Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

de Redakcio Laste modifita: 2016-03-29 10:46
La kvanto de lernantoj en la anglalingva, reta Esperanto-kurso ĉe Duolingo jam superis 300.000. Ĉi-jare laŭplane estos lanĉita kurso por hispanlingvanoj. En postaj jaroj estas planataj kursoj interalie por ruslingvanoj kaj ĉinlingvanoj.

Antaŭ kelkaj monatoj Esperantujo havis ĝojigan surprizon: kreiĝis nova Esperanto-kurso por angleparolantoj ĉe duolingo.com. Ĉar Duolingo nuntempe ŝajne estas la plej furora reta lingvolernejo, ankaŭ la Esperanto-kurso ekhavis furorajn aliĝonombrojn. Rapide registriĝis dekmilo da lernantoj. Ekde tiam kaj fakte ĝis hodiaŭ ĉiutage aldoniĝas plia milo. Ni demandis al Chuck Smith, la gvidanto de la Esperanto-teamo por la Duolingo-kurso pri la aktuala stato. Fakte nuntempe la kurso ankoraŭ troviĝas en la tiel nomata beta-fazo, kutima testa periodo por komputilaj programoj kaj retejoj, dum kiu la publiko samtempe jam uzas kaj testas.

– Ni pretas fini la beta-fazon, sed nun ni estas blokitaj pro teknikaj problemoj flanke de Duolingo. Post kiam ili solvos ilin, nia kurso estos konsiderata stabila. Ni nun havas proksimume 325.000 lernantojn kaj 5.000 homoj aktive lernas ĉiutage; 30 homoj diplomiĝas ĉiutage, Chuck Smith rakontas.

Laŭ li, la strukturo de la kurso nun estas ŝanĝata.

– Ekzemple ni pli frue instruos, kiel oni prezentas sin, kaj kontraste la akuzativo kaj diferencoj de "da" kaj "de" venos malpli frue. Ankaŭ ekzemple nia lecionaro pri prepozicioj estas vere tro malfacila, do ni dispecigas la prepoziciojn tra la tuta kurso anstataŭ havi ĉiujn en unu leciono kiel nun estas.

La Esperanto-komunumo observas la kurson kun granda intereso kaj certe ĉiu regiono de Esperantujo ŝatus havi subtenon el la kurso.

Ĝuste nun 40 % el la lernantoj loĝas en Usono. Se oni kalkulas kelkajn pliajn procentojn por la ceteraj angla-lingvaj landoj kiel Britujo aŭ Aŭstralio, supozeble duono de la lernantoj venas el ĉiuj aliaj landoj de la mondo; la efiko do ne estas tro facile konstatebla. Ja estas la barilo de la angla lingvo – se oni volas trairi la nunan kurson, oni devas kapabli traduki el Esperanto al la angla.

Libera Folio: Survojas ĉe Duolingo ekde kelkaj monatoj hispanlingva kurso, kiu pretas nun je 70 procentoj kaj por kiu jam antaŭaliĝis 7.000 homoj. Oni atendas, ke ĝi pretos iam inter julio kaj oktobro. Ĉu ĝi havos same grandan partoprenantaron?

– Estas malfacile diveni, sed verŝajne simile. Mi kredas, ke hispanlingvanoj estas ne tiom regule informataj pri Esperanto per la oficiala Duolingo-forumo. Aliflanke pli da hispanlingvanoj (nun 63,3 milionoj) lernas la anglan ol inverse (52,7 milionoj da anglalingvanoj lernas la hispanan ĉe Duolingo). Mi kredas, ke la movado ĝenerale pli fortas en anglalingvaj landoj por disvastigi la kurson. Tamen tiu kurso multege helpos internaciigi nian movadon, speciale en Sudameriko, kie ĝi kutime estas iom malforta (krom Brazilo).

Post la lanĉo de la hispanlingva kurso, Chuck Smith esperas, ke la teamo sukcesos aldoni novan Esperanto-kurson ĉiujare.

– Laŭ la nuna plano la venontaj Esperanto-kursoj estos por lingvanoj de la rusa, portugala, ĉina, franca kaj germana. Kompreneble pro strategiaj kialoj aŭ influo de Duolingo mem ni ĉiam povos ŝanĝi nian sinsekvon. Poste ni vidos, kiuj lingvoj havas homforton kaj homojn, kiuj interesiĝas lerni Esperanton.

El Esperantujo venis ankaŭ skeptikaj voĉoj pri la Duolingo-kurso (tio certe ne estas vera surprizo por multjaraj Esperanto-parolantoj). Ĉu la kurso vere estas tiel grandioza, kiel ĝi ŝajnas? Kion ĝi alportos?

Oni neniam havu tro altajn esperojn pri la nombro de finaj Esperanto-parolantoj el Esperanto-kursoj. Multaj spertaj instruistoj antaŭsupozas eble unu aŭ du procentojn el tiuj, kiuj komencis. Do ne atendeblas rapida kaj kompleta revolucio de Esperantujo. Tamen indas konstati, ke ĉirkaŭ 1980 Zlatko Tiŝljar raportis pri tutmonda enketo, laŭ kiu tiam Esperanton eklernis jare 50.000 ĝis 100.000 homoj.

Verŝajne ĉe Duolingo jare komencos la Esperanto-lernadon proks. 400.000 homoj; oni povas konstati, ke el ĉiuj homoj, kiuj eklernas ĉe Duolingo alian lingvon ol la anglan, proks. 0,5 % lernas Esperanton. Al la nombro de jaraj lernantoj necesas aldoni tiujn de diversaj pliaj kursoj. Povas do esti, ke kompare kun la okdekaj jaroj la nombro de Esperanto-eklernantoj pli ol kvinobliĝis.

– Mi scias, ke tri lernantoj en Duolingo venis al la IJK pasintjare, kiam la kurso ekzistis nur dum 3 monatoj. Mi ankaŭ aŭdas pri aliaj grupoj, ke ekzemple la grupo en Portlando reaktiviĝis kaj la grupo en Vaŝingtono kvazaŭ duobliĝis pro Duolingo! La efikon oni ĉefe vidas en anglalingvaj landoj. Mi antaŭĝojas vidi similan efikon en hispanlingvaj landoj kiam ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanlingvanoj, diras Chuck Smith.

Chuck aldone rakontas pri nederlandano, kiu post trimonata lernado per Duolingo venis al Esperanto-renkontiĝo kaj tie fariĝis estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. La skeptikuloj supozeble demandos sin, ĉu tiu informo temas pli pri la utilo de Duolingo aŭ pri la stato de Esperanto-asocioj.

Ĉiuokaze la tempo montros, ĉu vere la "estonteco estas nia", laŭ la malnova Esperanto-slogano.

Lu Wunsch-Rolshoven
arkivita en:
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-03-14 10:24
Nu, eble dum UK en Nitra videblos Duolingvanoj !
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-03-14 13:48
Varman gratulon pro la sukcesa laboro!
LaPingvino
LaPingvino diras:
2016-03-14 16:26
Pri la Duolingo-lernanto en la NEJ-estraro, la aliaj 5(!) estraranoj estas ja praktike veteranoj, kaj la celata persono bonege parolas la lingvon kaj aktive kunagadas. Kun tiu estraro ni ĝis nun organizis 2 ludotagojn neformalajn kun ambaŭ ĉeesto de ĉirkaŭ 15 personoj, precipe junuloj inter kiuj multe pli ol kiam mi mem eklernis Esperanton junuloj aĝaj ĉirkaŭ 15 jarojn. Antaŭ la formiĝo de tiu nova estraro la organizo tute dormis kaj havis malfacilaĵojn aktiviĝi. Duolingo do certe estas gravega parto en nia nova Esperanto-epoko.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2016-03-14 16:46
Mi tute ne estas inter la skeptikuloj, Duolingo estas bonega ilo por la disvastigo de nia lingvo!

