Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis

Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis

de Redakcio Laste modifita: 2015-03-22 19:46
Okaze de la ĵusa Tago de la gepatra lingvo TEJO publikigis filmon kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Por la filmo estis faritaj tekstaj tradukoj en 22 lingvoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj. Judith Meyer en sia artikolo rakontas pri la projekto.

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.  Ĝi estas okazo varbi por lingvaj rajtoj kaj multlingveco tutmonde.

TEJO konsideras tiujn agadokampojn speciale gravaj kaj ofte defendas lingvajn rajtojn kaj multlingvecon kadre de sia agado en grupoj de neregistaraj organizoj kiel FOJE kaj IKRJO kaj dum konsultadoj de Unesko kaj Eŭropa Unio.

Por atentigi pri la graveco de tiuj temoj, TEJO kreis filmeton kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili parolas pri siaj propraj spertoj kiel nekonata minoritato kaj pri tio kiom helpis al ili multlingveco:

La filmeto disvastiĝis kiel fajro tra la sociaj retejoj: ene de la unuaj 24 horoj, pli ol 220 organizoj, grupoj kaj blogoj (plus nenombrebla kvanto da individuoj) disvastigis ĝin en Facebook, ĝi estis menciita 87-foje en Twitter kaj 72-foje en G+.

Ĝi disvastiĝis ankaŭ en VK kaj ĉinaj sociaj retejoj, ĉar la filmeto haveblis ne nur esperante kaj angle, sed en 22 lingvoj inkluzive de la rusa kaj ĉina. Ne eblas scii kiom da homoj spektis la filmeton ene de la sociaj retejoj, ĉar Youtube ne kalkulas tion, sed ene de Youtube mem ĝi havis pli ol 11.000 spektantojn dum la unuaj 24 horoj.

Krome okazis demandosesio en Reddit, en kiu 4 el la 6 denaskuloj de la filmeto respondis al demandoj de anglalingvanoj. Homoj estis vere scivolemaj: entute la diskuto ampleksas pli ol 1.200 komentojn kaj daŭre alvenas pliaj.

Pro la aktivego de la fadenoj, kiuj ricevis ĉ. 2.100 ŝatojn en Reddit entute kaj ankaŭ disvastiĝis en aliaj sociaj retejoj, homoj daŭre vidos la diskuton, daŭre trovos la ligilon al la filmeto kaj la respondojn, kaj daŭre povos aldoni demandojn dum pluraj tagoj ankoraŭ.

Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj kaj kunlaborantoj, speciale la denaskuloj (Stela, Leo, Gunnar, Lívia, Douglas kaj Klára), mia kunproduktisto Chuck Smith, la intervjuanto kaj subtenanto Veronika Poór,  kaj la dekoj da homoj kiuj kreis la subtitolojn kaj helpis disvastigi la filmeton en diversaj medioj.

Ĉi tiu agado montris, ke Esperanto povas fajre memdisvastiĝi, se oni nur trovas interesan temon kaj disvastigas ĝin observante la neskribitajn leĝojn de sociaj retejoj. La temo devas respondi al ekzistanta scivolemo de homoj.

Denaskuleco taŭgis, ĉar kvazaŭ ĉiuj ne-Esperantistoj ŝokiĝas kiam ili aŭdas, ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili tuj iĝas tre scivolemaj pri la afero, kaj tiam ili tute nature ekscios pri la ideo de Esperanto, la internaciaj renkontiĝoj, la kulturo, kaj tiel plu.

Judith Meyer
arkivita en:
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2015-02-23 12:41
Mi tre ĝuis la filmeton. Fakte, spekti ĝin estis tre ĝojiga sperto, pro ĝia freŝa, noviga karaktero. Temas pri bonega iniciato por nereklame sed perfakte atentigi pri tio kion, krom ni mem, tro multaj ne scias aŭ emas ignori, nome ke esperanto estas vera homa lingvo. Kapti la tagon de la gepatra lingvo por elstarigi tiun realaĵon per lerte farita filmeto estis brila ideo, kiun mi kiel averaĝa esperantulo humile dankas.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2015-02-23 13:44
Ĉarma filmeto. Ĉu – kaj kiel – eblas aldoni lingvon al la subtekstoj?
Judith Meyer
Judith Meyer diras:
2015-02-23 22:16
Dankon! Jes, ĉiuj povas facile kaj sen antaŭpermeso aldoni subtekstojn ĉe http://amara.org/[…]/ . Tiujn mi poste devos transkopii al Youtube, ĉar Youtube ne permesas grupan redaktadon de subtekstoj, sed mi volonte faros :-) Cetere, en Amara ankaŭ eblas spekti la filmon kun subtekstoj en la kornvala kaj en Ido. Youtube havas malpli ampleksan liston de eblaj subtekstolingvoj.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2015-02-24 20:36
Dankon, Judith! Nun mi aldonis svedajn subtekstojn en http://amara.org/eo/videos/wDBdCoaBnyw4/sv/929141/ sed mi ne komprenas kiel fari por vidigi la filmon kun tiuj nove aldonitaj subtekstoj.
KuboF Hromoslav
KuboF Hromoslav diras:
2015-02-26 10:43
Tre bona iniciato!
Ĉu povus Libera Folio montri la filmeton rekte en artikolo? Tio estas pli taŭga ol iri al ĝi per ligilo.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-03-05 18:41
La filmeto de denaskaj Esperantistoj estas bona komenco por Esperanto-Strategio. Jam estas pli ol 16,000 musklakoj por vidi tiun filmeton. Estas subtitoloj kiuj helpas komprenon de ne-Esperantistoj. Filmeto, bona; subtitolado, bona.

Strategio havas multajn flankojn. Kelkfoje, strategio bezonas multe da mono, kaj kelkfoje ne. Se estas io kio mankas al Esperantujo estas mono, do speciale bonvenaj estas la provoj de Judith Meyer por antauenigi nian lingvon sendepende de mono kaj de oficialaj subvencioj.

“Ses denaskuloj” estas unu bona temo. Kaj nun, kiuj povas elpensi aliajn interesajn temojn kiuj valoras kaj kiuj altiros la atenton de la ekstera publiko? Kelkaj Esperantistoj jam faris tion. Tim Morley faris TEDx prezentadon, La Gringa en Meksiko faris lecionojn pri Esperanto, kaj Judith mem faris filmeton pri 13 lingvoj.

Aliaj temoj? Mi esperas, ke oni NE FORGESOS filmi GHUSTATEMPE, kaj BONSONVKALITE niajn Esperantistojn kiuj jam havas pli ol CENT JAROJN!

Mi audis pri unu, vigla centjarulo Esperantisto en Hispanio; kaj pri alia, centjarulino, en Germanio. Nun estas bona momento filmi ilin. Ni petu la helpon kaj konsilojn de Esperantistoj kiuj jam scias filmi: Rogerner Pavinski, ktp. Sonkvalito gravas. Mi multe eraris pri tio en Esperanto-Insulo kaj en la Universitato de Esperanto, kaj nun mi kaj aliaj devas travivi tiajn sonmalglatajhojn por chiam. Enkadrigo kaj lumo ankau gravas. Faru bone che la unua fojo, kaj poste chio pli bone glatos.

Kiuj havas ideojn por aliaj filmoj kaj aliaj temoj, kaj kiuj povas doni konsilojn por, ke la filmado estu sufiche altkvalita kaj alloga?

Amike, Dennis Keefe