Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Tiel respondis la ĵurnalistoj

Tiel respondis la ĵurnalistoj

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-03 22:51
La redaktoro de Libera Folio faris enketon kun ok demandoj al ĵurnalistaj kolegoj en la redakcio de la gazeto Sydsvenskan por ekscii, kio povus igi ilin verki artikolon pri temo rilata al Esperanto. Ni publikigas la enketrezultojn.

1. Loka esperantisto kontaktas vin sojle al la tago de Eŭropo la 9-an de majo kaj klarigas ke Esperanto estas la solvo al la lingva problemo en EU, ĉar la lingvo estas neŭtrala kaj facile lernebla. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Kredeble ne - 4 (50%)
  • Eble - 4 (50%)

 

Kial?

  • Eĉ se la ideo ne estas nova, certe iuj legantoj ŝatus babili pri la temo dum kafumado.
  • Oni ne multe raportas pri Esperanto, prefere male. Sed tamen mi ne scias, ĉu tiu esperantisto povus ricevi multe da spaco por sia ideo pri la lingva problemo. Aliflanke ja estus interese verki pri tio, kiel la loka esperantisto komunikas kun la cetera mondo - eble okaze de la Eŭropa tago.
  • Ne, ĉar la angla tamen estas pli simpla solvo - eĉ se la angla ne estas tute simpla, parte pro la gramatiko, sed precipe pro la vasta vortprovizo.
  • Ne, ĉar oni tuj komprenas, ke la propono estas tute nerealisma - bedaŭrinde.
  • Jes, estus interese kapti la okazon por rakonti pri la aktuala statuso de la lingvo.
  • Ne, tion esperantistoj diradis dum tiuj 33 jarojn, kiujn mi laboris kiel ĵurnalisto, sed kiom mi scias, malmultaj akceptas la ideon.
  • Jes, tio povus ŝpari monon ene de EU - sed tiam oni bezonus vastan politikan unuecon.
  • Ne, la problemo de EU ne estas la multaj lingvoj - oni ja interpretas. La problemo estas homoj, kiuj ne parolas sian gepatran lingvon, kaj tial ne precize esprimas sin.

 

2. Sojle al la tago de Eŭropo la 9-an de majo Sveda Esperanto-Federacio rekomendas, ke Svedio subtenu proponon pri libervola instruado de Esperanto en la bazaj lernejoj de ĉiuj EU-landoj. Grupo de esperantlingvaj anoj de la eŭropa parlamento faris la proponon. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Kredeble ne - 1 (12,5%)
  • Eble - 4 (50%)
  • Kredeble jes - 3 (37,5%)
Kial?
  • Jes, temas pri propono, kiu potenciale povus influi multajn. Eĉ se ĝi ne estos realigita, estas interese rakonti, ke la propono ekzistas.
  • Eble - se la propono havus la subtenon de kelkaj potenculoj.
  • Jes, tio povus esti amuza telefonvoko!
  • Se tia propono jam ekzistas kaj svedaj reprezentantoj de la Esperanto-asocio subtenas ĝin, ja povus iĝi kelkaj linioj en la gazeto, iom depende de tio, kia estas la konkurado pri novaĵoj en tiu tago.
  • Jes, iom nova angulo pri la temo.
  • Jes, interese se parlamentanoj opinias tion grava.

 

3. Vi ekscias, ke la tradukservo de Google en la reto nun kapablas traduki ankaŭ al kaj el Esperanto. Google publikigis gazetaran komunikon, laŭ kiu Esperanto kaj Google havas komunan celon, nome helpi al homoj kompreni unu la alian. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Kredeble ne - 3 (37,5%)
  • Kredeble jes - 4 (50%)
  • Tutcerte - 1 (12,5%)
Kial?
  • La afero aspektas iom tro stirata de Google.
  • Novaĵeto. Estas interese, ke Google nun altigis la statuson de Esperanto. Sed efektive tio eble ne estas ege granda novaĵo. Se oni uzas la tradukservon oni ja same bone povas traduki al sia propra lingvo, kaj Esperanto havos malpli grandan rolon.
  • Jes, absolute! Tio ja estus io konkreta, kio okazis. Eble oni povus eĉ sekvi la aferon iel.
  • Ŝajnas tro nekritike al la entrepreno Google simple transdoni ilian mesaĝon pri tio, kiel bonaj ili estas.
  • Interesa novaĵeto.
  • Reklamo por Google.
  • Multaj homoj uzas servojn de Google.

