Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Forpasis Geraldo Mattos

Forpasis Geraldo Mattos

de Redakcio Laste modifita: 2014-03-25 16:25
En dimanĉo forpasis Geraldo Mattos, lingvisto kaj multjara prezidinto de la Akademio de Esperanto.

Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR).

Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto -  kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo; lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj -, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto. Esperanton li lernis en 1947-1948.

Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĉi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao.

Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de Marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla.

Dimanĉe, la 23-an de Marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo.

Ivan Colling

(Foto: Ziko van Dijk)

arkivita en:
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2014-03-25 19:34
Al Geraldo Mattos, verkinto de pluraj studoj pri niaj participoj, certe ne plaĉus la subtitolo de lia liberfolia nekrologo...

Li ja naskiĝis en 1931, prezidis la Akademion en la periodo 1998-2007 kaj mortis en 2014. Li do estis prezidonto en 1931-1997, prezidanto en 1998-2007 kaj prezidinto en 2008-2014. Kial do oni emfazu subtitole ĝuste la periodon, cetere nelongan, dum kiu li estis prezidinto (2008-2014)? Ĉu ne estus pli trafe emfazi la periodon, dum kiu li estis prezidanto (1998-2007)?

La subtitolo do tekstu “forpasis Geraldo Mattos, lingvisto kaj iama multjara prezidanto de la Akademio de Esperanto”. Tiel oni respektos lian memoron, lerninte ĉe li.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-03-26 11:09
Eble mi ne sufiche komprenas participojn, sed kiam Geraldo Mattos forpasis, li ja estis prezidinto. Sed mi konsentas ke Via formulo estas pli eleganta.
Plej bonus se Geraldo plu cheestus por doni sian opinion.
amike
István Ertl
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2014-03-26 12:55
Jes, vi pravas: kiam Geraldo mortis, li ja estis prezidinto. Ne tion mi kontestas. Mi protestas nur kontraŭ la formulo “multjara prezidinto”, ĉar la adjektivo “multjara” koncernas ne lian prezidintecon, sed lian iaman prezidantecon.
Marc Bavant
Marc Bavant diras:
2014-04-26 18:10
Tre ĝuste. Eble "multjara" parolante pri la prezidanteco estas ioma troigo (nur 9-jara ĝi estis), sed la prezidinteco estis pli mallonga, kaj ne ĝin indas substreki.

Se karakterizi la prezidantecon de Geraldo, mi pli emfazus ĝian senlacecon, ol ĝian daŭron.
Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua diras:
2014-05-16 14:22
POSTMORTA DEZIRO

Kiam mi mortos, estas dubinde, ke iu ajn interesiĝos pri mia nekrologo. Tamen, se tio surprize okazus kaj marĝena informeto aperus, ekzemple, en LF, mi petas, ke komentantoj sin limigu al la temo de la artikolo (miaj elmondiĝo kaj dumvivaj fuŝoj) kaj forte sin detenu implikiĝi en lingvajn diskutojn aŭ erarojn de la redaktoro. Se ne, mia spirito, kiu ĉion observos transmonde, severe reagos kaj senindulge nocos la kulpulojn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-05-20 15:39
"Ĉi tie li kuŝas; li tre bone scipovis la gramatiko".
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2014-06-06 09:52
Okaze de mia vizito Kuritiban li kune kun sia edzino akceptis min cxe la flugejo, kaj sendis min en Hotelon Krono. Mi invitis lin kaj lian edzinon vespermanĝi agrable en la hotelo. Belan memoron! Ankaŭ danke al prof. Ivan Colling kaj liaj E-klubanoj mi pasis apenaŭ semajnon samideane en la bela urbo Kuritiba.