Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La aventuroj de Ŝerloko Holsmo - finfine en Esperanto!

La aventuroj de Ŝerloko Holsmo - finfine en Esperanto!

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-06-03 13:08

Fine de majo en la populara libroserio Mondliteraturo de la eldonejo Sezonoj aperis nova libro – La aventuroj de Ŝerloko Holsmo.

Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.

La nova 248-paĝa libro jam estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/06/holmso