Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Nova Heroldo promesata post Rejkjaviko

Nova Heroldo promesata post Rejkjaviko

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-29 09:25
Ĉar Heroldo de Esperanto ĉesis aperi ĉe la Esperanta Civito, ĝia iama eldonanto Gian Carlo Fighiera anoncis, ke li nun transdonas la gazeton al ankoraŭ anonimaj personoj, kiuj promesis prizorgi ĝian pluan aperadon. La anonimuloj planas kunvenon pri la temo en Rejkjaviko.
Nova Heroldo promesata post Rejkjaviko

Heroldo de Esperanto

Heroldo de Esperanto, iam unu el la pintaj gazetoj en Esperantujo, estis fondita de Teo Jung en 1920 kaj transdonita al Ada Fighiera Sikorska en 1961. Dum ŝia ĉefredaktora periodo ŝia edzo, Gian Carlo Fighiera, estis la eldonanto de la gazeto.

Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tamen tuj pludonis ĝin al LF-koop. Sub la nova posedanto Heroldo de Esperanto iĝis grava parto en la tiel nomata Esperanta Civito. Laŭ Gian Carlo Fighiera, la nova posedanto malrespektis la tradicion kaj principojn de la gazeto.

La tradicio kaj principoj estis, i.a.: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio, Fighiera skribis en publika deklaro en 1998.

Jam tiam li anoncis, ke li reprenas la rajton eldoni la gazeton, sed en la praktiko nenio okazis, kaj Heroldo de Esperanto dum pliaj 13 jaroj restis la ĉefa presita organo de la Civito. Tamen la abonantoj iom post iom malaperis, kaj ekde 2011 la Civita Heroldo ekhavis ĉiam pli gravajn problemojn pri la aperritmo.

En la jaro 2013 aperis neniu numero de la gazeto, kiu devus aperi 17-foje jare. La Civito silentis pri la enorma malfruo, sed la 10-an de junio en ĝia retejo aperis informo, laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. Ŝajne ĝuste tiu anonco instigis la anonimajn aktivulojn turni sin al la antaŭa eldoninto Gian Carlo Fighiera kun la propono transpreni la eldonadon.

En komuniko dissendita la 22-an de junio al nekonata kvanto da adresoj, Gian Carlo Fighiera anoncas, ke, pro la neaperado de Heroldo, li decidis "akcepti la proponon de kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj pluaperigi ĝin en reta kaj papera formoj".

– Mi ricevis la proponon antaŭ nelonge kaj mi decidis akcepti ĝin ĉar mi esperas, ke HdE renaskiĝos. Sendube, la informo ke la gazeto ne plu aperas kaj ke oni provas senrajte vendi ĝin rapidigis la decidon, klarigas Gian Carlo Fighiera, responde al demando de Libera Folio.

Laŭ la teksto de la komuniko, la decido okazis sen ajnaj financaj kondiĉoj, sed estas ligita al la postulo, ke la gazeto respektu la tradicion kaj principojn, kiujn starigis Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska:

“Heroldo“ estu neŭtrala kaj sendependa rilate al kiu ajn ideologio nemovada kaj movada.

Ĝi objektive informu pri la agado kaj atingoj de la Esperanto-movado  kaj -komunumo en la kampoj de disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo.

Plia kondiĉo estas, ke eventuala plua transdono de la gazeto same okazu senpage.

La ĝis nun anonimaj eldonantoj siaflanke promesas dum unu jaro senpage liveri la gazeton al ĝisnunaj abonantoj kiuj pagis por numeroj ĝis nun ne eldonitaj. La teksto de la komuniko tamen ne indikas, kiom da numeroj devas aperi dum tiu jaro. Ankaŭ ne estas indikite, ĉu la novaj numeroj komencu per 2013:1, ĉar nenio aperis ĉi-jare, aŭ tamen per la plej frua neaperinta numero, 2011:12.

Libera Folio provis kontakti la anonimulojn, sed tiuj tra Gian Carlo Fighiera komunikis, ke ili ne deziras prezenti sin pli frue ol en la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, ĝis nun neniu salono por kunveno pri Heroldo de Esperanto estis mendita.

Libera Folio: Ĉu UEA disponigus salonon por tiu celo senpage?

Osmo Buller: – Krom por la kunsidoj de UEA mem kaj por oficialaj kongresaj programeroj, UEA disponigas salonon senpage por la Akademio kaj por unu kunveno de SAT. Por aliaj kunvenoj necesas pagi luon, kiu tamen estas nur parto de la sumo, kiun UEA pagas al la kongresejo.

