Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro

Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro

de Redakcio Laste modifita: 2015-06-24 21:58
Ĝis la limdato alvenis ses kandidatiĝoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. Tri el ili estis invititaj al intervjuo dum la UK en Lille.

En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31-a de majo.

Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso.

La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

– Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA.

– La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo.

Gazetara komuniko de UEA
arkivita en:
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-06-25 06:09
FINFINE..... SED KIAL TIOM LONGA ATENDO ?
Ĉu ne indas publikigi la nomojn de la aliaj tri kandidatoj ? Inter la tri invititaj kandidatoj, mi sufiĉe bone konas Nikolas RASIC. Vere tiu ĉi estas tre kapabla kaj ege potenciala kandidato. Li vere konas la medion de UEA kaj plie jam multajn jarojn estis Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Mi tute ne kampanjas por li sed nur diras mian opinion. Bonan ŝancon al ĉiuj tri. Sukceson al ĉiuj ! Mi esperas baldau vidi Nikola en la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-06-26 19:52
PLI PROFUNDE KONI AFRIKOn..... estus unu el la taskoj de la nova ghenerala direktoro. Jes io tiucela !

http://www.ipernity.com/[…]/1115820?t=87606&c=1&s=edit


d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-06-27 02:26
Mi samopinias kun Gbeglo. Afriko estas konenda kontinento kun 55 nacioj kaj multaj diversaj popoloj, kulturoj kaj lingvoj. Ili ĉiuj estas protektendaj. La eŭropanoj forrabis homojn de Afriko, naturtrezorojn kaj devigis al Afriko fremdajn lingvojn. Mi esperas ke afrikanoj trovos en Esperanto memelektitan lingvon kaj mi esperas ke ili plenigos nian lingvon kun novaj esprimoj kaj parolturnoj, novaj uzoj kaj, kiam necese, novaj vortoj por priskibi la belecojn de sia kontinento.
Jes, Zamenhof naskis Esperanton en Eŭropo. Sed li saĝe liberigis ĝin kiel blankan palumbon de paco. Ĝi forflugis de Bialistoko kaj nun ni ĉiuj devas nutri ĝin kaj flegi ĝin. Esperanto kreskos de la diversaj kulturoj de la mondo kaj ĝiaj plumoj iam vibros en la buntaj koloroj de la sunlumo post pluvo. Ke nia kolombo Esperanto flugu al Afriko por kreski tie kaj doni al ni konojn de tiu loko. Mi estas dankema ke ĝi trovas komfortan neston en Afriko ankaŭ.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-09 12:37
ANKAŬ MI ESTIS KANDIDATO
Mi kandidatiĝis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. Bedaŭrinde mia nomo ne aperis inter tiuj de la tri retenitaj. Mi tamen ŝatus koni la du aliajn, sed la estraro de UEA tute ne volas diri tion al mi. Ĉu io sekreta estas tie ke oni ne publikigu nomojn de ĉiuj kandadidatoj ?
Mi ĉiam pensas ke UEA bezonas manojn de ĉiuj siaj membroj por evolui. Kiel iam diris Osmo BULLER, "la estraro estas nur portempa", kaj tial devas esti ĉiam kontrolata de la membroj, ke estu limoj al mispahoj. Jes, necesas vere kontroli la laborojn de la nuna estraro, kiu vere ion nefekundan semas en Afrikon. Periodaĵoj afrikaj baldaŭ konigos ĉion.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-09 17:46
GBEGLO - de tio kion mi vidas enrete vi ege klopodas kaj sukcesas pri la pregreso de Esperanto en Afriko. Eble ili ĉe UEA ne volis forigi kapablan manon de via kontinento. Ĉiuokaze mi kredas je via estonto en la movado kaj viaj laboroj ege laŭdendas tutmonde. Mi persone dankas al vi por porti la birdeton de paco Esperanton al nova nestejo kie vi flegas ĝin patre kaj amplene, nutras ĝin kaj ĝi kreskas.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-13 17:33
NE NUR AFRIKAN SED TUTMONDAN....
