Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2016-06-21 11:52
Fabrício Valle, la eksa redaktoro de revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto. Por ke la gazeto estu profita, necesos triobligi la abontantaron, li rakontas. Sed li esperas eĉ sesobligi ĝin dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Laŭ li la nova Heroldo estos sendependa, profesia, kaj sekvos ĵurnalismajn principojn.
Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

Fabrício Valle aĉetis Heroldon de Esperanto

Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto, unue sub la titolo Esperanto Triumfonta. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto, eĉ se la aperritmo iĝis dusemajna kaj poste eĉ pli maldensa, tiel ke en la lastaj jaroj laŭplane devis aperi po 17 numeroj.

Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro. En la praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito. Dum lastaj jaroj plurfoje okazis neklarigitaj paŭzoj en la aperado de la gazeto, supozeble pro manko de financaj kaj homaj rimedoj ĉe la Civito, kiu nun decidis liberiĝi de la eldonaĵo.

Ĝin aĉetis Fabrício Valle, brazila esperantisto, entreprenisto kaj eksa redaktoro de la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto. Libera Folio kontaktis lin por intervjuo.

Libera Folio: La Esperanta Civito informis, ke via entrepreno aĉetas Heroldon de Esperanto. Ĉu vi volus rakonti iom pri viaj planoj rilate la revuon?

Fabrício Valle: Fakte, nia ĉefa negoco estas lingvo-instruado, ne eldonado de gazeto, sed fariĝi la eldonistoj de la tre renoma Heroldo de Esperanto estas revo de ĉiu ambicia entreprenisto. Nu, ni konscias pri la grandaj riskoj, sed fari el ĝi la plej bonan kaj modernan Esperanto-gazeton kaj krome, konigi ĝin vaste ekster niaj rondoj estas defio, kiun ambiciaj entrenistoj kiel ni ne pretas ne alfronti. Atingi la celon estos zenito en nia kariero kaj krome eble ĝi povos fariĝi nia ĉefa negoco, kial ne? Ni atendu la evoluon de nia entrepreno. Pri la detaloj rilate ŝanĝojn, ideojn ktp., ĉiuj legantoj de Libera Folio povos legi en nia Facebook-paĝo. Tie ni afiŝos niajn ideojn, kiam ili iom post iom fariĝos definitivaj.

Kiel ofte la revuo aperos sub via respondeco?

– Ĝi ne aperos nur sub mia respondeco. Estos kerna profesia redakcia stabo kun kvin postenoj: du redakciaj direktoroj (mi kaj Paulo Lima), redaktoro, redakcia sekretario kaj ĉefa provleganto (ni ne parolu pri grafikisto). Nu, nuntempe Heroldo aperas 17 fojojn jare kun 4 paĝoj. En 2017 ĝi aperos kun minimume 16 paĝoj en ĉiu numero, kaj do ni decidis pro tio prudente aperigi ĝin monate. Espereble jam en 2018 ĝi aperos 24 fojojn jare kun pli ol nuraj 16 paĝoj, sed tio dependos de nia kapablo sesobligi la nombron da abonantoj ĝis la fino de 2017. Ne facila celo, ni scias. Nia ambicio estas granda, sed ĉio dependos de la ambicio ankaŭ de la esperantistoj. La financaj rimedoj diktos la ritmon de la evoluo de Heroldo de Esperanto en niaj manoj. La fina venko estos aperigi ĝin semajne kun 32 paĝoj, sed tio estas afero de svaga estonteco.

Ĉu vi planas iajn ŝanĝojn en la direktiĝo kaj ĝenerala enhavo?

– Jes. Jam estas grandaj novaĵoj sur la papero. Mi kaj Paulo Lima jam funde komencis skizi ĉiujn eblajn ŝanĝojn. Mi ne povas prezenti ĉiujn detalojn tuj, sed ni ĉiam afiŝos en nia Facebook-paĝo informojn pri  ĉiu nova decido, nova farita paŝo. Tamen, mi povas diri jam nun, ke estos ĉirkaŭ naŭ ĉeftemoj kaj la agado por kaj per Esperanto estos traktataj kiel du apartaj ĉeftemoj. Ni volas klare signali, ke unu afero estas la tradicia laboro por Esperanto kaj tute alia afero estas la faka agado per Esperanto, kiun ni volas forte stimuli. Krome, ne nia umbiliko, sed la mondo estos nia spegulo. El tio la legantaro de Libera Folio povas spekulacii pri la ŝangoj.

