Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon

Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-20 19:52
[RET-INFO] Mongola Esperanto-Societo lanĉis nekutiman servon sub la nomo "Komerca Servo Mongolia, KoSeMo", kiu celas plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en laŭprofesia kampo. La iniciato povas veki eventualajn novajn ideojn ankaŭ en aliaj landoj.
Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon

Ŝtata emblemo de Mongolio

Karaj legantoj!
Per tiu-ĉi mesaĝo, ni deziras informi vin pri tio, ke ĉe Mongola Esperanto-Societo ekfunkcias Komerca Servo kunlabore kun kelkaj mongolaj kompanioj kaj kolegioj, por plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en praktiko de komerca kampo por ke ni montru ke Esperanto estas utila je komerco, turismo ktp.

La respondeculoj de la Komerca Servo jam kontaktas kaj kune esploras kun la kompanioj kaj kolegioj pri ebleco de kunlaborado.

Tial, ni petas vin kaj alvokas, kunlabori kun ni en la komerca kampo.

Kiaj kunlaboroj interesus vin kun mongolaj kompanioj? Ekz. ni povus peri eksportadon lanugajn (cashmere) produktaĵojn, vestaĵojn ktp. Kiel ekzemplo, ni prezentas al vi retejojn de niaj interkonsentitaj firmaoj de lanugaj produktaĵoj: www.gobi.mn kaj www.goyo.mn .

De nia flanko proponotaj kunlaboroj (komerca perado) povus esti:
1. perado de eksportoj el Mongolio;
2. perado de importoj el eksterlandoj;
3. turismo;
4. edukada perado (ĉar mongolaj junuloj multe ŝatas aliĝi al fremdaj universitatoj aŭ lernejoj);
5. kultura interŝanĝo (ekz. folklora ensemblo, arta ekspozicio, moda prezentaĵo ktp)
6. organizi komercajn konferencojn kunlabore kun partneraj organizoj, ktp."

Nu, bv. sendu viajn mesaghojn, proponojn kaj demandojn, mi certe vigle respondos al vi. En lastaj jaroj mongola ekonomio draste kaj rapide progresas kaj antauvide tiu prosperiĝo longe daŭros. Danke al grandiĝo kaj fortiĝo de mongolia ekonomio realiĝas multe da industriaj kaj infrastrukturaj projektoj enlandaj kaj internaciaj.

Nia Servo jam ekis kunlaboradon kun Esperanto-Asocioj en Xi'an, Jinchuan kaj Interna Mongolio en la kampo de komerco kaj turismo. Ankaŭ vin ni invitas kunlabori!

Kun amikaj salutoj,

s-ino Dorj Gandolgor,
plenuma direktoro de KoSeMo - Komerca Servo Mongolia
komercaservomongolia@yahoo.com
http://72.41.205.72/eo/


-----
laŭ "Komerco", la retlisto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe http://groups.google.com/group/komerco/


________________________________________________________________________________ 
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info
arkivita en:
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-20 18:56
Bonvolu en la titolo korekti "lancis" al "lanĉis", ĉar certe temas pri tia termino, kiun mi kopiis el mia ESP-ANG-POLA Vortaro, jen ĝi:
lanĉ/i launch wypróbowywać, wodować (statek), wypuszczać (balon); lansować, wprowadzać (w modę) mem~o = aŭto~o aŭtomata ~o (= mem-~o) autorun (subst.) komp. autouruchamianie
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-20 19:11
Bonvolu en la titolo korekti "lancis" al "lanĉis", ĉar certe temas pri tia termino, kiun mi kopiis el mia ESP-ANG-POLA Vortaro, jen ĝi:
lanĉ/i launch wypróbowywać, wodować (statek), wypuszczać (balon); lansować, wprowadzać (w modę) mem~o = aŭto~o aŭtomata ~o (= mem-~o) autorun (subst.) komp. autouruchamianie