Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton

Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-13 19:36
Post duonjara kaoso Pola Esperanto-Asocio denove havas funkciantan estraron. Kiel provizora prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak. Lia tasko estos gvidi la asocion dum duonjaro, ĝis la planata membrokunveno kiu elektos ordinaran estraron.
Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton

Parto de la nova estraro de PEA

La antaŭa prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, demisiis jam komence de majo 2012, post unujara oficado. La estraro de li gvidita vidis kiel sian ĉefan taskon ŝanĝi la statuton de la asocio kaj modernigi ĝian strukturon, tiel ke la membroj ne plu devu aliĝi al iu el la regionaj filioj de PEA, sed rekte al la asocio. La statutoŝanĝo estis efektivigita, sed poste oficiale kontestita de interna opozicio, kaj tial nevalida.

Post sia demisio, Arkadiusz Zychewicz unue indikis, ke li restos en la estraro kiel ordinara membro. La estraro tamen en la praktiko ne funkciis, kaj en septembro Arkadiusz Zychewicz anoncis, ke li komplete forlasas ĝin. Libera Folio unue en julio kaj denove en oktobro 2012 turnis sin al Arkadiusz Zychewicz por ekscii la kialojn de lia decido, sed ĝis nun ricevis nenian respondon.

Sabate la 19-an de januaro okazis eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj, kiel postulis la malnova, plu valida statuto de PEA. La delegitoj denove aprobis novan statuton, laŭ kiu ne plu estos bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estos kunveno de individuaj membroj.

Oni ankaŭ elektis portempan estraron, kies ĉefa celo estos aranĝi la unuan kunvenon de la membroj laŭ la nova statuto. Laŭplane la kunveno okazos en junio, kaj dum ĝi estos elektita la unua nova estraro por plena oficperiodo. Samtempe oni ankaŭ esperas ordigi la nunan kaoson en la financaj dokumentoj de la asocio.

Kiel nova prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak, kiun Libera Folio jam kontaktis, sed kiu ankoraŭ ne respondis al niaj demandoj. Kiel vicprezidanto estis elektita Barbara Pietrzak.

En la nova estraro membras ankaŭ Robert Kamiński, Alina Mozer, Anna Maria Koniecpolska-Bień, Teruo Matsumoto, kaj du TEJO-estraranoj: Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski.

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-01-21 20:32
Neniu ghis nun komentis. Homoj ne scis vershasjne, chu kredi au ne, chu ghoji au ne. Mi kiel patrioto kaj dumviva membro de PEA deziras al "nova" estraro por bono de Esperanto en Pollando kaj Esperantujo sukceson!

Tamen por ghi estu sukcesa, ghi devas akcepti pretecon kunlabori kun chiuj aliaj organizoj en Pollando, juste kontribui al ghiaj federacio kaj akcepti novajn agadmetodoj en shanghigita monda ordo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-22 22:14
Nature, chiuj estas perpleksaj kaj ne povis trovi la taugajn vortojn. Fakte mi volis skribi komenton samsencan, lau la unua frazo de Stani (la eterna optimisto), sed mi rezignis.
Chu la aliaj estraranoj konscias pri tio kiuj estas Mandrak kaj Pietrzak, mi ne scias. Oni devas atendi la pluan evoluon. Eble iu miraklo okazos en la (mal)benita lando de Johano Paulo II.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-23 09:15
Mi estas malpli fatalisma ol amiko Künzli. Per serĉo en la reto oni povas akiri informojn de la funkciuloj, pri kiuj ili eventuale mem ne konscias. Ni prenu Alina Mozer ekzemple:
ne la jenan (bedaŭrinde)
http://www.modelmayhem.com/2810598
Sed la jenan:
http://languageequality.blogspot.de/[…]/speech-by-sean-o-riain.html
ni trovos ekzemple:
http://groups.yahoo.com/group/ikue/message/3922
kaj legas: nome de la Kunviva Rozario de la esperantistoj,{....] Alina Mozer (PL), [...]
Post kvaron horo mi povus havi analizon de ĉiu estrarano. Eble pli amuza ludo ol okupiĝi pri sensencaj debatoj pri viando aŭ ne.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-23 14:33
Shajnas, ke ni parolas pri du diversaj aferoj, au du grupoj de personoj. Mi ne konas la ceterajn estraranojn, kaj ili ankau ne interesas min. Min interesas nur la cheesto de P kaj M, por tiel diri. Kaj Rynduch tute ghuste reagis. Roland estas novulo (kvankam malnova e-isto), kaj li ofte ne konas la antauhistorion de certaj temoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-23 14:52
Bone. En 2011 OdE Nr. 3 mi trovis pri Stanisław Mandrak, kiun mi ne konas.

<i>Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Eŭropo, la Estraro de UEA nomumis trimembran regionan komisionon.
Ĝia kunordiganto estas Oszkár Princz, sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. La aliaj membroj estas Stanisław Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kaj Ján Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio. </i>

Evidente meritplena veterano, kiu multon faris por la Movado!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-23 17:54
Mi ne scias kaj ne memoras, kion la menciitaj personoj konkrete faris "por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Eŭropo". Lau mi ili nenion faris.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-24 21:19
 En Pollando estas kelkdek E-organizoj, ili estas aŭ tutpollandaj aŭ regionaj, fakaj ktp. PEA estas nur unu el ili kaj nun ĝi ne povas pro tio jam plu gvidi aŭ ligi ĉiujn polajn esperantistojn. JAM ESTAS BEZONO KREI LA FEDERACION DE SENDEPENDAJ KAJ EGALRAJTAJ E-ORGANIZOJ por ekzemple la jenaj celoj: 1. organizi ĉiun duan jaron TUTPOLLANDAN E-KONGRESON kaj aliajn E-kongresojn kulturajn, fakajn ktp. 2. kune kun la najbaraj landoj organizi Eŭrop-regionajn E-kongresojn, seminariojn ktp.3. havi komunan TTT-ejon kun la diskut-forumo 4. komune eldoni lernolibrojn, vortarojn ĝeneralajn kaj fakajn, fakan literaturon, literaturon originalan kaj tradukitan, E-gazeton (ankaŭ retan version) 5. La Federacio reprezentus Polan Esperantistaron ĉe la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (jam ekzistanta en Pola Parlamento - prezidanto de ĝi estas senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt), aŭ reprezenti ĉe Ministerio pri Edukado kaj ĉe aliaj institucioj en Pollando aŭ eksterlande 5. La Federacio havu komunan sidejon en Varsovio kiun financus ĉiuj E-organizoj de la FEDERACIO proporcie je la nombro de siaj anoj 6. ...ktp.