La Esperanta Civito kaj LF-Koop sendube ne konsentas, ke la iama eldoninto Gian Carlo Fighiera havas la rajton transdoni Heroldon de Esperanto al novaj respondeculoj, kaj ĝi apenaŭ konsentos transdoni la registron de abonantoj al nova redakcio. Abonantoj tamen certe trovos aliajn manierojn pruvi, ke ili pagis sian kotizon, se efektive aperos nova Heroldo.

Formala jura konflikto pri la eldonrajto kaj la rajto je la nomo de la gazeto apenaŭ estiĝos, pro la limigitaj financaj rimedoj de la Civito.
arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-06-24 15:41
Atendebla reago de la Civito ("Delira intervjuo de Gian Carlo Fighiera") kun atendeblaj minacoj: http://www.esperantio.net/index.php?id=2195
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-06-25 15:18
> Formala jura konflikto pri la eldonrajto kaj la rajto je la nomo de la gazeto apenaŭ estiĝos, pro la limigitaj financaj rimedoj de la Civito.

Kiam en la homa historio limigitaj financaj rimedoj haltigis obsedon, malamon kaj reagon al memperceptata "maljustajho"? Ilia limigiteco povas malhelpi, sed ne malebligi. Eble la financaj rimedoj de la Civito estas ja limigitaj, sed tio ne nepre malebligos al ili foruzi, se necese kaj se sufiche obsede, chiujn siajn ekzistantajn rimedojn por tiel "nobla celo".
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2014-04-10 20:03
La misio de La Civito estas nun pli-malpli plenumita. Tute klare tiu misio estis por subfosi la Esperantismon. La Raŭmismo estas vaka filozofio; se iu volas uzi Esperanton por la propraj celoj kaj ne partopreni en la movado, kio estas la problemo? Tiaj homoj ne bezonas iun frataron, kies celo estas kampanji por la fina venko de la Raŭmismo!

Nun la Raŭmismo penetris ĉie, kaj estas vervaj subtenantoj ĉie. Eĉ homoj kiuj deklaras, ke ili estas Raŭmistoj, Idistoj, aŭ kontraŭvenkistoj, povas nun eniri la Estraron de Esperanto-asocio. Homoj estas akceptataj sendemande, tutsimple pro tio, ke ili scipovas Esperanton.

Esperanto-asocioj kolapsas, kaj kiam iu provas prezenti pruvaĵojn pri tio li estas tuj kaj efike silentigata. Ne plu decas prezenti faktojn kaj analizojn. George Orwell provis averti nin, ke ĝuste tiel estas en la angla socio, kiam iu volas esprimi neortodoksan vidpunkton, sed la antaŭparolo de 'Besto-Ĝardeno', en kiu li donis tiun averton, estis forcenzurita de la libro. Ĝuste tiel estas nun tra la Esperanto-movado.

Eĉ kiam mi demandis en uea-membroj, kiu estos la venonta Prezidanto de UEA, intervenis la kutimaj kulpuloj, por malebligi decan diskuton pri tiu demando. Poste evidentiĝis, kiel mi suspektis, ke la afero jam estis decidita malantaŭ la kulisoj. Provo diskutigi antaŭ la formala voĉdono estis sabotita.

Nun ke Giorgio Silfer plenumis sian mision, la demando estas, ĉu li tutsimple emeritiĝos, aŭ ĉu li eniros la movadon mem, por subfosi de interne. Li havus bonajn perspektivojn fariĝi Prezidanto de UEA. Sed tion decidus ne li, sed liaj sponsoroj. Parenteze, ĉu vi sciis, ke PEN-Club estis iam pli-malpli en la manoj de la Kongreso por Kultura Libero, operacio de CIA?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-04-11 13:48
Ĉu? Kiuj estas "liaj sponsoroj"? Ŝajne estas ili kiujn ni devus timi.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2014-04-11 18:09
Ĝuste. Frue en 1974 mi demandis al Ivo Lapenna, ĉu la tiutempaj atakoj kontraŭ li povus havi la saman fonton kiel la atakoj dudek jarojn pli frue, en la afero Connor, kiam Esperanto-Asocio de Norda Ameriko estis transprenita de McCarthy-anoj, kiuj konstante atakis gvidantajn membrojn de UEA. Li respondis, ke tiu estis malbona afero, sed li opinias, ke li estas kaptita inter amboso kaj martelo – do inter la dekstro kaj la maldekstro. Nelonge antaŭ tio, en la sama vizito al nia hejmo, li klarigis sian teorion, ke la tiutempaj atakoj venas de la komunistoj. Mi estis dubema, sed ne sufiĉe sciohava por kontraŭargumenti. Pli-malpli neniu kredis, ke la afero venas de la komunistoj.

