Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Rekorde malgranda IJK atendas en Israelo

Rekorde malgranda IJK atendas en Israelo

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-09 09:13
Ĝis nun aliĝis malpli ol 50 eksterlandanoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Israelo. La kongreso ŝajnas iĝi la plej malgranda post 1967, kiam la IJK pro la Sestaga milito lastmomente estis movita el Israelo al Roterdamo.
Rekorde malgranda IJK atendas en Israelo

La situo de la IJK-urbo Nazareto

La estraro de TEJO post sia maja reta kunsido en letero al la komitato esprimis bedaŭron pro la fakto, ke ĝis nun malpli ol 50 eksterlandanoj aliĝis al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto en la ĉefe araba urbo Nazareto. "La klopodo estu tamen organizi bonan kongreson, kvankam malgrandan", skribas la estraro.

La kvanton de ĝisnunaj aliĝintoj eblas kompari kun tiu de la same ekstereŭropa IJK en Kubo en 2010. Tiam la 5-an de junio estis jam 110 aliĝintoj, ĉiuj nekubanoj.  La fina nombro de anticipaj aliĝoj tiam estis 133. Aldone ĉeestis eble ĝis kvindeko da kubaj esperantistoj. Tiam multaj el la partoprenantoj estis nejunuloj, kiuj partoprenis ankaŭ la Universalan Kongreson en Kubo.

La kongresoj en Kubo kaj Israelo tial eble ne rekte kompareblas, sed ŝajnas ke la kvanto de ĉeestantoj en Nazareto apenaŭ povos atingi la ciferon 100. Lastfoje la kvanto de IJK-anoj estis sub 100 en la jaro 1967, kiam la kongreso same devis okazi en Israelo. Tiam ĝi estis lastmomente nuligita pro la Sestaga milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio. Anstataŭe estis urĝe organizita nova kongreso en Roterdamo.

Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, ĉu oni povas supozi, ke la maltrankvila situacio en la regiono, kaj speciale la kaosa milito en la najbara Sirio, influis la kvanton de aliĝintoj. Li ne kredas tion.

Łukasz Żebrowski: – Ni ricevis nur unu komenton de persono kiu eksplicite decidis ne partopreni pro sekurecaj kialoj, do ĝi malverŝajne estas signifa kialo.

Libera Folio: Kial do, laŭ via supozo, la kvanto de aliĝintoj estas tiel malalta?

Rekorde malgranda IJK atendas en IsraeloŁukasz Żebrowski: — Verŝajne grava kialo estas malfrua apero de la aliĝilo kaj la retejo, kio ŝuldiĝas inter alie al la fakto ke la loka teamo estis trompita en origine planita IJK-ejo - kibuco Afikim. Tial necesis trovi alian lokon, kio prenis multon da tempo. La aliĝilo interalie malfruis ankaŭ ĉar la israela LKK evoluigadis kompletan sistemon por administrado de partoprenantoj (kion antaŭe la komitato taskis al la estraro de TEJO). Plia ebla kialo estas la relative alta vojaĝkosto al Israelo, kiu ŝajnas al eŭropanoj proksima, kaj tamen troviĝas en alia kontinento.

Libera Folio: Kial TEJO ne sekvas la rekomendon de la komitato de UEA, laŭ kiu IJK kaj UK prefere okazu relative proksime, por ke eblu facila partopreno en ambaŭ?

Łukasz Żebrowski: — Ĝenerale ni sekvas ĉi tiun rekomendon, tamen ne ĉiam tio estas ebla, nek nepre ĉiam preferinda. Relative proksimaj al Islando estas sole Britio kaj Irlando kaj de tiuj landoj ni ne ricevis kandidatiĝojn por IJK 2013. Se temas pri la jaro 2014 ni tute konscie elektis nordan Brazilon, sufiĉe foran al Bonaero: nia intenco estis ebligi al laŭeble multaj amerikanoj partoprenon en internacia kongreso. Ili ja ne havas tian ŝancon tro ofte, malkiel eŭropanoj, por kiuj apudaj kongresoj en 2014 estus supozeble pli favoraj. Do, kompreneble inter aliaj kialoj, pri distanco ni havis alian prioritaton.

— Aldonindas ke niaopinie, ekstereŭropaj kongresoj nur plialtigas la aktivemon de la gejunuloj kiuj ne havas sammulte da eblecoj partopreni pli grandajn eventojn. Efektive, ĝuste en la lasta jardeko IJK iĝas pli kaj pli vere internacia evento, paŝanta tra pluraj anguloj de la mondo.

Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, multaj kongresemuloj en TEJO-aĝo ŝajnas preferi Islandon. Laŭ li estas problemo, ke la du ĉefaj kongresoj ne okazas proksime unu al la alia.

Rekorde malgranda IJK atendas en IsraeloOsmo Buller: – Tio estas bedaŭrinda, sed ofte, kvankam ne ĉiujare, TEJO estas senforta tiurilate pro manko de invito el la lando de UK aŭ alia proksima lando. Ĝi tamen devus nepre klopodi okazigi IJK kiel eble plej proksime al la loko de UK. Tiam ambaŭ kongresoj, sed precipe IJK, profitus kaj havus pli da aliĝintoj. Ju pli malproksime unu de la alia la kongresoj okazas, des pli multekoste aŭ eĉ tute ne eble estas partopreni en ambaŭ kaj necesas elekti. Pli da gejunuloj ŝajnas preferi la Rejkjavikan UK al IJK, ĉar fine de majo la 98-a UK havis 80 aliĝintojn malpli ol 30-jarajn.

