Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn

Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2016-11-14 08:08
Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon.

Antonio Codazzi: Saluton, Chuck kaj Richard. Ambaŭ estas tre konataj en Esperantujo, precipe kiel vulkanaj elpensantoj... do, pro tio ke ambaŭ vi estas ĉi tie por la intervjuo, la sekva demando tute nature naskiĝas: ĉu io nova aperos baldaŭ en Esperantujo?

Richard Delamore: – Saluton! Ni ja havas freŝan novaĵon! Antaŭ kvar monatoj, Chuck Smith (la nuna Esperantisto de la jaro) kaj mi komencis entrepreni nian plej ambician projekton ĝis nun. Ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por iOS kaj Android, kiu nomiĝas Amikumu. Ĉi tiu aplikaĵo celas helpi trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Esence, la aplikaĵo montras ĉiujn proksimajn esperantistojn ordigitajn laŭ distanco. Do, se vi estus en la superbazaro kaj havus iom da libera tempo, vi povus elpreni vian poŝtelefonon kaj tuj kontroli ĉu estas esperantistoj proksime. Se estas alia esperantisto, tiam vi povas sendi al tiu mesaĝon kaj organizi kunvenon.

Chuck Smith: – Dum IJK ĉi-jare, mi vidis, ke Robin van der Vliet ludas Pokémon GO kaj pensis, ke anstataŭ kapti poŝmonstrojn, oni povas “kapti” esperantistojn! Do, tiel Richard kaj mi vidis la furoraĵon kaj havis la saman ideon samtempe. Post kiam ni havis la saman ideon, estis nur logike, ke ni kunlaboru. Mi simple ne povas atendi ĝis la apo ekfunkcios!

Ambaŭ vi havas malsamajn spertojn, trajtojn kaj esperantan personecon... do kiel vi partoprenas la projekton? Kaj kiel aliaj povas, siavice, helpi?

Richard: Tio estas du apartaj demandoj, do mi dividas ilin. Rilate nian kunlaborecon, Chuck Smith kaj mi havas multajn komunajn spertojn kaj kredojn pri la plej bona vojo antaŭen por Esperantujo. Ni ofte filozofiumas pri manieroj plibonigi nian ujon. Do, ni havas tre similajn pensojn kaj opiniojn kaj baraktas pri malmultaj aferoj.

– Due, mi volas aparte atentigi, ke estas preskaŭ neeble trovi kunfondantojn, kiuj vere pretas tutkore dediĉi sin al komunaj projektoj. Do, liaj diligenteco kaj spertoj en Vikipedio kaj Duolingo estas beno por mi. Mi povas dormi bone sciante, ke ĉion, kion ni povas fari, ni jam faris por sukcesigi la aferon. Tamen, la sukceso de Amikumu dependas ne nur de ni, sed de ĉiuj esperantistoj. Por sukcesigi tiom ampleksan kaj grandskalan projekton, ni devas akiri financan subtenon. Ni decidis starigi monkolekton per la retejo Kickstarter. Ni faris tion pro tri ĉefaj kialoj:

– Unue, se projekto sukcesas en Kickstarter, tio signifas, ke pli ol la kreantoj mem volas realigi ĝin. Do, se vi kredas samkiel ni, ke Esperantujo bezonas poŝtelefonan aplikaĵon por trovi aliajn proksimajn esperantistojn, tiam kompreneble montru vian sintenon per eta donaco ĉe nia Kickstarter-paĝo.

– Due, la uzo de Kickstarter garantias, ke ni plutenas la regon de nia projekto. Mi persone ne havas 8.500 liberajn eŭrojn en mia banka konto, tial ni devas elserĉi kapitalon. Se ni decidus ne uzi monkolekton, tio signifas, ke ni devus konvinki homojn investi kontraŭ iom da posedo. Tio povas riskigi la aferon, precipe se la investantoj ne bone komprenas la internajn celojn de la projekto. Ili povas devojigi nin se ili posedas grandan porcion de la firmao.

