Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn

Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-14 18:14
Esperantistoj ofte parolas pri lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj. Nemalofte ili tamen per tiuj vortoj celas tre diversajn aferojn. La fondaĵo ESF nun elspezos 3.000 dolarojn por kunlabore kun tri prestiĝaj universitatoj prepari sciencan raporton, kiu klarigu la konceptojn kaj iliajn implicojn por lingva politiko.
Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn

Manifestacio por rajtoj de minoritataj lingvoj en Francio

Diverslingvaj retaj serĉoj pri "lingvaj rajtoj" povas konduki al malnova retejo de Unesko, la retejo de la komisiito pri la oficialaj lingvoj de Kanado, Nitobe-centro por lingva demokratio aŭ al novaĵoj pri diversaj minacataj lingvoj kun foje mirindaj asertoj, ekzemple ke "nur 30 procentoj el la romaoj el Finnlando bone parolas kaj komprenas sian propran lingvon".

Ofte montriĝas, ke esperantistoj aŭ simpatiantoj de Esperanto havas rektan rilaton al la diversaj projektoj. Universala Esperanto-Asocio eĉ havas apartan retejon pri la temo lingvaj rajtoj, eĉ se ŝajnas, ke ĝi apenaŭ estis renovigita dum la lastaj jaroj.

Sed kion fakte signifas lingva justeco? Ĉu vere iu povas ne kompreni sian propran lingvon? Kaj ĉu la kerno de "lingvaj rajtoj" estas revivigi kaj protekti malaperantajn lingvetojn, aŭ ĉu ankaŭ la lingvaj rajtoj de parolantoj de multmilionaj oficialaj ŝtatlingvoj povas esti minacataj? Ĝenerale, kiaj estas lingvaj rajtoj, kio estas lingva justeco kaj lingva demokratio, kaj kian signifon tiuj konceptoj povas havi en lingva politiko kaj planado?

Respondojn al tiuj kaj rilataj demandoj devos trovi esplorprojekto, pri kiu la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kunlaboros kun tri prestiĝaj universitatoj, Universitato Humboldt en Berlino, la universitato de Lepsiko, kaj universitato Sophia en Tokio.

Por tiu projekto oni nun serĉas salajratan kunlaboranton, kiu ne nepre devas scii Esperanton – sed certe la anglan.

Laŭ anonco dissendita de la scienca komitato, gvidanta la esploron, la kandidato havu magistran diplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko, aŭ estu nun finanta siajn studojn en unu el tiuj kampoj. Plej bonvenaj estas kandidatoj, kiuj okupiĝas pri doktoriĝaj studoj.

Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojnLaŭ la kunordiganto de la projekto, Michele Gazzola ĉe la universitato Humboldt en Berlino, homoj ĝenerale ne tre konscias pri malegaleco en la lingva kampo, kiu tamen abundas.

– Kvankam lingva demokratio kaj lingva justeco estas valoroj kiuj kongruas kun la modernaj valoroj de libereco kaj egaleco, oni malmulte scias pri ili, li klarigas.

Unu kialo de la problemo estas, ke la konceptoj ofte ne estas klare difinitaj, kaj tial ankaŭ ne mezureblaj. Ĝuste tiun problemon celas aliri la nova projekto, klarigas alia ano de la scienca komitato kiu respondecas pri la programo, Goro Christoph Kimura ĉe la universitato Sophia en Tokio.

– La celo de la projekto estas starigi raporton pri la stato de lingva demokratio kaj lingva justeco en pluraj landoj, same kiel ekzistas komparaj raportoj pri la rezultoj de naciaj edukadaj sistemoj aŭ pri la libereco de la gazetaro, pri diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj, aŭ pri la stato de la poluado de medio, klarigas Goro Christoph Kimura.

Por ke eblu kompari la staton en diversaj landoj, necesas detale studi sciencan literaturon pri la temo kaj klare difini la konceptojn de lingva demokratio kaj lingva justeco surbaze de pli fruaj studoj.

Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn– Poste necesas trovi indikilojn por taksi aŭ mezuri la konceptojn, kaj datumbazojn, kiuj entenas la bezonatajn informojn. Por tiu ĉi grava baza tasko ni serĉas kunlaboranton, aldonas Goro Christoph Kimura.

Kandidatiĝoj por la posteno estas akceptataj ĝis la 25-a de aŭgusto, kaj la laboro komenciĝos jam en septembro. La taskon gvidos scienca komitato, en kiu krom Michele Gazzola kaj Goro Christoph Kimura membros Renato Corsetti, Mark Fettes, Sabine Fiedler kaj Bengt-Arne Wickström.

La raporto devos preti ĝis la 15-a de januaro 2014, kaj por sia laboro la dungota kunlaboranto ricevos unufojan malnetan pagon de 3.000 usonaj dolaroj - proksimume 2.300 eŭroj. Pri la financado respondecas Esperantic Studies Foundation. La universitatoj kontribuas per la laboro de siaj esploristoj.
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-05 16:28
Riskoj kaj dangheroj ekzistas pluraj por tia projekto, por ke ghi ne finighu en la rubujo kiam ghi estos publikigita:

nome:
1. ke iu ajn akademia idioto de iu universitato (kiaj ili abunde ekzistas), kiu ne estas sufiche kompetenta pri tiu chi temo (kompare ekzemple kun F. Grin pri sia kampo), verkas iun ajn eburturan fatrason, remachante pli malpli iujn arbitre elektitajn fontojn (ne ekzistas multaj).