Ĉu konserviĝos ia ligo al la Esperanta Civito?

– Mi devas tre klare diri, ke Heroldo de Esperanto estas oficiala organo de neniu organizaĵo, de neniu tendenco, de neniu specifa grupo en Esperantujo. Gvidos Heroldon klaraj gvidolinioj inspiritaj de ĵurnalismaj etiko kaj bonaj principoj, kiujn mi kaj Paulo Lima jam kompilas kaj redaktas. Ni ambicias fari el Heroldo profesian gazeton, funkciantan sub tre klara redakcia politiko. Tio esence signifas, ke ni diskriminacios nenion kaj neniun. Do, ni ne havos liston de tabuaj temoj aŭ liston de proskribitaj potencialaj kunlaborantoj. Kritika tono estos bonvena, kondiĉe ke respekto al homoj kaj institucioj estu regulo. Ne estos bezonata nia konsento pri la enhavo de kritika artikolo por ke ĝi aperu en Heroldo, sed kompreneble vakuaj, naivaj kaj senargumentaj artikoloj tute ne aperos.

– En tiu kunteksto Heroldo estos ja sendependa kaj neniu esperu, ke ni aperigos nenion pri la agado de Esperanta Civito aŭ artikolon de civitano. Ĉu UEA ne havu lokon en Heroldo pro tio, ke iuj esperantistoj ne ŝatas la agadon de UEA kaj opinias ĝiajn estraranojn malkompetentaj ktp.? Ĉu Gbeglo Koffi ne havu lokon pro tio, ke UEA-estraranoj ne ŝatas la agadon kaj opiniojn de Koffi? Ĉu SAT ne havu lokon pro tio, ke iuj samideanoj kredas, ke esperantistoj estas tute neŭtralaj homoj kaj politiko kiel konkreta agado per Esperanto estas danĝera vojo? Ĉu ni evitu paroli pri esperantista ekonomio ĉar iuj esperantistoj opinias, ke mono, mono kaj mono detruas la internan ideon de Esperanto kaj ni devas vivi kvazaŭ en geto, sen ia ligo kun la ekstera mondo, kie ekonomio ludas gravegan rolon, ankaŭ sur la kampo de kulturo, de lingvo-instruado? Tute ne.

– La esperantistoj multe parolas pri lingvaj rajtoj, demokratia komunikado, homaj rajtoj, do ili facile komprenos la ideon pri rajto je komunikado. Nia sendependeco signifas, ke ĉiuj havos lokon sur la paĝoj de Heroldo. Do Esperanta Civito, UEA, SAT, raŭmistoj, finvenkistoj, retonovistoj, UETA, Afrika Komisiono de UEA, fakaj asocioj  ĉiuspecaj ktp. havos sian lokon en Heroldo. Nia rolo en tio estos starigi regulojn por ke ĝi ne fariĝu areno de sterilaj kvereloj aŭ personaj atakoj kaj kontraŭatakoj. Vere, ni preferas malhavigi al ni plian abonanton ol perdi nian elanon de sendependa periodaĵo. Heroldo de Esperanto estos granda kaj profesia gazeto kaj spegulos tiun bolantan kaldronon nomatan Esperantujo... aŭ Esperantio por aliaj, kun ĉiuj ĝiaj kontraŭdiroj kaj multekoloraj facetoj.

Kiom da abonantoj estas nun, kaj kiom vi devos havi por ke la afero estu profita aŭ almenaŭ ne malprofita por vi?