Tamen, mi demandas min kiom estas da jamaj Esperantistoj inter la 300 000 ? Mi mem provis la kurson (do mi estas inter la 300 000), se mi bone memoras ĝis la nivelo 8 (tio simplas kiam oni jam konas la lingvon dank' al la "ŝparvojoj"). Eĉ por tiuj ĉi, Duolingo povas esti interesa por aŭ plibonigi la lingvoscion aŭ denovigi la intereson.

Mi jam registriĝis por helpi la tradukadon de la kurso en la Francan. Tio ja helpos nian nacian movadon, mi certas pri tio (eĉ se ne ĉiuj aliĝas poste al la tradicia movado kaj asociaro, bonvenon en la postmodernan epokon, uloj, jam temp' està akcepti ĝin).
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-03-16 17:10
Mi estas tre impresita. Imagu komparon. En tuta lando Kroatio kiu tradicie estas inter la plej fortaj E-landoj, nun ekzistas kelkaj kursetoj en kiuj lernas dudeko da homoj. Kaj en Duolingo CHIUTAGE finas la kurson 30 personoj! Jare do pli ol 10.000. Chiuj klasikaj kursoj en la mondo kune ne atingas tiun nombron.
Sed la problemo estas kiel tiujn homojn ligi al viva E-movado? Mi scias ke ekzistas granda psikologia baro por komencanto mem decidi kaj iri al iu nekonata urbo kaj nekonataj homoj. Malgraŭ miaj klopodoj daŭre stimuli miajn proprajn kursanojn iri al aranĝoj, kiujn mi rekomendis, tio sukcesis ege malofte. Ili volonte irus, se kunirus mi, do iu kiun ili konas. Pro tio mi ne scias kiel stimuli tiujn kursofinintojn por aliĝi al aranĝoj kaj ekmovadi. Imagu: 10.000 jare estas potencialaj UEA- membroj! Kaj ni ne scias kiel allogi ilin. Kaj tiu mnombro kreskos post la hispana kurso, do post unu jaro ni havos chiutage 100 novajn kursfinintojn kaj 50.000 en la jaro! Kion fari? UEA devus serioze analizi la eblojn kaj organizite klopodi ataki tiun kolosan taskon.
Zlatko
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-17 17:02
Preskaŭ neniu en tiu grupo interesiĝas pri UEA aŭ pri la "Esperanto-movado" (kio ajn ĝi estas). Ili lernas Esperanton pro propraj kialoj, supozeble plej diversaj, kaj ŝuldas nenion al iu Esperanto-organizo aŭ grupo.

Se UEA aŭ landaj asocioj volas reklami sin kaj provi allogi novajn membrojn, ili faru. Sed la fakto ke tiu ĉi granda eksplodo de Esperanto-lernado okazis komplete ekster la tradiciaj Esperanto-strukturoj devus esti instrua.

Laŭ mia kompreno nek UEA nek iuj landaj asocioj helpis aŭ subtenis la kreadon de la Duolingo-kurso. Kaj ESF ne donis monan subtenon. Nur aperis intereso poste, kiam okazis granda sukceso. Kial oni ne fajfu pri tiaj "amikoj"?

Do. La defio estas sur la flanko de UEA kc, allogi la novajn Esperantistojn al la tradiciaj aferoj. Se tio ne alloge okazos, ili aŭ tute forgesos pri Esperanto, aŭ trovos aŭ kreos novajn manierojn uzi la lingvon.
Dianne Gwendoline Lukes
Dianne Gwendoline Lukes diras:
2016-03-16 20:21
Jes, mi konsentas kun tiu, kiun Zlatko Tisljar diris, sed ni ne volas atendi la agadon de UEA por tute solvi gxin. Se ni konsentas, ke plej lernantoj de Esperanto, lernas gxin por ke ili povos paroli kun aliaj personoj tra la mondo tiam cxiuj el la nunaj Esperantistoj cxie povus fari du malmultaj kostaj agadoj. 1. Enmeti iliajn nomojn kaj adresojn en siaj lokaj telefonaj libroj sub la titolo ESPERANTO kaj pagi la koston jare kaj enmeti ESPERANTO en la titolo de sia Fejsbuka pagxo. 2. Porti verdan stelon sur vestoj aux cxirkaux la kolo, cxiam. Tiam, iu alia Esperantisto, kiu vidos gxin scias, ke ili povus saluti la alian en la strato aux ie, cxu ne? Sed Chuck Smith devos enmeti informon en la lastaj Duolingo lecionoj de Esperanto, kiel Esperantistoj povos trovi aliaj Esperantistoj. Ankaux UEA devos peti ke landaj asocioj informos cxiujn Esperantistojn en siaj landoj pri kiel ili povos helpi la grandan ondon de novaj Esperantistoj tra la mondo sed ambaux Chuk kaj UEA devos fari gxin NUN. Amike, Diano
 
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-17 11:32
Viaj proponoj pri telefonlibro kaj verda stelo eble utilis antaŭ cent jaroj, kiam Esperantisoj havis multajn aliajn de tiuj belaj ideoj. Oni povas aldoni la proponon meti esperanto-librojn en bibliotekoj kaj librovendeoj......

Hodiaŭ la lokaj Esperantistoj devas esti rapide troveblaj per la reto kun aktuala dato de renkontiĝo kaj retadreso (Mail), kiu funkcias kaj ne estas kripligita por eviti spanon (Bedaŭrinde ofta trajto inter Esperantistoj, malpli en la reala mondo).

Laŭ mia sperto nek UEA, nek la landaj asocioj kapablas fari tion.

Pli libera aliro, ĉar sen deviga membreco al iu asocio, estas la listo de EsperantoLand. Tie estas mapo, kiu ankaŭ montras la najabarajn landojn, dum landaj asocio havas la tendenco ignori la grupojn en proksima eksterlando. Estas fia konduto, ke Esperantistoj ne kapablas rompi la naciajn limojn. Kie cetere estas SAT?
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-03-18 12:57
Fakte, en la lastaj lecionoj de la kurso, ni ja ligas al afiŝo en nia oficiala forumo, kiu helpas, ke kursfinanto daŭrigu sian lernadon kaj/aŭ utiligi la lingvon:

