Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Fajro en domo de Zamenhof

Fajro en domo de Zamenhof

de Redakcio Laste modifita: 2014-05-29 12:08
En vendredo en Grodno, Belorusio, okazis incendio en duetaĝa historia konstruaĵo, en kiu dum kelkaj jaroj loĝis Ludoviko Zamenhof kun sia familio. La rekonstruata domo ŝajne ne serioze difektiĝis.
Fajro en domo de Zamenhof

Retejo Tut.by

Pri la incendio en la domo de Zamenhof raportas la lokaj amaskomunikiloj. La novaĵretejo Tut.by jam en la titolo de la artikolo atentigas, ke temas pri "la domo de la kreinto de Esperanto". Laŭ Tut.by la incendio komenciĝis fine de la labortago en vendredo, kaj kaŭzis seriozajn trafikproblemojn en la urbocentro, ĉar la fajrobrigado dum la estingado fermis la Kirov-straton, en kiu situas la domo.

La duetaĝa domo estas momente rekonstruata, kaj la incendio estiĝis sur la tegmento. La fajro estis rapide estingita, sed ĝia kialo ne estis tuj malkovrita.

La familio de Ludoviko Zamenhof loĝis en Grodno de 1893 ĝis 1897, ĉefe pro financaj kialoj. Fine de la 1880-aj jaroj, post la publikigo de Unua Libro, li estis tute senmona. Granda parto de la doto de la edzino, Klara Zilbernik, estis elspezita por Esperanto, kaj la kuracista praktiko de Ludoviko Zamenhof en Varsovio ne prosperis.

Unue li provis trovi pli bonan enspezon en Ĥerson, en suda Ukrainio, sed sen sukceso, kaj en 1890 li revenis al la familio en Varsovio. En 1893 la tuta familio translokiĝis al Grodno, kie la loĝkostoj estis malpli altaj, kaj la okulista enspezo iom pli alta. Tie la familio loĝis dum kvar jaroj, ĝis ili tamen decidis reveni al Varsovio.

La duetaĝa domo en Grodno estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1870, kaj ĝi estas ŝtate protektata arkitektura monumento. En la sovetia tempo en ĝi situis studenta komunloĝejo de la medicina universitato de Grodno, kiu en 2005 estis fermita, ŝajne pro la malbona stato de la konstruaĵo.

De tiam la domo staris neuzata. Post kelkaj jaroj ĝin aĉetis la privata entreprenisto, kiu en 2012 komencis rekonstrui ĝin. Laŭ la plano en la domo troviĝos oficejoj kaj vendejoj, kaj sur la ekstera muro estos restarigita memortabulo de Ludoviko Zamenhof.
arkivita en:
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2014-08-31 23:34

Tiu tempo 20 jarojn antau la revolucio estis kriza pEriodo por Esperanto, nbe nur pro la financa stato de Zamenhof, sed ankau pro malpermeso en Ruslando de la sola gazeto. Tiam tamen oni povis esperi. Kio esperebla nun, 20 jarojn post la perestrojko kaj cheso de malpermesoj. Chu post la rekonstruo de tiu "arkitektura pramonumento" oni jughos racia reloki la memorsdhildon? Chu krom ghi restas ia viva memoro pri la verko de Zamenhof, chu almenau unu konscia kaj aktiva samideano. almenau formala klubo? En Kovno la lasta autentikia ZEO jam kolapsas - ne pro incendio, sed pro putrado. Ghi jam ne estas vizitebla ech dum Zamenhofaj Tagoj la 15an de Decembro. Sammkiel nun, pasis 3 monatoj kaj nul komentoj. Oni jam diskutas pri analfabetismo de esperantistoj - komentoj mankas pro la involucio de lingva nivelo kaj pro parezo en uzado de komputilo.