Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio

La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-14 15:16
Laŭ jam multjara tradicio, ankaŭ ĉi-jare la komitato de UEA ne trovis tempon por diskuti la strategian laborplanon. Tamen strategia planado devas iĝi konstanta afero, diris prezidanto Mark Fettes. Estis fine farita decido pri reta voĉdonado, kaj anoncita la kongresurbo 2016. La kongresa rezolucio laŭ Brian Moon enhavas belajn vortumojn, kiuj tamen ne tradukeblas sencohave.

La komitato de UEA en vendredo akceptis preskaŭ unuanime enkondukon de reta voĉdonado, kaj ŝanĝis tiucele sian propran regularon. La regularo estis ŝanĝita tiel, ke anstataŭ ”skriba voĉdonado”, en la komitata regularo estos la vortoj ”per poŝto aŭ interreto”. La komitata regularo estis sanĝita ankaŭ tiel ke principe eblos ne nur voĉdoni rete, sed ankaŭ aranĝi interretan kunsidon. Tio eventuale tamen ne realiĝos baldaŭ, ĉar momente ŝajnas manki la teknikaj ebloj por tia kunsido.

Estis elektita kvinmembra komisiono, kiu prizorgos praktike la retan voĉdonadon. En la decido mankis indikoj pri la teknika solvo, kiun oni uzos en la voĉdonado – restis por la komisiono trovi tiun solvon. Al la komisiono estis elektita laŭ la nova regularo du komitatanoj: Orlando Raola kaj Francesco Maurelli, kaj du nekomitatanoj: Johannes Mueller kaj Sebastian Kirf, kiuj en Bonaero estis anstataŭantoj en la komitato. Krome en la komisiono pro sia ofico membras ankaŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller. La komisiono estis elektita por tri jaroj ĝis la jaro 2017 kun ok sindetenoj.

En la diskuto pri reta voĉdonado plej grandan bruon kaŭzis la postulo pri tio, ke la elektota teknika solvo estu tia, ke ĉiuj komitatanoj povu ĝin uzi. Praktike la decido pri reta voĉdonado implicas, ke komitatano devas povi uzi interreton.

Tamen jam pli frue implicite komitataneco postulis ke oni pretu investi ĉiujare centojn aŭ eĉ milojn da eŭroj por vojaĝi milojn da kilometrojn al UK. La nun aldonita eblo de reta voĉdonado ebligas al pli granda parto de la komitatanoj partopreni en decidoj ol la ĝisnuna sistemo, kun devo vojaĝi al la kongreso. Se partoprenos minimume 50% el la komitatanoj, la decidoj de reta voĉdonado tuj validos. Tamen ne eblos malfondi la asocion aŭ fari ŝanĝojn en la statuto per reta voĉdonado.

La decido pri reta voĉdonado estis akceptita kun unu kontraŭa voĉo kaj kun unu sindeteno.

La decido pri reta voĉdonado estas en preparo jam de pluraj jaroj, minimume de la kongreso en 2010, do post la decido komitatanoj bonvenigis la novaĵon per aplaŭdo.

La komitato akceptis la jarraporton, financan raporton kaj buĝeton kun altigo de baza membrokotizo je unu eŭro al 64 eŭroj.

La raportoj de komitataj forumoj (pli frue subkomisionoj) estis akceptitaj kun multe da diskuto. Aparte multe oni parolis pri la neglekto de kulturo en la programo de la nuna kongreso kaj en la raporto de la forumo pri la komunumo. Ĉi-jare ekzemple ne okazis programero pri la Belartaj Konkursoj, en la programero Novaj libroj estis prezentita nur unu libro, kaj mankis teatraĵo en la programo.

En la venonta UK la kultura programo estos certe pli ampleksa, sed laŭ la kritikoj esprimitaj en la kunsido la novaj ambiciaj planoj ŝajnas forpreni atenton de la jam tradiciaj kaj bone funkciantaj programeroj kaj agadoj.

Laŭ la prezidanto Mark Fettes la rekomendoj de la forumoj esprimas ian direkton, sed li ne povus diri, ke ili ĉiuj plenumiĝos, kaj sendube ne ĉiuj plenumiĝos plene dum la venonta jaro.

Mark Fettes esperis ankaŭ vidi ian pli bonan sistemon de konstanta raportado, kaj ke ”post la kongreso ni trovos manieron afiŝi tiujn rekomendojn al la retejo de UEA”, kie la laboro de la estraro estas facile kontrolebla, kaj ke la estraro raportos en ĉiu dua monato por ke oni vidu, kie estas progreso kaj kie mankoj, kaj ke ne necesu atendi ĝis la venonta kongreso por vidi, kio plenumiĝis kaj kio ne.