https://www.duolingo.com/comment/10334863 [Finished the Esperanto tree, now what?]
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-03-16 23:32
Kara Chuck, pardonu Gvendolinan, ke ŝi tordis eĉ vian nomon...
Kara Probal Dasgupta, antaŭ 10 jaroj vi profetis, ke Interreto savos Esperanton,
kaj jen la bela sonĝo de l'homaro por eterna ben' efektiviĝas!!!
Ĉu ni festos resurekton de Esperanto je la 100a jarumo de la forpaso de LLZ?
Jam temp' esta', ĉar 10 000 000 jam promesis ellerni Esperanton, kaj en Hungario 6000 diplomiĝis universitate, sed uzas Esperanton ne pli ol 1% - ekzakte tiom, kiom ne pli ol 1%, kiom restis post la kursoj de Zlatko (laŭ lia jubilea konfeso "Mia saŭo post 50 jaroj de instruado de Esperanto" - ĝis nun mi renkontis neniun leginton de tiu grava dokumento). Zamenhof avertis, ke la konstruo de Esperanto estas TUTE FREMDA por parolantoj de tiuj lingvoj, en kiuj aperis la Unua Libro, sed tra 129 jaroj oni aliras Esperanton per neadekvata gramatika balasto, kiun Zamenhof tiom klopodis forpurigi de sia aŭtonoma reciproke interkompreniga lingvokrea modelo. La kursoj de Zlatko Tiŝljar kaj Stano Marĉek (ambaŭ aperintaj en 36 lingvoj) kaj la Duolinga estas konstruitaj samprincipe kaj forlasas la kursanojn en la sakstrato de eterna komencantozo anstataŭ prepari al memstara navigado tra literaturo. Same kiel por aŭtomobilisto necesas 2000 km por lertiĝi sur la stratoj, tiel ankaŭ por esperantistoj sur la paĝoj. UEA tion ne faros.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-17 17:09
" La kursoj de Zlatko Tiŝljar kaj Stano Marĉek (ambaŭ aperintaj en 36 lingvoj) kaj la Duolinga estas konstruitaj samprincipe kaj forlasas la kursanojn en la sakstrato de eterna komencantozo anstataŭ prepari al memstara navigado tra literaturo."

Tio estis la tradicia "sekva paŝo" por lernantoj de Esperanto: Legu la literaturon! Sed efektive nia literaturo estas malnova kaj eksmoda, plejparte, kaj en ĝi troviĝas preskaŭ nenio kio interesos modernajn homojn en 2016.

La Interreta Esperanto-mondo funkcias vigle kaj konstante, kaj ĝenerale sen "literaturo". Eble se "Harry Potter" aŭ "Game of Thrones" facile troveblus en Esperanto-traduko tio povus iel roli . . . sed ĝenerale, ne.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-17 20:12
Kial traduki tekstojn, kiuj estas facile akireblaj ein diversaj lingvoj?

La Esperantistaro tendencas al traduko de dikaj kaj pezaj libroj kaj neglegtas la amuzan literaturon. Mi povas imagi, ke krimromanoj el ekzotikaj landoj trovus pli da intereso ol la kutima rubaĵo.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-03-18 13:42
Multaj komencantoj ŝatas legi tekstojn de jam konataj libroj, ĉar se ili ne komprenas ion, ili tamen povas bonege sekvi la rakonton. Ekzemple mi lastatempe donacis al komencanto Fajron sentas mi interne, sed ŝi komence preferas legi Hari Poter, ĉar ŝi jam konas la rakonton kaj tial ne tiom gravas ĉu ŝi komprenas ĉion de la unuafoja legado.

Kiam oni jam spertas kaj scipovas navigi la oceanon de E-literaturo, oni povas trovi la ekzotikaĵojn, sed komence oni tute ne povas trovi la eksterlandajn perlojn, ĉar oni tute ne scias kio bonas kaj kio ne. Por helpi al niaj lernantoj orientiĝi en la literaturo, mi metis ligilon de nia afiŝo por kursfinantoj al artikolo, kiu resumas la E-literaturon: http://blogs.transparent.com/[…]/
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-18 11:34
Se iu volas trovi interesan legaĵojn, tiu trovos - se ne mem, tiam oni demandu konsilon de spertuloj. Mi neniam spertis mankon de interesa literaturo. Simple necesas iom serĉi kaj demandadi al spertuloj kaj libroamantoj. Ĉio iom malfacilas, se oni ne havas spertan gvidanton.

Estas iom kiel ĉe la svisa fromaĝo - oni povas plendadi pri la truoj, sed oni povas ankaŭ ĝui la fromaĝon mem :-D
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-03-20 18:54
Kara Lee,

eble en Beletra Almanako aperas tekstoj kiuj povus interesi modernajn homojn:
http://www.beletraalmanako.com/
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-21 07:50
Sur la menciita retpaĝo de "Beletra Almanako" estas absolute neniu ebleco prijuĝi la enhavon. Mi ne vidis enhavtabelon aŭ liston de aŭtoroj. Jes, oni povas aĉeti, sed sur propra risko. Mi klakis al "BA24" kaj vidis anglalingvan enkondokon en "Google Play" kiu ofertis germanlinge "Leseprobe". Mi povis rigardi la enhavtabelon de 2015 kaj vidis multajn nomojn, konatajn al mi de jardekoj!

Oni povas rigardi 24 paĝojn kaj mi ne havas la impreson, ke estas traktataj modernaj kaj aktualaj temoj.

Eĉ la recenzoj traktas senescepte historiajn aferojn. Supezeble BA estas tipa produkto de Esperanto "Kulturo", kiu vivas en la pasinteco kaj celebras iun eksan gloron.

Ĉu oni vere volas konsili tion al novaj adeptoj?
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-03-21 23:42
Kara Roland,
ŝajnas ke ni legas ne la saman revuon.
Unue, se vi simple guglas "Beletra Almanako", Vi trovos multajn legeblajn paĝojn el plej diversaj numeroj, ekz. tuj la unuajn 36 paĝojn de la plej freŝa numero 25, kun la kompleta rakonto "Dolly", miaopinie tute aktuala kaj ĉi-epoka. En la enkonduko de nia redaktoro Jesper Lykke Jacobsen Vi legos pri temoj kaj problemoj... tute aktualaj.
Ni dediĉas preskaŭ dudek paĝojn al
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9203
verko denove… tute aktuala.
Cetere, kio en beletro estas moderna kaj aktuala? Ĉu Homero aŭ Dante perdis sian aktualecon? Ĉu Zamenhof, Kalocsay ne plu modernas?
Amike
Istvàn Ertl

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-22 11:56
Kara Istvàn

Mi ege ŝatas vian ironion. La menciita verko

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9203

estas HISTORIO de Esperanto literaturo. Eble la papero estas nova, la surpresitaj literoj traktas tute malnovan aferon.

Kie estas en Esperanto la facilaj krim- kaj am-romanoj, kiuj abundas en la cetera mondo? Bone, oni ĉiam substrekas, ke oni deziras prezenti altnivelan literaturon al la ekstera mondo. Eble tial la literaturo en Esperanto ne trovas merkaton.

Mi sukcesis trovi la menciitan Beletran Almankon en books.google.de kaj havas la impreson, ke Dolly estas nur "moderna" ĉar la aŭtoro ie mencias poŝtelefonon. Oni tie nur povas legi parton, sed la parto, kiu estas alirebla, ne vekas en mi la deziron legi la tuton. Mi ne komprenas, pri kiu parolas la aŭtoroj.

Mi havas la impreson, ke ĉefe Beletra Almanako estas organo de fermita rondo, kiu havas siajn proprajn kriteriojn pri kvalito de literaturo. Ili certe ne celas la amuzigo aŭ klerigo de la legantoj.

