Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-11 22:13
En Esperanto malofte aperas nefikciaj libroj pri politikaj aktualaĵoj. Pro tio aparte bonvenigendas la du libroj de Kalle Kniivilä pri la politika situacio en Rusio kaj la okazaĵoj en Krimeo: jam pasintjare aperis “Homoj de Putin”, kiu temas pri la sinteno de rusianoj al sia prezidanto kaj lia politiko, kaj ĉi-jare aldoniĝis “Krimeo estas nia” pri la transpreno de la krimea duoninsulo fare de Rusujo.

Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Antverpeno 2014. 168 p. Libroservo de UEA, 14,10 eŭroj. Bitlibro 9 eŭroj.

Kalle Kniivilä: Krimeo estas nia. Novjorko 2015. 152 p. Libroservo de UEA, 15 eŭroj. Bitlibro  6,45 USD.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en la stilo de ĵurnalisma raportaĵo, stilo, kiun la profesia ĵurnalisto Kniivilä senteble bone regas: Legante la librojn, oni havas la impreson, ke oni vojaĝas kune kun Kniivilä tra Rusujo kaj Krimeo kaj persone ĉeestas la intervjuojn, kiujn li faras kun diversaj homoj, de simplaj civitanoj ĝis politikaj aktivuloj.

La ĉefa celo de Homoj de Putin estas klarigi al okcidentanoj, kial Putin estas tiom populara en Rusio, dum en la okcidentaj amaskomunikiloj oni plejparte legas negativaĵojn pri li, ekzemple pri lia subpremo de opoziciuloj kaj malrespekto de homaj rajtoj. La libro tamen legindas ankaŭ por rusianoj, kiuj povas per ĝi pli bone kompreni la bildon, kiun la ekstera mondo havas pri Rusio.

Plejparte estas intervjuataj simplaj diversprofesiaj civitanoj kun pozitiva aŭ neŭtrala sinteno pri Putin, sed ankaŭ aŭdeblas la opinio de kelkaj kritikantoj. Kniivilä lasas siajn protagonistojn paroli, sed foje aldonas klarigajn komentojn, precipe kiam intervjuato bazas sian opinion sur pruveble malĝusta aserto. Tra tiuj intervjuoj, la leganto familiariĝas kun la ĉefaj motivoj, pro kiuj Putin estas tiel populara: precipe temas pri tio, ke post la politike ĥaosaj kaj ekonomie malfacilegaj 90-aj jaroj, li alportis stabilecon kaj ekonomian prosperon.

Tiu stabileco kaj prospero por normalaj civitanoj pli gravas ol la rajto aktivi opozicie al la registaro. Tio ankaŭ klarigas la subtitolon de la libro, “La silenta plimulto de Rusio”, ĉar la subtenantoj de Putin plejparte restas silentaj pri politiko. Inter la politike pli interesitaj homoj, ekzemple en la edukita elito de Moskvo, Putin aliflanke estas malpli populara ol inter simplaj civitanoj.

Jam antaŭ ol legi la libron, mi pro personaj rilatoj al Rusio havis la impreson, ke tie konspirteorioj estas multe pli popularaj ol en okcidenta Eŭropo. El la libro mi lernis, ke la Putin-emaj amaskomunikiloj volonte disvastigas plej diversajn konspirteoriojn, ĉar tiel por normalaj civitanoj iĝas pli malfacile distingi inter fakto-bazitaj kritikoj de la registara laboro kaj fantaziaj konspirteorioj.

Kniivilä estis iom malbonŝanca pri la momento, en kiu li verkis la libron: kiam li estis finpretiganta la libron, eksplodis la Krimea krizo, ĉe kiu Rusio subite transprenis la duoninsulon Krimeo de Ukrainio, surbaze de referendumo neagnoskita de Ukrainio kaj okcidentaj ŝtatoj. Li enmetis kelkajn informojn pri tiuj okazaĵoj, sed oni ja sentis dum legado ke temas pri lastmomentaj aldonaĵoj. Des pli bonas, ke Kniivilä rapide post la apero de Homoj de Putin ekokupiĝis pri nova libro ĝuste pri la okazaĵoj en Krimeo.

Krimeo estas nia estas verkita similstile kiel Homoj de Putin, kiel raportaĵo pri la vojaĝo de Kniivilä tra Krimeo kaj al Kievo, dum kiu li intervjuis multajn civitanojn, sed ĉi-foje aŭdeblis pli da kontraŭ-Putin-aj voĉoj ol en la unua libro. La fakto, ke temas pri okazaĵoj ĵus okazintaj, kaj parte dum lia vojaĝo ankoraŭ okazantaj, tamen igas lian duan libron iom ali-karaktera ol la unua, en kiu ja temis pri la ĝenerala nuntempa politika etoso kaj ne specife pri aktuala okazaĵo.

