Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Probal Dasgupta prezidos la Akademion

Probal Dasgupta prezidos la Akademion

de Redakcio Laste modifita: 2016-04-24 20:52
La nova prezidanto de la Akademio de Esperanto estas Probal Dasgupta, antaŭa prezidanto de UEA. Tio klaras post la ĵusaj elektoj, en kiuj voĉdonis 42 akademianoj.
Probal Dasgupta prezidos la Akademion

Probal Dasgupta. Foto: Ziko M Sikosek. CC BY-SA 3.0

La antaŭa prezidanto de la Akademio, Christer Kiselman, en decembro anoncis pri sia antaŭtempa demisio. La demision kaŭzis interalie disputoj pri nova statuto por la Akademio kaj malkontento de Kiselman pri la funkciado de la retaj diskutoj kaj la retejo de la Akademio. Tiu estis la unua demisio de sidanta prezidanto dum la tuta historio de la Akademio.

Laŭ oficiala komuniko, en la nun elektita nova estraro krom prezidanto Probal Dasgupta membras la du vicprezidantoj Brian Moon kaj Otto Prytz, kaj la sekretario Renato Corsetti.

Probal Dasgupta estas ankaŭ direktoro pri prononco. Kiel aliaj direktoroj estis elektitaj Orlando Raola (faka lingvo), Sergio Pokrovskij (gramatiko), Markos Kramer (ĝenerala vortaro), Anna Lowenstein (kontrolado de lerniloj), Alexander Shlafer (lingva konsultejo), Paul Gubbins (literaturo) Carlo Minnaja (historio de la Akademio), Nguyen Xuan Thu (homaj nomoj).

En la retejo de la Akademio mankas informo pri la nova estraro kaj prezidanto. La plej lasta aktualigo ŝajne okazis antaŭ pli ol jaro.

arkivita en:
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-03-30 16:56
Pri la rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio informas AdE Oficialaj Informoj N-ro 27 2016 03 28. Jen ligilo:
https://groups.google.com/[…]/tMCQ3tTjEDI
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2016-04-01 17:06
La retejo de la Akademio klare per grandaj ruĝaj literoj atentigas, ke:
"Tiu ĉi retejo de la Akademio de Esperanto nuntempe transloĝiĝas.
Bonvolu pardoni, ke iuj ĝiaj partoj tial provizore ne funkcias."
Domaĝe, ke tion oni ne rimarkigis en la teksto de la artikolo.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-04-03 14:49
"iuj ĝiaj partoj". Kiuj efektive ne funkcias?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-04-15 15:05
La plej interesa reago al tiu ĉi novaĵo estas la kompleta manko de reago.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-04-15 15:44
Nu, Bernardo skribis la blogeron "Akademia poezio en epoko de grafika novemo kaj aventuremo"
( http://www.ipernity.com/blog/bernardo/4610116 ).
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-05-02 22:45
Apenaŭ kredeble! Universitata lingvoprofesoro kiu dum ses jaroj prezidis Universalan Esperanto-Asocion, asertante, ke li ne kapablas verki en simpla lingvaĵo, nun fariĝas prezidanto de la lingva akademio de - la plej simpla lingvo en la mondo! Ĉu estas ŝerco aŭ trompo?!
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-05-03 17:10

Prie estas gajnebla Premio Dashgupta 2016:
http://www.ipernity.com/blog/bernardo/4612998 ;-)