En la enkonduko Jacobsen rilatas al Umberto Eco. Tipe estas, ke Esperantistoj neniam ĉesas paroladi pri Eco sed neniu tradukis la mallongojn kaj vere amuzajn tekstetojn, kiujn li vekis por itala taggazeto. Multaj el ili tute ne perdis sian aktualecon.

Kaj sur la kovrilpaĝo estas la idiota pentraĵo de babelturo, tiom ofte eluzita.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-03-23 00:47
Kara Roland, vi skribis: "Sur la menciita retpaĝo de 'Beletra Almanako' estas absolute neniu ebleco prijuĝi la enhavon. Mi ne vidis enhavtabelon aŭ liston de aŭtoroj." -- Ne estas tiel. En la retejo www.beletraalmanako.com troviĝas la detalaj enhavtabeloj de ĉiuj BA-numeroj, de 2007 ĝis hodiaŭ, inkl. ĉiujn aŭtornomojn. Ĉiu unuopa BA-kajero havas sian propran paĝon kun plenpleno da detaloj kaj bildo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-23 08:49
Kara Istvàn. Supozeble mi estas tro stulta por vidi la informon sur la retpaĝo. Sed por mi ne vere gravas, ĉar mi vidis aliloke, ke 'Beletra Almanako' ne vere kapablas fascini min.

Gravas por mi, ke certaj Esperantistoj konstante riproĉas al la publiko, ke neniu interesiĝas pri literaturo. "Literaturo" kvazaŭ estas valoro en si mem kaj ne devas esti interesa por la simpla leganto. Modelo "eburoturo"

Kompanioj, kiuj konstante ignoras la dezirojn de la merkato, prave fiaskas.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-03-25 10:24
Mi mem riprochas al neniu mankon de interesigho pri literaturo. Ech en lingvo facile lernebla ne facilas atingi la nivelon je kiu oni ghuas literaturon.

"Literaturo" kvazaŭ estas valoro en si mem – kompreneble. Oni ja ne dependigu la valoron de literaturo de ties merkata sukceso.

Denove aliflanke, mi ankau ne riprochas, ech male, se iu verkas celante merkatan sukceson. Denove ali-aliflanke, la signifo de « merkata sukceso » estas tre relativa en Esperantujo!
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-03-26 17:21
Lee Alexander Miller: "Legu la literaturon!"

Legado je ankau beletraj tekstoj, verkitaj de famaj autoroj, nepre povas logi al lingvaj eraroj au almenau kauzi konfuzon. Ordinare temas pri ne aprobitaj formoj novaj. Jen nur malmultaj ekzemploj:

1) "malgre" en la signifo de "malgraue" (Sergho Elgo: "Shia lasta poshtkarto"): https://twitter.com/imnej7/status/709970470842589185

2) Similaj formoj novaj*) trovighas ankau en alia verko lia, nome "Surklifa". De ghi estis distribuitaj ekzempleroj al la partoprenantoj je la seminario pri Esperanta literaturo kadre de Somera Esperanto-Studado 2014 en Nitro.
*) Interalie "apena" en la signifo de "apenaua":
https://twitter.com/eo_esprimoj/status/696567002488438784

3) "kii" en la signifo de "fari kion" (Anna Lowenstein [cetere Akademiano kaj konsultanto en la Duolingo-Esperanto-teamo!]: "La shtona urbo"):
https://twitter.com/imnej7/status/616838178264252416
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-03-18 00:01
Kara Lee Alexander, post la menciitaj kursoj la komencantoj perdiĝas en la marĉo de la samaj lingve lamaj balbutantoj, se entute ili plu "uzas", kion ili lernis. se ili ne sentas la muzikon de la lingvo en bona prozo kaj poezio kaj ne povas mem improvizi. Kompreneble, ne el "Gerda malaperis". Lingvo sen literatura tradicio restas konversacilibra aŭ burokrata ĵargono. La angla jam fariĝis tia - pri tio virtuoze rakontas John Humphrys en "Lost for Words". Kial ii diras "NIA literaturo" - Ĉu vere vi konas ĝin? Aŭ almenau bonajn tradukojn. Sed se la moderna instruado ne malkovras al lernanto la mekanismon de tiu lingvokrea
modelo, kial oni lernu kaj instruu Esperanton - por tuj senesoperiĝi aŭ kabei. Au ĝui kaj ĝuigi aliajn per krea lingvumado.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-19 23:51
Mi ofendiĝas ke, anstataŭ alfronti la defion por miloj da novaj lernantoj de Esperanto, vi aŭdacas demandi pri "NIA literaturo" ĉu mi vere konas ĝin.

Estus pli bone respondi al la stato de nia literaturo, kaj la sekvaj paŝoj por novaj parolantoj de Esperanto, ol provi ataki min.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-03-18 00:30
Kara Rolando, kial traduki tekstojn, facile akireblajn en diversaj lingvoj? Se ili en tiuj lingvoj facile kompreneblus- senduble jes, legu ilin en diversaj lingvoj. Se tradukistoj mem komprenus, kion ili tradukas. Kurioza afero - kiam mi en 15-jara aĝo tralegis fabeleton en Esperanto kaj deĉifris la sintakson, post 3 jaroj en universitato mi notadis la prelegojn de profesoroj en Esperanto - pli precize kaj pli koncize, ol en la litova.
Legi en Esperanto - ne por amuzo, kiel komikson, sed por lingvoĝuo kaj trejnado de naĝado tra literaturo. Esperanto estas evolua lingvosporto, gimnastiko, kiam vi mem malkovras la uzebbon, ne nur uzadon. Duolingo ne celas kaj atingas tion.
Cetere, ne nur Esperanton, sed ankaŭ Klingonon ĝi proponas.
Pozitiva aspekto -
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-19 23:55
Bone. Mi, 16-jara, post lernado de Esperanto tuj eklegis "Lingvo kaj Vivo" de Warnighien, kaj "Sonĝe sub Pomarbo" de Baghy. Sed mi estas el alia generacio, kaj tion mi neniel atendus de modernaj junuloj (krom kelkaj tre esceptaj kazoj).

Kiom da jaroj havas vi, kara Valdas Banaitis? Mi, 64. Ĉu vi estas en mia generacio, aŭ unu el la pli junaj?

