Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro

La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-22 11:07
La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, ĉeestis la inaŭguron kaj legis sian salutmesaĝon, premiitan per forta aplaŭdo. Krom la prezidento, ĉeestis ankaŭ kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.

Per sia ĉeesto honoris la inaŭguron ankaŭ la ĉina ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola aferŝarĝito Lech Mastalerz kaj la rusia aferŝarĝito Aleksej Ŝadskij. Ĉeestis ankaŭ Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.

Hannes Högni Vilhjálmsson kiel prezidanto de LKK bonvenigis la kongresanojn al Islando, post kio Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, legis la jam tradician salutmesaĝon de d-ro inĝ. L.C. Zaleski-Zamenhof. La ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak anoncis la novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson. La kongresanaro omaĝis la memoron de Sæmundsson, forpasinta la 22-an de junio, kaj de aliaj Honoraj Membroj, forpasintaj post la antaŭa UK, per momento de silento.

La Ĝenerala Direktoro Osmo Buller legis la nomojn de la nova Estraro, kies prezidanto estas Mark Fettes kaj kiu ekgvidos la Asocion lundon, la 22-an de julio. La inaŭguro estis ankoraŭ gvidata de la malnova Estraro, kies prezidanto Probal Dasgupta por la lasta fojo faris kongresan festparoladon. (La teksto estos publikigita aparte.) Antaŭ la festparolado la reĝisoro de la kongresa temo Orlando Raola faris mallongan enkondukon en la temon, "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj", kaj invitis la kongresanojn al la kunsidoj, en kiuj ĝi estos traktata.

Novaĵo en la inaŭguro estis filma paŭzo, kiu pro teknikaj problemoj tamen iom prokrastiĝis, donante spacon al la tradicia muzika paŭzo, kiun plenumis la argentina pianistino Teresita Alaniz. Tuj poste la salono mallumiĝis por la monda premiero de la mallonga animita filmo "Espero" de la reĝisorino Simone Gianpaolo. La filmo estas originale farita en Esperanto, kun la voĉo de Mariana Evlogieva.

Sekvis la salutparoladetoj de TEJO (vicprezidanto Michael Mandirola), ILEI (prezidanto Mireille Grosjean), Akademio de Esperanto (vicprezidanto Brian Moon) kaj SAT (Nikolao Gudskov). La plej longa sed vigla programero estis la kavalkado de salutoj de la landoj reprezentataj en la UK. Gvidis ĝin la estraranoj Maritza Gutierrez kaj Amri Wandel.

Post komuna kantado de la Himno, prezidanto Dasgupta deklaris la 98-an UK malfermita per la oficiala martelo de UEA, ricevita donace en la 33-a UK en la sveda Malmö en 1948.
Gazetara komuniko de UEA
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-31 12:46
Pripensaĵo pri la salutmesaĝo de la islanda ŝtatestro

http://planlingvoj.ch/Salutmesagho_Islando_UK2013.pdf
Rioklarido
Rioklarido diras:
2013-08-01 16:15
"Eksesperantisto"* Künzli daŭrigas lian krucmiliton kontraŭkomunisman, ne perdinte la okazon defendi la kriminalan, rasisman Ŝtaton Israelon. Nenion novan sub la ĉielo, jam skribis la Predikanto.

*Kial "eksesperantisto" ankoraŭ uzas sian tempon por okupiĝi pri Esperantaj aferoj estas por mi nekompreneble.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-07 19:55
Mi iom prilaboris kaj aktualigis chi tiun tekston.

Do, vi povas denove legi ghin sub: http://planlingvoj.ch/Salutmesagho_Islando_UK2013.pdf

Se vi trovos iun tajperaron, mi antaudankus ricevi sciigon.