Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo
Antaŭ kelkaj monatoj Esperantujo havis ĝojigan surprizon: kreiĝis nova Esperanto-kurso por angleparolantoj ĉe duolingo.com. Ĉar Duolingo nuntempe ŝajne estas la plej furora reta lingvolernejo, ankaŭ la Esperanto-kurso ekhavis furorajn aliĝonombrojn. Rapide registriĝis dekmilo da lernantoj. Ekde tiam kaj fakte ĝis hodiaŭ ĉiutage aldoniĝas plia milo. Ni demandis al Chuck Smith, la gvidanto de la Esperanto-teamo por la Duolingo-kurso pri la aktuala stato. Fakte nuntempe la kurso ankoraŭ troviĝas en la tiel nomata beta-fazo, kutima testa periodo por komputilaj programoj kaj retejoj, dum kiu la publiko samtempe jam uzas kaj testas.
– Ni pretas fini la beta-fazon, sed nun ni estas blokitaj pro teknikaj problemoj flanke de Duolingo. Post kiam ili solvos ilin, nia kurso estos konsiderata stabila. Ni nun havas proksimume 325.000 lernantojn kaj 5.000 homoj aktive lernas ĉiutage; 30 homoj diplomiĝas ĉiutage, Chuck Smith rakontas.
Laŭ li, la strukturo de la kurso nun estas ŝanĝata.
– Ekzemple ni pli frue instruos, kiel oni prezentas sin, kaj kontraste la akuzativo kaj diferencoj de "da" kaj "de" venos malpli frue. Ankaŭ ekzemple nia lecionaro pri prepozicioj estas vere tro malfacila, do ni dispecigas la prepoziciojn tra la tuta kurso anstataŭ havi ĉiujn en unu leciono kiel nun estas.
La Esperanto-komunumo observas la kurson kun granda intereso kaj certe ĉiu regiono de Esperantujo ŝatus havi subtenon el la kurso.
Ĝuste nun 40 % el la lernantoj loĝas en Usono. Se oni kalkulas kelkajn pliajn procentojn por la ceteraj angla-lingvaj landoj kiel Britujo aŭ Aŭstralio, supozeble duono de la lernantoj venas el ĉiuj aliaj landoj de la mondo; la efiko do ne estas tro facile konstatebla. Ja estas la barilo de la angla lingvo – se oni volas trairi la nunan kurson, oni devas kapabli traduki el Esperanto al la angla.
Libera Folio: Survojas ĉe Duolingo ekde kelkaj monatoj hispanlingva kurso, kiu pretas nun je 70 procentoj kaj por kiu jam antaŭaliĝis 7.000 homoj. Oni atendas, ke ĝi pretos iam inter julio kaj oktobro. Ĉu ĝi havos same grandan partoprenantaron?
– Estas malfacile diveni, sed verŝajne simile. Mi kredas, ke hispanlingvanoj estas ne tiom regule informataj pri Esperanto per la oficiala Duolingo-forumo. Aliflanke pli da hispanlingvanoj (nun 63,3 milionoj) lernas la anglan ol inverse (52,7 milionoj da anglalingvanoj lernas la hispanan ĉe Duolingo). Mi kredas, ke la movado ĝenerale pli fortas en anglalingvaj landoj por disvastigi la kurson. Tamen tiu kurso multege helpos internaciigi nian movadon, speciale en Sudameriko, kie ĝi kutime estas iom malforta (krom Brazilo).
Post la lanĉo de la hispanlingva kurso, Chuck Smith esperas, ke la teamo sukcesos aldoni novan Esperanto-kurson ĉiujare.
– Laŭ la nuna plano la venontaj Esperanto-kursoj estos por lingvanoj de la rusa, portugala, ĉina, franca kaj germana. Kompreneble pro strategiaj kialoj aŭ influo de Duolingo mem ni ĉiam povos ŝanĝi nian sinsekvon. Poste ni vidos, kiuj lingvoj havas homforton kaj homojn, kiuj interesiĝas lerni Esperanton.
El Esperantujo venis ankaŭ skeptikaj voĉoj pri la Duolingo-kurso (tio certe ne estas vera surprizo por multjaraj Esperanto-parolantoj). Ĉu la kurso vere estas tiel grandioza, kiel ĝi ŝajnas? Kion ĝi alportos?
Oni neniam havu tro altajn esperojn pri la nombro de finaj Esperanto-parolantoj el Esperanto-kursoj. Multaj spertaj instruistoj antaŭsupozas eble unu aŭ du procentojn el tiuj, kiuj komencis. Do ne atendeblas rapida kaj kompleta revolucio de Esperantujo. Tamen indas konstati, ke ĉirkaŭ 1980 Zlatko Tiŝljar raportis pri tutmonda enketo, laŭ kiu tiam Esperanton eklernis jare 50.000 ĝis 100.000 homoj.
Verŝajne ĉe Duolingo jare komencos la Esperanto-lernadon proks. 400.000 homoj; oni povas konstati, ke el ĉiuj homoj, kiuj eklernas ĉe Duolingo alian lingvon ol la anglan, proks. 0,5 % lernas Esperanton. Al la nombro de jaraj lernantoj necesas aldoni tiujn de diversaj pliaj kursoj. Povas do esti, ke kompare kun la okdekaj jaroj la nombro de Esperanto-eklernantoj pli ol kvinobliĝis.
– Mi scias, ke tri lernantoj en Duolingo venis al la IJK pasintjare, kiam la kurso ekzistis nur dum 3 monatoj. Mi ankaŭ aŭdas pri aliaj grupoj, ke ekzemple la grupo en Portlando reaktiviĝis kaj la grupo en Vaŝingtono kvazaŭ duobliĝis pro Duolingo! La efikon oni ĉefe vidas en anglalingvaj landoj. Mi antaŭĝojas vidi similan efikon en hispanlingvaj landoj kiam ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanlingvanoj, diras Chuck Smith.
Chuck aldone rakontas pri nederlandano, kiu post trimonata lernado per Duolingo venis al Esperanto-renkontiĝo kaj tie fariĝis estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. La skeptikuloj supozeble demandos sin, ĉu tiu informo temas pli pri la utilo de Duolingo aŭ pri la stato de Esperanto-asocioj.
Ĉiuokaze la tempo montros, ĉu vere la "estonteco estas nia", laŭ la malnova Esperanto-slogano.