2. ke iu politika maldekstrulo (ili abundas en universitatoj) povus esti trovita kaj taskita verki "adekvatan" raporton, ripetante la kulpigojn de la angla lingvo k.c.

2. ke, pagita de la sponsoro la autoro povus verki konkludojn konformajn en la senco de la sponsoro kaj de la "scienca komitato" (oni rigardu la nomojn!!!), char se li verkos ion alian, ion devian, tio signifus grandan embarason kaj chagrenon por la sponsoro kaj la scienca komitato, kiu havas klarajn opiniojn kaj imagojn pri la temo.

Do, recenzantoj atente legos la raporton, kaj probable ankau severe recenzos ghin. Chiaj sektemaj tendencaj estos kritikitaj kaj rifuzitaj, cetere sendepende de la politikaj influoj de la koncerna autoro, sed precipe unuflankeca maldekstrismo. Kiel supre aludite, la mezurilo por pritaksi la sciencan nivelon de tia raporto estas la sciencaj raportoj de F. Grin.

Cetere, la chefaj demandoj pri la temo estis traktitaj en la libro de R. Phillipson, kiu ankau ekzistas en Eo-traduko. Chi tiu verko shajnas esti al mi la chefa kaj vershajne ankau sola) science akceptebla referenco (kiun mi konas), kvankam ankau en ghi ekzistas tendencoj al la sektemo de la e-istoj. Ankau en pli fruaj tempoj aperis iuj konsiderindaj originalaj verkajhoj pri lingvopolitiko (de I. Lapenna, W. Bormann, H. Frank, T. Carlevaro k.a.). Chiuj tiuj malnovaj verkajhoj, jam de longe forgesitaj kaj ne plu konataj nek popularaj en Eo-medioj, devus esti konsideritaj kaj kritike analizitaj en tia studo, char ili faris esencajn kontribuajhojn al la diskuto el esperantologia (au ech nur esperantista) kaj interlingvistika vidpunkto. Se oni volas ankau iel ligi tian studon kun Esperanto kaj konsideri la vidpunktojn de la interlingvistiko, oni devus koni almenau la interlingvistikan fakliteraturon, relegi la esencajn periodajhojn (Esperanto(/UEA, Planlingvistiko, Esperantologio, Planlingvistiko k.a.), koni Esperanton, koni la historion de la planlingva movado kaj seeble havi praktikajn spertojn pri Eo-movado. Se tio mankas, venos iu Blanke kaj riprochos, cetere tute prave, ke la studo estis farita sen havi imagojn pri la Eo-movado kaj -historio.

Kompreneble, oni povas, kaj estus ech utile ankau verki tian studon sen ajna ligo al Esperanto kaj interlingvistiko kaj vidi kiuj rezultoj kaj konkludoj estas liveritaj. Sed kiam sencon tio havus mi ne scias, kaj chu la e-istoj kaj interlingvistoj povus utiligi ilin kaj kapablos eltiri la ghustajn konkludojn por si kaj por Esperanto, mi ankau ne scias.

Persone, mi suspektas, ke la vera intenco de la ekzerco estas la (preskau senespera) provo de la esperantistaj lingvorajtuloj savi la validecon de siaj vidpunktoj kaj lasi pravigi ilin pere de iu "ekstera" fakulo. Sed tia provo enhavas multajn riskojn.

Prefere oni, kaj tion mi sugestas tute serioze, do investu sian monon en la tradukadon de la plej nova encikliko de la roma papo, por havi indan prezentajhon en la venontjara UK en Argentino, kie oni ech povus fanfaroni kaj fari grandan tamtamon pri tio kaj fari "efikan varbadon" por Esperanto. Se per tia "kampanjo" ech nur 5 novaj argentinaj e-istoj povus esti varbitaj au gajnitaj, tii sendube estus sensacia atingo de la Eo-propagando.


Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-07-05 22:43
Bv. legi la anoncon de la projekto: http://www.interlinguistik-gil.de/[…]/Job_Offer_Linguistic_Justice.pdf

Ne temas, kiel la supra artikolo povus sugesti, pri esploro, sed pri raporto pri esploroj (germ. Forschungsbericht).
Estas apenaŭ penseble, ke oni povus ideologie manipuli ion tian (parenteze, eĉ se temus pri esploro komparinda al tiu de F. Grin, mi ne pridubus la honestecon de la gvidantaj sciencistoj).
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-06 19:26
Do, esence ne esplorraporto, sed esplorraport-raporto. Tiel estas ankaŭ pli realisme ke oni sukcesos ricevi ion per unufoja elspezo de nuraj 3000 dolaroj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-05 23:25
Fakte, lau tiu priskribo temas pri io tute alia, esence nur pri komentitaj bibliografio kaj fontaro.
Kiel montris ankau aliaj kazoj, shajnas, ke oni ne povas fidi la artikolojn verkitajn de la redakcio de Lib F, char ili donas erarigajn informojn. Tiel, ankau la komentado de tiaj artikoloj perdas tute sian sencon.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-07-05 23:40
Ligo al la anonco troviĝas en la artikolo mem, kaj la teksto estis tralegita de respondeculo pri la projekto. Sed se vi trovas komentadon sensenca, vi estas pli ol bonvena ĉesi.
Enotero
Enotero diras:
2013-07-06 00:57
Ĉu vere 3000 dolaroj sufiĉos?
Laŭ mi, tio ne estas tre granda sumo...
Espereble tiu projekto donos fruktojn... Jes, oni ne povas certi, ke la rezultoj estos sufiĉe diskonigataj kaj agnoskataj, sed tamen oni devas provi ion, ĉu ne?
Gary Mickle
Gary Mickle diras:
2013-07-06 08:31
Bazi la politikon de la Esperanto-movado sur "lingvaj rajtoj" kuntrenas du problemojn:

1) "Lingvaj rajtoj" aŭ "lingvaj homaj rajtoj" estas ĝis nun nek bone disvolvita objekto de la juro nek afero, pri kies preciza enhavo ekzistas larĝa akordo. La pledantoj por ili kutimas kunplekti la strikte homrajtajn aspektojn de la afero kun aliaj konsideroj: preventi la malaperon de malgrandaj lingvoj kaj per tio certigi kiel eble plej grandan diversecon de lingvoj, certigi senperturban transgeneracian transdonon de etnaj identecoj, certigi, ke la lingvohierarkio en plurlingvaj teritorioj baziĝu sur la historieco de la koncernataj lingvoj. Tute ne eblas profundiĝi en la lingvorajtan temon sen identigi kaj kritike pritaksi la politikajn filozofiojn, el kiuj la lingvorajtismo nutriĝas. Neniel certas, ke la politike malhomogena kaj disopiniema medio de esperantistoj kapablas fari tion ĝis iu rezulto, kiun granda plimulto povas kundividi.

2) Estas ne nepre inspire por ĝiaj anoj, ke la movado por Esperanto kaj uzanta Esperanton pli kaj pli fordonas sin al politiko bazita sur temaro, kiu ankoraŭ bezonas multe da prilaborado kaj pridecidado ne fareblaj sen laboro kun fontmaterialoj el la lingvorajtisma medio (kaj ankaŭ de ĝiaj kritikantoj). Difinado de la movada politiko tiel iĝas afero partoprenebla nur de movadanoj kun sufiĉe bona pasiva rego de la angla.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-06 12:02
1. Lingvaj rajtoj estis formulitaj en diversaj priaj aktoj kaj dokumentoj, EKSTER la Eo-movado. Nur la e-istoj rifuzas kunlabori kun la koncernaj NROj kaj chiam havas propran (paranojan) vidpunkton.
2. Lukto por lingvaj rajtoj en Eo-medioj signifas esence lukton kontrau la angla lingvo. (Bedaurinde, chi tiu reakcia sinteno havas vastan apogon en la Eo-movado).

Ambau strategioj, kaj rifuzo kaj rezigno pri kunlaboro kun aliaj NROj kaj lukto kontrau la angla lingvo estas komplete malghustaj strategioj, kiuj nepre kondukos la Eo-movadon al stagno, krizo kaj abismo, precipe kun la supre menciitaj "profesoroj".

Bedaurinde, la Eo-movado ankorau ne komprenis tion. Eble io shanghighos, kiam la diversaj reakciaj maldekstruloj estos for de la Eo-movado, sed ke tio okazas estas tre malvershajne. La kontrauo estas la kazo, ke la sektemo farighas pli kaj pli freneza kaj paranoja, kaj la preteco enkonduki racion kaj realismon pli kaj pli rara.

Kiel montras la supra reago de la (eks?komunisto) KK, kiu ghis nun kapablis kashi sian veran sintenon, kritiko de mia ghenro ne estas dezirata.

Enotero
Enotero diras:
2013-07-06 12:52
 "signifas esence lukton kontrau la angla lingvo. (Bedaurinde, chi tiu reakcia sinteno havas vastan apogon en la Eo-movado)."
----------------
Mi nepre ne konsentas. Lukti, por diri, ke la angla lingvo ne estas taŭga ilo por komuniki, verki, esprimiĝi internacie ne estas "lukti kontraŭ la angla lingvo".

La esperantistoj,kiuj kritikas la tro grandan divastigon de la angla kiel komunikilo NE LUKTAS SPECIFE kontraû TIU lingvo. Ili same agus pri la franca, la ĉina, aŭ iu ajn lingvo kiu favorus unu aŭ kelkajn gentojn, kaj handikapus ĉiujn aliajn.

Sciigi, ke Churchill kaj aliaj post li planis divastigi sian lingvon pro geo-politikaj, ekonomiaj, ktp... kialoj ne estas lukti kontraŭ la linvo mem. Oni povas ŝati ĝin, uzi ĝin, sed oni nepre konsciu ke ekzistas "Lingva Ordo" maljusta, favorante etan parton de la homaro (denaskajn parolantojn kaj riĉulojn, aŭ alt- kaj mezklasajn homoj, malfavorante pli ol 90% de la monda socio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-06 15:09
Oni ne povas konstante kaj en chiu okazo krii kaj polemiki kontrau la (hegemonio de la) angla lingvo kaj poste diri, ke tiu polemko ne okazas.

Mi mem konas neniun e-iston, kiu (ne mal)shatus la anglan lingvon kiel tian. La malamo de la hegemonio de la angla lingvo transformighis al malamo kontrau la angla lingvo mem (bedaurinde, la e-istoj ne kapablas distingi inter ambau aferoj). Tio shajne estas vaste disvastigata sinteno, eble ech ghenerala "consensus" en la Eo-movado.

Sed la e-istoj, kiuj nur asertas aferojn, ne sukcesis liveri la pruvojn por siaj asertoj ghis nun.

Al mi ankau ne estas konate, ke la e-istoj iam ajn kritikis (la hegemonion de la) china, au rusa lingvo (kaj pri la franca, hispana kaj portugala, la iamaj koloniismaj lingvoj, neniu plu parolas). Chiuj tiuj lingvoj estas hodiau la oficialaj lingvoj de UN. Ili chiuj kune estas la veraj universalaj lingvoj.