– Ni jam sufiĉe funde pritraktis la financan aspekton, kiu estas vera defio por ni kaj fakte la plej granda minaco, kvankam temas samtempe pri la plej granda promeso. Objektive pri via demando: ni devas almenaŭ triobligi la nombron de abonantoj por ekhavi la necesajn financajn rimedojn por konkretigi absolute ĉiujn niajn planojn por 2017. Por nia tuta plano bonvenus 24 paĝoj, sed eble tio ne konkretiĝos tuj. Bone, estas multege da variantoj kaj ni atente kreas diversajn scenarojn per Excel.  Ĝis oktobro, kiam ni lanĉos nian abonkampanjon por 2017, ni havos la definitivajn trajtojn de la nova Heroldo. Ni kalkulas pri la apogo de ĉiuj, kiuj kredas, ke profesia gazeto, sub ĉiuj aspektoj, povos helpi la evoluon de nia afero en la mondo.
arkivita en:
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-06-14 21:36
Interesa, nova projekto de multflanka, entreprenista Esperantisto. Verŝajne ĉi foje la nova versio de Heroldo estos pli hejma al Esperantistoj de ĉiaj koloroj. Tia bunteco en si mem povas krei pli da intereso en papera publikaĵo. Bonan sukceson al la nova skipo.

Anekdote, mi bone memoras miajn unuajn jarojn en Esperantujo. Tiam, en la fruaj okdekaj jaroj, ĉiusemajne mi ĉeestis la Konversacian Rondon de la Liceo de Esperanto en Madrido. En tiu grupo membris Ada Sikorska-Fighiera kaj ŝia edzo Gian Carlo Figuiera.

Tiu mirinda geedzo-paro redaktoris kaj kunlaboris eldoni Heroldon. Jorge Camacho, Miguel Fernandez, Augusto Casquero kaj multaj aliaj Esperantistoj memoros tiujn jarojn kaj la rolo de Heroldo. Mia unua esperanta skribaĵo, pro peto de Gian Carlo, artikolo-recenzo pri lernolibro, ekaperis en Heroldo. Eble aliaj madridanoj ankaŭ komencis verki tiel.

Heroldo malfermis pordojn kaj okulojn tiam, kaj ĝi eble malfermos novajn pordojn kun novaj vidpunktoj nun.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-06-15 14:56
Kara Dennis,
vere, Lexus estas posedaĵo de du E-entreprenistoj: mi kaj Paŭlo Lima. Mi certas, ke novaj pordoj kaj okuloj estos daŭre malfermataj de Heroldo. Krome, ĝi nepre estos uzata por malfermi pordojn kaj okulojn ekster niaj rondoj.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-14 22:33
 ECH EN KOTO MI HAVAS MIAN VALORON diris porko de afrika vilagho.

Mi ne scias, kial oni timas kritikojn. Togolanda proverbo estas :"de Kritiko fontas lumo". Homoj ne nur kritikas min, sed ech insultas min. Mi aperigas tutaj iliajn tekstojn en la periodajhoj, kiujn mi redaktas. Estas necese, ke homoj sciu kio okazas. Kial do iuj tute ne aperigas artikoliojn, kiujn ne estas favoraj al ili ? Kiam oni certas pri la volaoro, kiun oni havas, oni neniam timas kritikojn. Ech se oni malpurigas vin, nenio shanghighas de via valoro. La reputacion veran donas ne la homoj, sed la naturo, Dio, Javeo, FUKRo, ktp.
La spirito en kiu Fabricio redaktos la periodajhon HEROLDO estas ghuste tio, kion ni havu en Esperantujo. Kial en periodajho de UEA ne aperu informoj pri laboroj de SAT ? Kial en periodajhoj de la Esperanta Civito ne aperu informoj pri UEA ? Kial .... ?
Karaj geamikoj, ni vivu la nunon. Tiu chi nuno tute ne plu bezonas hipokirtan konduton. Ni diru la aferojn kiel ili estas kaj ni akceptu, ke oni diru al ni la veron. Tute ne plu estas la mometo shajnigi sin.
Sukceson, Fabricio ! Sukceson Heroldo VERE libera.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-06-15 00:51
Mi esperas, ke Fabricio sukcesos, sed estas enigmo al mi kial li komencas per gazeto kiu havas reputacion ne esti neŭtrala. Kiel diris irlandano al anglo kiu petas la vojon: "Mi ne komencus de ĉi tie".

La reputacio de Heroldo entute ŝanĝiĝis post la morto de Ada Fighiera-Sikorska. Okazis eĉ jura disputo inter ŝia vidvo kaj la nova posedanto. Mi mem malabonis pro la ŝanĝo en kvalito, kaj pro ĝia tendenca enhavo. Se Fabricio volas nun reestabli Heroldon kiel ĝi estis antaŭ ol ĝi fariĝis parolilo por La Esperanta Civito – sed en novaj vestoj – tio estas bona novaĵo. Sed ĝenerale inter 'finvenkistoj' ĝi nun havas negativan reputacion. Mi supozus, ke estus pli facile gajni la fidon de la Esperantistoj per io tute nova ol transpreni ion tiom intime ligitan al La Esperanta Civito.

