Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn

Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn

de Redakcio Laste modifita: 2015-03-22 21:31
La organizaĵo E@I starigis retejon por ŝercoj en Esperanto. Unu el ĝiaj sekcioj enhavas ŝercojn kiuj baziĝas sur antaŭjuĝoj pri la trajtoj de diversaj etnoj. Peter Baláž en sia artikolo pri la nova projekto klarigas, ke ankaŭ humuron oni devas trakti per humuro.

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi Esperantistojn.

La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton Bonan Apetiton – retejon pri la veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I, Jelena Ĥusanova el Rusio.

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn, la ideo estas krei platformon, kie Esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž:

– La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :). La celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj esperantistoj de la mondo.

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto!
Peter Baláž
arkivita en:
Jeanseb Brilleaud
Jeanseb Brilleaud diras:
2015-08-05 11:37
Damaĝe, ke ne eblas aldoni komentojn al la ŝercoj de Ridejo. La ŝercoj estas ligitaj al la tabuoj, kaj la tabuoj al la kulturo. Tial mi opinias ke ebleco fari klarigojn pri la kunteksto, aux pri kial oni ne ŝatas iun ŝercon, estus utila kaj kontribuus eviti miskomprenojn.
Jeanseb Brilleaud
Jeanseb Brilleaud diras:
2015-08-05 11:39
Korektenda: Damaĝe -> Domaĝe
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-25 14:35
La naciaj shercoj damaghas la kulturon eperantan.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2015-08-25 22:37
Abundas lingvaj eraroj en la ŝercoj, kio ja ege surprizas ĉe ret-paĝo de E@I.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-26 13:58
P. Balasz en kunveno de SAT kongreso en Nitra asertis la lingvan kontrolon de la shercoj.
Peter Baláž
Peter Baláž diras:
2015-09-02 13:40
La tekstajn ŝercojn ni ja kontrolas, eraroj troviĝas ĉefe en la bildaj - kiujn ni tamen lasas en retejo, eĉ se kun eraroj (estus komplike ilin korektadi). Se vi volas, ke aperu seneraraj ŝercoj, bv. kontribui kaj aldoni proprajn :).
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2015-09-02 14:40
Mi ne bezonis serĉi longe por trovi tekstajn ŝercojn kun eraroj:

- "sur via propra agro iu perfortas via edzinon!"

kaj:

- "la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj"

kaj:

- "la tajloro fanfore prezentas la kompleton".

Sed en la bildaj ŝercoj estas gravaj eraroj kiuj vere ne devus aperi en retejo de E@I.