La anglofobio en Eo-medioj ekzistas precipe ekde la bolshevisma revolucio en Ruslando, kie ghi estis formulata de la marksismaj-stalinismaj kontrauuloj de la burgha mondo, de la kapitalismo kaj "okcidenta (kultur-)imperiismo" kaj de la indoghermanistiko (au hindeuropisma lingvistiko). Samtempe (temas pri la 20-30aj jaroj) kaj poste (post la 2a mm) ghi estis flegata de plej diversaj maldekstruloj, radikalaj kaj malpli radikalaj, ankau de Edmond Privat, kiu estis docento pri la angla lingvo. Ghi denove eksplodis sub la UEA-prezido de Corsetti, havis iujn advokatojn en la persono de C. Piron (chu li mem estis maldekstrulo mi ne scias) kaj de ties (nekritikaj) admirantoj, kaj nun estas flegata de la Tonkin-koterio kaj ties favorataj "kunlaborantoj", vershajne chiuj plimalpli maldekstruloj kaj kriptaj komunistoj, au simple politikaj oportunistoj kaj profituloj, parte el eksa GDR, kiu estis la nesto de la kontrauokcidenta reakcio entute (sed hodiau ili chiuj fartas bone per la mono de la okcidenta sistemo, kiun la shtatoj, en kiuj ili loghas, malavare postjhetas al li por sia "kompetenta laboro" kiel fakuloj (pri iuj sensencajhoj) en iuj universitatoj kaj en iuj asocioj). (Cetere, mi tute ne envias au jhaluzas lin, mi ja siatempe fughis el la eburturo).

Se do la e-istoj prenas la rajton kritiki (la hegemonion de) la angla lingvo, ili bonvolu kritiki ankau la hegemonion de aliaj grandaj lingvoj. Pri to regas totala silento en Eo-medioj. Pro tiu "politika" unuflankeco, la e-istoj kaj ties asertoj ne povas esti serioze konsiderataj de la serioza scienco, politiko, socio.

Objektive diskuti kun e-istoj pri tiuj temoj montrighis vane kaj neeble, char ili rigidighis en sia malamo kontrau la angla lingvo, kiu samtempe signifas malamon kontrau Usono, la kapitaismo, la Okcidento entute ktp. Tio estas la valida logiko de la Eo-movado, kiu estas bonega movado por akcepti plej diversajn politkajn-ideologiajn fundamentalistojn, precipe el la maldekstra tendaro.

Miaj kontrauaj argumentoj estas kutime rifuzataj, char en la Eo-movado ekzistas nur unu vero, kiun oni ne pridubas, kiun oni ne reanalizas kaj kiun oni defendas lau plej rigida maniero kontrau chiuspecaj kritikistoj, de interne (preskau ne ekzistas) kaj precipe de ekstere. Rlate al tu problemo chiuj Eo-organizajhoj reagas same, sendepende de tio, chu ili nomighas, UEA, SAT, Civito au Tishjlar, char chiuj tiuj "esperantistoj" estas faritaj el la sama ligno.

Pro tio mi ne plu partoprenas Eo-aranghojn, char min tedas konstante audi la samajn argumentojn, asertojn, klarigojn kaj konkludojn.
 
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-06 20:55
| Mi mem konas neniun e-iston, kiu (ne mal)shatus la anglan lingvon
| kiel tian.

Ĉu vi vere sondis la opinion pri la Angla lingvo ĉe ĉiuj viaj Esperantistaj konatoj? Tio estus surpriza. Aliflanke, kiam oni konas vin, estus eĉ pli surprize se vi aŭskultis iliajn respondojn.

Cetere, ĉu onia opinio pri la Angla (aŭ iu ajn alia lingvo) nepre devas esti unusenca kaj senambigua? Mi mem bone regas la Anglan, sed mi konscias ke ĝi estas relative facila al Skandinavoj -- ne nur lingve, sed ankaŭ kulture. Plaĉas al mi ke mi per la Angla lingvo havas multe pli facilan aliron al la scienca literaturo kiu interesas min, sed mi preferus ke regu pli justaj konkurenc-kondiĉoj en la monda kultura merkato (kaj en la aliaj mondaj merkatoj).

| La malamo de la hegemonio de la angla lingvo transformighis al
| malamo kontrau la angla lingvo mem (bedaurinde, la e-istoj ne
| kapablas distingi inter ambau aferoj). Tio shajne estas vaste
| disvastigata sinteno, eble ech ghenerala "consensus" en la Eo-
| movado.

Neniu diferenco _estas_ inter la du aferoj. La problemo estas la malamo mem, kiu, se ĝi havu sencon, premisas ke la plej efika lukto kontraŭ negativaĵoj fontas el simplanima fanatikeco.


| Al mi ankau ne estas konate, ke la e-istoj iam ajn kritikis (la
| hegemonion de la) china, au rusa lingvo (kaj pri la franca, hispana
| kaj portugala, la iamaj koloniismaj lingvoj, neniu plu parolas).
| Chiuj tiuj lingvoj estas hodiau la oficialaj lingvoj de UN. Ili
| chiuj kune estas la veraj universalaj lingvoj.

