Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Elpensita organo de UEA leteris al Putin

Elpensita organo de UEA leteris al Putin

de Redakcio Laste modifita: 2015-02-23 10:28
En nefermita letero adresita al prezidento Putin, "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj rakontas pri la utilo de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo. Tamen tia laborgrupo ne ekzistas, kaj la sendintoj de la letero ne interkonsiliĝis kun gvidorganoj de UEA.
Elpensita organo de UEA leteris al Putin

La letero al Putin

La nefermita letero estas datita la 9-an de februaro 2015, kaj listigas proponojn kiuj laŭ la sendintoj povos igi Esperanton same populara en Rusio kiel la angla estas nun. La letero estis sendita ĝuste nun, ĉar Rusio ĉi-jare prezidas la grupon BRICS (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko), klarigas Mikaelo Ĉertilov, vic-prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, la landa sekcio de UEA en Rusio.

Krom la nomo de Mikaelo Ĉertilov, sub la letero troviĝas kvin pliaj nomoj de la membroj de "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj. Du el la membroj de la "rusia" grupo loĝas en Krimeo, kiu laŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj sekve laŭ UEA ne apartenas al Rusio. Tio tamen ne estas problemo, laŭ Mikaelo Ĉertilov:

Mikaelo Ĉertilov: – En la laborgrupo povas partopreni iu ajn ruslingva esperantisto. Ekzemple ankaŭ vi. Do el tio tute nenio sekvas pri la agnosko aŭ malagnosko. Neniu oficiala sinteno de REU, kiel politike neŭtrala asocio povas esti. Sed memkompreneble ke REU kiel oficiale registrita asocio en Rusio baziĝas sur aktualaj realoj kaj rusiaj leĝoj, laŭ kiuj la Krimea respubliko eniras en Rusia Federacio.

Do, REU en la praktiko agnoskas la apartenon de Krimeo al Rusio, eĉ se ĝi ne faras tion eksplicite. Sed pli mirinda estas la fakto, ke nenie en oficialaj dokumentoj de UEA troviĝas ajna mencio pri "laborgrupo pri Esperanto en la BRICS-landoj", des malpli pri ia "rusia sekcio" de tia laborgrupo.

Libera Folio: Ĉu efektive ekzistas tia laborgrupo de UEA kaj ĝia sekcio en Rusio? Se jes, kiam ĝi estis fondita kaj kiu estras gin?

Mikaelo Ĉertilov: Jes, vidu jenĜi aperis en julio-augusto de 2014. La gvidanto estas Renato Corsetti. Mi estas komisiito de REU reprezenti la landan asocion en ĝi. Mi kolektis propran teamon en Rusio, kiu interalie preparis la leteron.

La koncerna informo en la UEA-vikio tamen nenion diras pri ekzisto de laborgrupo. Responde al demando de Libera Folio la asertata estro de la laborgrupo, Renato Corsetti, rakontas, ke li ja faris proponon pri la temo al la estraro de UEA:

Renato Corsetti: – Post kuraĝigaj reagoj de la ĉina landa asocio, mi informis UEA-n pri la laboro kaj petis ĉu oni povas aranĝi kunvenon en la UK en Lilo samnivele kiel la kunvenoj de la aliaj kontinentaj komisiono. La estraro de UEA estas pritraktanta la aferon nun. Se la agado antaŭeniras, ĉefe per engaĝiĝo en la agado ankaŭ de la landaj asocioj de Suda Afriko kaj Barato, mi intencus proponi al la estraro kaj komitato en Lilo voĉdoni pri la oficiala starigo de nia eksperimenta labor-grupo, kiu intertempe stariĝas kaj fortiĝas.

Do, unuflanke ekzistas laborgrupo, aliflanke la estraro de UEA dum la Universala Kongreso en Lillo en julio 2015 eble ricevos proponon pri oficiala starigo de la laborgrupo. Sed en la "rusia sekcio" de la oficiale ankoraŭ neekzistanta laborgrupo de UEA jam membras du loĝantoj de Krimeo.

Libera Folio: En la rusia sekcio de la laborgrupo membras esperantistoj el Krimeo, kiu laŭ UN ne estas parto de Rusio. Ĉu tio ne estas problema el la vidpunkto de UEA, kiu ja estas en oficialaj rilatoj kun organoj de UN?

Renato Corsetti: – Mi vere devas diri, ke mi eĉ ne pensis pri la internacijura situacio de Krimeo. Se tio estas problemo, mi respondecas pri tio. Ĉiuokaze ni estas en la entuziasma komenco de agado, pri kiu ni esperas, ke ĝi evoluos kaj plene oficialiĝos kaj alportos al Esperanto iom da progreso sub la ŝildo de UEA.

Mikaelo Ĉertilov konfirmas al Libera Folio, ke li ne diskutis la leteron kun iuj gvidorganoj de UEA antaŭ ol sendi ĝin. Sed laŭ li tio fakte ne necesis.

Mikaelo Ĉertilov: – Tio estas laborgrupo. Kaj ni skribas nome de la laborgrupo. Ni ne skribas nome de gvidorganoj de UEA. Sed la estraranoj de REU partoprenis en la redaktado. La letero ne estas "oficiala" letero de UEA aŭ REU. Ĝi ne estas skribita sur oficialaj blanketoj de tiuj organizaĵoj, sur ĝi ne estas sigeloj de tiuj organizaĵoj kaj ĝin ne subskribis prezidantoj de UEA aŭ REU. Mi ripetas, ke la letero estas nome de la laborgrupo por Rusio, kies nomoj estas listigitaj en la letero mem.

Laŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, evidentas, ke Mikaelo Ĉertilov ne havis la rajton sendi la leteron nome de UEA, des pli, ke la nomita laborgrupo oficiale ne ekzistas:

Osmo Buller: – Ne ekzistas tia laborgrupo kaj sekve ankaŭ ne ties landaj sekcioj. Oni ja planas okazigi en la UK en Lillo kunsidon pri agado en la BRICS-landoj, el kio povus rezulti elekto de laborgrupo aŭ komisiono.

