Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Nova ludo por iPad tute en Esperanto

Nova ludo por iPad tute en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-27 19:36
Ludisto, la firmao de Chuck Smith, kiu interalie ellaboris la unuan veran Esperantan klavaron por iPhone, nun publikigis novan iPad-ludon por du ludantoj, tute en Esperanto. Laŭ lia sperto la ludo povas facile populariĝi ĉe Esperanto-kunvenoj.

Libera Folio: Kio estas speciala pri la ludo?

Chuck Smith:What the Shell estas iPad-tabulludo en kiu ambaŭ ludantoj ludas samtempe kaj tial ne devas atendi sian vicon. Pro la samtempa ludado kaj kaptoj, ĝi estas eksterordinara tabulluda sperto, kiu ne eblus havi en analoga mondo. Tamen, ĉar ĝi plej bone ludeblas per du ludantoj kun du iPad-oj, ĝi ankaŭ konektas homojn kiel normalaj tabulludoj.

Kial ĝi estas interesa por esperantistoj?

– La ludo estas tute en Esperanto kaj informoj pri kiel agordi vian iPad por ludi ĝin troveblas en nia retejo. Pro tio, ĝi estas tre amuza ludo por kunvenoj de esperantistaj. Kvankam la ludo kutime daŭras inter 1-5 minutoj, mi dum JES spektis kaj ludis ĝin dum 10 horoj kun multaj diversaj homoj, kaj mia plej malfacila problemo kutime estis rericevi miajn iPad-ojn kiam mi volis foriri, ĉar oni tiom volis ludadi ĝin!

– Krome nia unika reklamfilmeto kun homoj en la vera mondo (inkluzive la esperantiston Alisa Nikitina) ankaŭ havas subtekstojn en Esperanto. Normale reklamfilmetoj por ludoj nur montras la ekranon kaj ne la ludantojn mem.

Kiel oni ludas ĝin?

– La celo de la ludo estas meti kvin testudojn en vico, sed ĝi ne estas tiom facila kiel ŝajnas, ĉar se ambaŭ ludantoj metas testudon en la sama loko, ovo formiĝas tie blokante la vicon. Krome, oni povas kapti testudojn kaj ovojn. Krome, tio kuraĝigas agreseman ludadon kaj dinamikajn ludojn, konstante ŝanĝante la avantaĝon de unu ludanto al la alia. Tiel eblas elpensi profundajn strategiojn por venki. Mi dirus, ke la profundeco de la ludo estas iom inter kunligu kvar kaj ŝako. Do, facile por lerni, sed malfacile por mastri.

Ĉu vi havas pliajn planojn?

– Ni ĉe Ludisto havas multajn estontajn planojn. Ni jam prilaboras version por iPhone. Krome ni volas ebligi retan ludadon por ke oni ne devu esti en la sama ĉambro kun sia kontraŭulo por ludi. Ni cetere volas ankaŭ oferti pli fortajn komputilajn ludantojn. Plej grave, ni volas legi la komentojn de la komunumo por scii kion ili volas... diru al ni en la komentoj!

arkivita en:
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-01-27 20:55
Dankon pro la interesa intervjuo! Cetere, se vi ŝatus vidi ekrankaptojn de la ludo en Esperanto, kelkaj videblas ĉe https://www.dropbox.com/[…]/AAAIBawAErsvReRYGnPX68UGa?dl=0