Afrikaj esperantistoj nun sufiĉe bone konas la esperanto-movadon. Ili notas la klopodojn de ĉiuj esperanto-tendencoj, kiuj ofte uzas energion por lukti unu kontraŭ la alia. Tio okazas ĉefe en Eŭropo. De tie iuj esperanto-organizaĵoj portas tian konduton ankaŭ al Afriko. Ne, tion afrikaj esperantistoj sorbiĝantaj en la idearon de Zamenhof, tute ne subtenas. Ili deziras havi en Afriko nur unusolan esperantujon, en kiu pace kunvivas ĉiuj esperanto-tendencoj. Tian unuiĝon de Esperantujo mi jam volas kaj tial kandidatiĝis por la posteno de Ghenerala Direktoro de UEA. Jes, kion mi volas ke UEA estu, ne tia estraroj de UEA de 2004 ĝis nun igas ĝin. Mi havas la impreson, ke UEA-gvidantoj detruas elementojn gravajn, kiuj, bone flegite, alportos multon bonan al UEA. Kiu trovas el la agado de UEA-gvidantoj misojn, tiuj tute ne estas malamikoj de de UEA aŭ de ties gvidantoj. Male, ili ege deziras la bonon de UEA, ke ĝi povu plenumi sian rolon de pli granda Esperanto-organizaĵo inter la aliaj. Se ni, membroj de UEA, ne rapide enmemiĝu por pli bone koni UEA-n kaj la kondutojn de ĉiu estraro, certe nia asocio suferos plu. UEA-gvidantoj jam per siaj kondutoj forigis valorajn hiomojn de UEA. Kion ili vere volas? Ĉu la bonon de UEA aŭ memprofiton ? Ni, afrikaj esperantistoj tute ne toleras tiajn kondutojn sur nia kontinento. Ni konstruas unusolan esperantujon afrikan, kaj tion ĉiu ajn afrikano povas fari, eĉ se li deĵoras ekster la kontinento. La sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto), kiu baldaŭ okazos en Togolando en decembro 2015 konigos multajn planojn de afrikaj esperantistoj pri la progresigo de la afrika movado kun unuecaj klopodoj, eĉ se iuj afrikaj esperantistoj ĝis nun ne komprenas la laborojn de siaj samkontinentanoj. Certe, ili baldaŭ kunlaboros por ke ĉiuj esperantistoj afrikaj kune laboru por unusola esperantujo afrika. Tial, estu bone diri ion pri okazontaj afrikaj kongresoj de Esperanto.
La sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) okazos en decembro 2015 en Togolando. La 7a AKE okazos en 2016 en Burundio, la 8a en 2017 en Niĝerio kaj la 9a en 2018 en Demokratia Kongolando. Eble la 10a okazos en Malagasio en 2019. Respondeculoj de UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko) nun interkonsiliĝas kun esperantistoj afrikaj por efike zorgi pri la verda lingvo sur la kontinento.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-13 19:24
GBEGLO - vi reprezentas miajn sentojn tre precize. Mi esperantiĝis - ne por distingi min mem antaŭ aliaj homoj - sed zamenhofspirite por trovi komunan, pacan solvon por la problemo de interkompreniĝo. Mi jam tralegis la vortojn de Zamenhof pri homaranismo (en Vikipedio). Kion li postulas tie estas tre malfacile sekvi ĉar ni ĉiuj estas iomete egoismaj. Sed ni devus minimume klopodi fari tion.
Estas homoj kiuj priridetas la "internan ideon". Sed se oni vere estas Esperantisto en si koro, kun sia tuta amo, la "interna ideo" ne estas - ne povas esti - io aparta - ĝi estas la kerno de Esperanto.
Jes, mi komprenas je la seniluzio pro la mondmilitoj - pro la malvenko de pacideoj iam kaj ie. Mi povas imagi ke ege maltrankvilas vin vidi la luktojn de diversaj triboj en Afriko unu kontraŭ la alia - ekz. Boko Haram - sed vi kaj viaj tieaj samideanoj enkorpigas por mi la spiriton de Zamenhof.
Eble ĉar mi vivas en forfora angulo de Usono - tre malproksime de la "movado" ĉe ni - mi havas la impreson ke usonaj esperantistoj ne volas, ne emas kaj ne povas tiri la saman ĉaron. Mi ege bedaŭras tion.
Nia kontinento - por havi la saman teritorion kiel Afriko - devus multobliĝi - sed ŝajnas al mi ke la afrikanoj pli bone komprenas la kunlaboron ol ĉiuj ajn aliaj kontinentanoj de nia mondo.
Mi samideane dankas al vi por tio.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-16 08:08
LA REALO ESTAS TUTE ALIA
La supraj vortoj montras la verkinton tre serioza homo honesta. Li do diras la aferojn tiaj, kiaj ili estu. Ĉu en la realo la aferoj estas tiaj ? jen ĉina demando.

Mi tute ne akuzas iun, ke oni eliminis min. Tuj mi konfesu, ke Nikola RASIC estas tre bona por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. Tamen estas sedoj.