Libera Folio: Du el la membroj de la rusia laborgrupo, kies nomoj aperas sub la letero, loĝas en Krimeo. Sekve la letero nome de UEA agnoskas la apartenon de Krimeo al Rusio. Ĉu tio akordiĝas kun la oficiala sinteno de UEA?

Osmo Buller: – Ĉar UEA ne agnoskas la leteron, ankaŭ pri tiu demando ĝi ne validas por esprimi la sintenon de UEA. Pri landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la decidojn de UN.

Libera Folio: Ĉu la gvidorganoj de UEA entreprenos ajnajn paŝojn lige kun la letero?

Osmo Buller: – Sendube la Estraro esploros la aferon, sed mi ne anticipas ĝiajn decidojn.

arkivita en:
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-02-15 22:01
REU havas multajn alilandajn membrojn. Kial estas problemo, ke du membroj loĝas en Krimeo?
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-02-15 22:08
Laŭ la membrolisto en REU ekzistas membroj el Kazaĥio, Italio, Ukrainio (3 membroj), Germanio.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2015-02-16 03:33
La estraro de UEA ne kreis komisionon pri agado en la BRICS-landoj, nek havas proksiman intencon tion fari. Do, neniu povas arogi al si la rajton kontakti nome de UEA ŝtatajn aŭ aliajn instancojn.

Aliflanke, tamen, la esperanto-aktivuloj el la koncernaj BRICS-landoj (kaj aliaj simpatiaj al la procezo de formala starigo de kunlaborado inter tiuj 5 demografie, politike kaj ekonomie gravaj ŝtatoj) ja povas tute libere esplori vojojn kaj starigi iniciatojn kiujn ili taksas taŭgaj kaj promesdonaj por esperanto lige al tiu evoluanta forumo, kaj utiligi i.a. la plej gravan kunsidon de la esperanto-movado, ĉi-jare okazontan en Lille, por kunordigaj kaj informaj celoj.

Ni ja komprenas ke nia movado kaj UEA agadas en scenejo kie strategie kaj taktike ludas diversaj geopolitikaj kaj ekonomiaj fortoj, kun komplekse evoluantaj situacioj sur la kampoj de la internaciaj rilatoj inter ŝtatoj kaj popoloj. UEA ja povos kunlabori en poresperantaj iniciatoj kiujn iu eventuale naskiĝonta BRICS-landara kunordigo povus lanĉi, simile al la kunlaboraj rilatoj kiujn ĝi havas kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kies agadteritorio estas Eŭropa Unio kiel politika kaj ekonomia ŝtatkomunumo.

José Antonio Vergara
estrarano de UEA
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-02-17 06:39
Finfine, eĉ se tio ne gravas, kiu estas la enhavo de la letero?
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2015-02-17 09:12
BRICS esence estas ekonomie kunlaboranta forumo. Por la forumo UEA eblus silenta pli sagxe kiel same silenta al diversaj ekonomiaj forumoj tra la mondo. Au pli sagxe UEA kuragxigas al IKEF antivi por la forumo.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2015-02-17 11:13
En Marto 2014 plimulto - 59 procentoj - en Ĝenerala Asambleo de Organizo de Unuiĝintaj Nacio deklaris sian malakcepton koncerne la rezulton de la referendumo pri la statuso de Krimeo. La deklaro estas nedeviga kaj sen jura forto.

Oni ne forgesu, ke la organizo reprezentas la koncernajn ŝtatojn, ne la popolojn; Ĝenerala Asambleo estas sen demokrata legitimado. Alie-kaze ĝi eble estus konsiderinta pli multe la rajton de la Krimeanoj "disponi pri si mem" laŭ ĉapitro 1 artikolo 1 n-ro 2 de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Poste Ruslando en Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj malebligis samcelan rezolucion per vetoo. Sammaniere, kiel USoNo multfoje malebligis rezoluciojn malfavorajn al Israelo.

Ĉu ĝustas pretendi, ke "laŭ UN [Krimeo] ne estas parto de Rusio"?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-02-17 19:16
La demando ĉu oni aprobas la okupadon de Krimeo de Rusio ne gravas por la situacio de la lingvo. Fakte, estus pli bone, laŭ mi, por ukrainoj kaj rusoj se ekzistus pli forta pozicio de Esperanto - donus al ili novan elekton por interkomuniki. Kaj se la Grupo BRIĈoSo uzus Esperanton por la interkompreno vere estus pozitiva paŝo por Esperanto - eĉ se oni ne ŝats la politikon de unuopaj landoj. La mondo ne konsistas el samaj opinioj - estas la eco de homaro plej interesa.
Dirk Bindmann
Dirk Bindmann diras:
2015-02-17 19:54
Miaopinie membroj de UEA rajtas fondi ajnan laborgrupon sen demandi la estraron, kondiĉe ke ili ne parolu "nome de UEA". UEA estas komunika strukturo, kiu ebligu tian kunlaboradon. Ni bezonas aktivajn membrojn.

Krome, tute ne gravas, ĉu iuj membroj de BRICS-laborgrupo loĝas en Krimeo. Certe ankaŭ mi, loĝante en Germanio, do ekster lando de BRICS, povus membri en tiu laborgrupo, se mi volas kunlabori por ties celoj.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-02-18 00:57
Sendube, Dirk Bindmann, krome pli bona opinio, vi kaj aliaj pravas. Se ne tamas pri malbona afero tiu, kiu damaĝas la personoj kaj provokas malamon inter homoj kaj se tiel farante, oni proksimigas de la idealoj de Zamenhof, do estas bone paroli pri Esperanto. Eĉ, kiel tre kutime, se rezultos nenion. Ĉi-afere, estus bone peti al "Libera Folio", ke ĝi bonvolu publikigi foton de la tuta letero, por esti pli bona la informado. De la parto publikigata oni vidas, ke letero estas adresita ne nur al prezidento Putin, sed ankaŭ al la ĉefministro Medvedev, kiuj cetere en la letero estas vokitaj per la unua nomo ( имя ) kaj la patronomo ( отчество ), speciala formo de alvoko inter la rusoj. Tre interesa ankaŭ aspektas la kvin butonoj surpapere pri la kvin landoj de la BRICS.
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-02-18 11:40
Tiuj 2 esperantistoj el Krimeo estas civitanoj de Rusio kaj rajtas skribi al la prezidento kaj al la cxefministro de Rusio sen permeso de "Libera Folio" kaj de UEA. Mi proponas doni ligilon al la letero, cxar ne sciante gxian tekston ne estas senco diskuti.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-02-18 21:00
Mi tute ne komprenas, kial estas grava, kies civitanoj estas la subskribintoj kaj kie ili loĝas. Kaj ĉu la laborgrupo formale ekzistas.
Kristian  Garino
Kristian Garino diras:
2015-02-18 16:07
Saluton !
Krisnaskon 2014 ekis volo subteni la Trian Tutteran Kolokvon en Svisio fare de ILEI, kaj tuj logike ankaù la neceso pridebati la BRICSa rolo je esperanta estonteco. Ni do starigis interŝanĝojn por kompreni la medion de tia prospektivo… Ŝajnis unue tre malfacile renkonti gekunparolantoj, sed paŝo post paŝo, la bildo de la problemo ekaperis. Sed tiu anonco pri tia letero tute surprizas nin, des pli ke unue neniu volis tro sin engaĝi je tia subjekto.

