Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Kartonaj figuroj sur scenejo

Kartonaj figuroj sur scenejo

de Redakcio Laste modifita: 2015-08-03 16:44
En teatraĵo dufoje prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo migrantoj parolantaj Esperanton renkontas kartonajn figurojn, kiuj parolas itale. Spite la atendojn, la kartonaj figuroj montriĝis pli vivaj ol la veraj homoj.

La teatraĵo Ĉiuj feliĉas, prezentita de la itala Kolektivo Kontraŭkanto, aperis en la mondon ne pro iniciato de la organizita Esperanto-movado. La reĝisoro Clara Sancricca origine volis peri al la italaj spektantoj bildon pri enmigrantoj kiel veraj homoj, bildon pli nuancitan ol la stereotipaj kartonaj figuroj, kiujn oni ofte renkontas en publikaj diskutoj, okazantaj super la kampoj de la migrantoj mem.

Por doni al la migrantoj voĉon kaj montri ilin kiel verajn homojn, necesis ke ili parolu iun lingvon. Sed kiun? Ja ne la italan – sed ankaŭ ne lingvon kiun efektive parolas tiu aŭ alia grupo de migrantoj.

Elektante Esperanton kiel la lingvon de la migrantoj, la aŭtoroj de la teatraĵo esperis universaligi la mesaĝon de la verko. Krome, por itala publiko Esperanto evidente estas lingvo fremda, sed tamen kun kompreneblaj elementoj, kio igis ĝin aparte taŭga por la celo.

La teatraĵo komenciĝas tute en Esperanto, do por la itala publiko la replikoj de la elmigrontoj restas pli-malpli nekompreneblaj. Laŭvorta kompreno aliflanke ankaŭ ne necesas – laŭ la scenografio oni facile komprenas, ke la grupo de alilandanoj festas geedziĝon per iom nekutima ceremonio, sed la festeno estas interrompita de proksimiĝanta konflikto.

Fine la amika kompanio ne plu eltenas la nesekurecon kaj decidas fuĝi. Kien? Kien ajn, ne gravas kien. Kaj ŝajne post nokta boata veturado ili jam estas en Italio, kie la italoj ilin renkontas en formo de kartonaj figuroj parolantaj preskaŭ nekompreneblan lingvon, tute malsaman de Esperanto.

La kartonajn figurojn vivigas la samaj aktoroj, kiuj ludas ankaŭ la enmigrintojn. La surpriza afero, kiu eble ne devus surprizi, estas, ke la kartonaj figuroj montriĝas pli vivaj ol la senkartonaj enmigrintoj.

En diversaj scenoj kaj konsistoj, de policanoj al lernejanoj, pastroj kaj festenanta amika kompanio, la kartonuloj ŝajnas reprezenti ian stereotipe neinteresitan, ne aktive malbonvolan, sed efektive antaŭjuĝan sintenon al la alvenintoj. La stereotipaj diskutoj estas prezentataj en vigla kaj nuancita maniero, kun ŝajne riĉa itala lingvaĵo, kiom eblas juĝi laŭ foje mankohava teksta Esperanta traduko.

La malo veras pri la Esperantlingvaj partoj de la teatraĵo. Bedaŭrinde tre evidentas, ke la aktoroj ne vere scias Esperanton, sed nur papagas duone komprenitan tekston. Ŝajnas ke la aktoroj devis uzi sian tutan kapablon simple por enkapigi la vortojn, tiel ke restis nenio por nuanca prezentado.

La migrantoj parolas Esperanton malklare kaj mallaŭte, tiel ke foje malfacilas kapti la sencon de la vortoj. Sed tio aliflanke plej ofte ankaŭ ne vere estas bezonata – la Esperanta teksto ne vere portas multan enhavon, sed la sencon de la okazaĵoj eblas bone kompreni ankaŭ ne konante la lingvon.

Kaj tiel ja devas esti, se la teatraĵo estas celita al itallingva publiko. Bedaŭrinde la truko ne funkcias same bone por Esperantlingva publiko – la plej viglaj kaj interesaj partoj de la teatraĵo estas la itale parolantaj kartonaj figuroj kun Esperanta teksta traduko, kaj ĝuste tiuj partoj ricevis laŭtajn aplaŭdojn dum la prezentado en Lillo.

En la Esperantlingvaj partoj la rifuĝintoj pro sia monotona, sennuanca lingvaĵo, aliflanke estas reduktitaj al la statuso de kartonaj figuroj, kvankam verŝajne ĝuste tion la aŭtoro volis eviti.

Resume, la teatraĵo ja estas profesinivele ludita, havas interesan strukturon kaj gravan mesaĝon. Oni povus esperi, ke la mesaĝo ekhavus novan intensecon antaŭ Esperantlingva publiko – sed por ke tio okazu, necesus ke la intenso kaj engaĝiĝo en la aktorado estu sur la sama nivelo en ambaŭ lingvoj.

Kalle Kniivilä

arkivita en:
ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe diras:
2015-07-29 21:30
do ŝajne iom hasta adapto. cetere pri la sama temo parolas ankaŭ la realo. esperantoparolantaj azilpetantoj kaj rifuĝantoj ne abundas, sed ekzistas.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-07-30 09:45
«laŭ la scenografio oni facile komprenas, ke la grupo de alilandanoj festas geedziĝon»

Ĉu vere _ge_edziĝo? Mi estas iom seniluziigita. Por estis plene politike korekta, devus ja almenaŭ esti «duedziĝo» inter du viroj aŭ «duedziniĝo».