Mi tre bone sciis, ke oni neniam akceptos min ĝenerala direktoro de UEA. Renato CORSETTI dum la UKo de Roterdamo asertis al Hans BAKKER, Philippe CHAVIGNON kaj mi. Tiam estis kunsido de la kvar homoj pro la maniero lau kiu gvidantoj de UEA kun Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI traktadas min. Philippe tuj rimarkis, ke gvidantoj de UEA timas ion. Tiam li demandis Renaton, ĉu la gvidantoj de UEA timas, ke Koffi anstatauos Osmon ? Tuj Renato reagis :"Koffi neniam estos ĝenerala direktoro de UEA". Eble mi kulpas pri io, ĉu ne ?

Jes mia kulpo estas nur tio, kion mi diris supre en mia reago NE NUR AFRIKAN SED TUTMONDAN.

En mia libro SUB LA VERDA BLUZO ĉio estas rakontita. La retan version de la libro ĉiu povas ricevi kontrau iom da mondonaco al ACE (Afrika Centro Esperantista). Interesiĝantoj kontaktu ACE-n : ace2006hb@gmail.com

La ĝisnuna gvidsistemo en UEA vere eksmodĝis. La tutamonda asocio plej forta de Esperanto vere bezonas novan aeron. Sen tio gvidantoj de UEA ĉiam nigrigos la reputacion de UEA, kiu, ne savite, iam sinkos en abismon de forgeso.

Karaj UEA-membroj, vekiĝu por savi la asocion. Miaflanke mi ĉiel klopodos, ke tia sinteno de UEA-gvidantoj ne donu malbonan imprpeson pri UEA en Afriko. Tie ĉi oni vidos UEA-n tre unuigita, funkcianta lau la spirito, kiun mi esprimis supre.