 

4. Loka esperantisto kontaktas vin kaj rakontas, ke ŝi estas unu el  mil personoj kiuj ĉeestos internacian Esperanto-kongreson en Vjetnamio. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Absolute ne - 2 (25%)
  • Kredeble ne - 2 (25%)
  • Eble - 4 (50%)
Kial?
  • En la lokaj paĝoj - jes.
  • Jes, eble valoras telefonvokon kun kelkaj demandoj.
  • Jes, se estas loka ligo, do ekzemple ke la koncerna persono loĝas en municipo pri kiu mi respondecas.
  • Eventuale en loka paĝo. Sed tiam mi kredas, ke la persono kiu veturos, devas havi iun plian historieton por rakonti.
  • Ne, lokanoj veturas al plej diversaj konferencoj la tutan tempon.
  • Ne, tuŝas tro malmultajn homojn. Krom se temas pri loke fama persono.

 

5. Loka esperantisto kontaktas vin kaj rakontas, ke vizitanto el Vjetnamio faros prelegon pri vjetnama arta metiaĵo. La prelego okazos en Esperanto kaj estos interpretata al la sveda. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Absolute ne - 3 (37,5%)
  • Kredeble ne - 3 (37,5%)
  • Eble - 1 (12,5%)
  • Kredeble jes - 1 (12,5%)
Kial?
  • La temo devas esti pli interesa.
  • La temo ŝajnas tro distanca kaj tro bagatela. Neniu ligo al miaj legantoj.
  • Jes, verŝajne, la loka metio eventuale povus esti la interesa afero. Aŭ eble se Vjetnamio estas lando, kie oni opinias Esperanton ŝlosilo por simpla komunikado trans landolimoj.
  • Neatendite. Do se la prelego okazas loke, ĉe ni, tio povus iĝi agrabla artikoleto.

 

6. Vi ekscias, ke persono en la regiono pri kiu vi respondecas tradukis konatan verkon el la sveda al Esperanto. La libro nun estas eldonita en Novjorko. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Kredeble ne - 1 (14,3%)
  • Eble - 4 (57,1%)
  • Kredeble jes - 2 (28,6%)
Kial?
  • Ŝajnas memklara temo por mallonga telefonintervjuo por la libropaĝo.
  • Dependas de la enhavo de la libro.
  • Dependas de tio, ĉu la libro estos uzata por iu specifa celo.
  • Dependas de tio, kiel ĝenerale interesaj la libro kaj la persono estas.
  • Jes, iom neatendite kaj amuze. Loke.

 

7. Vi ekscias, ke loka bando kiu kantas en Esperanto koncertos antaŭ 2.000 personoj dum internacia Esperanto-kongreso en Kopenhago. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Eble - 2 (28,6%)
  • Kredeble jes - 3 (43%)
  • Tutcerte - 2 (28,6%)
Kial?
  • Unika bando? Se ni antaŭe ne havis artikolon pri la bando ni nun kompreneble devos havi!
  • En malgranda municipo kiel Lomma aŭ Svedala tio povus funkcii. Kaj tiam evidente estus bona kazo fari filmeton por la reto!
  • Mi tamen ŝatus havi ligon al tio, ke Esperanto en si mem iel estas aktuala.
  • Jes, estas unikaĵo se bando kantas en Esperanto.
  • Jes. Loka temo. Kaj neatendita.

 

8. Vi ekscias, ke la ĝenerala sekretario de Unesko parolos pri internacia interkompreniĝo antaŭ 2.000 personoj dum internacia Esperanto-kongreso en Kopenhago. Ĉu tio povas iĝi artikolo?

  • Kredeble ne - 4 (50%)
  • Eble - 2 (25%)
  • Kredeble jes - 2 (25%)
Kial?
  • La temo ne vekas aparte grandan atenton. Antaŭvideble.
  • Sonas tro nebule.
  • La persono en si mem devas esti interesa, kaj depende de tio, kion ŝli diras, ja povus iĝi artikolo. Se ŝli krome parolas EN esperanto, tio ja estas interesa kvazaŭtrarompo por Esperanto sur alta internacia nivelo.
  • Jes, se la parolado en si mem enhavas ion interesan?
  • Kian ĝeneralan intereson havas la afero?
  • Ŝajnas deviga rutinaĵo. Nenio frape eksterordinara.
Jukka Pietilainen
Jukka Pietilainen diras:
2013-06-07 12:49
Tio kio ankaŭ interesas min estas la relative granda malkongruo inter la opinioj de ĵurnalistoj. En plej multaj demandoj aperis respondoj al tri diversaj alternativoj (el kvin eblaj). Min interesas demando, ĉu iuj el tiuj ĵurnalistoj pli ofte respondis pozitive rilate al esperantaj temoj, kaj aliaj ĝenerale pli negative. Do, ĉu ekzistis en tia samplo pli esperantismaj kaj malpli esperantismaj ĵurnalistoj? Ĉu eblus disdoni ankaŭ distribuon de respondoj po ĵurnalisto?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-06-07 12:54
Mi uzis la enketilon de surveymonkey.com. Laŭ mia kompreno ne eblas tie vidi, kiel unuopaj pridemanditoj respondis - la respondoj estas anonimaj.