Mi scivolas, kiom Fabricio pagis por aĉeti tiun gazeton.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-06-15 15:21
Kara Ian Fanton,
estas neniu enigmo: krei kaj evoluigi gazeton de la nulo eblas, sed akiri gazeton kun granda renomo faciligas la tutan laboron. Decido pri tio varias de entreprenisto al entreprenisto kaj dependas de pluraj faktoroj, subjektivaj kaj objektivaj. Ni diskutis la ideon krei periodaĵon de nulo kaj finfine decidis konversacii kun LF-koop.
En la vivo de gazeto ondoj povas veni kaj iri. Kiel diris al ni samideaninon per privata mesaĝo, "La historio de Heroldo donas al vi enorman avantaĝon"
Pri via scivolo: ni ne povas diskonigi la financajn detalojn de tiu transakcio, pro klaŭzo pri konfidenco en la kontrakto. Kaj tio estas perfekte normala en tiaj transakcioj.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-15 06:34
GRAVAS NUR LA NUNO...
Nun HEROLDO estas en manoj de raumistoj. Ĝi odoras raumiste. Kiam ĝi estos en manoj de finvenkistoj ĝi odoros finvenkisme. Kion ni volas, ĉu finvenkismon au Raumismon ? Tiun ĉi demandoj JAM KLARE respondis Fabricio VALLE.
Kio gravas en nia movado, tio estas NUR kaj NUR la dsiavastiĝo de Esperanto. Ĉiu rimedo uzata en Esperantujo por Esperanto tute ne forgesu Esperanton. Ni ja bezonas ĉiujn tiujn vojojn, sed kion ni evitu, tio estas la batalao inter tiuj diversaj tendencoj. Ne nian tendencon ni defendu, sed nian celon uzante nian tendencon. Fabricio tre bele pentis tion dirante, ke HEROLDO akceptos informojn de ĉiiuj tendentoj eĉ tiuj mortintaj au naskighontaj. Tio montros, ke lia celo estis, estas kaj estos ESPERANTO.
Kiam oni volas ŝanĝi sian auton, ĉar ĝi ne bone funkcias, ĉu jam oni juĝas pri la nova, ke ankau ĝi funkicos tiom malbone, kiom la malnova ?

Ĝuste tial la malniova ne plu taugas, ke oni volas havi la novan. Kion oni volas novan en la nova, nur tion oni kulturu, ne tion, kio eksmodighis en la malnova.
Mi konas almenau tri redaktorojn de la revuo Esperanto. Kiuj suferis premojn, tiuj estas lau mia takso, Stano MARCHEK kaj Fabricio VALLE. Mi vidos la sinprezenton de la nova tra liaj laboroj. Mi tutkore gratulas Stanon kaj Fabricion, kiuj montris ke ili servas ne al homoj sed al la movado. Tion Fabricio esprimis en siaj vortoj.
Kion ni faru nun, tio estas, ke ni nur observu lin. Mi ja vetas, ke per tiuj brazilianoj HEROLDO ne nur sesobligos, sed obligos pli ol MILE sian abonantaron Tie ĉi tute ne estu afero de TOMASO.

Vere mi konas kaj fidas la homojn.