Mi ne estas kontraŭliteratura. Mi konsilas legi, kaj mi donas konsilon kion legi, kaj kie/kiel trovi ĝin. Sed mi ne havas grandan esperon ke la novaj lernantoj trovos grandan intereson. Kaj mi absolute NE kredas ke "legi la literaturon" estas la celo de Esperanto-instruado.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-19 23:56
Waringhien. Mi ĉiam bedaŭras la nekapablon redakti afiŝojn ĉi tie.
Dima Sxevcxenko
Dima Sxevcxenko diras:
2016-03-18 09:48
Esperanto-literaturo sendube interesas modernajn homojn.
Valdas Banaitis, malgraŭ ĉio, plejparte pravas. Fakte, la problemo de tiu diskuto ne rilatas al literaturo, temas pri la eternaj problemoj de E-movado kaj la homoj ĝenerale. Oni bedaŭrinde el generacio al generacio ripetas la samajn erarojn, problemojn.
Se estis levita temo pri literaturo, ekzistas tia termino (interretepokece - memeo) "Dio el maŝino". Ĉu vi konas ĝin? Ĝi signifas, ke aperas iu elpensita mallogika forto kaj solvas iun problemon. Ekz. venas iu superheroo (maŝino, spirito, viruso ktp.) kaj dum unu tago ĉesigas ĉiujn militojn en la mondo kaj nutrigas ĉiujn infanojn en Afriko.
La reala mondo ne estas literaturo, do apero de tia heroo ne povas okazi nun kaj la moderna scienco ne antaŭvidas tiajn eblecojn.
DuoLingo estas io simila al tia "Dio el maŝino". Iuj esperantistoj adekvate perceptas la aferon, komprenante, ke tio estas nemalbona kaj utila projekto por Esperanto, eble eĉ sufiĉe multaj homoj ekscios pri Esperanto pro ĝi kaj iom da homoj ĝin ekparolos, tamen ĝi ne estas revolucia kaj kerne ne povas turni la historion de disvastigo de Esperanto. La aliaj esperantistoj preĝas al ĝi, forĵetante ĉion ceteran: E-literaturon kaj historion de E-kulturo ĝenerale, organizitan E-movadon, E-edukadon, E-projektojn kaj preĝas, preĝas, preĝas... ĉar ili timas/pigras/ne havas eblecon ion fari por Esperanto mem. Ili kredas je superheroa verda strigo, kiu venos kaj solvos ĉiujn problemojn anstataŭ ili kaj okazos miraklo. Same, kiel ĝi ne okazis pro rezolucioj de UNESCO, UK en Varsovio, veno de la interreto ĝenerale, 100 mil. uzantoj de lernu!, apero de E-Vikipedio kma, ĝi ne okazos ankaŭ nun.
Karaj, miraklo okazos nur se ni laboros por Esperanto. "Esperanto-miraklo" estas rezulto de la komuna sindona agado de miloj da esperantistoj por Esperanto, sed ne la rezulto de la hazarda falo de briko (pomo, rano, testudo) sur la kapon.
En Esperanto estas grandega
Do, ni ne perdu tempon por sensencaj diskutoj ĉi tie. Anstataŭ tio - ni agu: iu verku fakan artikolon en Esperanto, iu traduku romanon, iu programu Esperanto-ludon, iu lanĉu Esperanto-kurson en sia lernejo, iu helpu traduki hispanlingvan E-kurson ĉe DuoLingo. Ĉu indas daŭrigi?
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-18 11:40
Plena konsento, kara Dima! Estas la miloj da etaj paŝoj, kiujn la miloj da aktivuloj faras ĉiutage, kiuj progresigis kaj progresigadas Esperanton en plej diversaj kampoj.

Mi konsentas, ke Duolingo ne turnos la historion de la disvastigo de Esperanto - feliĉe ne, mi dirus! Ĉar Esperanto bele disvastiĝadas ekde multaj jardekoj kaj Duolingo estas simple unu plia paŝo, fakte belega granda paŝo antaŭen. (Sed, jes, ne la saltego de cent metroj.)
Dima Sxevcxenko
Dima Sxevcxenko diras:
2016-03-18 15:54
La "respondi"-butonoj ĉi tie ne plu funkcias por mi, nur "komenti".
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-03-18 16:37
Cetere, se oni volas scii pri la influo de nia kurso al la "ekstera mondo", oni povas rapide vidi kie artikoloj pri Esperanto aperis pro Duolingo: https://www.duolingo.com/comment/13700812
Dima Sxevcxenko
Dima Sxevcxenko diras:
2016-03-18 17:01
Chuck skribis: "Cetere, se oni volas scii pri la influo de nia kurso al la "ekstera mondo", oni povas rapide vidi kie artikoloj pri Esperanto aperis pro Duolingo: https://www.duolingo.com/comment/13700812"

Jes, pli ol 50% el ili estas en Esperanto-movadaj komunukiloj.

Chuck skribis:
"Fakte, en la lastaj lecionoj de la kurso, ni ja ligas al afiŝo en nia oficiala forumo, kiu helpas, ke kursfinanto daŭrigu sian lernadon kaj/aŭ utiligi la lingvon:
https://www.duolingo.com/comment/10334863 [Finished the Esperanto tree, now what?] "

Do, ĉu vi supozas, ke lernantoj de la lastaj lecionoj ne konas Esperanton? Ĉu pro tio afiŝo estas en la angla?
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-03-20 12:43
Ne, mi supozas, ke multaj tutkomencantoj hazarde vidos tiun afiŝon kaj pro scivolemo legos ĝin kaj tiam vidos kiom ili povos fari post la kurso. Mi esperas, ke tio instigos ilin daŭrigi kaj poste fini la kurson kaj tiam reveni al la afiŝo por scii tion, kio fareblas per Esperanto.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-03-18 18:12
Mi kredas ke, anstataŭ “esplori La Literaturon”, taŭgaj celoj de lingvokursoj en la moderna mondo devus esti:

babili kun amikoj
esplori en/per Interreto
legi novaĵraportojn
ludi ludojn
paroli pri la ĉiutaga vivo

Mi tute ne kontraŭstaras enkondukon de literaturo, sed mi estas ege pesimisma pri ĝia allogo por la “nova” generacio. Aparte kiam la “perloj” aperis antaŭ pli ol 90 jaroj, kaj troviĝas en librovendejoj en fora Eŭropo, ekzemple.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2016-03-20 08:35
Lee, mi plejparte konsentas kun vi.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-03-20 17:45
Kara Lee,

per via listo de celoj vi tute trafe kaptis tion kion la plejparto el la homoj fakte emas ekfari, ĵus lerninte la lingvon aŭ eĉ jam antaŭe, apenaŭ komencinte ĝian lernadon. Ekz. en la profilo "Esperanto" ĉe Facebook ofte aperas mesaĝoj tiuspecaj.

Sed mi timas ke vi iom tro radikale skeptikas pri la ŝancoj kiujn, kompletige al ĉio tio, ankaŭ la literaturo en Esperanto povus doni. Male al vi, mi kredas ke bonŝance ne ĉio tiukampa estas eksmoda aŭ arkaikiĝinta. Estas kelkaj aktualaj verkistoj (ekz. Trevor Steele, Sten Johansson, Anna Löwenstein), kies fikciaĵoj estas aprezataj pro reala legindeco. Alitipaj verkoj ankaŭ montriĝis interesaj, ekz. la libroj de Kalle Kniivilä pri nuntempa Ruslando.