Kalle K.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-07 15:20
La problemo de tiu enketo estis, ke al ghi respondis tro malmultaj jhurnalistoj. Pro la malmulteco de partoprenantoj la rezulto esprimita en procentoj farighas ne sufiche eldirpova kaj reprezenta, char en pluraj kazoj ekzistas ekvilibro inter jeso kaj neo. Iu tendenco ja estas videbla, sed ofte la sama kvanto respondis per jes kaj ne, do po 50%, 25% au 37,5%. La respondoj pri la kialoj estas ech pli interesaj kaj utilaj ol la ciferoj mem, kiuj en tia formo apenau havas sencon au povas esti utiligeblaj.
Bedaurinde, mankas analiza konkludo kun komento fare de la enketinto mem, pro kio aliaj devas fari ghin.

Oni ripetu tiun enketon inter pli largha jhurnalistaro por havi pli da datenoj. Parte eble kun aliaj demandoj.

Redakcio
Redakcio diras:
2013-06-07 15:27
La analiza konkludo kun komento fare de la enketinto mem troviĝas ĉi tie:
http://www.liberafolio.org/[…]/kial-esperanto-interesu-jurnalistojn

Tie mi interalie skribas ankaŭ: "la rezultoj absolute ne havas ian statistikan signifon, sed ja povas doni iom da materialo por pripensado."

Kalle K.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-07 16:24
En ordo. Mi maltrafis kaj relegos ghin. Vi estas absolvita :-)
Eble realdonu tiun konkludon chi tien, malgrau la ligo al la antaua artikolo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-08 12:21
Fakte la specimeno konsistas el nur 8 ĵurnalistoj, iam eĉ nur 7. Aldone, tiuj estis ĉiuj de la sama ĵurnalo kaj - laŭ mia kompreno - eble eĉ pli misaveraĝigante - kolegoj de Kalle. Jam la ideo doni elcentaĵojn por tiel malgrandaj nombroj estas ĉi-okaze plene misgvida. La sola ĝusta eldiro estus diri ion laŭ la skemo - 2 el la 7 pridemanditoj respondis ...

Ĉio alia estas statistika stultaĵo.

Kaj la ideo ie noti 28.6%, do ŝajnigante enorman precizon, estas jam rekte fraŭda. Mi supozas, ke regis ĉe Kalle tamen ne fraŭdemo, sed simpla akcidenta senpripenso.

Sed ĉio ĉi ne signifu, ke la respondoj ne estas interesaj. Temas simple pri la rezulto de enketo inter 7 aŭ 8 ĵurnalistoj. Ne pliom, ne malpliom. :)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-06-08 12:33
Sed imagu, ke iu freneza instanco nia prenos la nombrojn kaj redonos nur la elcentaĵojn! Do tiam kvazaŭ preterpase ekestos giganta enketo kun precizego de eĉ nur dekono de elcento! Cetere, por atingi tian precizon de la eldiroj necesus intervjui pli ol 4000 ĵurnalistojn.

Evidente tiuj, kiuj ne konas la fonan bazon, supozos ĉion ĉi grandega afero, kaj, same evidente, ke la derivita statistikaĵo - eble bela 3d-histogramo - fidinde pruvos ion ajn.

Jen reala danĝero, ĉu ne?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-08 13:52
Tiu danghero jes reale ekzistas! En sia senlima stulteco, la Eo-propagandistoj estas tiom ruzaj, tiel ke ili facile kapablas (mis)utiligi chiujn tiujn ciferojn por fari el muso elefanton.

La totala stulteco de certaj jhurnalistoj ja respegulighas en la unua respondo al la supra demando n-ro 1. Chi tiu demando-respondo estas vere matura por formi novan skurilan anekdoton pri la utileco de Eo.