Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012

UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 00:12
Laŭ alarma statistiko diskonigita de la Centra Oficejo en oktobro, ekzistis granda risko, ke Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2012 unuafoje dum sia postmilita historio ne atingos la kvanton de 5.000 individuaj membroj. Lastmomentaj aliĝoj tamen savis la situacion, sed kun nur malgranda marĝeno.

Komence de oktobro 2012 UEA havis nur 4.865 individuajn membrojn, kvarcent malpli ol la antaŭan jaron je sama dato. Tiam la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, instigis la komitatanojn aktive varbi membrojn por almenaŭ atingi la simbole gravan ciferon de 5.000 membroj.

Kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo li povis en la diskutlisto de la komitato de UEA informi, ke la kampanjo sukcesis - UEA tamen atingis la kvanton de 5.002 individuaj membroj, kio ankaŭ signifas, ke estos elektitaj ses kaj ne kvin komitatanoj B. La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la asocio, kaj por ĉiu komencita milo de individuaj membroj estas elektita unu komitatano B.

La lastan tagon de la jaro 2012 Libera Folio kontaktiĝis kun Osmo Buller kaj ricevis la aktualan statistikon: ankoraŭ la 31-an de decembro venis tri pliaj kotizpagoj, tiel ke UEA jarŝanĝe havis sume 5.005 individuajn membrojn. Kredeble alvenos ankoraŭ kelkaj unuopaj malfruaj pagoj, kiuj povos altigi la finan kvanton de individuaj membroj.

Daŭre mankas la kotizoj de tri komitatanoj kaj tri observantoj, kiuj ĉi-jare ne estos reelekteblaj por nova mandatperiodo, se ili ne tuj pagos la kotizon por 2012. Laŭ la statuto de UEA, komitatano devas esti individua membro de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.
arkivita en:
Vilius Normantas
Vilius Normantas diras:
2013-01-01 19:50
He he, mi ĝojas esti "lastmomenta aliĝo" :)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-12 13:53
La evoluon de la membronombro en UEA tra jardekoj vd. sub
http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA

Se UEA ne sukcesos draste renovigi sian membraron, oni devas timi, ke tiu membronombro shrumpos je ch. 200 en chiu jaro, kio signifus, ke post 20 jaroj la membraro de UEA elcherpighis, analoge al SAT kaj Landaj Asocioj. Se la erozio okazos pli rapide, tiam la elcherpigho okazos pli rapide. La plimulto de membroj kaj delegitoj estas maljunuloj. Mi ne vidas novajn publikojn, kiuj povus havi interesighon por alighi al UEA.

Kiel konate, la koncerna UK-jaro kaj la loko de la UK havas rektan influon al la membronombro. Je la hodiaua dato al UK ´13 alighis nur 573 personoj, inter kiuj parto estas honoraj membroj, kiuj automate estis aligitaj, kvankam ili neniam partoprenas en UK (do ilia listigo ne havas sencon, se ili ne eksplicite alighas. Mi proponis ne inkluzivi tiujn personojn, se ili ne eksplicite alighis). Mi ne memoras, chu kompare kun la hanoja UK tiu cifero estas pli alta au pli malalta. Eble Islando estas simple tro multekosta, ech pli multekosta ol Kubo kaj Vjetnamio. Lige kun tiu afero estus interese scii detalojn pri eventualaj deficitoj faritaj lastatempe pere de la okazigo de la UK en "ekzotaj" landoj (sed ne nur ekzotaj), kien veturas relative malmultaj homoj kaj kie la kongresejoj estas multekostaj.

Mi proponis okazigi la UKn ne en chefurboj, sed en pli malgrandaj provincaj urboj, por eviti la kongresadon en la anonimeco de iu grandurbo, sed por kongresi en la intimeco de urbeto, kie la urbestraro eventuale estas pli interesata pri tia kongreso kaj kie la informado al la loka loghantaro havus eventuale pli da efiko. Bjalistoko estis tia ekzemplo. La UKn jam ne partoprenas tiom granda amaso da homoj, tiel ke oni povus pravigi ghian okazigon en granda chefurbo, kie la publika efiko estas relative malgranda. Ankau el financa vidpunkto tia alternativo povus esti pli alloga. Mi ne scias, chu en UEA oni entute konsideras tian proponon, au opcion, au chu oni rigide insistas pri okazigo de la UK en chefurboj, char tio estas tradicio, fiero kaj prestigho.