– Laste, se nia projekto sukcesegas en Kickstarter, tio signifas, ke aliaj novaĵservoj pli emas atenti nin ĉar ni aspektas pli seriozaj. Kaj tio bonegus por kaj ni kaj Esperantujo. Krome, multaj homoj demandas ĉu ni havos sufiĉe da uzantoj, kaj ĝuste per tia kampanjo ni povos certigi, ke la plejparto de Esperantujo scios pri ni kaj pretos aliĝi. La monkolekto jam malfermiĝis ĉe Kickstarter, do iru tien kaj subtenu nin!

Chuck: – Fakte en antaŭaj projektoj mi rimarkis, ke mi ne havas sufiĉe da komerca sperto por endanĝerigi min, do mi ĝojegas, ke Richard plenigas tiun truon. Mi plej spertas pri teknikaĵoj kaj krome multe esploris pri la industrio de “socia malkovrado”. Tial mi ĉiam miras kiam esperantistoj proponas apojn alternativajn al Amikumu, ĉar ili neniam eĉ parte plenumas miajn postulojn. Do, mi ĝojas, ke kun Richard mi povas pli koncentriĝi pri la teknikaj flankoj de la projekto dum li okupiĝas pri la komercaj.

Jes, la retejo. Mi rimarkis, tamen, ke ĝi estas preskaŭ tute en la angla, kvankam mi rimarkas sciigon en Esperanto por mondoni. Ĉu tio ne ŝajnas iomete kontraŭefika en nia medio? Ĉu vi kalkulas ankaŭ kun mon-helpo kiu povus veni el ekster Esperantujo?

Chuck: – Fakte, ni kredas, ke nia apo estas plej interesa por tri celgrupoj: esperantistoj, poliglotoj kaj surduloj. Vi jam bone scias pri esperantistoj, do mi klarigu la aliajn. Poliglotoj: estas reta komunumo de poliglotoj, kaj ili ofte lernas lingvojn simple ĉar tio estas amuza hobio kaj ne ĉefe por praktika uzo. En nia Polyglot Gathering, kiun ni okazigas ĉiujare en Berlino, niaj partoprenantoj parolas averaĝe 6 lingvojn. Tio havas kroman efikon, ke kiam poliglotoj aliĝos al la servo, ili interesiĝos pri pluraj lingvoj, kaj tio pli rapide pliutiligos nian reton. Surduloj: same kiel esperantistoj, surduloj loĝas dise tra la mondo. Povas esti alia surdulo en via strato, sed vi simple ne konas tiun. Se ili indikas, ke ili parolas la lokan signolingvon, ekzemple la usonan signolingvon en Usono, ili povas trovi aliajn surdulojn, kiuj parolas la saman signolingvon kaj poste povas renkontiĝi. Ambaŭ tiuj grupoj kutimas vidi informojn ĉefe en la angla. Esperantistoj pretas premi por trovi la esperantan tekston kaj tial la informoj devas bedaŭrinde tiel esti organizitaj.

Richard: – La retejo, fakte, nun jam estas dulingva, kvankam unue aperis la anglalingva versio. La Esperanta versio troviĝas ĉe amikumu.com/eo/ kaj la angla versio ĉe amikumu.com/en/.

Kion pri bezonata tempo kaj tempolimoj?

Chuck: – Ni ekhavis la ideon meze de julio kaj preparis la monkolektan kampanjon ekde tiam. Ni kolektos monon ĝis la 16-a de novembro. Mi vere esperas, ke poste ni havos plej komencan version jam preta por JES, sed oni neniam scias kiom da teknikaj malfacilaĵoj aŭ problemoj oni povas trovi. Ni kredas, ke ni havos version por la Kickstarter-subtenantoj ekde februaro kaj poste por la ĝenerala esperantista publiko en marto. Poste ni volos certigi, ke ĉio funkcias antaŭ ol aldoni novajn lingvojn al la sistemo. Vi povas vidi nian planon pli grafike en la apuda bildo.

Esperanto forte reviglas danke al Interreto kaj danke al elpensuloj kiel vi... tamen ĉu tiu "informadika" maniero ne estas tro "likva" (malsolida) laŭ la difino de Zygmunt Bauman? Ĉu eble Esperanto riskas iĝi ludo anstataŭ persona engaĝo?

