Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Provnumero de MONATO elŝuteblas dum 10 tagoj

Provnumero de MONATO elŝuteblas dum 10 tagoj

de Ret-Info Laste modifita: 2013-01-26 23:32
Provnumero de MONATO elŝuteblas dum 10 tagoj

Titolpaĝo de magazino Monato

MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, aperanta ankaŭ en papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la februara numero de la magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci la abonantojn, la eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara numero.

Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per senpaga elŝuteblo dum dek tagoj:

- la pdf-versio estas havebla ĉe la adreso:
  https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.pdf 

- kaj la dosierformo ePub ĉe:
  https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.epub 

La pdf-versio estas rekomendita por tablo- kaj teko-komputiloj; la epub-versio estas oportuna por legado en librolegiloj kaj lertaj telefonoj.

Post la provado informoj pri la magazino kaj abonado estas troveblaj ĉe: http://www.esperanto.be/fel/mon/ 

La supraj ligiloj validos dum 10 tagoj.

arkivita en: