Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Unu monato ĝis BET-49

Unu monato ĝis BET-49

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-06-06 21:14

Precize unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en Utena (Litovio). Ĝis nun al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj, kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.

Pli detale pri BET-49 legu en resuma artikolo, kiu hodiaŭ aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/06/bet-49/