Richard: Mi kredas, ke la malo okazos se ni ne pretas teknologie evoluigi. Kvankam nia kara lingvo estas malnova, la interna ideo ankoraŭ estas tre progresema. Do, se ni volas, ke la cetero de la mondo traktu Esperanton pli serioze ol ian ŝatokupon por frenezuloj, ni devas ĉiam adopti kaj utiligi la plej novajn teknologiojn kaj pli rapide ol la ĝenerala publiko. Amikumu celas esti pli ol aplikaĵo por trovi Esperantistojn. Ni volas krei la unuan veran firmaon en Esperanto. Tamen, ni ne estas revemuloj, ni scias, ke Esperantujo ne sufiĉe grandas por memstare subteni firmaon. Jen kial ni celas aliajn lingvajn komunumojn, ni volas uzi la grandan uzantaron de ne-Esperantujo por finance subteni nian firmaon kaj reciproke Esperantujon.

Intervjuis Antonio Codazzi
arkivita en:
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-10-18 22:39
Mi ĝojas, ke ni jam kolektis 4500€ jam dum la unuaj 13 horoj post la lanĉo de nia kampanjo. Tio signifas, ke ni estas duonvoje al nia celo. Dankon al vi ĉiuj pro via subtenego! Detaloj: https://amikumu.com/ks
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-10-19 01:07
Unu el la plej bonaj ideoj en Esperantujo en la lasta duonjarcento, kiu koncepte povas esti la plej bona maniero por poliglotoj, speciale tiuj de neoftaj lingvoj, interkonatiĝi. Kompreneble Esperanto troviĝas en tia lingvogrupo, kaj sukcesa starigo de AMIKUMU estos sukcesa atingo por ĉiuj Esperantistoj.
Evildea
Evildea diras:
2016-10-19 14:02
En malpli ol 24 horoj, Amikumu atingas sian ĉefan celon 8.500€. Tio pruvas, ke la nova generacio de esperantistoj tre volas ĉi tiun aplikaĵon. Tamen, ankaŭ ĝi komencas furori ekster Esperantujo inter poliglotoj kaj parolantoj de aliaj lingvoj.
Dorota Burchardt
Dorota Burchardt diras:
2016-10-19 21:57
Mi ankaŭ vidas ke la retejo Kickstarter estas en la angla. Tamen ne ĉiuj scias la anglan, mi ĝin ne komprenas. Ne ĉiuj esperantistoj estas poliglotoj. Tamen tre plaĉas al mi ideo de Amikunmu.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-10-19 22:34
Ni volonte helpos al vi kompreni ion ajn de la retejo. Simple skribu al ni ĉe info@amikumu.com kaj ni helpos vin! Bedaŭrinde laŭ nia scio, entute ne ekzistas amasfinanca kampanja retejo, kiu funkcias en Esperanto. Tial ni devas uzi anglalingvan retejon bedaŭrinde. Se vi konas amasfinancan retejon, kiu funkcias en Esperanto, bonvolu diri al ni por ke ni povu uzi tion venontfoje!
Evildea
Evildea diras:
2016-10-20 13:28
@Dorota Chuck jam respondis, sed ankaŭ mi volas aldoni kelkajn vortojn. Ni tradukis nian tutan monkolekton al Esperanto. Do, se vi iras al dua parto de nia paĝo ĉe https://www.amikumu.com/ks vi povas vidi ĉion en Esperanto. Bedaŭrinde, ne ekzistas monkolekta retejo en Esperantujo do ni devas utiligi la ilojn je nia dispono. Ni ĉiam estas pretaj helpi donacontojn pri la paĝaj agordoj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-10-20 13:45
Jam atingita la celo en gloro! dato 2016 10 20
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-10-20 16:25
Jes, kaj lastatempe ni ĵus preterpasis la unuan streban celon de 10.000€! Ni pluklopodu atingi gravegan streban celon "Eventoj" kontraŭ 13.000€. Tiam ni havos la financojn por ke amikumanoj povu starigi lokajn lingvajn eventojn en la apo kaj diskonigi ilin! :)
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-10-20 15:40
Post la naskiĝo de la ludo-kurso de Esperanto en DUOLINGO lastjare, paradokse kreiĝis agrabla problemo por Esperantujo: multe, multe da novaj eklernantoj je la nombro de dekmiloj ĉiumonate, kaj multe da finlernantoj (“fin” inter citiloj) je la nombro de centoj monaton post monato. Sed tiuj novaj lernantoj, kiel tiuj antaŭe de LERNU, plejparte flosas en iu interreta nubaro.