Aparte en la laborkampo "Kapabligo" la komitata forumo prezentas multon novan, kaj antaŭvidas kreadon de novaj strukturoj por administri ekzemple la trejnseminariojn. La afero tamen devus esti farita en la Centra Oficejo – se ĝia labora situacio permesus kroman laborŝarĝon.

Kiel konstatis Osmo Buller, la decido lasi vaka la postenon de direktoro de la Centra Oficejo kaŭzis, ke la tuta tempo de la ĝenerala direktoro estas elspezata al la praktikaj aferoj kaj necesaj burokrataĵoj, kaj ne restas tempo por evoluigi la agadon kaj prizorgi eksterajn rilatojn. Kiam ekzistis du direktoroj, la ĝenerala direktoro povis ekzemple viziti Uneskon en Parizo kelkfoje ĉiujare, sed post sia posteniĝo kiel la sola direktoro Osmo Buller eĉ unu fojon ne vizitis Uneskon.

La komitatanoj aparte kontraŭstaris kreon de novaj administraj strukturoj apud tiuj, kiujn ni jam havas.

Ne restis tempo por diskuto pri strategia laborplano, sed kiel Mark Fettes esprimis, necesas ke strategia planado fariĝu konstanta afero. Li diris ankaŭ ke komunikado inter la komitato kaj estraro ne estis tia, kia ĝi devus esti – laŭ li oni devas povi montri kiel oni antaŭeniras en iu kampo. Tion la estraro planas fari post la kongreso.

Fettes diris ke nun li havas pli klaran ideon pri la bezonoj sur la kampo de strategia planado ol antaŭ unu jaro. Li ankaŭ konstatis, ke la konsilio kreita pasintjare ne funkcias tiel kiel li esperis. La anoj de la konsilio havas multe da aliaj taskoj, kaj ne restas multe da tempo kiun ili povus fari por asisti la estraron en ties laboro.

Fine de la kunsido estis publikigita ankaŭ la estrara decido pri la Universala Kongreso en 2016 kiu estis farita en merkredo. La kongreso en 2016 okazos en Nitra, Slovakio.

La alia kandidat-urbo por la kongreso 2016 estis Lisbono, kiun post esploroj pri la ĝeneralaj kondiĉoj rekomendis interalie Osmo Buller. Li tamen nun ne volis publike klarigi kial laŭ li la kondiĉoj en Lisbono pli taŭgus, sed supozeble la turisme pli alloga urbo en lando daŭre ne tre multekosta povus logi multe da kongresanoj.

Reprezentantoj de Portugalio aparte miris pri la pli frua decido de Eŭropa Esperanto-Unio rekomendi kongreson en Nitra, ĉar ambaŭ kandidatoj estas eŭropaj kaj ambaŭ landaj asocioj estas membroj de EEU. Iom da malkontento aŭdiĝis ankaŭ inter reprezentantoj de Hispanio.

Estis jam disdonitaj ankaŭ reklamiloj pri kandidateco de Montrealo por UK en 2017, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj kandidatoj, kiuj ĝis nun ne tiom bruis pri sia kandidateco. Al la elekta komisiono estis elektitaj Ulrich Lins, Ileana Schröder kaj Michael Boris Mandriola, el kiuj Lins membris en la komisiono jam antaŭ tiu ĉi kunsido.

La fina vortumo de la kongresa rezolucio ankaŭ ne estis decidita, kvankam la rezolucio estis principe akceptita. Laŭ Brian Moon kiu kutime tradukas la rezolucion al la angla kaj franca, la vortumo estas kelkloke tia, ke temas pri belaj vortoj kiuj tamen ne havas tian sencon ke ili povus esti tradukitaj.

La fina vortumo de la rezolucio, kiu tamen estas direktita, en sia nuna formo, pli al esperantistoj ol la ekstera mondo, estis lasita al komisiono pri la rezolucio. La rezolucio aperos aŭ en la fina numero de kongresa kuriero aŭ estos disdonata en papera formo antaŭ la fermo kaj dissendota kiel gazetara komuniko. Demandite pri la limhoro por kongresa kuriero, la redaktoro Fabricio Valle diris, ke li entute ne certas, ĉu efektive aperos la lasta numero, ĉar tiumomente ankoraŭ ne estis materialo por kuriero, eĉ ne unupaĝa.