Nu, estas ja certa hierarkio inter ili. Por faligi la hierarkion, sufiĉas dehaki la pinton. La pli malaltaj niveloj havas nur lokan intereson.

| La anglofobio en Eo-medioj ekzistas precipe ekde la bolshevisma
| revolucio en Ruslando, kie ghi estis formulata de la marksismaj-
| stalinismaj kontrauuloj de la burgha mondo, de la kapitalismo kaj
| "okcidenta (kultur-)imperiismo" kaj de la indoghermanistiko (au
| hindeuropisma lingvistiko).

Praktike ĉiu vorto en tiu frazo estas malvera (inkluzive "la" kaj "de")! Unue, la Esperantista anglofobio estas pure reakcia -- tio estas, ĝi disvastiĝis kiel reago al la populareco de la Angla ekster la Anglalingvaj landoj mem. Due, estas nenio bolŝevisma en anglofobio; ĝia sinteno estas resumebla per la vortoj de Lenin: "Ekzistas jam tri internaciaj lingvoj" -- la Franca, Angla kaj Germana -- "kaj la Rusa estos la kvara". Stalinismo ŝanĝis nenion tiurilate. Trie, la koncepto de kultura imperiismo estas multe pli juna, ne formulita ĝis iam en la 60-aj jaroj... en okcidentaj medioj. Kvare, la Soveta kontraŭulo de hindeŭropistiko estis nek Lenin, nek Stalin, sed Nikolaj Jakovleviĉ Marr. Liaj ideoj prosperis en la etoso de la Rusa revolucio, sed post lia morto ili estis malaprobitaj de Stalin (kiu tamen plej kredeble nur subskribis tekston submetitan de Arnold Ĉikobava). Kvine, tio kion la plej fanatikaj kontraŭAnglismaj medioj en Esperantio havas komuna, ne estas la politika ideologio, sed la Franca kiel gepatra lingvo; kio siavice estas tute natura, ĉar kontraŭAnglismo estas tre kutima en multegaj medioj en Francio kaj aliaj Franclingvaj landoj, kaj la Esperantistaj medioj eĥas tion.

| Se do la e-istoj prenas la rajton kritiki (la hegemonion de) la
| angla lingvo, ili bonvolu kritiki ankau la hegemonion de aliaj
| grandaj lingvoj. Pri to regas totala silento en Eo-medioj.

Apenaŭ en la Katalunaj!
Herman Deceuninck
Herman Deceuninck diras:
2013-07-12 23:16
"Mi preferus ke regu pli justaj konkurenc-kondiĉoj en la monda kultura merkato (kaj en la aliaj mondaj merkatoj)".
Eble vi ekkonatiĝu kun la esplortereno de Victor Ginsburgh, belgo de aŭstria origino kaj kies gepatra lingvo estas la svahila, aŭtoro de la libro "How Many Languages Do We Need? The Economics of Linguistic Diversity."), kaj kiu estas monda aŭtoritato en la kampo de "kulturaj ekonomioj" (ex-Yale, ULB) donante i.a. prelegon titolitan “Languages in the European Union: English only?”
En recenzo de tiu libro por la Usona Psikologia Asocio Harry A. Whitaker ekis eĉ jene : "Ludwig Zamenhof, the polyglot creator of Esperanto, evidently believed that strong cultural and linguistic identities, what we would call nationalism, were a source of both personal and social unhappiness".
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-13 01:07
> aŭtoro de la libro "How Many Languages Do We Need? The Economics of Linguistic Diversity."

Inter amaso da nelegindaj kaj nedigesteblaj komentoj (aŭ laŭmode kaj mojose: fatraso) ĉi- kaj aliforume foje aperas iu almenaŭ unuavide ne malinteresa sciigo. Dankon.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-14 13:06
Esplorinda referenco, sed iom Guglinte mi antaŭsupozas ke la lingvistika fundamento de la verko ne estas tre solida.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-06 21:54
Ha, legu la koncernajn artikolojn en "Mezhdunarodnyj jazyk" (20-30aj jaroj) kaj la verkajhojn de Spiridovic, Andreev (Marr-ano) kaj Iodko, se vi scipovas la rusan, kaj vi vidos.
Ankau Marr staris en la servo de la stalinismo! (jes, ghis 1950).
Post la morto de Stalin la kontrau-anglismo estis daurigita de Bokarjov, Isaev k.a.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-07 14:58
Nu, kio do estas _via_ argumento kontraŭ la Angla kiel unua kaj sola lingvo de la tuta homaro? En la Soveta diktaturo, la sola argumento kiun la aŭtoritatoj imageble volus aŭskulti, estas ke la Anglalingva Usono estas la ĉefa obstaklo al la tutmonda disvastiĝo de la Soveta modelo. Se oni ne havas aliajn argumentojn kontraŭ la Angla kiel unua kaj sola lingvo de la tuta homaro, oni ja devas uzi tiun, kiom ajn fiaskinta kaj korupta ĝi estas, kiom ajn malmulte oni mem kredas ĝin, kaj kiom ajn absurda ĝi ŝajnas al aliaj homoj en la tempo kaj loko en kiuj oni troviĝas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-07 18:20
Eble vi miras, se mi klarigas al vi, ke la sovetia diktaturo kiel tia lau mia scio neniam polemikis kontrau la angla lingvo mem. Male, la angla lingvo estis vaste instruata en la sovetia diktaturo.
Kontrau la angla lingvo polemikis chefe esperantistoj (kaj eble iuj francaj naciistoj kaj hispanlingvaj komunistoj latinamerikaj).
Lau mi, vi malbone konas la historiajn cirkonstancojn, faktojn kaj problemojn. Do, unue klerigu vin anstatau ol skribi plej diversan fatrason.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-08 13:00
Tiujn faktojn mi bone konis. La Sovetaj Esperantistoj simple polemikis kontraŭ la Angla kiel tutmonda lingvo ĉar tio estis la sola maniero prezenti serioze la problemon de internacia lingvo kaj ne samtempe levi polemikon kontraŭ la rolo de la Rusa lingvo en Sovetio mem.