La homoj estas tre diverstipaj, kun malsamaj interesoj, emoj, mondbildoj, ktp, do ankaŭ estu disponeblaj kiel eble plej multaj vojoj por uzi la ĵus lernitan lingvon.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-03-19 10:24
CELOJ AŬ NIVELOJ?
babili kun amikoj - vagadi en la reto - ludi ludojn - paroli pri ĉiutaga vivo...
TION Ĝusta faris en Belostokaj jaroj Ludoviko per sia lingvoludo. LKi estis virtuozo pri infanaj sekretlingvoj (asngle PIG LATIN), kaj li genie inversigis ties mekanismon, anstataŭigante kaŝsilabojn per klarsilaboj gramatikaj. Rezultis reciproke interkompreniga lingvokrea modelo, kies FREMDAN konstruon li mem jam ne riskis klarigi kaj pseudofacilige priskribis per rutina balasta kaj misggvida gramatika terminaro.
Duolingo estas testa metodo brile organizita por trejnado de ajna lingvo.
Tian testadon oni delonge aplikas en elementaj lernejoj - tre oportuna metodo por faciligi laboron de instruistoj. Oni estas dresata aŭtomate divenadi ĝustajn respondojn, kaj taŭgas ne nur por homoj. Duolingo jam venas lernejojn - eble ĝi fariĝos universala ĝis oni ne plu bezonos lerni l;ingvojn por tia nuivelo - ni havos poŝajn protezojn. Ja oni ne plu lernas manskribon - sufiĉos premado de butonoj sur poŝtelefona lango.
Dima, vi menciis pri "Deus ex machina" - feliĉiga solvanto de la problemo. Ĉu vi jam parolis kun Duolingan disĉiplon de iu ajn lingvo, uzita de vi antau la apero de Duolingo - ekde la rusa ĝis Esperanto?
Se oni deziras lerni lingvon sen literaturo - prenu la ciganan - sed ankaŭ se folkloro.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-03-20 23:10
Oni devas kompreni ke inter scio de tiu kiu ekzameniĝis pri la komenca kurso de Esperanto kaj tiu kiu kapablas legi plej bonajn romanojn en Esperanto estas enormega. La Zagreba Metodo donas minimuman scion kiu estas praktike uzebla kaj oni lernas nur ĉirkau 500 morfemojn per ĝi. Tio havas kaŭzon. Ni volas motivigi homojn lerni la lingvon pro tio ĉar necesas investi tre malmultan tempon. Nur per tio eblas atingi relativajn amasojn. Sed la lasta esploro pri morfemoj kiu trarigardis 100 prozajn librojn en Esperanto kun 2 milionoj da paĝoj trovis ke en ĝi enestas 16.000 diversaj morfemoj. Mi mem konas reltive bone ĝis proksimume 7000 kaj sekve pli ol duonon ne ankoraŭ renkontis. Kaj por miaj 7-8000 morfemoj mi bezonis okupiĝi kaj multe legi dum jardekoj. Do ankaŭ en Esperanto kiel en naciaj lingvoj, grandega plimulto de la popolo kontentiĝas pri la plej baza lingva kono kaj ne estas membroj en bibliotekoj, ne legas lbrojn, dum bonegaj konantoj estas akademie edukitaj homoj kiuj konsistigas malpli ol 1% de la popolo. Duolingo estas kurso kiu uzas ĉirkaŭ 2000 morfemojn, do kvaroblon de la Zagreba Metodo kaj tio jam signifas ke por bone solvi taskojn en ĝi oni devas lerni kaj okupiĝi pri la ekzercoj almenaŭ 10-oble pli ol por absolvi la Zagrebmetodan lernolibron. Pro tio la fakto ke trideko da homoj tage finas la ekzamenon, do pruvas ke ili kapablas solvi plimulton de ĉiuj taskoj montras ke la metodoj de duolingo estas tiel allogaj al la modernaj lernantoj ke ili ne rimarkas kiom da tempo ili uzis kaj okupiĝis pri ĝi. Konante 2000 morfemojn, ili kapablas legi jam sufiĉe malsimplajn literaturaĵojn. Sed malgraŭ tio necesas kompeni ke ili bezonas ankoraŭ jarojn da lernado kaj okupiĝado pri E por atingi kontentigan gradon por tiuj kiuj volas ke ili legu la plej komplikan literaturon. Tamen granda plimulto de homoj ĝenerale ne interesiĝas pri literaturo sed ĝuste pri uzo en privataj kampoj, ludoj ktp.
Tial la ĉefa afero estas kiel stimuli tiujn finlernintojn plu okupiĝi pri io ajn en Esperanto kaj tiel efektive kontribui al fortigo de la Movado. Ĉar kiam ni havos milionon da uzantoj de duolingo, ni povos paroli pri serioza konkurenckapabla monda lingvo.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-03-21 23:24
Mi pardonpetas, en la supra komento mi skribis ke estis prianalizitaj (kompreneble komputile) 100 libroj kun 2 milionoj da paghoj. Tio estis eraro. Temas pri 2 milionoj da vortoj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2016-03-26 08:51
Antaŭ nelonge tre konata esperantisto diris al mi, ke li ne legas beletran literaturon.

Lu skribis, ke "Mi neniam spertis mankon de interesa literaturo." Kio estas interesa literaturo por vi (fakte ni ne parolas pri ĝenerala literaturo, sed pri moderna beletro)? Kiom da beletraĵoj Lu legas?

Mi legas meznombre du beletrajn librojn monate, ĉefe krimromanojn.

Istvan, kompreneble vi devas laŭdi BA-n, sed sed mi serĉas **originaljn** legaĵojn, kaj kaj tion, kion mi vidas en la enhavtabeloj de BA, tute ne interesas min. BA bedaŭrinde neniel spegulas la libromerkaton de la ekstera mondo.

Kiuj estas la lastaj (hodiaŭaj) ofertoj de UEA-libroservo? Platono!!! Kompreneble, la libroservo povas oferti nur tion, kion ili ricevas de aŭtoroj kaj eldonejoj, sed lbroj pri Platono aŭ de MAS aŭ pri la "princo ĉe la hunoj" diras ion pri la esperantistoj, kio ne estas afabla.

Aliflanke libroj estas la plej malmultekosta kaj plej simple irebla vojo al la okupiĝo kaj utiligo de Eperanto. Vi neglektas ĝuste tiun vojon.

BA eble estas io por literaturistoj aŭ ĝisostaj esperantistoj aŭ amantoj de poemoj, sed ĝi ne estas alloga por librolegantoj.

Laŭ mia sperto esperantistoj ne legas. Punkto. Tial mi tiris miajn du tradukitajn librojn el la merkato. La kostoj estis pli altaj ol la enspezoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-26 13:22
Interesa literaturo por mi: La Manto plaĉis al mi. 7000 tagoj en Siberio estis ŝoka, sed informa. Noveloj de Szilágyi. La libroj de Jean Forge. Maskerado ĉirkaŭ la morto. La postdomo. El la vivo de bervala sentaŭgulo. Oni ne pafas en Jamburg... (Eble iuj titoloj ne tute ĝustas.) Mi certe ne volas esti leganto de iu difinita speco de literaturo - mi legas beletraĵojn por mia plezuro (kaj kelkfoje sciograndigo). Se oni estas aparta amanto de iu specifa genro, tutcerte mankas sufiĉa aktuala literaturo por tio. Tia la vivo de malgranda lingvo kun - eble - nur kelkaj centmil da aktivaj parolantoj.

Povas esti, ke mi legas nur unu ĝis tri Esperanto-beletraĵojn jare. La vivo mem estas tiom interesa kaj multfaceta - ofte ne necesas inventi pliajn historiojn. Kaj ekzistas multo en la germana kaj en miaj aliaj lingvoj...