Raportis: Jukka Pietiläinen

arkivita en:
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-08-02 15:04
Ne restis tempo por diskuto pri strategia laborplano, sed kiel Mark Fettes esprimis, necesas ke strategia planado fariĝu konstanta afero. Li diris ankaŭ ke komunikado inter la komitato kaj estraro ne estis tia, kia ĝi devus esti – laŭ li oni devas povi montri kiel oni antaŭeniras en iu kampo. Tion la estraro planas fari post la kongreso.

Fettes diris ke nun li havas pli klaran ideon pri la bezonoj sur la kampo de strategia planado ol antaŭ unu jaro. Li ankaŭ konstatis, ke la konsilio kreita pasintjare ne funkcias tiel kiel li esperis. La anoj de la konsilio havas multe da aliaj taskoj, kaj ne restas multe da tempo kiun ili povus fari por asisti la estraron en ties laboro.

Denove la konata Fettes-bla-bla-bla. Li babilas kaj muelas kion lango elpelas...
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-08-03 13:19
En la artikolo tekstas: "La fina vortumo de la kongresa rezolucio ankaŭ ne estis decidita, kvankam la rezolucio estis principe akceptita."

Danke al mesagho de ano de unu el la forumoj de lernu! mi trovis la ligilon al la rezolucio de la 99a UK: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=550#1 . Do: Nuligo de la Esperanto-bazo ( http://www.ipernity.com/blog/bernardo/756609 ) feliche ne okazis ;-)
Mark Fettes
Mark Fettes diras:
2014-08-04 22:15
Jukka protokolis, kaj lia resumo laŭas la ĉapitrojn de la tagordo, sed fakte estas iom misgvida pri traktado de la Strategia Laborplano fare de komitatanoj. Tiu traktado okazis ĉefe en la Komitataj Forumoj (pri la kvar agadkampoj de la SP), kiuj okupis entute preskaŭ sep horojn dum la kongresa semajno kaj plian horon kiam ni prezenits iliajn rekomendojn en la komittkunsido. Post tio, plua diskutado pri la SP ŝajnis iom superflua, kaj ĉiukaze ne restis por tio tempo post la atenta kaj bona traktado de la regularo pri reta voĉdonado.

En mia ferma parolado pri la kongreso, mi diris ke mi ne ĉeestis alian kongreson, kie oni dediĉis tiom da atento al strategiaj demandoj. Tiel reale estis.

Kun la ĉeestantaj Konsilianoj ni havis tre enhavriĉan kunsidon fine de vendredo, do post la komitatkunsido.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2014-08-06 18:40
Ekzistas multaj eksteraj kialoj kiuj malfortigas la E-aranĝojn : tiuj estis abunde priskribitaj kaj ofte rebatitaj. UEA ne kapablos plialtigi la vivnivelon de la esperantistoj kaj solvi la mondproblemojn. Sed ĉu ne pli utilus pridemandi la internajn kialojn pri kiuj oni povas agi ?
Estas fakto ke la homoj ne plu blinde aliĝas al renkontiĝo pro la renomo de la organizanto. La fideleco al institucioj finiĝis. Ili aliĝas por partopreni sed ankaŭ por ĉeesti kaj ricevi.
Ne nur la enhavo de la programo gravas sed ankaŭ la ĝustatempa informado. En la esperanto-aranĝoj regas lastminuta improvizo. Tio funkciis kiam la vojaĝkostoj estis fiksaj kaj antaŭvideblaj. Tio ne plu validas en la mondo de turismo. Ju pli frue vi rezervas transporton kaj hotelon des pli favoras la prezo.
En tiuj kondiĉoj, la demando kie okazos la UK 2016 ne tiom gravas. En Nitra, urbeto pri kiu neniu aŭdis. Tamen la organiza teamo jam pruvis sian kapablon tutmonde surmerkatigi tiajn lokojn. Do kial ne ?
Sed la demando estas kio estos en la programo ? Kion speciale oni spertos kaj travivos tie ?
En la nuna momento oni preskaŭ nenion scias pri la enhavo de la UK 2015 kvankam urĝas disvastigi la kongresan temon kaj la specialajn kulturajn programerojn. Urĝas ankaŭ jam nun elekti la urbojn de la UK 2017 kaj 2018... Kaj ĝustatempe informadi pri la aranĝoj. Nur tiel, iom post iom kreskos la deziro partopreni.