De la komenco de januaro mi per retliste disvastigis informaron por analizi la kuntekston kaj inviti geulojn partopreni la pensadon. Ni kreis debatliston kies nom estas de tiu tempo
EKO-2015-subscribe@yahoogroups.com al kiu vi povas aliĝi. Ĉikaze, ne gravas laù mi la "rusnerusa" formo, nek la "jesnejeso" de UEA… Nur gravas la kuragha iniciato pri la spiritsento de la afero.

Jes ni ĉiam de longe estas en ia miltatetoso pro avideco de fortoj "ne tro" demokratiaj en ia okcidenta "Klubo", malamante kaj ekspluatante ĉies riĉfontoj kaj detruante ĉion se ili rifuzas. Tio estas la vero kiun ĉiu scias en sia koro. Kaj nun pro la elevoluado de BRICS tra la planedo, la militoj ĉie kuradas, armitaj per uzurpata monkontrolo, per perfortaj ŝuldegoj kaj devigaj armilvendoj.

Ĉu BRICS povus havi la saman ambicion kaj povon se ili konsentus kunlabori ? Kial la Eùropa flanko ne provus asociiĝi, kaj eĉ Usono por sovi kion ankoraŭ povus esti savita ?
Ĉu detrui estas la nura scipovo de tiuj grandegaj majstroj ? Ĉu demokratio estas tiom malkapabla sin defendi kontraù la monstroj de la morto ? Ĉu ni esperantistoj ne devos provi peti de la BRICS ke ili rapide agnosku la simbolan devon de justa komunikado ? Jenas do !
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-02-18 23:29
Kara Mikaelo Ĉertilov, ĉar "Libera Folio" verŝajne ne montros la tutan leteron, ĉu vi povus fari tion? Aŭ ĉu vi povus informi kiuj estas la proponoj tiuj, kiuj farigos Esperanton same populara en Rusio kiel la angla?
José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2015-02-19 02:45
Gratulojn al la samideanoj de Rusio. Ideale, kompreneble, estas ke tiaj iniciatoj devenus, samtempe kaj sisteme, de ĉiu landa Esperanto-Asocio, kun la apogo de UEA. Iam certe nia Universala Esperanto-Asocio kapablos formuli, en partnereco kun la naciaj asocioj (almenaŭ kun la plej viglaj) koheran politikon pri interrilato kun registaroj (ne nur kun tiuj de BRICS-komunumo). Tion mi esperas, ĉar la Unesko-rezolucioj de Sofio kaj Montevideo permesas al ni almenaŭ memorigi multajn naciajn registarojn, ke ili ade malplenumas gravan devontigon farita al Esperanto. Ĉiujara letero al ĉiu el ili, invitante ilin iel kunrespondeciĝi pri la Internacia Lingvo, se eble ankaŭ subskribita de reprezentanto de UN / Unesko, estus bona memorigilo. Mi ne konas la enhavon de la letero malfermita al la prezidento Putin, sed, en 2013, la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) ankaŭ sendis malfermitan leteron al la Prezidentino Dilma (vidi www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com.br), asertante ke la brazila registaro komencu la procezon enkonduki Esperanton en la landan eduksistemon. Ni insistos pri tio, sed tiu insisto sukcesos nur se estos internacia.
José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2015-02-19 13:41