La lastsomera projekto PARALELA UNIVERSO estas bona, freŝa iniciato por provi iel allogi Esperantumantojn el tiu nubaro kaj al la mondo de homoj, eventoj, kluboj, kunvenoj, kaj eĉ al lokaj, landaj kaj universalaj asocioj. Mi mem organizis lokan eventon en Florido por Paralela Universero, tamen el pli ol 25 grupoj tra Norda Ameriko, mi havas la plej malgrandan sukceson, nur tri homoj venis; feliĉe aliaj homoj kaj landopartoj multe pli bone sukcesis.

Tamen mi sciis, ke ie, trans la nuboj, estas iom pli da steloj, verdaj steloj, novaj Esperantistoj, en suda Florido. En aŭgusto 2016 mankis ilo por trovi la kaŝitajn verdajn stelojn de Florido kaj aliloke; en aŭgusto 2017 estos, laŭ la projekto-plano, nova ilo nomata AMIKUMU. Estos bele vidi ĝis kioma grado tiu nova ilo, nova apo, kontribuos al la homa, interhoma, ĉetabla, amik-etosa Esperantujo. Estas du aŭ tri aliaj kialoj pro kiuj AMIKUMU estas genia ideo, sed tiu eventuala kapablo helpi kreskigi nian tradician, lokan, kvartalan, homan, interhoman, kunvenan, babiladan komunumon estas unu el ili.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-10-20 16:23
Dankon pro la afablaj vortoj! Mi simple volas mencii, ke multe el tiuj finlernintoj nun flosas en la nubon de la mesaĝilo TELEGRAMO, per kiu la lernantoj de Duolingo mem kreis belegan infrastrukturon de multaj grupoj: 2 ĉefaj grupoj (la plej granda havas pli ol MIL membrojn!), 37 temaj grupoj kaj 21 dulingvaj esperantistaj grupoj (60 grupoj entute!). Pli da detaloj: www.telegramo.org

Krome, mi konas aliajn fluajn esperantistojn, kiuj tiom rapide lernis Esperanton, ke ili ne plu vidis kialon fini la kurson de Esperanto, sed ĝuste tiuj ne estas enkalkulitaj en tiu statistiko de 30 kursfinintoj ĉiutage. Charlotte Scherping Larsson verŝajne estas la plej bela ekzemplo de tio... ŝi eĉ aperis sur la aktuala kovrilo de La Ondo de Esperanto!
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-10-20 15:41
Post la naskiĝo de la ludo-kurso de Esperanto en DUOLINGO lastjare, paradokse kreiĝis agrabla problemo por Esperantujo: multe, multe da novaj eklernantoj je la nombro de dekmiloj ĉiumonate, kaj multe da finlernantoj (“fin” inter citiloj) je la nombro de centoj monaton post monato. Sed tiuj novaj lernantoj, kiel tiuj antaŭe de LERNU, plejparte flosas en iu interreta nubaro.

La lastsomera projekto PARALELA UNIVERSO estas bona, freŝa iniciato por provi iel allogi Esperantumantojn el tiu nubaro kaj al la mondo de homoj, eventoj, kluboj, kunvenoj, kaj eĉ al lokaj, landaj kaj universalaj asocioj. Mi mem organizis lokan eventon en Florido por Paralela Universero, tamen el pli ol 25 grupoj tra Norda Ameriko, mi havas la plej malgrandan sukceson, nur tri homoj venis; feliĉe aliaj homoj kaj landopartoj multe pli bone sukcesis.

