Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / TEJO-papago iĝis varmarko de la Civito

TEJO-papago iĝis varmarko de la Civito

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-07 14:09
La Esperanta Civito insistas, ke ĝi havas ĉiujn rajtojn laŭplaĉe uzi la TEJO-papagon, desegnitan de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj specife por presaĵoj de TEJO. Aldone la Civito ŝajnigas, ke temas pri ĝia propra, registrita varmarko. Martin Markarian ne konsentas, sed ne intencas plu batali kontraŭ Civitaj ventmuelejoj.

En februaro la Esperanta Civito malfermis la provversion de sia "Pasvorta Reto", servo, kiu parte kopias la ideon de Pasporta Servo, prizorgata de TEJO, sed celas nur personojn ligitaj al la Civito.  En la nova reto membras nun nur sep gastigantoj.

Kiam la retejo estis malfermita, montriĝis, ke ĝin ilustras pluraj desegnaĵoj pri Pepo, la maskoto de TEJO, kreita de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj. (Li tiam, antaŭ sia edziĝo, nomiĝis Martin Burkert.)

La apero de Pepo en "Pasvorta Reto" tre surprizis la desegninton, kiam Libera Folio meze de februaro kontaktis lin por peti komenton:

— Dankon ke vi atentigis min pri tio. Fakte mi desegnis Pepon por TEJO kaj ne ĝenerale por la Esperanto-komunumo aŭ iuj subgrupoj. Mi kontaktis la Esperantan Civiton tra ilia retpaĝo kaj petis forigon de la bildoj. Mi rerigardos post kelkaj semajnoj por vidi ĉu ili fakte faris tion.

Pasis pluraj semajnoj, sed Martin Markarian ricevis nenian respondon de la Civito. La 18-an de marto li sendis novan mesaĝon al diversaj Civitaj adresoj, por peti forigon de Pepo el la retejo:

Mi ne estis demandita. Ĝenerale mi estas malavara pri ĝia uzo en aliaj ol la originaj publikaĵoj, sed mi volas esti demandita, aŭ almenaŭ TEJO estu demandita. En la kazo de la Civito mi ne pensas ke Pepo estas taŭga. Mi volas do peti vin forigi la bildojn de la retpaĝo.

Responde al la peto pri forigo, en la retejo de la Civito aperis aserto, laŭ kiu la "eldonrajtoj" de la bildoj desegnitaj de Martin Markarian tute ne apartenas al li mem, sed al la Civita eldonejo LF-koop, kiu afable disponigis ilin al "Pasvorta Reto". Martin Markarian ankaŭ ricevis nesubskribitan leteron de "administrejo" kun simila enhavo.

Krome la Civito nun aldonis al unu el la Pepo-bildoj la simbolon Ⓡ, tiel asertante ke temus pri registrita varmarko de la Civito.

Demandite de Libera Folio, Martin Markarian konfirmas, ke li efektive antaŭ pli ol dek jaroj donis al LF-koop la permeson uzi kelkajn Pepo-bildojn en lernolibro eldonita de LF-koop. Li tamen neniel volis, ke la bildoj estu uzataj por aliaj celoj, des malpli kiel varmarko de la Civito.

Martin Markarian laŭ siaj propraj vortoj trovas "stranga" la aserton de la Civito, ke ĉar li iam donis permeson por uzo de la bildoj en lernolibro, li jam ne havus la rajton decidi pri ilia uzo en nerilata retejo. Li tamen decidis rezigni pri plia, evidente senutila batalo ĉirkaŭ la temo.

– Sed la varmarko estas vere ridinda! Eĉ kontraŭleĝa, mi dirus.

arkivita en:
Nicole
Nicole diras:
2013-04-02 22:31
Ankaŭ mi spertis ke mesaĝoj ricevitaj de la Civito ne estas subskribitaj de la aŭtoro, tre malrespektema kutimo, laŭ mi.
Krome ĉiuj kiuj verkas ion por LF-koop kaj simile atentu. Mi verkis artikolon por Femina kaj Perla Martinelli skribis al mi, ke dum unu jaro mi ne rajtos kopii mian artikolon, meti ĝin surrete, ktp. kaj ke post unu jaro mi rajtos fari tion kion mi volas per ĝi. Jaro pasis kaj Perla skribis, ke la reguloj ŝanĝiĝis kaj ke oni riskas devi pagi ion al ili se oni volas meti sian artikolon sur retejon eĉ 10 jarojn post la publikado en Femina. Mi trovas tion tre aĉa mi donis al ili artikolon kun la kompreno ke dum unu jaro ili ja limigas miajn rajtojn kaj poste ili volas plilongigi tiun periodon. Kion diri? Ili ne dece kondutas.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-04-03 07:52
Ĉu temas pri ĉi tiu artikolo, pri la sindromo de Asperger? Tre interesa, laŭ mi.

http://www.scribd.com/[…]/Artikolo-de-Femina-pri-la-Aspergera-Sindromo

La aŭtoraj rajtoj de ajna teksto evidente apartenas al la aŭtoro, kaj povas esti limigitaj nur per kontrakto akceptita de la aŭtoro. Se vi akceptis limigon dum unu jaro, la kondiĉoj kompreneble ne povas esti unuflanke ŝanĝitaj poste.