Antauen UEA kaj ĉiuj aliaj esperanto-organizaĵoj, kiuj vere laboras por tre serioza kaj honesta disvastigo de Esperanto !
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-16 10:05
KIUJARA UKo Roterdama ?
La kunsido, pri kiu temas en la supraj vortoj estas tiu de 2008 en Roterdamo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-17 20:41
La homoj tre facile forgesas ke historio ne estas lageto sed rivero kaj la akvo de la vivo povas flui hodiaŭ en unu direkton kaj morgaŭ en alian. La nuna Afriko - dum ĝi nun vekiĝas iom post iom - gajnos fortojn pri kioj ni ne scias ion ajn. Neniu povas antaŭdiri la estonton de la landoj kaj la semo kiu ĝermas nun eble kreskos por esti bela floro aŭ giganta arbo. Mi esperas ke mi povos konatiĝi kun afrikanoj en Lillo por kompreni pli bone. Mi studis sub doktorino Angela Rhone en Florida Atlantika Universitato. Ŝi naskiĝis en Jamaiko kaj ŝi instruis klason pri la edukado de afrikdevenaj usonanoj. Dum la unua parto de ŝia klaso ni nur studis pri la kulturoj de Afriko. Estas mirinda kontinento kun nekredeblaj mirindaĵoj kaj la plej malnova historio de la homa raso. Tion mi kredas la Esperantista mondo pretervidas.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-19 02:06
ĈIU HAVU SIAN SPERTON
Certe post la UKo de Lillo d-ro Robb ion diros tie ĉi. Nur post tiam mi vidos, ĉu mi aldonos pliajn vortojn. Kio sciendas tie ĉi, tio estas, ke la nuna estraro de UEA nun subfosas en la Esperanto-movado afrika, kaj aparte en la togolanda. Kion ili celas ? Post la UKo de Lillo ni revenos al tio.
Sukceson al ĉies agadoj
Szilvási László
Szilvási László diras:
2015-07-19 12:04
Mi atendis demandon ankaŭ pri la ekonomikaj, juraj scioj kaj longeco de ĝisnunaj manaĝaj spertoj bezonataj por la oficeja, administra laboro... Ĉu ili havas tion? - Kiom?
Mana Brinson
Mana Brinson diras:
2015-08-13 14:33
Kara Gbeglo,Vi estas prava ke ghi estas abomenajho kaj bedaurinde estas nova esprimo de rasismo. Por mi estas ne klarigebla ke rasismo ankorau ekzistas kaj ke personoj estas egoismuloj pro tiu motivo, Ni nur povas esperi ke nia movado kaj klopodoj por egaleco en ghi helpos elradikigi rasismon.Estimata Gbeglo vi konstatis el miaj lastaj retajhoj al vi, ke mi estas tre aktiva instruanto de nia amata lingvo,kiun mi studis korespondkurse ,danke al Hans Bakker, kaj ke mi estas fiera pri miaj lernantoj. Chu oni povas esperi ke ili restos fidelaj al la lingvo esperanto kiun ili nun lernas, sed preskau ne povas uzi dum sia vivo (bedaurinde), alie dirite: chu ghi prezentos sufiche da eblecoj? Kaj kiam inter ni estas trompistoj?
Mana
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-08-14 08:23
BRAVE, PRAVE
Mana Brinson estas promesplena esperantisto. Tiajn homojn nun bezonas Afrika agado tute sendependa. La sesa Afrika kongreso en Togolando fine de 2015 montros multon al la mondo. NI ESTAS TRE KAPABLAJ EN AFRIKO. Jes, ne ĉiuj, kompreneble. iuj, pro monavido, ŝafe sekvas ĉiamajn dependigantojn, tute forgesante afrikitudon kaj cetere ankau negritudon. Ni havas nian valoron, kaj tion ni montru al la aliaj kontinentoj.
"Kia ajn estas la vizaĝo de la virŝafo, la festo certe okazos" diras togolanda proverbo. Mi vetas, ke UEA-gvidantoj tute nenion povas kontrau la volo de la NATURO. Nun finiĝas ilia forto, kaj Afriko tute sendependiĝas ankau en Esperantujo.
Afrika Kongreso apartenas al Afriko kaj neniu krom Afrikanoj mem tion organizu.
Kiam mi estis estrarano de UEA (1998-2004) kaj poste kunordiganto de la afrika komisoono de UEA (2004-2005) mi multe klopodis organizi afrikan kongreson, sed Osmo BULLER ĉiam kontraustaradis dirante ke afrikanoj ne estas rendimentaj. Tial ni devis multon spiti por finfine decidi pri organizo de regionaj kongresoj SEN LA NOMO "AFRIKA KONGRESO" en Niĝerio kaj Burundio en 2006. Do estas klare al ĉiuj, ke mi elpensis la terminon AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO tute ekster mia labortempo por UEA. Tion komprenu la nunaj gvidantoj de UEA.
Mi scias, ke ili preskau nenion scias pri Esperanto en Afriko. Tiel estas ankau por membroj nunaj de afrika komisiono de UEA, kiuj pensas pli pri si ol pri Esperanto en Afriko. Ĝuste tial ACE/UETA disponigas flugbiletojn kaj senpagajn restadojn al ili en Togolando por eduki ilin pri la movado en Afriko.
Ni esperu, ke ili ne maltrafos tiun ĉi belan okazon por spertiĝi pri afrikitudo.
Kuraĝon al ili !
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-08-17 07:06
PROFETAĴO
Nun finiĝas la reĝimo de Osmo BULLER. Tio markas la finon de verda diktakuro ene de UEA. Nun du pordoj malfermiĝas al UEA:
1- Gvidantoj de UEA tre trafitaj de OSMITO ne resaniĝos sed kuntrenos la malsanon, kiu fariĝos ege kontaĝia kaj trafos aliajn gvidantojn de UEA. La konsekvenco por UEA estas, ke ĝi plu sinkos, kaj ĉar ne plu estas Osmo en la CO por zorge flegi la sistemon en UEA, la tuta aparato paneos neripareble.
2- La nunaj estraranoj tuj resaniĝos kun la foriro de Osmo, kiu malaperos kun sia Osmito. Rapida ŝanĝo okazos en la sistemo. La gvidantoj de UEA tuj parolos alian lingvaĵon, kio povos revenigi valorojn homojn al UEA. La asocio iom post vekiĝos. Kiu estas la sorto de LIBERA FOLIO ?
Ĉu oni bezonas fari la demandon ? LIBERA FOLIO estas instrumento de Osmito. Se la malsano Osmito pluestos, ankau Libera Folio, kiu estas ĝia viruso pluestos. Sed se malaperas Osmito, ankau mortos LIBERA FOLIO. Kion sciendas, tio estas, ke jam nun LIBERA FOLIO kvazaua agonias.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-08-17 20:08
Profetaĵo? Kio precize estas la profetaĵo? Kiam oni profetas ion, oni antaŭdiras estontaĵon ─ ofte apenaŭ kredeblan aŭ neverŝajnan. Sed nur unu estontaĵon. Simple listigi ĉiun eblan estontaĵon ("eble okazos tio AŬ eble okazos ĜUSTE LA MALO) tute ne estas profetaĵo. Tiel ankaŭ mi volonte profetas ion ajn: "Morgaŭ pluvos AŬ ne pluvos", "Venontjare UEA ekzistos AŬ ne ekzistos".