Ĉiuj civitanoj de Krimeo estis surprizitaj pri la rapideco de la okazaĵoj en Krimeo inter la 22a de februaro 2014, kiam la ukrainia prezidanto Janukoviĉ fuĝis el Kievo, kaj la 18a de marto, kiam Krimeo estis oficiale akceptita de Rusio en ties teritorion. Sed dum por kelkaj temis pri pozitiva surprizo, aliaj estis konsternitaj pro la subitaj ŝanĝoj, aŭ eĉ devis tute ŝanĝi siajn vivplanojn, precipe homoj aktiviĝintaj kontraŭ la rusiĝo de Krimeo.

Kniivilä intervjuis krimeajn tatarojn, kiuj aparte suferis pro la politikaj ŝanĝoj, ĵurnalistojn, kiuj estis subpremitaj aŭ ekzilitaj pro sia kritika raportado pri la okazaĵoj, kaj simplajn civitanojn, ĉu subtenajn aŭ kontraŭajn al la rusia transpreno de Krimeo. Li vojaĝis tra diversaj partoj de Krimeo, kio ja gravas pro signifaj lokaj diferencoj: en la urbo Sebastopolo, kiu estis fermita urbo dum sovet-uniaj tempoj, kaj eĉ post la sendependiĝo de Ukrainio restis la bazo de la nigramara floto de Rusio, la ĝenerala sinteno al Rusio estas multe pli pozitiva ol en la resto de la duoninsulo, kaj sekve ankaŭ la rusiiĝo de Krimeo estas konsiderata bonaĵo de preskaŭ ĉiuj.

Post sia vojaĝo tra Krimeo, Kniivilä ankaŭ vizitis la ukrainian ĉefurbon Kievo por tie renkonti eksajn Krimeanojn, kiuj pro opozicia agado aŭ kritika ĵurnalismado devis forlasi Krimeon.

En ambaŭ libroj, Kniivilä aldonis utilajn informojn pri la ekonomia kaj politika fonoj de la nunaj situacio kaj okazaĵoj. Tio multe helpas pli bone kompreni kaj juĝi la argumentojn menciitajn de la intervjuitoj. Kompreneble, klarigante tiujn fonojn Kniivilä ne povis resti same neŭtrala kiel en la paroligado de divers-opiniaj homoj: Ja ekzistas multaj malsamaj interpretoj de la okazintaĵoj, kaj en ĵurnalisma verko ne eblas prezenti ĉiujn malsamajn interpretojn en tute neŭtrala maniero. Sed Kniivilä almenaŭ bone sukcesis prezenti grandan diversecon da opinioj, kaj klare distingas inter diraĵoj de intervjuitoj kaj liaj aldonaj klarigoj, tiel ke leganto povas mem formi al si opinion pri tio, kiugrade fidi lian interpreton de la okazintaĵoj.

Ĉiuokaze menciindas, ke Kniivilä havas multjaran sperton pri la politiko de Rusio, laborinte kiel korespondanto de finna gazeto en Moskvo jam en 1991-1992, tiel ke li certe parolas pri temoj, pri kiuj li kompetentas. Aldone, li kompreneble transprenis informojn kaj interpretojn el faklibroj: estas laŭ mi laŭdinde ke li menciis la nomojn de la uzitaj faklibroj en librofina noto en Homoj de Putin.

En la verkado de Krimeo estas nia li ankaŭ prenis en konsideron kritikojn, kiujn ricevis Homoj de Putin en recenzoj. Ekzemple, en la dua libro li donis multe da konsidero al la socia psikologio de malvenkinta popolo, do al la fakto ke la nuna mondrigardo de multaj rusoj estas influita de la fakto, ke Rusio malvenkis en la Malvarma Milito. Tiun aspekton li laŭ kritiko en recenzo de Nikolao Gudskov estis ignorinta en Homoj de Putin.

Ambaŭ libroj aperis proksimume samtempe en tri lingvoj, la sveda, la finna kaj Esperanto. Homoj de Putin estis favore recenzata en finnaj kaj svedaj amaskomunikiloj, kaj ĝia finna versio eĉ gajnis la premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de Finnlando en la jaro 2014.

Menciindas la fakto, ke ambaŭ libroj ankaŭ konsistigas tre bonan ekzemplon de praktika utiligo de Esperanto. Kniivilä uzis Esperantistajn kontaktojn por kontakti diversajn simplajn civitanojn de Rusio kaj Krimeo. Tio aparte multe senteblas en “Krimeo estas nia”, kie Kniivilä plurfoje mencias la Esperantistecon de intervjuitoj kaj informas la leganton, ke aliajn intervjuitojn li ekkonis tra tiuj Esperantistoj.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en modela kaj flua lingvaĵo, sufiĉe simpla por rapida legado, sed samtempe riĉa je utilaj esprimoj por priparoli aktualajn politikaĵojn en Esperanto. Enestas preskaŭ neniuj tajperaroj.

Leginte la librojn, oni pli bone komprenas la diversecon de opinioj rilate la nuntempan politikon de Rusio, kaj povas pli bone sekvi kaj analizi la novaĵojn el tiu mondregiono, kiuj daŭre aperas en internaciaj amaskomunikiloj.