Mi nur korektas la supracititan ligilon pri la brazila malferma letero: http://www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com/[…]/
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-02-19 20:22
Oni devus skribi tian leteron ankaŭ al Dilma (Rousseff), la prezidentino de Brazilo. Nuntempe estas granda puŝo de la brazilaj Esperantistoj por la rekono de Esperanto en la mezlernejoj. Kaj eksprezidento de Brazilo, Lula, jam montris sin favora al la ideo de Esperanto.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-02-20 16:37
Kara d-ro Kvasnak, fakte BEL-Brazila Esperanto-Ligo jam tiamaniere leteris al prezidentino Dilma Rousseff, kiel cetere nia samideano Sousa Camboim, ĉi tie ĉeestante, povus konfirmi. Aliflanke, estus tre diskutinda brazila klopodo por Esperanto-enkonduko en lernejoj.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-02-20 19:36
Mi planas translokiĝi al Brazilo. Mi doktoriĝis ĉi-tie en Dua Lingvo-Akirado kaj dum multaj jaroj instruis al instruontoj kiel instrui fremdajn lingvojn. Mi uzis Esperanton kiel modelo kaj nun evoluigis kurson por prepari instruistojn por la instruado de Esperanto. Mi volonte donos tiujn kursojn en Brazilo (memkompreneble, mi ankaŭ povas instrui kiel instrui aliajn lingvojn). Ĉar mi estas emeritata mi eĉ ne devas serĉi postenon. Mi baldaŭ prezentos la instruplanon en Komunuza Retejo. :-)
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-02-21 11:41
Andreas Kuenzli afable sendis al mi la tekston de la letero al prezidento Putin kaj cxefministro Medvedev. Mi legis la tekston. La letero estis verkita tute bone. Mi ne vidas sencon por organizi skandalon pri tio en "Libera Folio".
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-02-21 14:30
La leteron Vi povas legi en la rusa sur la paĝo de la REU.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-02-21 17:49
La historio sxatas ripetigxi! En fasxista Germanio estis ankaux esperantistoj,kiuj pretigxis kunlabori kun hitlera rejximo esperante savi Esperanton. Post mallonga tempo tuta E-movado en Germanio estis malpermesita. Mia opinie, Esperanto-movado devas montri politikan opinion,sed subteni raciajn kaj demokratajn tendencojkaj ne subteni ideologion de tiuj,kiuj invadas alian suverenajn landojn !
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-02-21 20:35
Racia kaj demokrata tendenco dependas de la vidpunkto. Ekzistas multaj homoj, laŭ kies opinio la nunan krizon en Ukrainio kaŭzis la agresema politiko de la okcidenta mondo, antaŭ ĉio de Usono. Tiel pensas antaŭ ĉio Rusio kaj Ĉinio. Laŭ mi esperantistoj ja devas politikumi, sed ne devas esti juĝistoj inter potencoj. Alie la esperantistaro kverelos anstataŭ lukti por disvastigo de Esperanto. Ĉar esperantistoj reprezentas ĉiujn politikajn flankojn.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2015-02-22 09:00
Mi estis inter kunverkintoj kaj subskribintoj de la letero. Mallonga resumo: ĝi diras, ke se Rusio volas sekvi vere sendependan politikon en la internacia medio, do ĝi sendependiĝu ankaŭ rilate lingvan komunikadon, ĉar dependi de la angla estas ne malpli malbona afero ol dependi de la usona dolaro. Ni akcentis ĉe tute praktika utileco de tia sinteno, specife por rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio en komerca sfero. Neniuj asertoj pri tuj populariĝo de Esperanto en Rusio komparebla al tiu de la angla haveblas en la dokumento. Temas pri nura propono, bazita sur praktikaj argumentoj.
José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2015-02-24 01:39
Jes, Hilmar kaj d-ro Kvasnak, mi proponis kaj redaktis la leteron de BEL al Prezidentino Dilma en 2013 (ree: http://www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com/[…]/). Pri "kunlaboro kun regximoj", Stanislaw Rynduch, mi opinias, ke nek la rusia nek la brazila proponoj temas pri tio. Nia afero estas kunrespondecigi nuntempajn registarojn (kiaj ajn ili estas) pri la efektivigxo de la internacia lingvo Esperanto - kiu ekzistas, funkcias, sed estas subutiligita, pro margxenigado fare de ili.
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-02-24 13:49
Mi tute konsentas. Lukto por Esperanto ne estas "kolaborado" kun iu "reĝimo". Politika agado por Esperanto ne rilatas al imagaj aŭ realaj krimoj de reĝimo. Krome, malbonaj reĝimoj venas kaj foriras, Esperanto espereble restus.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-02-28 09:27
Antaŭ nelonge Esperanto estis ielmaniere ligita al "homaj rajtoj" (laŭ la interpreto de Unuiĝintaj Nacioj). Ĉu postrestis nur la "lingva justeco" kaj la aliaj homaj rajtoj vaporiĝis?

Konsiderinda nombro de Esperantistoj protestis konktraŭ to densa kunlaboro kun Ĉinio aŭ Kubo (ekzemple pro la UK). Estas certa tradicio (UK 1933 en Köln).