Tamen mi sciis, ke ie, trans la nuboj, estas iom pli da steloj, verdaj steloj, novaj Esperantistoj, en suda Florido. En aŭgusto 2016 mankis ilo por trovi la kaŝitajn verdajn stelojn de Florido kaj aliloke; en aŭgusto 2017 estos, laŭ la projekto-plano, nova ilo nomata AMIKUMU. Estos bele vidi ĝis kioma grado tiu nova ilo, nova apo, kontribuos al la homa, interhoma, ĉetabla, amik-etosa Esperantujo. Estas du aŭ tri aliaj kialoj pro kiuj AMIKUMU estas genia ideo, sed tiu eventuala kapablo helpi kreskigi nian tradician, lokan, kvartalan, homan, interhoman, kunvenan, babiladan komunumon estas unu el ili.
verdeca
verdeca diras:
2016-10-23 08:46
Jes, Gxi estas genia ideo por esperantistoj logxantaj en diversaj landoj.Mi estas cxino kaj trovigxas grandnombraj geesperantistoj en Cxinio tamen ni ne povas facile trovi unu la alian nuntempe ,cxar mankas al ni personaj rilatoj por amikigxi
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2016-10-24 10:16
Gratulon al ĉi tiu praktilo por esprantistoj. Certe la nova tekniko pli forte faligas la muron inter esperantistoj! Fakte, ĉi tiu artikolo jam estas ĉintradukita de juna aktivulo Xu Jie. Kuraĝan laboron!
Aleks K.
Aleks K. diras:
2016-10-25 12:17
Saluton Amikumu, vi diris, ke via projekto estas nova ideo. Kio do pri tiu "Renkontu" ?!https://www.indiegogo.com/[…]/
Evildea
Evildea diras:
2016-10-26 01:56
@Aleks K. Mi neniam aŭdis pri tiu monkolekto antaŭe. Mi ne volas paroli malafable, sed ŝajnas, ke tiu projekto mortis tuj post lanĉiĝo de la monkolekto. Amikumu jam supervivas sian monkolekton kaj ekhavis multajn subtenantojn do efektive Amikumu estas la unua sukceso ĝis nun.
Ivan P.Kossey
Ivan P.Kossey diras:
2016-10-26 10:05
Dankon kaj gratulon!
Mi esperas, ke Amikumu post la lanĉo perfektiĝos. Ĉu Vi aldonos filtron por serĉo? Elzemple, por serĉi nur virojn aŭ virinojn, serĉi laŭ interesoj ktp. Tio enorme plialtigus la praktikan valoron de serĉo.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-10-26 11:51
Tio estas en la plano por la tempo kiam ni havas sufiĉe da uzantoj, ke tiaj filtriloj estu utilaj. Ĝis tiam ni preferus, ke la interfaco estu kiel eble plej simpla por ke ĉiuj facilege komprenu ĝin. :)
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-11-06 15:22
Kiom - lau vi - la apo HelloTalk*) efektivigas celojn kaj funkciojn de Amikumu?
Kiaj spertoj estas pri HelloTalk?
*) Pri ghi mi estis atentigita de @jajancopacejo per
https://twitter.com/jajanjopacejo/status/795103934843068417 .
Vidu ankau:
https://play.google.com/store/apps/details?id=com.hellotalk .
Aleks K.
Aleks K. diras:
2016-11-07 19:34
Efektive, la demando devus esti aldonita al la Oftaj Demandoj https://www.amikumu.com/eo/faq/
Laux mi la cxefa diferenco estas, ke HelloTalk (HT) celas *retajn* kontaktojn. Unu el kreantoj de HT estas konata al unu el la iniciatantoj de Amikumu.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-11-08 17:30
Pri HelloTalk (HT) kaj Esperanto statas tiel:

Mi trovis ensume 416*) registritojn che HT, kiuj indikas Esperanton ("EO") kiel lingvon lernatan, instruatan au gepatran. (Tamen che 140 el ili mi konjektas, ke ili efektive celas la hispanan; tiaokaze la 416 estu 276.)

Multaj indikas ankau sian loghlokon (urbon). Tial mi supozas, ke la plej proksima HT-Esperanto-parolanto/instruanto/lernanto trovighas 63 km for de mi, kaj kun li mi konatighis jam antau mia uzado je HT.

El la 25 Esperanto-parolantoj, kiujn mi de longe konas kaj kiuj loghas maksimume 50 km for de mi, mi ghis nun trovis neniun en HT (kaj cetere unu en https://esperantujo.directory .)

Estas interese, kiom da proksimaj esperantistoj, kiujn mi ankorau ne konscias, mi trovos per Amikumu.

*) Mi ne scias, chu HT vere listigas chiujn, kiuj plenumas la serchkriteriojn.