Libera Folio: Ĉu la emo de iuj TEJO-estraranoj sendependigi la organizon disde UEA ankaŭ iel rolas?

Osmo Buller: — Certe neniu en TEJO intence faras ion, kio povus subfosi la organizon kaj ĝian plej gravan eventon. La ekzemplo pri IJK kaj UK bone montras ankaŭ pli ĝenerale, ke al TEJO estas des pli avantaĝe, ju pli proksime ĝi estas ligita kun UEA.

— Cetere, ĉi-jare IJK parte suferas ankaŭ pro la Azia Esperanto-Kongreso, kiu same okazis en Israelo en marto. Se tiuj du kongresoj okazus en sinsekvaj semajnoj, ambaŭ havus pli da partoprenantoj. Certe ankaŭ politikaj konsideroj kaŭzas, ke iuj potencialaj kongresanoj ne volas aliĝi al kongreso en Israelo. Same okazis ĉe la UK en Tel-Avivo kaj iuj aliaj UK-oj.

Grava problemo, kiu trafas ne nur la IJK-n sed ankaŭ la lastatempajn Universalajn Kongresojn, laŭ Osmo Buller estas la ĝenerala ekonomia krizo, kiu reduktis internacian turismon kaj precipe vojaĝadon al foraj landoj. Pri tio tamen rekte kulpas nek TEJO nek UEA.
arkivita en:
Javier Alcalde
Javier Alcalde diras:
2013-06-05 12:11
Cetere pli ol 500 subtenas la alvokon chn.ge/10Y1SHQ Ĉu iu pensas ke estas rilato inter la du faktoj?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-05 14:30
La Eo-movado eniris fazon, en kiu la nombro de membroj kaj alighoj chie farighas rekorde malaltaj. Eble ekzistas esceptoj, sed la ghenerala tendenco estas tia. La malmultaj e-istoj kiuj restis en la mondo po iomete disdividighas tra la diversaj kongresoj. Tial oni ne miru pri malaltaj alighnombroj. Ankau en Islando vershajne estos rekorde malalta nombro, despli se oni subtrahas chiujn honorajn membrojn kaj la amason da atenditaj turistoj el Japanio kaj Chinio, kiuj probable ech tute ne parolas Eon. Do, praktike restas esence nur germanoj kaj francoj, nederlandanoj kaj usonanoj, austroj kaj svisoj (kiun ties familianoj), chefe pensiuloj, kiuj havas ankau la monon por viziti tiajn (tro multekostajn) kongresojn. Islandanoj mem ja estas ankau nur malmultaj. Min persone ili plej multe interesus, char oni povas konsideri islandanojn iom "ekzotaj".

La interreto ne povas rekompenci tiun vakuon. Tio estas la problemo de Esperanto kaj de la Eo-movado mem.

Pri TEJO: Al mia lastatempe lanchita enketo pri eraroj kaj problemoj de Esperanto, ankau al chiuj estraranoj kaj komitatanoj de TEJO, NENIU "oficiale" respondis el tiu medio. Do, kion oni ankorau atendu de TEJO? Kiucele ili utiligas Esperanton? Chu nur por turismi, amuzighi, festi kaj dibochi, kaj poste malaperi kiel e-istoj? En "mia" tempo, TEJO estis iomete pli serioza, sed nur iomete :-)(
Neceseco
Neceseco diras:
2013-06-05 15:33
Mi ne havas monon, malfortune.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-05 16:49
Eble oni organizu apartan UKn por monmalhavuloj. En ghi eble aperos pli da partoprenantoj ol che la oficiala UK! :-))

(La oficiala UK ja chiukaze farighis krom chefe turisma kaj propaganda nur pure komerca entrepreno de UEA - kiu esperas fari grandan gajnon, kvankam la gajno ne chiam estas klara. Pro tio oni bojkotu tiun aranghon tiom longe ke UEA ne shanghos sian strategion kaj sian politikon, kiu kondukis Esperanton en la dilemon kaj sakstraton).

Javier Alcalde
Javier Alcalde diras:
2013-07-03 12:53
Interesa maloficiala retejo de IJK 2013 http://ijk2013.net/
Gabrielo Corsetti
Gabrielo Corsetti diras:
2013-07-14 13:18
Mi pensas ke la malmultaj aligxoj al la IJK estas tute kompreneblaj. Ekster-Euxropaj IJK cxiam havas malpli da partoprenantoj. La lastatempaj IJK en Vietnamo kaj Kubo almeanxu okazis en la sama loko kiel la UK, kaj tuj poste. La cxi-jara IJK tamen okazas suficxe malproksime de la UK, kaj multe pli malfrue. Krome ankaux estas ekonomia krizo en multaj Euxropaj landoj. Finfine, en la Mezorienta regiono estas relative malmulte da Esperantistoj ekster Israelo.

Cxiu kaze, mi pensas ke la nombro da partoprenantoj ne estas la nura grava afero. Se la IJK utilos por plifortigi la Israela movado kaj doni al junaj Israelanoj, kiuj interesigxas pri Esperanto la eblecon koni eksterlandajn Esperantistojn kaj eniri la internacian movadon, tiam gi estos sukcesa.