Ĉu vere ĉispeca aŭtoritata reĝimo utilas al Esperanto? (Mi scias, ke multaj ankoraŭ revas pri la deviga enkondonduko de Esperanto, kiu estas pli facile en diktaruro).
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-02-28 11:34
Mi samopinias kun Rolando. La hodiaŭa politika ekzekuto de Boriso Niemcov (la opoziciulo kontraŭ V.Putin) nur pruvas ne skribi iujnajn leterojn al PUTLER. La murdo okazis du tagoj antaŭ la organizita de Nemcov granda manifestacio kontraŭ Putin en Moskvo. Mi proponas denove spekti la E-filmeton "Mi hontas esti ruso", ĝi chiam restas aktuala kaj montras similec-agadon de A.Hitler kaj V.Pitin, pro tio ne hazarda estas la nomo: PUTLER.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-03-01 03:45
Estas interesa, ke la mencio de "homaj rajtoj" tuj vekas la kontraŭrusajn antaŭjuĝojn! Temas pri "ekzekuto" kaj Putin kulpas.
Troigo estas kompari Putin kun Hitler, se oni iomete scias pri germana historio. Sed estas la nivelo de politikaj diskutoj inter Esperantistoj. Mi hontas.
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-02-28 13:17
Kiam B. Nemcov estis guberniestro en Nijxnij Novgorod, li detruis tie la industrion de sxipkonstruado laux ordonoj de okcidentaj sekretaj servoj. Cxu eble pro tio oni vengxis al li kaj mortpafis lin? Ja en la sovetiaj tempoj "Raketoj" kaj "Meteoroj" el Nijxnij Novgorod navigis laux cxiuj riveroj de Sovetunio, sed nun preskaux tute ne navigas sxipoj laux riveroj de Rusio. :-(
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-02-28 13:17
Mi forgesis aldoni la ligilon al la E-filmeto": https://www.youtube.com/watch?v=Fd8LUhhZfPQ
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-02-28 13:44
En la jena E-filmeto vi povas ankorau audi la vivantan opoziciulon Borison Nemcov, jen la ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=i8aNCTsM04Y
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-02-28 13:53
Jen kelkaj E-parolmesaghoj al diktatoro Putino, jen la ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=kW2AZsF551U
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-02-28 14:00
Kaj finfine la ligilo al promesita de mi filmeto kun E-teksto "Honte esti ruso": https://www.youtube.com/watch?v=pqFQARAgH8s
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-02-28 18:50
Mi timas ke peti Putin proponi Esperanton estas vana agado ĉar li nun rajdas naciisman ondon por solidigi sian povon. Eble mi erarpensas kaj mi esperas ke jes - sed la novaĵoj pri soldatekzercoj apud la balkanaj landlimoj kaj la militado en orienta Ukrainio ne indikas aliel.
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-01 12:15
Robb, apud la balkanaj landlimoj okazas soldatekzercadoj de NATO-armeoj. Rusio ne havas landlimojn kun la balkanaj landoj. Mi esperas, ke vi povos trovi geografian mapon en Usono. Se ne, bv veni en Rusion por lerni geografion.
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-01 12:17
Eduardo, kiel eblas spekti kinofilmon "Honte esti polo"? Antauxdankon!
Ivano Kossey
Ivano Kossey diras:
2015-03-02 21:25
Kial aperas ĉi tie politika merdo anstataŭ Esperanto in briksaj landoj? Laŭ mi Ĉinio estas multe pli diktatora lando ol Rusio (mi ne volas ofendi la ĉinajn amikojn, la troluloj Kozyra k.s. devigas min). Sed Ĉinio estas pli forta, por tio ĉiuj silentas pri tio. Mi havas multon por diri kontraŭ aliaj landoj, sed mi ne ne diras ĉi tie, ĉar ĉi forumo estas esperanta, ne politika. Sinjoro Kozyra, ne, vi rajtas pensi pri politiko kaj landoj, kion Voi volas, sed ne altrudu vian opinion. La mondo estas ekvilibrata, ne ekzistas blankaj kaj nigraj landoj. Mi alvokas ĉiun ĉesi politikumi ĉi tie.
José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2015-03-03 02:39
Jes, Ivano. "Lukto por Esperanto ne estas 'kolaborado' kun iu 'reĝimo'", kaj diskuto pri interrilatigxo de la E-movado kun la registaroj, t. e., pri la cxiu-landa oficialigado aux agnosko de Esperanto ne estas aro da atakoj al naciaj politikoj aux politikistoj. Bedauxrinde, facile oni konfuzas tiujn aferojn kaj maltrafigas niajn esperantajn celojn.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-03-03 17:48
Kara vladimir, ĉar mi estas iomete stulta kaj nescia, kaj ĉar en Usono ne ekzistas mapoj de aliaj landoj, mi serĉis en Guglo, certe rusa inventaĵo, kaj trovis tiun ligilon je kio vi povos vidi la mapojn de Latvio kaj Estonio. Ili najbaras al alia granda lando - bv. noti tiun landon: https://www.google.com/maps[…]30677b8a9afd:0xcfcd68f2fc10
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2015-03-03 17:56
Robb, sed en via unua mesaĝo, vi konfuzis baltan kun balkana...
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-03-03 19:13
Jes, mi poste ekkonsciis pri tio. mi havas tre fortan kapmalvarmumon kaj ne pensis klare. Tamen, mi kredas ke ĉiu sciis kion mi celis.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-03-03 19:57
Tial mi neniam studis juron :-)
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-04 17:30
Robb, cxu per Guglo vi trovis, ke Estonio kaj Latvio estas la balkanaj landoj? Terure. Tian Guglon rusoj neniam povus krei. Mi konsilas al vi neniam uzi tian mensogeman Guglon. Se vi vere interesigxas pri la balkanaj landoj, mi povus liveri la tutan liston da ili al vi. Mi supozis, ke vi celis misinformi nin, sed mi ne sciis, ke vi havas malsanan kapon. Bv pardoni min pro mia nescio.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-03-04 21:08
errare humanum est - Mi jam petis pardonon. Eble ĉar rusoj ne komprenas pardonpeton estas alia kialo por mia ne viziti tiun landon. Mi ofte eraras sed mi ankaŭ ekkonas tion kiam mi komprenas la eraron.
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-05 15:24
Robb, en kiu jaro kaj kie vi petis pardonon? La fondinto de Google s-ro Brin naskigxis en Rusio. Do Google-kompanio estas rusa invento. Bv uzi la Google-kompanion de s-ro Brin, kaj vi neniam eraros.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-06 06:49
Tre probable, sendepende staton de la estonta organo ligota al UEA, estraro de Rusio ne reagos al sugesto de ties rusa sekcio. Kiel simile antaŭ ne longe brazila estraro silentis pri komparenda letero de BEL-Brazila Esperanto-Ligo. Certe ĉiuj en Esperanto-Movado scias, ke tiuj agoj estas simpatiaj, eble necesaj, sed neniam sufiĉaj por startigi estrategiajn aŭ eĉ taktikajn iniciatojn de registaroj favoraj al Esperanta disvastigo tra respektivaj landoj. Do, pro tio kaj tiamaniere, ĉu ne estus inda kaj enda, ke la Movado mem agu bone artikigata inter ĉiuj siaj niveloj? Ekzemple, sinsekvaj strategiaj planoj de UEA povus kaj devus esti gvindantilaĵo de la agado, ĉu ne? Tiel agante la Movado fariĝus pli efika, celtrafa kaj la Strategplano de UEA estus ĉeestante je la internacia, nacia, landa, ŝtata, subŝta kaj loka niveloj, fariĝante forta, vigla kaj bone prezentante la veran staton de Esperanto en la mondo. Por fari tion, homoj nur bezonas labori unuecojn en diversecoj. Kaj sendube forjeti antaŭjuĝojn.
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-06 15:39
Hilmar, en Ukrainio antaux 25 jaroj estis la komuna lingvo - la rusa. Sed ukrainaj naciistoj inventis la ukrainan lingvon por interkvereligi kaj malamikigi la rusan kaj ukrainan popolojn en Ukrainio. Kaj tiuj ukrainaj naciistoj sukcesis gxis kompleta detruo de la lando kaj gxis la civila milito inter ukrainiaj civitanoj. Do bv doni tiun ekzemplon al la registaro de Brazilo, cxar ege gravas doni al la homaro la komunan lingvon, t. e. Esperanton, sed ne galvanizi apartajn lingvojn de iuj malgrandaj nacietoj.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-08 05:14
Ĉu vere? Kaj pri aliaj geopolitikaj faktoroj, NATO, Usono, Eŭropunio ktp, ĉu nenio? Cetere, kiu pri la afero de mi referita, la tutnivela planata laboro por Esperanto?
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-08 11:42
Hilmar, kun Vi demandas? Cxu min?
Vladimir Minin
Vladimir Minin diras:
2015-03-08 11:44
Hilmar, certe 'kiun', sed ne 'kun'.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-09 04:51
Jes, Vladmir. Certe mi demandas al vi, mia kara, vi kiu estas inĝeniero, UEA-FD pri la bela rusa lingvo kaj pri Esperantologio, loĝante ĉe Tomsk, 500 mil eloĝanta urbo de Siberio: https://www.google.com.br/s[…]p;ei=7A39VP_kK-OHsQTt2oD4DA . Vi, kiu probable studis ĉe Politeknika Universitato: https://www.google.com.br/s[…]9ncJw5fmJi0df_AEkNpMlKAAAA. Rusa lingvo tiu, kiu Zamenhof multe da aprecis, kiu estas grava kultura ujo kaj samtempe probabla bona enkonduko al aliaj lingvoj de slava grupo, en la familio hindeŭropaj lingvoj. Lingvo pri kiu Prof. Irina Gonĉarova kaj Mikaelo Ĉertilov pere de Sunvojo-Intraespo lanĉis tre bone(an) kaj efike(an) perretan bazan kurson je MAR-2014 tiel, kiel la aritkolo "Lingvo-Instruado-Propedeŭtiko: Nova propedeŭtika ondo el Rusio kaj Brazilo", aperigita en "Esperanto"-1276(1)-januaro 2014 - pĝ. 19. Tiu numero estas disponebla je hejmpaĝo de UEA por tiuj, kiuj havas enirilon: http://www.uea.org/revuoj/esperanto/2014 . Sendube estus tre bone, ke tiu kurso daŭros kaj samtempe novaj aliaj similaj en malsamaj lingvoj aperos kaj daŭros. Mi kredas, ke popoloj kaj personoj devas interkoniĝi anstataŭ interbatali kaj intermiliti.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-09 05:21
Vladimir! Pardonon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-03-09 08:10
Interesa informo!
La PDF de "Nova propedeŭtika ondo el Rusio kaj Brazilo" mi facile trovis en
http://ek-masi.weebly.com/[…]/januara14reta_19.pdf

