaj aŭ manipulitaj desegnoj per programoj kiel Gimp, PhotoShop aŭ kompareblaj ne estas problemo. La printilo kutime liveras la formatiojn 9 x 13, 10 x 15, 15 x 20 cm. Poŝtkarto A6 estus 10 x 15 kaj la maksimuma formato egalas al folio A5.

Se oni deziras havi alian formaton, oni devas mendi de la laboratorio. La automato kopias la elektitajn bildojn al CD-ROM, kiujn oni metas en kuverton. Eblas diversaj formatoj kaj diversa nombro de kopioj de diversaj bildoj. Post kelkaj tagoj la koverto revenas.