En diktaturo oni scias kion elekti fari, ĉar ne estas tiom da aferoj permesitaj. Nuntempe ni vivas en libereco kaj nenio malhelpas nin konstati ke ni fakte ne havas bonan argumenton kontraŭ la Angla kiel ĉies unua lingvo.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 02:28
Malbonas, ke oni ne povas fidi je Libera Folio koncerne validan lingvouzon.

Pri "procento" el Reta Vortaro: "Por la senco 3 ŝajnas preferinde uzi elcento aŭ pocento aŭ centono kaj lasi al procento sencon nur financan."

Plie mi preskaŭ certas, ke en la artikolo la vorto "implicojn" estas mise uzata. Eble oni celas diri "konsekvencojn", "postefikojn" aŭ "sekvaĵojn"?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-07-07 08:15
Mi ne komprenas la rekomendon de Reta Vortaro. Neniu konfuzo eblas inter "Tiu ĉi konto donas rentumon de kvin procentoj" kaj "Kvin procentoj de la homoj parolas la germanan". Ni ne elpensu nenecesajn distingojn.

Eble "centono" aŭ "elcento" sufiĉus anstataŭ "procento", sed "procento" estas eĉ fundamenta.

Pri "implicoj", vi verŝajne pravas.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 09:57
(kial ne eblas respondi al mesaĝojn?)

Kial uzi novan vorton, se oni jam povas esprimi ĝin uzante pli bazajn vortojn, kiel "centono" kaj "elcento"? Financajn terminojn ĝenerale ne posedas baznivelaj (malplimulto de Esperantistoj havas pli ol bazan konon) Esperantistoj.

La respondo estas, ke parolantoj de hindeŭropaj lingvoj de eŭropa branĉo ne zorgas pri. Ĝenerale la homoj el aliaj mondopartoj (kiel mi) uzas pli efike bazajn vortojn.

Esperanto estas malsukcesanta, ĉar ĝia vortaro estas trokreskeginta (kiel facile lernebla helplingvo).
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-07 10:57
Se Esperanto ne estas venkanta, certe ne pro sia kreskeginta vortostoko.

Kreskeginta? De kiam mi lernis E-on antau 30 jaroj, krom en la komprenebla kazo de komputilaj terminoj komuna al ĉiuj lingvoj, mi apenaŭ povus mencii vorton, kiu ne ekzistis jam tiam.

Kiel ajn, agrablas konstati, ke la universo plu turniĝas laŭ siaj bone difinitaj leĝoj: la plenpotenca Leĝo de Tonyo elcentaĵe, centonaĵe kaj procentaĵe plu montras sian efikon.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 11:34
Kio estas "Leĝo de Tonyo"?

La vortaro jam antaŭ 30 jaroj trokreskegis!

Se vi scias la anglan, legu alineo nomita "An Analytical Conclusion regarding the success of auxlangs". Jen ligilo: https://sites.google.com/site/auxlang2013/
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 11:37
Kial fek' mi ne povas respondi al mesaĝojn kiel vi? Nenio okazas klakante "Respondi". Mi uzas retumilon "Firefox" en Windows 7.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-07 11:53
Ankaŭ mi havis tian problemon: temas ŝajne pri misagordo en la profilo. Mi ne scias, ĉu tiun agordon ŝanĝi povas vi mem aŭ devas la redakcio.

> Kio estas "Leĝo de Tonyo"?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Le%C4%9Do_de_Tonjo
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 12:43
Se oni havas senfinan tempon, absolute ĈIO (ebla laŭ naturleĝoj) okazas. Multaj homoj miskomprenas tiajn "leĝojn" (ekz. Leĝo de Murphy)
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 12:46
MDR(Multe Da Ridado)

"Leĝo" de qwerty: se vi havas senfine da tempo, fina venko de Esperanto okazos.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-07 12:50
Mi miksis la signifon de "vi". (oni ne povas redakti mesaĝojn)

se ONI havas senfine da tempo, fina venko de Esperanto okazos.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-07-07 13:00
Por povi respondi al komentoj, oni devas elekti la redaktilon TinyMCE en siaj personaj preferoj.

