Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

de Redakcio Laste modifita: 2014-11-26 12:13
La mondfama usona gazeto Wall Street Journal, kun pli ol du milionoj da abonantoj en la tuta mondo, dum mallonga tempo plurfoje raportis pri Esperanto. Unu el la artikoloj eĉ aperis sur la frontpaĝo de la papera eldono. Neil Blonstein, unu el la intervjuitoj, rakontas kiel okazis.

La ĵurnalisto Charles Wells ĉe Wall Street Journal dum mallonga tempo produktis radio-intervjuon (kun Gordon Deal), amuzan gvidadon en Esperanto tra la urbocentro de Novjorko (filmisto: Rob Alcaraz), paperan artikolon pri Pasporta Servo kaj la artikolon "5 uzoj de Esperanto en populara kulturo".

Se vi guglas "Esperanto Wall Street Journal", vi malkovros ke antaŭ 2014 preskaŭ neniom estis verkita pri nia lingvo en tiu grava gazeto. Des pli surprize ke ni atingis artikolon sur la UNUA papera paĝo de grava usona gazeto, ĉefe legata de 2.000.000 riĉuloj (kun ret-abonoj).

La ĵurnalisto Charles Wells planis verki pri Esperanto jam de la nord-hemisfera somero 2014. Tiam li kontaktis Chuck Smith, usonanon delonge vivantan en Berlino. Chuck, fama pro sia agado ĉe Vikipedio, iam pasigis jaron en Novjorko. Chuck rekomendis ke Wells kontaktu Jim Medrano.

Jim Medrano estis longtempa redaktoro de E-informilo papera, Novjorka Prismo, antaŭ ties transiro al la reto. Jim estis ankaŭ fama gastiganto kun sia edzino, Nancee. Charles volis skribi pri Pasporta Servo. Kiam la ĵurnalisto sugestis surstratan gvidadon, Jim rekomendis Neil Blonstein.

Neil estas jam 7 jarojn reprezentanto de UEA ĉe UN kaj akceptis kelkdek eksterlandajn esperantistojn por gvidado tra la urbo. Pro limdatoj Neil kaj Charlie havis malpli ol du semajnojn por plani renkontiĝon kun filmisto de Wall Street Journal, Rob Alcaraz, en frua bela oktobra tago. Oni finredaktis la artikolojn kaj videon la 13an de oktobro. Video aperis ĉe la retejo/blogejo de Wall Street Journal la 11an de novembro kaj en la papera eldono aperis artikolo la 12-an de novembro (ĉefe pri Pasporta Servo).

La filmeto amuza publikiĝis en Youtube la 12an de novembro.

Kelkaj aliaj detaloj: Jim estis unue kontaktita per poŝtelefono kaj devis rifuzi konversacion dirante, "mi estas tro okupata pro laboro"……sed eblis revoki. Dum unuhora intervjuo kaj iom da tekst-mesaĝado, Jim provis rakonti pri interesaj aŭ amuzaj gastoj, interalie Istvan Ertl kiu malsanis/febris dum semajno kaj ofte estis en lito kaj alia gasto kiu emis manĝi kat-nutraĵon. (Ili tamen ne estas menciataj en WSJ.)

Neil praktikis aŭ filmiĝis dum 2 horoj en la urbo-centro de Novjorko. La fina rezulto post redaktado estis 2-minuta Esperanta informilo-gvidilo tra Novjorko. La aktivuloj Steven Brewer kaj Amanda Higley estas menciitaj en la artikolo. Ni atendas pliajn detalojn pri ilia kontakto kun la ĵurnalisto.

Raportis Neil Blonstein

arkivita en:
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-11-20 16:36
Brila sukceso, gratulon!
Ĉu estas konate, kiel Charlie Wells venis al la bela ideo verki pri Esperanto?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2014-11-24 07:41
Efektive, tiu artikolo en la Wall Street Journal estas tre bona, char ghi aperas sur la unua pagho de la papera versio, kaj char ghi estas sufiche facile memorebla. La stilo de la artikolo bone enkadrighas kun la dumjardeka redakto-politiko de la jhurnalo (antau jardekoj mi abonis tiun jhurnalon). Ne nur estas artikoloj pri financo kaj la borsoj en la WSJ, sed ankau estas interesaj, ofte amuzaj skribajhoj sur la unua pagho pri sociaj aferoj. En tia rubriko bone enkadrighas Esperanto. Hodiau ankau en suda Florido ekaperis artikolo pri Esperanto en hispanparola jhurnalo. Tiu artikolo legeblas che http://www.elnuevoherald.com/[…]/article4058263.html Dankon al Doktoro Robb Kvasnak pro tiu inform (li estas abonanto de tiu jhurnalo).