La Makartiismo estis kompleksa, sed ĝi rilatis pli al CIA ol pri veraj komunistoj. La asertita komunismo estis nura preteksto. Iu volis ruinigi Esperanton.

Post la morto de Ivo Lapenna en zamenhofa tago de 1987, iom post iom videbliĝis la subfosa agado de Giorgio Silfer. Post la falo de komunismo fine de 1991, ekkolapsis multaj landaj Esperanto-asocioj. En ekskomunismaj landoj oni atribuis tion al la forpreno de la komunismo, ignorante la puŝadon por la angla lingvo fare de British Council, kaj la propagandadon kontraŭ la Esperantismo de Giorgio Silfer kaj K-io. En Britio okazis subita ekkolapso de la membraro en 1992, en rekta linio, kio ne estas natura fenomeno. Tamen Britio ne spertis la komunismon. Kio estis komuna?

Kiam mi esploris pri tio, evidentiĝis pere de la kontoj kaj la protokoloj, ke estas io ege malĝusta en la funkciado de la Estraro. Por tion priesplori mi eniris la Estraron, kaj observis, dum mi samtempe trastudis malnovajn protokolojn. Estis evidente, ke la plimulto de la Estraranoj simpatiis kun la ideoj de Giorgio Silfer. Per la dokumentoj mi eltrovis, ke ili fojon post fojo marĝenigis kernajn aktivulojn en la asocio, inkluzive de la jura konsilisto, kiu fine eksiĝis (http://rik.poreo.org). Ili ankaŭ misinformis membrojn, ke ili eluzas la kapitalon, dum ili kaŝas la fakton, ke la kapitalo dum la tuta periodo de ses jaroj spektakle kreskadis. Kiam mi tion eltrovis, ili iniciatis pluan makartiisman kampanjon, ĉifoje kontraŭ min, kaj mi estis en ekzilo en la asocio depost 2006.

Same kiel en 1974 estis evidenta ligo inter La Puĉo kaj la Afero Connor, nun estas evidenta ligo inter la nuna silferisma kapto de la landa asocio kaj La Puĉo – mi travivis ambaŭ, kaj konis la homojn. Profesoro Phillipson, en sia libro 'Linguistic Imperialism', raportis pri konfidencaj kunvenoj inter USIA kaj British Council, por la hegemonio de la angla lingvo. Hegemonio signifas la trudon de la angla kiel unuan lingvon, kaj do la eliminon de rivaloj. Konfidenceco implicas subfosan agadon, distinge de malkaŝa antaŭenigo de la angla lingvo.

Eble vi volas studi kelkajn el miaj artikoloj ĉe http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo .
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2014-04-11 18:11
Ĝuste. Frue en 1974 mi demandis al Ivo Lapenna, ĉu la tiutempaj atakoj kontraŭ li povus havi la saman fonton kiel la atakoj dudek jarojn pli frue, en la afero Connor, kiam Esperanto-Asocio de Norda Ameriko estis transprenita de McCarthy-anoj, kiuj konstante atakis gvidantajn membrojn de UEA. Li respondis, ke tiu estis malbona afero, sed li opinias, ke li estas kaptita inter amboso kaj martelo – do inter la dekstro kaj la maldekstro. Nelonge antaŭ tio, en la sama vizito al nia hejmo, li klarigis sian teorion, ke la tiutempaj atakoj venas de la komunistoj. Mi estis dubema, sed ne sufiĉe sciohava por kontraŭargumenti. Pli-malpli neniu kredis, ke la afero venas de la komunistoj.

La Makartiismo estis kompleksa, sed ĝi rilatis pli al CIA ol pri veraj komunistoj. La asertita komunismo estis nura preteksto. Iu volis ruinigi Esperanton.

Post la morto de Ivo Lapenna en zamenhofa tago de 1987, iom post iom videbliĝis la subfosa agado de Giorgio Silfer. Post la falo de komunismo fine de 1991, ekkolapsis multaj landaj Esperanto-asocioj. En ekskomunismaj landoj oni atribuis tion al la forpreno de la komunismo, ignorante la puŝadon por la angla lingvo fare de British Council, kaj la propagandadon kontraŭ la Esperantismo de Giorgio Silfer kaj K-io. En Britio okazis subita ekkolapso de la membraro en 1992, en rekta linio, kio ne estas natura fenomeno. Tamen Britio ne spertis la komunismon. Kio estis komuna?

