Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Tekstoparola programo ankaŭ por Esperanto

Tekstoparola programo ankaŭ por Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-24 19:45
[RET-INFO]Komputilaj voĉlegaj programoj iĝas ĉiam pli bonkvalitaj, sed kian perspektivon ili signifas?

La komputila teknologio evoluas tre rapide ankaŭ en lingva tereno. Inter similaj aliaj projektoj, jen aperis programo, kiu kapablas voĉlegi skribitan tekston en 32 lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto.

Kvalito de prononcado ankoraŭ varias ĉe diversaj lingvoj. La Esperanta versio (rekonanta x-koditan tekston)  estas ankoraŭ mankohava, sed ekzemple la hungara estas surprize bona, uzebla.

Senpaga test-versio de tiu ĉi voĉlega programo estas provebla ĉe:http://www.oddcast.com/home/demos/tts/tts_example.php?var=1

Por provi la funkciadon iru al la supra retpaĝo, elektu iun lingvon, entajpu iun tekston en la rubrikon "Enter text" kaj fine premu la butonon "Say it"...

Ĉe pluraj lingvoj oni povas elekti inter la paroluloj, oni povas elekti ĉu parolu viro aŭ virino, kaj oni povas aldoni diversajn efektojn (ekzemple oni povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolfluon).


La programo estas vere impresiga, kaj instigas pensi pri baldaŭa estonto de lingva situacio: 
1. voĉ-rekonaj/skribaj programoj, 
2. maŝina tradukado, 
3. tekstoparolaj programoj.

Por ĉiu laŭ sia gepatra lingvo...


Szilvási László

arkivita en:
Ergard
Ergard diras:
2013-03-25 06:24
Kaj ĉu venos finvenko?
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-03-26 13:57
Tiu parolanta "Ludoviko" sonas kiel Renato Corsetti sed ial ne komprenas Unikodon...
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-03-26 19:08
Mi enmetis "ne ĝeniĝu joĉjo" kaj venis tute nekomprenebla "ne jeniju jojo" rapidege prononcata. Ĉu mi devos fari progresojn por majstri la ilon aŭ ĉu la ilo devos pliperfektiĝi?
Ret-Info
Ret-Info diras:
2013-03-26 21:30
Por Esperantaj tekstoj la programo uzas x-kodadon.