Sukceson!
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-06-15 15:09
Kara Koffi,
dankon pro via entusiama apogo al nia laboro.Vi bone komprenis la esencon de niaj intencoj kaj planoj. Kiel entreprenistoj, esperantistoj kaj homoj, mi kaj la kunproprietulo de Lexus, Paŭlo Lima, kiu cetere estas ankaŭ veterana esperantisto, konscias pri la valoro de respektema sinteno rilate la ideojn, pri kiuj ni foje tute aŭ parte ne konsentas. Pro tio ni ja strebos agi kun granda respekto al ĉiuj esperantistoj kaj E-asocioj. Kompreneble, kiel mi klarigis, kritika tono, kiam ĝi estos necesa, ne mankos. Ni tamen tre respondece prizorgos tiun flankon, ĉar kritiki estas malfacila arto.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-06-15 13:54
Fabricio ne respondis pri la konkreta nombro de abonantoj al "Heroldo". Ja ekzistas tre multaj aliaj legindaj E-periodajhoj - tial mi ege skeptikas pri la sukceso de Fabricio.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-06-15 15:32
Kara Dieter,
kelkaj aspektoj pri la nuna situacio de Heroldo ni preferas ne diskonigi tuj... Mi kaj Paŭlo poste decidos, ĉu tiu informo estas diskoniginda aŭ ne, sub la vidpunkto de Lexus. Eble okaze de la lanĉo de nia abonkampanjo en oktobro, se tio estos iel utila.
La fakto, ke estas tre multe da legindaj E-periodaĵoj ne signifas multon. Ni, kie entreprenistoj, laboros por fari el Heroldo la plej riĉenhavan, bonan, modernan, oftan kaj legindan periodaĵon en Esperanto. Vi kompreneble rajtas skeptiki pri nia sukceso, sed ni ne!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-06-15 14:12
Se Heroldo koncentriĝos pri la perEsperanta agado, kaj UEA pri la porEsperanta, tio povos evolui al tre efika labor-divido -- precipe se ili povos teni reciprokan respekton malgraŭ la neevitebla konkurenco. Ankoraŭ pli, se ili ambaŭ scios inteligente ekspluati la eblecojn de la reto; novaĵoj pri la modernigo de la UEA-retejo ja venas surprize malofte. Bonŝancon al Valle, ĉiuokaze.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-06-15 15:49
Kara Jens Stengaard Larsen,
unue dankon pro viaj bondeziroj.
Paroli pri labor-divido havas sencon rilate multajn kampojn. Ekzemple, mi defendas la ideon, ke la tuta E-movado devas disdividiĝi en pluraj E-movadidoj, kun specifaj fakaj celoj. UEA en tio devus havi centran rolon, miaopinie. Bonvolu legi miaj artikolojn pri Reto Nova en la marta kaj aprila numeroj de la revuo Esperanto.
Tamen, se paroli pri informado, mi ne kredas, ke estas bona ideo, ke kaj la revuo Esperanto kaj la gazeto Heroldo de Esperanto rezignu pri respektive per kaj por Esperanta agado. Heroldo povas rezigni pri neniu aspekto de la Esperanta vivo.
Rilate tenadon de reciproka respekto, malgraŭ la neevitebla konkurenco: mi ne kredas, ke estos rekta konkurenco inter Heroldo kaj Esperanto, ĉar temas pri du tute malsamaj konceptoj. Sed nerekta konkureco pro la foje malmulte da mono en la poŝo de iuj esperantistoj, jes ja, devos esti konkurenco... sed multe pli ampleksa estos tiu nerekta konkurenco, ĉar la mondo ofertas al la esperantistoj multe da tre interesaj varoj kaj servoj. Ekzemple, esperantisto povos rezigni pri abono de Heroldo, por abono de iu nacilingva periodaĵo alportanta pli da valoro al tiu specifa esperantisto.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-15 16:45
FIDINDAJ HOMOJ TRE HONESTAJ DE Esperantujo.
Mi chiam priploras nian amikon kaj patron Hans BAKKER. Jen unu el miaj mentoroj. Li estis kaj plurestas tre bona ekzemplo, jes homama, tre komprenema. Jes, mi fidas ankau Fabricion tre kompreneman.
Esperanto iru Esperantan vojon. Fabricio estas unu el tiu homoj, kiuj konas tiun vojon ege perfekte.
Heroldo de Esperanto baldau rehavos sian famon siatempan, kaj ech superos tion. Pri tio chi mi ege certas. Fabricio tute neutrale zorgos pri tio per la neutrala lingvo Esperanto.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-11-03 11:15
Kara Dieter Rooke, se konsideri la kolektivan abonon de LF-koop Heroldo havas nuntempe malpli ol 800 abonantojn. Temas pri vere malmultaj, sed tio ne estas faktoro de malsukceso, se konsideri, ke Sociala Grupo Lexus estas moderna entrepreno kaj vigle kaj konstante varbos novajn abonantojn. La potencialo estas grandega. Gravas diri, ke Heroldo havos retan version kaj eblos aboni aparte nur la retan version... aŭ nur la paperan aŭ ambaŭ samtempe.