Tio memorigas pri la Civito: "La ĝenerala direktoro de UEA ne estos virino AŬ estos virino". Jes, tian logikon kaj klarvidon ni normalaj mortemuloj apenaŭ kapablas refuti.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-08-18 07:05
BALDAUA MORTO DE RETGAZETO
Retgazeto naskiĝis kiam Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI kverelis. Tiam Renato montris sian veran figuron de homo tute malpolitika. Osmo tute ne povis elteni la harmonion en la estraro de Kep ENDERBY. Renato daurigis tiun konduton kun la efika kontribuo de Michela LIPARI, jes, de ĉiuj aliaj estraranoj, jes ankau mi, sed kun la escepto de unu estrarano, bofrato de ĝenerala direktoro de UEA. Osmo ne povis elteni la situacion. Li forlasis PLOREGE la CO-n de UEA. Ĝuste tiam naskiĝis retgazeto. Mi petas, ne demandu min pri la nomo de la retgazeto, ĉar mi neniam diros al vi, ke ĝi estas LIBERA FOLIO.
Osmo BULLER uzas tiun retgazeto por minaci. Ion tian li faris al mi, subsance tiel ĉi "... Respondu rapide, ĉar Kalle KNIVIILA tuj aperigos artikolon...". Tiam mi devis respondi pri la ĉeso de la deĵorado de Raoul HOUNNAKE en la Afrika Oficejo en Togolando. Pliaj gloraj tempoj de la retgazeto montris kiel ĝi ĉiam defendas kaj laudas Osmon BULLEER. Neniam en ĝi estas kritikoj al Osmo BULLER.
Do Osmo BULLER estas la "ĉevaleto" de la gazeto. Nun, Osmo definitive forlasas la CO-n de UEA. Ĉu la retgazeto pluvivos ?
La respondon ĉiun donu.
Vere baldau mortos GRAVEGA retgzeto de Esperantujo, jes, tio estas la profetaĵo.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-08-18 11:41
Mi ne tute komprenas: mortos GRAVEGA revuo... kiu tamen estas nur laŭda servilo de la insida kaj pupo-luda Osmo? Se ĝi estas nur servutema servilo, tiam ĝi certe ne estas GRAVEGA revuo, kaj do ĝoju pri ĝia morto. Se ĝi ja estas GRAVEGA revuo, tiam ĝi ne povas esti nura servutema servilo.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-08-18 12:52
Al Gbeglo Koffi reagu nepre nur konsente! Se vi kritikas lin, ne komprenas absurdaĵon aŭ havas simple alian opinion, vi estas koloniisto, kiu subpremas tutan Afrikon. Tiam li mortigos vin afrikmagie per helpo de FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reganta).
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-19 13:41
Ĉi-okaze, mi ne tute kredas, ke vi ne komprenis. Mi ne vidas problemon por kompreno. Sekvante la prezenton de Gbeglo, mi komprenis lian opinion tiel: Libera Folio estis gravega kiel atakilo en la batalo de Buller kontraŭ Corsetti kaj por ankaŭ posta subtenado de Buller. Per la foriro de Buller el oficialaj funkcioj ankaŭ unu el la ĉefaj ekzistokialoj de Libera Folio malaperos.

Miakomprene, la vortigo "GRAVEGA" portis verŝajne ankaŭ sufiĉan kvanton da ironio.

Mi kompreneble ne povas taksi la verecon de la opinio de Gbeglo.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-08-19 17:08
Ĉu la konflikto inter Buller kaj Corsetti ankoraŭ gravas? Buller revenis al la CO ankoraŭ dum la prezidanteco de Corsetti. Eble unu ne ŝatas la alian, sed ili lernis kunlabori.

Se Libera Folio estus nura instrumento por la batalo inter du homoj, ĝi perdis sian sencon jam antaŭ jaroj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-08-18 19:53
Mi profetas, ke la gravega retgazeto LF ne mortos post (aŭ pro) pensiiĝo de Osmo Buller.

Ne, mi ne volas ricevi premion ĉe realiĝo de mia profetaĵo: akcepti premion por profeti evidentaĵon ŝajnas al mi malmorale.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-08-18 20:04
FUKRo NUR VIVIGAS
Krizipo tute ne timu. FUKRo neniam mortigas. Homo mem mortas au homo mortigas homon.
Jes, la retgazeto estas GRAVA en sia rolo kiel servilo al manovroj kaj manipulado de Osmo BULLER. Jen chio !