Rimarkinda frazo en la artikolo estis la jena:

"Aspergerulinoj ne hezitas fari aferojn kiuj ne estas tre kutimaj, ekzemple ili povas decidi lerni Esperanton. Mi aŭdis, ke en testo por scii ĉu iu havas aspergeran sindromon eĉ enestis la demando: "Ĉu vi iam deziris lerni artefaritan lingvon?" Do ŝajne en Esperantujo estas sufiĉe multaj aspergeruloj. Provu rigardi ĉirkaŭ vi."
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2013-04-03 15:59
Ankaŭ mi trovas la artikolon interesa.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-04-02 22:52
La Civito insistas papagi, eĉ per fremda papago.
amike
Istvàn Ertl
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-04-02 22:54
Post papneago, jen papago.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-04-02 23:09
Mirego pro eldiro de Vatikana reprezentanto: pappapagaggapo!
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-04-04 11:41
vespermanĝo okaze de mirego pro eldiro de Vatikana reprezentanto: pappapagaggapagapo.
La prezo de tiu vespermanĝo: pappapagaggapagappago.
Amike
Papageno
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2013-04-05 16:38
Papa geno - grava faktoro se la papo havos infanon helpe de magia fluto.
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2013-04-03 01:44
Benedikto abdikis pro papaĝo. La Civito uzurpis papagon. Francisko ŝparas salutan papaĵon. Kio sekvos?
dazipo
dazipo diras:
2013-04-03 12:32
Mi volas diri al Martin: BATALU! BATALU! BATALU!

Martin havas ĉiujn rajtojn decidi pri uzado de la bildojn kiujn li mem desegnis!
Se La Civito vere registris la papagon kiel registrita varmarko, la verkisto povas rifuti tion. Se ili ne registris, ili ne rajtas uzi la simbolon.
James Rezende Piton
James Rezende Piton diras:
2013-04-05 18:33
Ankaux mi pretus preni armilojn (jurajn) por defendi la rajton de Martin je Pepo! Pepo estis videbla sur TEJO-eldonajxoj dum mia tuta junagxo kaj estas malgxojige malkovri la simpatian papagon militkaptito en fremda "lando"...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-05 22:00
Ĉu neniu ĝis nun atentis ĉi tiun klarigon de la Civito kaj la (laŭŝajne konsentan) respondon de Martin Markarian?: http://www.esperantio.net/index.php?id=2142

Aŭ ĝi eble oni atentegis ĝin kaj mi maltrafis la atentegon.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-04-24 17:56
Vere mondoskua, gravega afero.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-24 20:13
Se mondskueco estas la kriterio por lanĉi novaĵon kaj debati en Esperanto, ni povas forgesi la tutan aferon sen ajna escepto.

Nia esperanta vivo baziĝas ĝuste sur tiuj negravaj, banalaj, foje (ofte) eĉ absurdaj okazaĵoj, ĉar ion mondskuan la nuntempa movado ne povas proponi.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-09-25 05:15
En iu supra interveno de K. Kniivila mi legas:
La aŭtoraj rajtoj de ajna teksto evidente apartenas al la aŭtoro.
Ba, tute hazarde mi trovis en LibFol en alia pagho du-tri intervenojn miajn trovighantajn en alia konversaciejo kaj celintajn tute alian publikon. Shajnas, ke chiu rajtas cherpi aliulan frazon el ajna kunteksto kaj enmeti en propran demandinte neniun (kaj ofte shanghante la sencon)...
Koncerne la frazon mem, ghi estis "neniu form' erara dum senco restas klara". Mi fieras patenti ghin (la cherpinto ne menciis mian nomn), char ghi estis uzita en kunteksto kie iu mastrumis, prezentis frazojn kun la nura celo trovi ERAROJN. Fakte, tutunue se iu esprimas sin iele, evidente li intencas diri tion kion la vortoj diras, ne ja ion alian uzante pro nescio erarajn formojn; do evidente oni devus klopodi kompreni kion li volis diri, ne ja trudi al li ke li volis
diri alion, sed li eraris. La frazoj tie prezentitaj estis tute bonaj, simple ili estis malsamstilaj, ne ja eraraj. Katono diris (lau "Orationes"): "rem tene, verba sequentur" (mastru la esencon, vortoj sekvos per si mem). Do mi al tio adaptighas. La senco devas esti klara, vortoj estas stilaj. Male, ekzistas personoj, inter ili (chu nun mi rajtas diri tion?) la jhuse eksa UEA-prezidanto, kiu absolute perfekte delikate kiel araneajho nin delicis per altflugaj vortoj, sen neologismoj, per perfekta vortoformado, fascina ideokunligo... vortoj flue sekvis mielstile... sed la (e)senco?
Absit iniuria verbis (Ofendo forestu de la vortoj)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-26 13:50
Se la literaturhistorio de C. Minnaja estos verkita lau tiu stilo plus la antauvideblaj strangajhoj kontribuitaj flanke de Silfero, tiam bonan nokton. :-(