Tie legeblas:
La unua baza kurso de la rusa komenciĝos em februaro 2014 kaj daŭros du monatojn.
La instruado okazos per ret-seminarioj (32 horoj).
Do, pasis unu jaro kaj eblus scii, kiom da partoprenantoj estis, kaj kiuj restis fidelaj al la movado

En la Esperanto-Movado abundas anoncoj de similiaj aktivecoj, sed oni malmulte legas pri la rezultoj. Kial?

Estas interese sekvi la menciitan ligon al "http://www.intraespo.org/internacie/" (Organizo por Disvolvado de la Esperantista Ekonomio). Mi lasas la juĝon al aliaj.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-09 13:37
Salutojn, Roland Schnel! Vi tute pravas. Estus bonvena -- mi dirus deviga -- prezentado taksan raporton en sama loko sur revuo "Esperanto" pri la efektivado kaj la estonto de la kurso. Io simile pri evoluado de Intraespo.

Tre probable Esperanto-Movado por esti efika bezonas krei la kulturon je labori planmode, kune kun diagnozo kaj prognozo, ĉiamtempa taksado kaj replanado. Se ne rigore almenaŭ kun emo al la modela ago. Alimaniere la Movado fariĝas "ĝeneralan gelatenaĵon" kaj "konĝerion" tiu, kiu estas ie kaj tie.

Certe tiu validas ankaŭ por ago kiel la nuna, nome letero de la Movado al registaroj.





José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2015-03-09 14:52
Hilmar, vi diris: "... Kiel simile antaŭ ne longe brazila estraro silentis pri komparenda letero de BEL-Brazila Esperanto-Ligo." La land-estraroj eterne silentos, se la esperantistoj amase nur restos, kiel vi, atendante la (ne)rezultojn de la iniciato. La propono ne estas tiu. Gxi estas, kontrauxe, ke ni (se eble amase) malsilentigu la registarojn pri Esperanto. En Brazilo, nur mi (kune kun pli du/tri homoj) klopodadas efektive fari tion, bedauxrinde.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-03-09 15:12
Se mi ĝuste komprenis la samideanon José Alfonso estas en Brazilio nur du/tri homoj, kiuj tedas la registaron per sensencaj petoj rilate Esperanto.

Tre bone!

Esperanto ne disvastiĝas per apelacioj al la potenculoj, sed per la agado de la senpotenculoj! Anstataŭ leki la botojn de registaroj, kiuj provas limig la liberan fluon de informoj, ni devas krei sendependan kaj ne kontroleblan reton de individuaj kaj grupaj kontaktoj inter diversj landoj.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-03-09 18:44
Eduardo: "La hodiaŭa politika ekzekuto de Boriso Niemcov (la opoziciulo kontraŭ V.Putin)" -- Vi legis provizoran esploron de la afero? Konkrete -- kiu mortigis, kiuj helpis kaj motivado de tiu, laŭ mi, fia ago?