Por fari tion, eniru la paĝon
http://www.liberafolio.org/@@personal-preferences
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-07-07 22:51
Necesas similaj projektoj por la estanteco. Sed por 3000 dolaroj vershajne oni ne povas solvi la problemon. La demando estas de kie venu la studentoj kiuj kapablas trovi respondoj al aktualaj demandoj. De la nuna klasikaj universitatoj ne. Se ili prilaboras la aktuale metitajn demandojn pri la lingva demokratio, iliaj laboroj ne estos akceptitaj. Tio signifas ke, post iliaj studoj ili ne povas gajni panon. Nur iu memstara persono povas doni tempoadekvatan respondon al tiuj demandoj.
Unue devus esti ebligita la edukado en la direkto, el kiu povus veni uzeblaj respondoj. La esperanta medio estas tre sentema por pluevoluigo la laboron tiusence. En la pasinteco jam komencis kelkaj provoj, sed la problemo chiam estis, kiel nun, ke 3 mil dolaroj ne sufichas, necesus minimume 30 milionoj; sed ne trovighas la mecenato.
Tiu iniciato komencighis (kiel mi legas la nomojn) precipe ankau de AIS profesoroj, kie ghermis tiu enterpreno jam antaue. Alia, nun ech pli aktuala evoluo de simila provo estas la „Esperanto Insulo“ en Chinio. Audante la komencajn prelegojn tie, estas ekkonebla la necesa inter-eca kvalito. Nur, chu eblos tiusence pluevoluighi, sen ekstera helpo?
Au mono, au politika forto necesas. En la nuna socio estas ekkonebla ghenerala intereso pri ekologiaj problemoj, „pri la reciproka influo de vivantaj estajhoj“ (staras en PIV). Ghis nun precipe nur pri naturekologio, per kiu la „verdaj partioj“ en la EU estighis sufiche fortaj. Sed vivanta estajho estas ankau la homo mem, kiu apud sia naturo havas ankau sian spiriton.
Kaj la spirito (la kulturo, al kiu apartenas la lingvo) mem havas sian ekologion, t.e. sian „reciprokan influon“, sian „inter-econ“, sen kiu ne eblus spirita evoluo. Kiel la naturo bezonas la diversecon, por estighi sana tuteco, same bezonas la kulturo, ke ghi povu pluevolui en la diverseco, al kiu apartenas ankau la lingva diverseco, por psike sana kultura tuteco.
Ciuj tiuj rilatoj estas nur per la „nova dialogika pensado“ kompreneblaj. La klasike europidealisma pensmaniero kun sia dialektika metodo, ne plu estas kapabla tion novan staton en la mondo kompreni. Ili volas ankorau chiam en naciaj universitatoj bredi la klasikajn geniuloj kaj patriotaj herooj. Chion tion ne plu bezonas la nuna real-inter-eca mondo. Plua produktado de tiuspecaj intelektuloj, rezultas en socipsikaj malsanoj.
Pro tio bezonas la nuna mondo tute novan edukmetodon, klerigi inter-ecan kunlaboron. Anshtatau la neuzeblajn psike perturbitajn klasikajn frenezulojn, kiuj nekapablas elpashi el la propra idiotismo. Sed bedaurinde la nunaj naciaj universitatoj abundas de tiuj karakteroj, kiuj plejparte ankorau chiam havas ankau la politikan decidpovon en siaj manoj.
Shangho en la edukado pri la nova metodo povas okazi vershajne nur politike, de tie, kie jam montrighis ekzistencie necesa, uzi en la realeco la novan pensadon, en la internacia politiko, anshtatau la realismofremdajn naciajn idealismojn. En la filozofio jam pli ol 130 jaroj okazis la shangho (preskau samtempe kun la apero de esperanto), kion tiam mem la klasike pensantaj filozofoj ne komprenis kaj ne povis akcepti.
Sed la realeco montris la veran evoluon. Oni bezonas nur observi kaj sperti, kio okazas en la scienco, kiel ekestas novaj ekkonoj kaj eltrovajhoj, en la inter-eca sfero. Chiam pli da Nobelpremiojn ricevas sciencistoj kunlaborante el diversaj sciencaj branchoj. Tiuj estas realaj faktoj, videblaj kaj montreblaj, ne nur ideoj, idealoj au ideologioj. Tiu realeco t.e. la inter-eca diverseco, same kiel en la naturo, tiel ankau en la spirito kaj kulturo, devas esti protektata. Necesas protekti la kulturan diversecon kun la lingva diverseco. Kaj tio estas „kultur ekologio“.
Sed nur atenti! Ne, kiel la esperantistoj ofte volas, kontrau la angla. Tiel simple ne funkcias. Inverse, la mondo povas multe lerni de la angla (Usona). Ne dela UK angla, ili pli da bremsas la evoluon, kiel en la EU tiel en la mondo. La europan evoluon jam sufiche bremsis en la historio la nobelaj monarhioj. Tiu spirito estas akorau nun vigla en kelkaj landoj, kiu malbonvenas por la pluevoluo, plejofte en la iamaj socialismaj landoj.
En Usono estis vere kaj reale superpashita la idealismo de la nobel-klasika-idiotismo. En Francio komencis la detruo de la monarhioj per la demokratio, sed demokratio estis realigita kaj starigita fakte unue nur en Usono kaj ghis nun en neniu alia lando atigis la demokratio tiun altan shtupon kiel en tiu lando, kunmetite de homoj el diversaj popoloj. Tie ankorau nun regas la demokratio en la ghis nun, plej alte ebla formo, de la inter-eco.
Al Europo atingas pluevoluigi la novan kvaliton de „internacia demokratio“ kiu nuntempe ankorau ankau en Usono atendas solvon, pro la ankau europidealismaj tendencoj kiuj volas Usonon ununaciigi, anshtatau pluiri sur la vojo de plejalta demokratio al nova kvalito de internaciigho, ili bremsas la tempoadekvatan evoluon ankau tie. Nova tutmonda politike internacia agado necesas, en kiu Usono memkompreneble devus esti sur la pinto.