La gustoj malsamas - tio ne ŝanĝeblas.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-03-26 10:00
Hieraŭ vespere, mi komencis legi "La hieraŭa mondo"-n de Stefan Zweig... bedaŭrinde en la franca, ĉar mi ne scipovas la germanan kaj neniu eldonis esperantan tradukon.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-04-16 09:09
Almenau jhus aperis alia titolo de Zweig:
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=9275
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-03-26 13:30
Kara rondo komentanta, kelkaj el vi ne komprenas la rolon de literaturo por Esperanto, kiu estas malofte kaj limigite uzata kaj audata pro manko de popolo. Lerni ;ingvon por primitiva nivelo similas lerni naghadon sen eniri akvon, dum t\r akvo mankas. Kial Zamenhof ne verkis pli kompetan lernolibron ol tiu 16-regula gramatiko kaj ekzercaro?. Por kio li faris tradukojn - por trejni sian esprimivon kaj nian komprenivon. Per litaraturo eblas kaj necesas gimnastiki lingvon, por farighi lerta, kaj ghuste uzado de bonstila literaturo per taugaj movoj kaj malkovroj helpas evolui en lingva sporto. Ne forgesu, ke Esperanto aperis kaj restas autonoma lingvokrea modelo, en kiu gravas ne uzado, sed uzeblo. Kopii, imiti uzadon povas mashino, sed homo estas kreanto sinesprima. Banala konversaciado instruas nenion. Ech auskultado de vochlibroj estas necesa - pri tio ne pensis la direktori\o de Nederlanda Blindula Biblioteko, kiu permesis detrui la bbendojn kun tekstoj, kiuj en kar' al ni sonus. La fabeloj legataj per vira vocho de Marchek ne povas anstataui vochon de panjo, kaj la misakcentoj el nAskighurbo de Esperanto ne instruas, sed detruas.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2016-03-26 16:10
Pri libroj:

Bone. Szilágyi mortis en 1967, Forge en 1980 (ne verkis e-lingve en la lastaj vivojaroj), Makserado aperis en 1965, Zweig mortis en 1942, El la vivo de Bervala sentaŭgulo (Beaucaire mortis en 1983) aperis en 1974.

Mi aldonus Nemere (unu el la malmultaj verkistoj, kiuj parolis Esperanton) kaj kelkajn aliajn (ekz. Gates, kies lastan libron mi ankoraŭ ne ellegis), sed simple rigardu la jarnombrojn. Tiuj libroj ne allogas homojn, kiuj naskiĝis post la morto de la koncernaj aŭtoroj. Tion Roland alludis.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-28 09:52
Ĉu vi iam faris enketon pri tio, kio allogas homojn, kiuj naskiĝis post la morto de la koncernaj aŭtoroj? Ĉu vi konas enketon? Mi mem elektas librojn laŭ la kvalito de la teksto, ne laŭ la mortodato de la aŭtoro.

Se oni serĉas ion por kritiki, oni tutcerte trovas ĉiam. Kelkaj homoj preferas plendadi pri la truoj en la svisa fromaĝo - aliaj manĝas la fromaĝon mem.

Ĉiukaze ne estas la plendoj, kiuj ŝanĝas la mondon, sed multe pli la agoj. (Kaj se tiuj ne sukcesas, oni pripensu kaj alimaniere agu.)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2016-03-26 16:18
Kaj ni jam estas esperantistoj. Ni legas ĉion, kion ni povas atingi, simple ĉar ĝi estas e-lingva.

Lu skribis: Kaj ekzistas multo en la germana kaj en miaj aliaj lingvoj...

Plena konsento. Sed tiu frazo ne taŭgas por konvinki iun lerni Esperanton.

Por reveni al la temo de la fadeno: Min ne interesas, kiom da homoj ricevis diplomon. Min intereas, kiugrade ili vere scipovas Esperanton, kaj kiuj estas iliaj interesoj, por ke ili povu apliki Esperanton. Ni atingas nenion, se miloj lernas Esperanton kaj poste ne aplikas ĝin, do post tri monatoj aŭ du jaroj ne plu rigardas sin "esperantistoj", ĉar la "movado" estas malinteresa kaj tiu "facila lingvo", kiun ili lernis, tamen ne taŭgas por io ajn.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-28 10:11
Mia frazo simple celis klarigi la fakton, ke pro tekstoj en aliaj lingvoj mi ne dediĉas tre multan tempon al legado de Esperanto-libroj.

Ni ne bezonas aldonajn belajn frazojn por konvinki homojn lerni Esperanton - ili faras surbaze de tio, kion ili jam vidas. La nombroj de lernantoj estas pli kaj pli klaraj - kaj en la interreto la ofertoj por Esperanto-aplikado kaj por Esperanto-lernado kreskadas.

Se vi deziras kompreni la interesojn de la Duolingo-lernintoj, iru al la forumoj, kie ili estas - ĉe Duolingo kaj ĉe Facebook.

La fakton, ke kelkaj homoj nun rigardas la movadon aŭ la Esperanto-komunumon malinteresa, ni ne povos baldaŭ forigi. Nek eblos rapide ŝanĝi la komunumon nek la interesojn de la prijuĝantoj. Ni devos plukonstrui Esperantujon nur kun tiuj, kiuj ŝatas almenaŭ kelkajn erojn de tio, kio jam ekzistas en Esperanto. Konstrui lingvo-komunumon estas longdaŭra afero, kiu bezonas multan eltenemon, toleremon kaj paciencon. Ne ĉiu havas tion.

La prijuĝo, ke Esperanto "ne taŭgas por io ajn", evidente estas subjektiva. Multaj miloj da Esperanto-parolantoj pruvas per sia Esperanto-uzado, ke ili havas komplete alian opinion.

Egale pri kio temas - dek procentoj estas kontraŭ, diris jam John F. Kennedy (se mi bone memoras - sed la aŭtoreco ne tro gravas). Neniu diskuto ŝanĝos tion.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-03-27 16:05
Mi ne ŝatas la e-kulturon al kiu mi apartenas, la kulturon de amaristoj.
Mi legas ĉie ĉi-matene kaj vidas la daŭrajn rutinajn amaraĵojn. Mi ankaŭ amariĝis. Do mi kutime restas for.
Estas kelkaj bonaj kialoj por la daŭra ekzisto de UEA kiel nukleo de tradicia movado. Ne por disvastigi Esperanton, sed por liveri servojn, kiel diras Lu Wunsch-Rolshoven en http://www.liberafolio.org/[…]/1458850101852323 kaj por esti centro de zorgema laboro. Iu ajn entreprenemulo povas lanĉi retan iniciaton kiu eventuale furorus (miajn pardonojn al ofenditoj), sed kiel kelkaj komentas, nur zorgema, longedaŭra laborado konstruas bonajn kursojn kaj uzojn por Esperanto kaj servojn por Esperanto-parolantoj.

Novuloj bezonas senti, ke e-asocioj ververe realigas kaj praktikas inkluzivemon.
Mi legis en tiu Jahu-listo por la komitato de UEA, ke iu Didi proponis fid-sistemon; ke membroj decidu kaj apliku ĝustan kotizon por si mem. UEA simple akceptus la memdeciditajn kotizojn.
Mi konsideras tion brila por e-asocio, ĉar ĝi montrus fidon flanke de la asocio, en homaro. Ĝi estas konkreta tipo de solidareca, fidema ago, kiun bezonas montri homama asocio.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-03-27 20:04
Bone estas havi fidon al aliaj, sed preskaŭ same bone kaj necese estas havi memfidon. Se UEA ne povas centre difini akceptindan kategoriaron de kotizoj, ŝajnas al mi ke iĝas pli malfacile havi fidon al tia organizaĵo. Krome estas pli solidarige se ĉiuj devas pagi la "saman" sumon (kalibritan laŭ la monda ekonomia malegaleco), kaj la postenuloj havas pli fortan senton ke ili montru sin indaj al la fido de la membroj, eĉ se la kotizo ne pagos ilian laboron.

