Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-29 10:23
[RET-INFO] Plurcent sciencaj kaj teknikaj libroj, artikoloj estas senpage legeblaj kaj elŝuteblaj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB...

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn.

Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.

Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp.

Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj helpantoj, kunlaborintoj!

Ni invitas ankaŭ vin kunlabori!

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/steb/

Szilvási László / Ret-Info

arkivita en:
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-03-30 07:52
STEB estas alia bona pasho sur la vojo starigi pli kaj pli kompletan, virtualan bibliotekon por Esperanto. Ghi chefe pritraktas sciencajn aferojn, kaj ghi povas servi kiel fonto de aldonaj legajhoj por la venontaj kursoj de la Universitato de Esperanto www.universitato.info .

Ekzemple, pri la kurso de Profesoro Federico Gobbo nomata Filozofio kaj Historio de la Informadiko, STEB havas chirkau 50 verkojn pri informadikaj kaj komputilaj temoj, inter ili, skribajhoj de Reinhard Fossmeier, Marc Bavant, Dave Coffin kaj Pejno Simono.

Simile por la kurso pri Astronomio kaj Astrofiziko de Amri Wandel, ekzistas IKU prelegoj de Amri mem, verkoj de H. M. Maitzen, kaj kelkaj tradukoj de Don Harlow. Ankau enestas interesaj skribajhoj el Brazilo de Helio Jaques Rocha Pinto.

Gratulon kaj dankon al tiuj longdauraj kunlaborantoj de STEB: Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, kiuj enmetas la verkojn. Ju pli da verkoj en STEB, des pli bone. Eble aliaj el niaj sciencistoj kaj tradukistoj trovos STEB-on kaj kontribuos. Ni esperu, char, lau mi, bibliotekoj devas esti unu el niaj strategiaj priortitatoj.

Ni Esperantistoj ESTIS sur pli defendebla grundo en la papera mondo antau kelkaj jardekoj, lau mi. Nun ni devas esti pli agresemaj en la virtuala, mi pensas. Ni ne lasu al armeo de ege tro bone pagitaj advokatoj enshlosi niajn vortajn trezorojn.

Dennis Keefe