Pluevoluigi iun staton eblas nur post la atingo de la plej altan en la koncerna tempo. Subigi kaj trapashi la idealismon eblas nur post la atingo de ghian kulminon. Kompreni la dialogikon, necesas antaue kompreni la dialektikon. Kompreni la inter-nacian politikon, necesas kompreni la klasike naciisman politikon, kompreni la modernan arton eblas nur post la kompreno de la klasiko, kompreni la inter-lingvistikon necesas kompreni la klasikan lingvistikon. Trapashi la klasikan sciencon eblas nur se oni komprenias ghin. Post la klasika fiziko venas la „Teorio de la Relativeco“ au la“Max Planck teorio“. Kompreni la „inter-econ“ de la „dialogika pensado“, necesas kompreni la „mi-rilatan idealismon“ de la europ-klasika filozofio.
Escepto de la esperanto estas, ke ghi jam de sia komenco trovighas en la „inter-ece persona rilato“ de la „nova dialogika pensado“, (en la vi-mi-rilato) fakte tie, kiu en la posta historio montrighis unue en la inter-nacia politiko kiel konkretnecesa. Pro tio estas anakronisma la provo per klasika lingvistiko voli pravigi la ekziston de esperanto. Simple la klasicismo ne kapablas kompreni la sferon en kiu esperanto trovighas kaj movighas. Tiu ne estas elitismo, sed chiutaga reala fakto, ke la esperantistoj ne estas komprenataj de la t.n. ekstera mondo, char ili jam trovighas en la medio, al kiu okulvide kaj sperteble strebas kaj movighas la tuta mondo, ekz. al internacieco, au pli ghenerale al inter-eco.
Linhvistikaj studoj pri esperanto havas nur sian valoron, se ili trapashas la klasikan lingvistikon. Memkompreneble ili devas pritrakti la klasicismon de la naciaj lingvistikoj, por kompreni kio estas kritikenda kaj trapashenda, sed post tio ili devas okupighi kun la nova disvolvigho de la moderna lingvistiko (Ekz; Noam Chomsky, Robert Philipson, Abraham De Swaan, Francois Grin, ktp.) Sed fakte, ech nur tiuj ne sufichas. Sur baze de tiuj studoj devas esti ankau la kombino kun internacia politiko, sociologio, psikologio, socipsikologio, socilingvistiko, ktp. kaj ne forgesi la studon de la nova filozofia pensado; eble de Heidegger, Rosenzweig, Buber, ktp.. Post tiuj studoj povus rezulti iu laboro kiu donus ion vere akcepteblan novon en tiu tematiko, por atingi konkrete sciencan pashon kiun bezonas la nuna mondo.
Sed, antaue devus ekzisti tiu universutato, sur kiuj eblus meti la akcentojn al tiuj fakoj, kie estus ebla kombini en tiu rilato kaj doni studeblecon al studentoj, tiudirekte interesitajn. Alia problemo estas trovi profesorojn kiuj estas sufiche kleraj kompreni kaj prigardi la laboron de la studentoj, okupighintaj kun tiu temo. Ke ne okazu, kiel ofte jam che la nunaj universitatoj okazis, la studentoj, doktorantoj, profunde enlaborigas en iu temo, sed la profesoro, gardito ne plu povas sekvi la priskribojn de la esploro.
Alikaze estas imagebla ke, sciencistoj kiuj jam ankau nun laboras inter-ece en kelkaj fakoj, povus en relative malonga tempo enlaborighi kaj sekvi la novan, en nia tempo necesan klerigon de ekzistencie gravaj rilatoj. Al tiu povas doni esencan helpon la spirito de la esperanto, kun sia jam 125 jara historia sperto, en la iter-eca sfero. Jes por tio, devus tiuj sciencistoj, lingvistoj, sociologoj, psikologoj, politologoj, filozofoj, lerni ankau esperanton. Sed, kiel oni diras; por inteligenta homo estas tre facila lerni esperanton. Ni supozas ke, sciencistoj, profesoroj, poliglotoj, jam de si mem estas inteligentaj homoj kaj tio ne estus la plejgranda obstaklo por ili, kiel jam kelkfoje montrighis, ekz. en AIS-o.
La esplorrezulto de tiu, au similaj projektoj povus doni sciencan subtenon kaj bazon por politika movado de nova internacia demokratio. La „nova pensado“ estas jam chiam malvaste ligita kun la politiko de demokratio. Tion jam komprenis kelkaj, ech gravaj politikistoj kaj konkrete uzis che iliaj decidoj. Mi nomas nur la plej eminentan, Mihael Gorbatchov, kiu siatempe shanghis la kutimojn en la tiama mondpolitiko.
La politika solvo de la malfacilajhoj en la internacia demokratio, estighis ekzistencie grava tasko en la Europa Unio. Doni science fonditajn proponojn estus aldono kaj helpo por trovi elirvojon el la nuna stagno de la evoluo en la EU.
Kulturekologio (kiu enhavas la lingvan demokration) estas aktuala politika temo de la estanteco. Trovi science foditan manieron protekti la ekzistencie necesan kulturdiversecon (kiu enhavas la lingvan diversecon), estus grava tasko por tiu antauvidita scienca laboro. Kiu, se oni trovos ankau uzantojn, (kiuj estus precipe en la politiko atendeblaj), eble ne estus nur por la rubagho, kiel Kuenzli avertis, char en la aktuala politiko estas reale uzeblaj solvoj, ech de pliaj politikaj partioj, necese serchataj.












Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-07-08 16:58
PRI "PROCENTO"
Mi proponas acheti iom pli grandan vortaron, ekz. en la vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
procent/o (= elcento, pocento, centono, ↑ interezo, rentumo) rate (of interest, profit), percentage procent, odsetek, odsetka ~i to bear interest fin. procentować ~a proportional, interest-bearing procentowy, oprocentowany ~e in percentages procentowo prunti monon pro ~o to put money out (to interest) fin. pożyczać <pożyczyć> pieniądze na procent kvin ~oj five procent pięć procent 20 ~oj 20 per cent 20 procent ~ego = uzuro