Kiam mi esploris pri tio, evidentiĝis pere de la kontoj kaj la protokoloj, ke estas io ege malĝusta en la funkciado de la Estraro. Por tion priesplori mi eniris la Estraron, kaj observis, dum mi samtempe trastudis malnovajn protokolojn. Estis evidente, ke la plimulto de la Estraranoj simpatiis kun la ideoj de Giorgio Silfer. Per la dokumentoj mi eltrovis, ke ili fojon post fojo marĝenigis kernajn aktivulojn en la asocio, inkluzive de la jura konsilisto, kiu fine eksiĝis (http://rik.poreo.org). Ili ankaŭ misinformis membrojn, ke ili eluzas la kapitalon, dum ili kaŝas la fakton, ke la kapitalo dum la tuta periodo de ses jaroj spektakle kreskadis. Kiam mi tion eltrovis, ili iniciatis pluan makartiisman kampanjon, ĉifoje kontraŭ min, kaj mi estis en ekzilo en la asocio depost 2006.

Same kiel en 1974 estis evidenta ligo inter La Puĉo kaj la Afero Connor, nun estas evidenta ligo inter la nuna silferisma kapto de la landa asocio kaj La Puĉo – mi travivis ambaŭ, kaj konis la homojn. Profesoro Phillipson, en sia libro 'Linguistic Imperialism', raportis pri konfidencaj kunvenoj inter USIA kaj British Council, por la hegemonio de la angla lingvo. Hegemonio signifas la trudon de la angla kiel unuan lingvon, kaj do la eliminon de rivaloj. Konfidenceco implicas subfosan agadon, distinge de malkaŝa antaŭenigo de la angla lingvo.

Eble vi volas studi kelkajn el miaj artikoloj ĉe http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo .
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-04-12 19:24
Ian ankoraŭ ne sukcesis konvinki min, ke la Esperanto-Movado indus la investojn de la menciitaj sekretaj organizoj de Usono kaj GB.


La aktuala influo de Esperanto estas neglegtinda (eĉ se la funkciuloj de UEA aŭ de certaj landaj asocioj trankviligas sian membraron per aliaj analizoj) kaj neniu danĝero al la hegemonio de la angla lingvo.

Mi ekde la komenco ne komprenis, kion celis la t.n. "Civito" En la 1990aj jaroj mi rajtis skribi en "revuo esperanto" ke AIS (Akademio Internacia San Marino) ludas universitaton, anstataŭ "ludi la rolon de universitato" en la Esperantista medio. Simile mi havis la impreson, ke Silfer kaj la liaj proksimuloj simple deziris "ludi ŝtaton" kun instancoj, konstitucio, juĝejo, banko ktp. Ili ne dependis de eksteraj monrimedoj aŭ inspiroj. Ili mem elpensis ĉion kaj honeste kredis kontribui al evoluo de la Movado.

Ĉiu movadano havas la rajton investi sian monon en frenezaĵojn. Se SAT investas en dubindan film-projekton pri Esperanto, tio estas ilia decido. Mi ne suspektas sekretan servon misuzi la monon de samideanoj. La pafo en la propran genuon tute ne estas kulpo de eksteruloj. Estas la kulpo de "samideanoj", kiuj kutime ne estas devigataj transpreni la respondecon de siaj fiagoj.


Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-04-15 19:51
Kara s-ano : kiel senatano de E- civito mi trankvile povus respondi viajn demandojn.
la E- civito ludas saman rolon - kiel multaj aliaj organizajhoj.

Ankau en la registaro ekz. de germanio nur estas kelkdekoj da homoj kaj kelkcentoj da parlamentanoj. Mi komprenas konsekvence apenau ian diferencon inter "ludi universitaton" au ludi la " rolon " de Universitato.

Estas ja konata, ke Usono kaj aliaj shtatoj investis monon kontrau E-to, ( persekutis la lingvon ) - tion ja ech faris eksesperantistoj- nome la idisto kaj multaj aliaj.