De unu flanko - estas interesa provo lanĉi E-ton en seriozan aferon. Tamen io min retenas: unue, metodoj -- iniciata grupo ŝirmiĝis per UEA laŭ mi tute senrajte, la iniciaton oni ne pridiskutis inter rusiaj espoj, do iaspeca promocio de sia "egoo"; due - denove iniciatintoj kunpuŝigas anglan kaj Esperanton, iom duba metodo; trie - politikuloj ree neglektos kiel ĉiam racian proponon.
Ni vivu - ni vidu!
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-03-09 19:03
Al Minin:
"Sed ukrainaj naciistoj inventis la ukrainan lingvon" -- VLADIMIR!!! Vi ja pli-malpli bone orientiĝas en lingvaj problemoj --- ne diru stultaĵon!!!
Ukraina lingvo ekzistas, tutsame kiel bulgara, serba, belorusa kaj aliaj slavaj lingvoj!
Estas alia afero, ke ekstremistoj kaj naciistoj levis tiun aferon ĝis sia ekstremo kaj Poroŝenko en pura rusa lingvo en Rada (nacia parlamento) deklaris, ke en Ukrainio estos nure la ukraina! (estas eĉ filmeto prie!).
Dum USSR-tempo vere, la rusa servis kiel ponta lingvo kaj forte subtenis la registaro, foje mapliige al lokaj lingvoj. Ho ve, la samo restis eĉ nun - jen situacio en Ĉuvaŝa respubliko: lokaj burokratoj forviŝis ĉuvaŝajn subskribojn en haltejoj kaj anstatauis per la angla! La rusaj restis. Aktivaj ĉuvaŝoj akre protestis! Do se estas interese - demandu Blinov-on.
José Afonso de Sousa Camboim
José Afonso de Sousa Camboim diras:
2015-03-09 22:27
Roland, vi komprenis kiel vi volas. "Tedas la registarojn", "leki la botojn" kaj "sencensaj petoj" entenas opinion kiu dependas de kiel vi, civitano, interrilatigxas kun la registaro de via lando, kaj dependas de kiel ni, movado por internacia lingvo, kapablas interrilatigxi kun la registaroj. "Esperanto ne disvastiĝas per apelacioj al la potenculoj, sed per la agado de la senpotenculoj" estas retoriko kiu tauxgas nur por lasi nin en la soci-margxeneco, kie (orgojle?) ni estas - post 127 iaroj.
La kvanto da homoj (aux da esperantaj institucioj) kiuj sin disponas defendi esperanton antaux la registaroj fakte estas tre malgranda (ankoraux), cxu en Brazilo, cxu en aliaj landoj. Se ni akceptos almenaux (pri apelacii al la registaroj) "esti kontrauaj nur post efektive provi", eble tiu situacio baldauxe sangxigxos. La problemo estas, ke multaj samideanoj decidis esti tute kontrauxaj antaux ol provi.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-03-10 10:29
Kara José Afonso

Estas bone, ke vi ankaŭ konstatas, ke malmultaj Esperantistoj okupiĝas pri kontaktoj al registaroj. Multe pli da Esperantistoj simple revas pri ĉi tiuj kontaktoj, lamentadas, sed nenion faras.

Mi persone ne plu vidas kialon ĝeni registarojn, politikistoj aŭ internaciajn organizojn (kiel UNESKO) pro Esperanto. Ili nur subtenus Esperanton, se ili vidus profiton. Sed tio ĉi profito en la aktuala situacio de Esperanto ne ekzistas. Eble antaŭ 100 jaroj la situacio estis malsame.

Kutime Esperantistoj verkas tedajn dokumentojn pri la ebla profito per Esperanto. Plej ofte la "profito" estas komplete fikcia aŭ ekzistas aliaj pli simplaj solvoj (ekzemple uzi la anglan en la ĉiutaga praktika aŭ en la scienca komunikado), kiuj jam estas vaste aplikataj.

La sola utilo de Esperanto troviĝas en la kampoj, kiuj ne estas interesaj por registaroj, eble eĉ danĝeraj por ili: La ne kontrolebla senpera kontakto inter homoj kun samaj interesoj.

Vi vidas, ekzemple pro la kontrolo de la reto (malŝalto de certaj retejoj per Irano, Ĉinio, Rusio, ktp.), ke registaroj timas la liberan fluon de informoj. Aliaj, kiel Usono, permesas la fluon, sed regstras la uzantojn kaj enhavon de la komunikado por posta utiligo.

Bedaŭrinde neniu privarbas la emancipigan karakteron de Esperanto.

Se mi vidas, kiel reagis la rusaj Esperantistoj al la okupado de krimejo kaj kiel oni komunikas en ka el la regiono inter najbaroj, mi nur sentas honton. Regas antikvaj naciismaj kliŝoj kaj nenie estas videbla la provo enmiksiĝi surbaze de la ĉiam cititaj homaj rajtoj. Oni povas aldoni, ke ankaŭ aliaj orient- kaj sudorienteŭropaj Esperantistoj simile tikas: Kelkaj Poloj kaj Kroatoj estas la plej abomindajn. Feliĉe, ke ili aktuale ne militas.
Kristian  Garino
Kristian Garino diras:
2015-03-13 17:25
Post 3 monatoj da sercho por pli bone kompreni BRICS, OCS kaj EURAZIO, mi vidas ke la subjekto estas ege grava kaj devigas nin serioze prizorgi ghin. Per tiu vojo ni povas trafe analizi la tutan mondan strebon aktualan kaj eble iom prepari agadon favore al la disvolvigho de Esperanto per tia nova padado...
Post monatoj, evidentighas ke la organizadoj BRICS-OCS-EURAZIO plej ampleksas en la politika kaj ekomonia pejzagho.. kaj sametempe ekigas strechon en la okcidenta sistemo hegemonia.. Sciante ke "City-Wallstreet-ktp" tenas Usonon kaj do Eùropon en sia peza mano kaj chiam elektas shuldo kaj milito por devigi chion!

En le franca : http://www.solidariteetprogres.org/[…]/brics.html ...
aù en la angla : http://www.brics-info.org/?s=declaration+of+delhi ...
ekzemple, oni klarigas la kreskadon de tiu alianco per sia plena potenco multflanka.
Plie oni trovas peticion che https://larouchepac.com/brics-petition

Mi certas ke estas ja la shancon ne atenditan por la universala lingvo kion ni provas defendi de longe. Kaj estas laù la legho de la neceseco ke nur tio povus alveni, char la malnova sistemo de la perforto devas lasi sian lokon al la koopera kunlaborado de la landaro. Nur devas ni nun trapasi tian montaron per paca kaj sagha pasho, ech se tio povus esti iom malfacile ! Chu ne ?

Salute - Kristien - Kien
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-14 18:56
A Idéia

Augusto dos Anjos


        De onde ela vem?! De que matéria bruta
        Vem essa luz que sobre as nebulosas
        Cai de incógnitas criptas misteriosas
        Como as estalactites duma gruta?!

        Vem da psicogenética e alta luta
        Do feixe de moléculas nervosas,
        Que, em desintegrações maravilhosas,
        Delibera, e depois, quer e executa!

        Vem do encéfalo absconso que a constringe,
        Chega em seguida às cordas do laringe,
        Tísica, tênue, mínima, raquítica ...


