Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Estraro respondis al disaj demandoj

Estraro respondis al disaj demandoj

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-28 17:17
Dimanĉe posttagmeze dum la Universala Kongreso en Lillo okazis la tradicia programero Estraro respondas. Kiel kutime, multaj el la demandoj apenaŭ rilatis al la agado de la estraro, kaj ne ĉiuj ĉeestintoj sukcesis maldormi dum la tuta programero.
Estraro respondis al disaj demandoj

Foto: Paweł Fischer-Kowovski

La programeron malfermis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, samtempe invitante la kongresanojn partopreni la disktojn dum la strategiaj forumoj en la estontaj tagoj.

Poste la ceteraj ĉeestantaj estraranoj – Sterano Keller, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara faris sinprezentojn. Kvankam la prezidanto petis koncizajn sinprezentojn, la rezulto estis iom nekonciza, kaj la unuan demandon de la ĉeestantoj oni povis aŭdi nur post 22 minutoj.

Komence de la programero mankis la ĝenerala sekretario Martin Schäffer, laŭ Fettes verŝajne pro patraj devoj. Post iom da tempo tamen ankaŭ li aperis, kaj respondis al kelkaj demandoj.

Kongresano el Nepalo atentigis la estraron pri la granda ekonomia malegaleco inter homoj el diversaj landoj, ekzemple Nepalo kaj Usono, kaj atentigis, ke la kongresa kotizo estas tro alta por nepalanoj. José Antonio Vergara konsentis, ke la divido en A- kaj B-landoj ne estas sufiĉa por diferencigi la kotizojn, kaj diris, ke oni starigis esplorkomisionon por trovi solvon.

Pluraj demandoj temis pri informado. UEA devus fari multe pli tiukampe, opiniis ekzemple Saeed Ahmad Farani el Pakistano, laŭ kiu la asocio devus publikigi librojn pri Esperanto en dudek aŭ tridek lingvoj, uzi la reton kaj havi propran specialan retejon por lerni Esperanton. Oni kritikis UEA-n ankaŭ pro uzo de malĝustaj koloroj en informado.

Ranieri Clerici el Italio demandis, ĉu la malalta rentonivelo kaŭzis la deficiton en la bilanco de UEA. Mark Fettes konfirmis, ke la aktuala rentonivelo efektive kaŭzas problemojn por la asocio, kiu kutime ricevas multe da enspezoj ĝuste de la rentumo de sia kapitalo.

Francesco Maurelli el Britio, mem membro de la nova sed apenaŭ funkcianta konsilantaro de UEA, demandis, ĉu la ĉefa sukceso de la strategia laborplano estas nur la aperigo de diversaj novaj dokumentoj, aŭ ĉu tamen eblas prezenti iujn konkretajn rezultojn. Mark Fettes konsentis ke necesas lerni de la ĝisnunaj spertoj por ke la sekva plano jam konduku al io pli substanca.

Steven Brewer el Usono demandis, kiel UEA intencas entrepreni la promesitan analizon pri la bezonoj de la organizaĵo lige kun la dungo de nova ĝenerala direktoro, kaj scivolis, kiel ordinaraj membroj povus partopreni en tiu analizado. Responde Mark Fettes mallonge priskribis la dungoprocezon kaj diris, ke ia analizo estos farita poste, kunlabore kun la nova direktoro.

Ĝenerale, eble al duono el la demandoj havis malfortan kontakton kun realaĵoj – la demandantoj aŭ atentigis pri framasonaj konspiroj kontraŭ Esperanto aŭ plendis ke oni ne igas registarojn tuj enkonduki instruadon de Esperanto en lernejoj.

Laŭ raporto de Steven Brewer

arkivita en:
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-28 20:07
Afrika agado (Esperanto en Afriko) kaj Agado de UEA en Afriko.
Chu la estraro de UEA povas diri chu estas diferenco inter tiuj agadoj ? Se estas diferenco, pri kiu zorgas la afrika komisiono de UEA ? Se ne estas diferenco, chu ankau la laboroj de UETA koncernas Afrikan komisiono de UEA ? Ekzistas DEAE (Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo). Chu ghin konas la afrika komisiono de UEA ?
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2015-07-29 07:33
La UEA devu ŝanĝi la rajton por organizi la UKon. La Esperanto-asocio kiu volas organizi la UKon, unue, devu havas kelkajn mil de Esperanto-parolantoj. Due, la eo-asocio devu instrui kelkajn mil novaj lernantojn de Esperanto. Ĉu la ĉiuj en Lilio povas paroli Esperanton? Laŭ mia sperto, la loko de kongreso, ne havas multajn esperanto-parolantojn. Trie, la Uko ne devu okazi ĉiuj jaroj, nuna estas la interreta epoko, la landa kongreso estas ĉiuj jaroj. La KAEM Azio kongreso okazas tri jaroj unu foje. Ĉu UEA volas morti la landa kongreso per UKo ? Mi jam diris multfoje en mia blogo.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-29 12:03
GHUSTE, kara ENG, sed .....
Kion vi diris supre, tio estas la regulo. sed Chu oni respektas ghin ? tio estas la afero. Iam, kiam Simo MILOJEVIC estis ghenerala direktoro de UEA, ni, togolandaj esperantistoj, proponis al li okazigon de UKo en Togolando. Li respondis nian leteron, kaj kion vi diris supre, tio estas punkto de lia respondo.
Do, tute trankvilighu, la regulo jam ekzistas.