La celo de E- civito ech estas menciita en PIV .
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-04-16 01:06
Ne estas konate al mi, ke Usono investis monon kontraŭ Esperanto. Ĉu vi povas klarigi kaj detaligi la afero(j)n?
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-04-18 21:33
Parkere mi scias pri la komitato por helpa lingvo , certe ekzistis anau idistoj en Usono . Kaj dum Mac Carthy erao Usono investis monon, char ghi opinias UEA komunista organizo Ech ekzistas usona filmo pri la danghera lingvo Esperanto - vi trovos ghin en jutubo: la Esperantisto miliardulo kaj Usonano Soros investis milionoj da dolaroj por renversi la komunismon en orienta bloko. Vershajne ankau nuntempe li kunfinancis la ribelon en Ukrainio
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-04-19 02:54
En via respondo estas kompleta manko de informo. Ĉu vi povas citi fontojn? Ligilojn? Nomojn? "la komitato por helpa lingvo"--kio estas tio? Idistoj en Usono? Kie? Kiam? Bv. doni la ligilon por la YouTube-filmo pri "la danĝera lingvo Esperanto" . . . Estas al mi preskaŭ nekredeble ke homo asertus tiajn aferojn sen pli-malpli konkretaj fontoj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-04-18 21:39
 "Heroldo" plue aperadas kies chefredaktoro estas Giorgio Silfer kaj chefa redaktoro Anna Bartek ( Anjo amika)
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-04-20 23:00
Kara s-ano Lee Alexander Miller : Mi cxion cxi citis parkere : La informoj estis sen nomoj , ligiloj, fontoj.

   Ekz. pri la kontrau- esperantista agado de Usonano George Soros apenau ekzistas fidindaj informoj char ili estas sub auspicio de sekretaj servoj de Usono.
 Jhus konfirmis tion Ian Fantom en MS diskutlisto .

Dum UK en Rejkjaviko 2013 estis spektebla kontrausovetia filmo kun nomo : "la ega araneo" chu sufiche konkreta indiko?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-04-22 15:21
Vi skribas, sed sukcesas diri nenion. Sen nomoj, ligoj, fontoj, ne eblas esplori viajn asertojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-04-23 07:01
La ĉionscianta Google konas por la kontrausovetia filmo kun nomo : "la ega araneo", spektebla en Rejkjaviko 2013, nur 1 mencion. Tion de Libera Folio. Ĉu ekzistas pli detalaj informoj pri la filmo, eble la titolo en nacia lingvo.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-04-23 22:47
La filmo "La giganta araneo" (ne "La ega araneo") estas unu el la amatoraj filmoj de Christopher Mihm, http://www.sainteuphoria.com/ . La rakonto estas ke araneo iĝas giganta pro radioaktiveco kaj atakas homojn. Oni fine mortigas ĝin konvinkante ĝin, ke elektra centralo estas fakte ina araneo; kredante pariĝi, ĝi anstataŭe estas mortigita de la elektro.

Laŭ la vidpunkto, la filmo estas aŭ amuza parodio de monstro-filmoj de la 50aj jaroj, aŭ simple stulta.

Oni bezonas multe da imagemo por konkludi, ke tiu filmo estas kontraŭ-soveta, aŭ ke ĝi iel pruvas kontraŭ-esperantan agadon fare de la usona registaro.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-04-24 09:05
Kara Yves

Koran dankon por la klarigo.

Mi spektis la filmon en Poznan dum ARKONES 2013. Estas ege amuza! Mi ne komprenas, kiel la Esperantistoj ne pli ofte utiligas ĉi tiajn kontribuojn al la monda kulturo.

Jen ligo sen antaŭa komerca paĝo (espereble).
http://www.sainteuphoria.com/spider.html

Por rekoni la kontraŭsovetan karakteron de la filmo oni supozeble devas konscii, ke similaj filmoj en la 1950aj jaroj ekfloris sub la danĝero de atoma milito. La atako de la nekonata estis simbolo por "La rusoj", kiel oni poste analizis.

Nuntempe la filmo simple estas ludo kun la tiamaj ŝablonoj (la heroo, kiu poste gajas la belulinon, la frezenza sciencisto, la stultaj armeanoj ktp.).
Kaj cetere teknike ege bone farita. Oni tute ne bezonas multekostan ciferan produktadon por timigi la spektantojn.

Sed kie oni okupiĝas pri la temo dum kluba vespero aux kongreso? Male oni traktas enuigan literaturon kaj tedan historion.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-04-24 13:29
Rolando skribis: »Sed kie oni okupiĝas pri la temo dum kluba vespero aux kongreso? Male oni traktas enuigan literaturon kaj tedan historion.«

Via plendo ne estas tute trafa. Neniu, vere neniu, malhelpas, ke vi prezentas tiujn aferojn, kiuj interesas vin, dum kluba vespero aŭ renkontiĝo. Ĉiu ja prezentas tion, kio estas interesa por li. Sed senĉese plendaĉi, ke tio, kio estas interesa por aliaj, ne interesas vin, estas sensence kaj en tiel kruda formo ankaŭ sufiĉe ofende.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-04-24 23:23
En Kopenhago ni montris la filmon en KEK. Ĝi estas pli interesa ol mi atendis.