        Quebra a força centrípeta que a amarra,
        Mas, de repente, e quase morta, esbarra
        No mulambo da língua paralítica.






http://www.releituras.com/aanjos_ideia.asp
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-03-17 12:10
Kial aperis krokodillingva poemo ?
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-03-18 07:27
Krokodiloj ankau rajtas libere esprimigxi en la "Libera folio".
Estas ja ilia problemo, cxu aliaj komprenas au ne... ;-)
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2015-03-18 15:21
Gratulon al Kalle Kniivilä pro la nova libro "Krimeo estas nia. Reveno de la imperio".
Mi ne komprenas kial li ne afiŝas en LibFol pri siaj libroj...nu, ne temas pri la Movado, ĉu. Mi devos trovi pli taŭgan lokon por lasi gratulojn.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2015-03-18 16:09
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-25 16:00
Informante al kara Geĉjo (Gennady) Basov kaj al aliaj,

La "krokodila" soneto (en la portuala) "La Ideo" estas verko de brazila poeto Agusto dos Anjos (1884-1914), kiu vivis nur 30 jaroj, kies poezio estas vidata kiel "kontraŭlirika", troe uzas scienciajn terminoj kaj publikigis unu nuran libron, "Eu e outras poesias" ( Mi kaj aliaj poezioj).

La titolo de la soneto estas bezona por la bona komprenado.

La traduko estas mia kaj certe plibonigebla.

Eble la poemo iomete diras ion pri la "ideoj", ĝenerale, kaj speciale, kiel ĉi tie prezentataj.

Bv bovenigu la soneton:


La Ideo
               Augusto dos Anjos

               El kie ĉu ĝi venas ?! Kia materio-proto
               Sendas tiun lumon, kiu sur nebulozoj
               Falas de nekonataj kaj misteraj kriptoj-gnozoj
               Kiel stalaktito de iu groto?!


               Venas el la psikogenetika altlukto
               Ene de la nervfaskaj molekuldisiĝoj,
               Ke per mirindaj malintegriĝoj,
               Decidas, kaj poste,volas kaj faras dukto’!


               Ĝi devenas el okulta encefalo, kiu ĝin tenas,
               Sekve al la laringo alvenas,
               Ftiza, subtila, minimuma, gracila ..


               Rompas centripetan forton, kiu ĝin retenas,
               Sed subite, kaj preskaŭ senviva, memdetenas
               Ĉe ĉifono de la lango stopila.





Estu bv interkomprenuloj!!




Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-30 03:10
Ho!Ve! Pardonon: ne : "Ke per mirindaj malintegriĝoj,"
sed : " kiu per mirindaj malintegriĝoj," .

Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2015-09-08 14:27
Ĵus iu atentigis min pri artikolo de Komitatano Z en Ondo de Esperanto, 'La vana instruo de Franz Jonas', en kiu la aŭtoro vokas por la eksigi de la aŭtoroj de tiu letero el UEA (http://sezonoj.ru/2015/04/kz-10/). Sed kio estas la vera kaŭzo de la indignego kontraŭ tiu letero? Ĉu vere estas, ke iu aŭdacis skribi en la nomo de la rusa sekcio de Universala Esperanto-Asocio sen esti rajtigita de la Centra Oficejo en Roterdamo? Mi ne kredas. La vera kialo evidentiĝas, se oni zorge legas la tekston. Estas ĉar la rusaj Esperantistoj estas 'finvenkistoj', kaj evidente la redaktoro de Ondo de Esperanto ne estas 'finvenkisto'.

La redaktoro de Ondo iam diris al mi vizaĝ-al-vizaĝe "Ni ne bezonas la movadon". Evidente li iom post iom dum la jaroj subtile antaŭenpuŝis la Raŭmismon de Giorgio Silfer, kiu, se oni povus resumi per unu frazo estus: 'Ni ne bezonas la movadon'.

Ĉu la Centra Oficejo de UEA estas 'finvenkisma'? La Centra Oficejo de UEA devus sekvi la politikon de la Estraro, sed multaj opiniis dum la jaroj, ke la afero funkcias inverse. Mi certe havas pruvon ke en mia landa asocio de UEA la Estraro agis por saboti la informadon kaj varbadon per financa ruzo, dirante al la membroj, ke ili foruzas la kapitalon, dum en la vero la kapitalo kreskegis, kaj per zorga manipulado ili sukcesis kaŝi tiun simplan fakton. Se mi povus resumi ilian sintenon per unu frazo ĝi estus: 'Ni ne bezonas la movadon'.

En Lille la emeritiĝonta Ĝenerala Direktoro de UEA ricevis donacon en la ferma ceremonio: libron verkitan de Giorgio Silfer kaj Carlo Minnaja. Jes, estis literatura libro, tamen se vere la antagonismo inter gvidantoj de UEA – kaj aparte de la Ĝenerala Direktoro de UEA – estus tiom forta kiel ili ŝajnigas, kiel tio povus esti? Ĉu Osmo Buller ne sentus sin ege insultita per tia donaco? Evidente Giorgio Silfer havas amikojn en la centro de UEA; li eĉ estis invitita prezenti pri sia libro en la UK en Lille.

Povus esti deca demando, ĉu la rusoj devintus konsulti Centran Oficejon antaŭ ol skribi al siaj ŝtatestroj, se ili skribas en la nomo de UEA. Tamen ebel eĉ tion ili ne faris; mi ne vidis la leteron. Sed tiun demandon eksplodigis kaj La Libera Folio kaj Ondo de Esperanto eksterproporcie al la vera graveco, dum ili ignoras verajn skandalojn en la movado.

Kaj rilate al la diskutado pri 'diktatoreco' de Putin, la homoj sciu, ke en Britio estas politika maltrankvilo pro propono de David Cameron enkonduki leĝon por malpermesi al homoj esprimi dubojn pri la registaraj mensogoj pri '9-11' kaj la londona '7-7', sub minaco enkarcerigi ilin. Kaj tiuj kiuj mokas la 'finvenkistojn' sciu, ke sabaton oni anoncos la rezulton de balotado por la nova gvidanto de la Laborpartio, kaj ke la favorata kandidato en la nuna momento – kontraŭ ĉiuj supozoj kaj propagandaĵoj – estas Jeremy Corbyn, veterana kontraŭmilita kampanjanto, kontraŭulo de Tony Blair, kaj iama Sekretario de la Esperanta Parlamenta Grupo.