Marcos Cramer
arkivita en:
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-07-11 10:22
Kiam verkos E- jhurnalisto libron kun titolo : Homoj sub Obama? homoj sub Hollande? Homoj sub Merkel? ktp. ktp.?
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2015-07-22 13:12
La libro "Krimeo Estas Nia" de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ bedaŭrinde plenumas mian antaŭtimon pro la subtitolo: "Reveno de la Imperio". La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke "en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko" (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio.

Pri la rezulto de la okazaĵoj en 2014 la aŭtoro konsekvence uzas la terminon "anekso"; sed li prisilentas la fakton, ke ne ĉiuj fakuloj prijuĝas egale tiun.

Ekzemple, prof. d-ro Karl Albrecht SCHACHTSCHNEIDER, Berlino, opinias, ke la rajton je mem-determino de la civitanoj de Krimeo neniu internacijura konvencio aŭ konstitucio povas neigi. Krimeo kiel aŭtonoma respubliko pravis kaj pravas iri propran vojon kaj apartigi sin disde Ukrajno. Kaj – SCHACHTSCHNEIDER diras – la subteno fare de Ruslando pri la apartigado de Krimeo estis proporcie kaj ne ofendis internacian juron.

Mi respektas, ke KNIIVILÄ disvastigas la regantan, oficialan opinion, sed mi kritikas lian emon subpremi la fakton, ke tiu opinio ne estas sen-duba inter fakuloj.

Sur paĝo 8 li skribas: "La agado de Rusio aspektis neracia. Kial oni elektus ruinigi la tutan Eŭropan sistemon de sekureco kaj neglekti ĉiujn interkonsentojn pri la netuŝeblo de ŝtataj limoj […]" Mi demandas min, ĉu KNIIVILÄ iel forgesis reserĉi.

Denove SCHACHTSCHNEIDER: "NATO, gvidata de Usono, intencas plivastigi sin orienten ĝis la limo de Ruslando. […] La ja ne laŭ-kontrakte certigita promeso ne plivastigi plie orienten NATO-n, la Okcidento ne plenumas. […] Okcidento akcelis la renverson de la registaro en Ukrajno, eble eĉ faris tiun. Estis gravaj ofendoj de la interna kaj ekstera suverenoj de Ukrajno. […] Ne la ŝtatoj estas suverenaj […], sed la homoj kiel civitanoj." (Karl Albrecht Schachtschneider, Berlino, Aprilo 2014)

KNIIVILÄ evidente reprezentas la ŝtatjuran pozitivismon el la 19a jarcento: la pozitivan, do dediĉitan juron respektu la juristoj kiel natursciencan fakton. Ĉu tiu estas tasko de iu ĵurnalisto?

Sur paĝo 9 li skribas krome: "[...] la vera, malriĉa Sovetio – kun cenzuro, kun disidentoj en mensmalsanulejoj kaj kun longaj vicoj en la malplenaj manĝovendejoj [...]" Eble trafa priskribo pri Sovetunio; sed oni ne ĵetu ŝtonojn, sidante en vitra domo!

La cenzuro, ekzemple en Germanio, fakte ne estas ŝtata afero, sed ĝi ekzistas. Unuflanke la posedantoj de la gazetoj kaj sendostacioj influas la enhavojn de la eldonaĵoj el siaj entreprenoj, laŭ ekonomiaj konsideroj, aliflanke oportunismaj ĵurnalistoj agas laŭ propra cenzuro en siaj kapoj aŭ estas rekte agantoj de diversaj lobiistoj. Kelkaj civitanaj pro tio nomas tiun "Lügen-Presse" (mensogoj-gazetaro). - Laŭ mia scio ekzistas la sama trompado ankaŭ en aliaj Eŭropaj landoj.

Gustl MOLLATH eksciis de sia edzino, ke la Bavaria banko "Hypo-Vereinsbank" krime agis. Li informis la policon kaj la prokurorecon. Anstataŭ fari enketojn pri la supozitaj krimoj de la banko, oni arestis s-ron MOLLATH pro lia paranoja konduto. Eĉ kiam la banko – mallaŭte – konfesis, ke MOLLATH pravis, la Bavariaj kortumoj ne pretis suspendi la juĝon. Dum sep jarojn diversaj ekspertizistoj – sur-baze de la aktoj kaj sen personaj kontaktoj al MOLLATH – konfirmis la diagnozon, ke li estus danĝero por li mem kaj lia ĉirkauaĵo. Respondecaj politikistoj silentis. Nur post raportoj en gazetoj la skandalo fariĝis konita ... kaj MOLLATH estis subtenita de pli kaj pli multaj homoj. Fine la plej alta kortumo kasaciis la juĝon. Kio estas la diferenco al Sovetunio?

Longajn vicojn oni trovas en Germanio kelkloke: en oficejoj, aparte tie, kie malriĉaj homoj devas atendi, antaŭ supkuirejoj, kie malsataj homoj petas pri nutraĵo, ĉe kuracistoj por senhejmuloj ktp. Ĉu ne ankaŭ en la aliaj landoj de Eŭropa Unio?

Jam en la unua ĉapitro de tiu libro tiom da ĉagrenaj lokoj. Damne!