Kompreneble, fiksitaj kotizoj ne garantias sukcesan laboron de respondecaj agantoj -- sed nefiksitaj kotizoj same ne. Estas sufiĉe facile diskuti kaj opinii pri tio kiom grandaj estu la kotizoj, kaj dum organizo estas necesa, fojfoja diskutado ankaŭ indas. Multe pli malfacile estas diskuti kiel oni igas la homaron entute seriozi pri la homa lingvo, precipe dum la lingvoscienco reale estas en multe pli profunda krizo en siaj eksteraj rilatoj ol la Esperanto-movado.

Jen lastatempa artikolo (Anglalingva) kiu ilustras tion:
http://www.economist.com/[…]/noamchomsky
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-03-28 00:15
Jens, laŭ tiu artikolo krizo ekzistas en la menso de Chomsky, kiu fantazias (?) ke ekzistas (ekzistu?) mutacio kiu klarigas kiel homoj povas konsekvence konstrui abstraktaĵojn per ŝablonoj.
Mi ne estas lingvisto, mi ne estas sciencisto, mi nur notas, ke tiu teorio diras ke la komenco, Merge, celis nur pli utilan pensadon, ne celis komunikadon. Tio estas la deirpunkto de Chomsky, ĉu ne? ke lingvo estas por funkciigi pensadon, ne komunikadon? Mi trovis kontraŭbaton al tio en paĝoj 3 kaj 4 de http://www.babelsdawn.com/files/tired-of-chomsky-1.pdf
Eble la krizo en lingvo_Scienco_ estas sekvo de steluloj kiuj ne dependas de scienco.
Plue en tiu sama PDF, en paĝo 7, la unua kompleta alineo, estas argumento por io, kio estas nuna starpunkto, agadpunkto de UEA: por-lingvo-diverseco - la lingvoj estas tiel malsamaj, ke ili postulas malsamajn formadojn de elparolitaj konceptoj --- jen, la strebo konservi kaj respekti diversajn lingvojn estas kialo por UEA-agantoj.
Mi timas, ke ni amaristoj parolas kontraŭ strukturo kiun multaj homoj vidas kiel valora.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-03-28 14:13
Ne estas malfacile trovi kontraŭbatojn al Chomsky, rete kaj aliloke. Tio kio konvinkas min ke la Chomsky-anoj esence pravas, estas ke ili kutime ne reagas al tiuj batoj, sed simple daŭrigas sian laboron.

Se en iu profunda senco ĉiuj lingvoj estas la sama afero, tio ja ne signifas ke necesas evidentigi tion per unuecigo de ĉies parolo. Tute male oni povas argumenti ke estas superflua la tuta cirko kiu necesas por atingi tian unuecigon.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-28 11:21
Fiksitaj kotizoj konas nur du eblecojn: Pagi aŭ malaliĝi.

Nefiksitaj kotizoj donas pli da eblecoj kaj permesas resti en ascoci eĉ sen financaj rimedoj.

La demado de revuo ne estu konfizita kun la kotizo. Kiu ŝatas la lukson de papera kopio devas pagi la verajn kostojn, inkluzive la belan aranĝon de tekstoj kaj grafikaĵoj. Por informi membrojn kaj la eksteran mondon ekzistas pli modestaj kaj pli malmultekostaj metodoj.

Ĉi tiujn metodojn UEA ne aplikas kaj tial ne atingas la Esperantistaron ekster la propraj membroj.

Tro ofte oni debatas pri kotizoj. Oni malofte traktas la demandon, ĉu la kotizo valoras la servojn. Centmiloj da Esperantistoj kontente vivas sen la pagendaj servoj de UEA, kiujn ili supozeble eĉ ne konas. Sed nur surbaze de la scio ili povus juĝi pri akceptebla kotizo.

Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-03-28 10:49
La fido-sistemo pri membro-kotizoj sonas bele. Kompreneble la funkciuloj sentos, ke estas risko en la afero - kion fari, se la membroj ne donos sufiĉe? Eble oni povos iom redukti la timon per tio, ke la kotizo estu en la komenca fazo minimume la sama kiel ĝis nun. Se iuj homoj libervole pretas doni pli, ekestas la ebleco redukti la minimuman kotizon. Tiu eble provizore ne sinku sub la nivelon de la variaj kostoj.

Ekzemple: Ni diru, ke gazeto kostas baze 50.000 eŭrojn por redaktora honorario, oficejo ktp. Ĉiu ekzemplero kostu aldone 10 eŭrojn por presado, koverto, sendado ktp.; tio estas la variaj kostoj. Se estas nun 5000 abonantoj, oni do povas fiksi la minimuman prezon je 20 eŭroj. Se kelkaj homoj donos libervole 25 aŭ 30 eŭrojn, venontjare oni povos redukti la minimuman prezon.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-04-16 09:19
Prave, Cindy. "Amarismo" estas tre bona esprimo. Post jardekoj da sperto en Esperantujo, mi jam tro bone konas la specifajn amarismojn de chiuj: landnomistoj, civitanoj, frustritaj finvenkistoj, triamondistoj, CO-translokemuloj, regularreformemuloj, tiuj kiuj...
Ni fajfu pri ili, kaj fosu nian sulkon malamaran (ne malam-aran).
amike
Istvan Ertl
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-04-12 21:01
Karaj Zlatko, Dima kaj Lee.
Morfemoj estas ja de du distingaj specoj - VORTETOJ (lau Bertilo) - korelativoj + nudaj sintaksiloj (pronomoj, numeraloj. adverbetoj, junkcioj kaj adpozicioj), sume 190, prezenteblaj sisteme-alfabete sur unupagha memorkarto 125-elementa, kaj LEKSIKO + 40 universalaj vortfariloj (afiksoj), funkciantaj nur kun 3 vrtigaj kaj 6 verbigaj uniformoj. La uniformoj markas leksikon, la kanon de la teksto, kaj vortetoj estas la kontrasta kadro, koda skeleto de la frazo, distingenda apoarte de leksiko, Tiu distingo lernendas en la komenco mem, kiel aplikado de la kodo, maksimume en tri seancoj sur kohera rakonta teksto. Unue parkerigi la uniformojn kaj korelativajn demandojn Kio-Kiu-Kia-Kies-Kiel... poste pronomojn, nuumeralojn kaj la 30 prepoziciojn, trie la reston - junkciojn kaj adverbetojn, por konsultighi dum legado. Leksikon oni mem registru el renkontataj rakontaj situacioj, dum praktikado de dekodado, ekzercante legadon de literaturaj verkoj, la chefa fonto de flua parolo por ne resti eterna komencanto. Kaj trejni la orelon per parkerado de poezio. Esperanto estas ja uzopreta lingvokrea modelo faru-mema, kiu postulas kompletan scion de uzeblo de la kompleta vorteta ilaro. kiel piano - de kompleta klavaro. Minimumo de 500 statistike selektitaj morfemon ne sufichas, necesas sistema kompletode chiuj vortetoj kaj 9 uniformoj = 200 NUR :-)kaj ek al traplugi ch. 200 paghojn da teksto de fabela ghis poezia.