Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon

Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-19 16:39
[RET-INFO] La organizantoj petas vian helpon konatigi la suban inviton al junuloj, gimnazianoj, junularaj artaj komunumoj – aŭ eĉ simplaj unuopuloj, interesiĝantaj pri filmo-farado. La ideo estas, ke esperantistoj peru informon – akiritan pere de Esperantaj kanaloj – al sia ĉirkaŭaĵo.

Ni invitas vin al nekutima, eksperimenta kampanjo. Ĉi foje temas ne pri tradicia per-esperanta agado, sed subteno de iu ekstera projekto per internacia transdono de informoj pere de esperantistoj:

“UNUA VORTO” – INTERNACIA FESTIVALO DE INFANA KINOKREADO

– Moskvo, majo 2013 – komuniko de la organizantoj

Inter 24-26 de majo 2013 en Moskvo, Rusio, okazos la unua internacia festivalo de infana kinokreado “Unua Vorto”. Partoprenantoj de la festivalo estos geknaboj en aĝo de 7 ĝis 18 jaroj el diversaj landoj de la mondo.

Por partopreni necesas krei mallongan filmon (de 5 ĝis 20 minutoj), kiu temu pri familio kaj rilatoj inter gepatroj kaj gefiloj, kaj plenigi aliĝpeton en la retejo

http://1slovo.com/eng/

Partopreno en la Festivalo estas unika eblo demonstri sin, aŭdi opinion de ekspertoj pri sia laboro, partopreni modellecionojn kaj gajni valorajn premiojn. La ĉefpremio por la plej bona filmo estas 2000 USD.

Aliĝpetoj estas akceptataj ĝis la 15-a de marto en 2013.

Mi kunlaboras kun la organizantoj de la festivalo kaj serĉas esperantistojn, kiuj pretas helpi en la serĉado de potencialaj partoprenantoj – studioj, rondetoj kaj aliaj infanaj organizoj, kiuj okupiĝas pri filma kreado. Necesos trovi tiaspecajn organizojn, komuniki al ili informon pri la festivalo kaj, okaze de ilia intereso, helpi en partopreno; ekzemple, traduki prezentitajn filmojn uzante Esperanton kiel pontolingvon.

La festivalo promesas esti sufiĉe rimarkinda aranĝo; oni jam planas lokan reklaman kampanjon por ĝi. Okaze de sukceso de la proponata iniciato eblos listigi esperantistojn (precipe UEA, kies reprezentanto jam promesis helpon) kiel informajn partnerojn de la festivalo. La organizantoj volonte faros tion.

Se vi volas partopreni ĉi tiun iniciaton, bv. kontakti min laŭ la adreso "kirill.shvedov@gmail.com" por interkonsenti detalojn de la laboro.

Kirill Shvedov

laŭ [landa agado]

-----
Ret-Info, http://www.facebook.com/Ret.Info

arkivita en:
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-02-05 20:09
Saluton!

Dankon pro atento al mia mesaĝo.

Ĉi tie mi volas precizigi kelk detalojn. Unue, tempo por aliĝi la festivalon nun estas plilonigita ĝis fino de marto. Krome, necesas atentigi, ke ĉi tiu aranĝo estas bonfara; enspezita mono estos uzita por helpi infanojn, kiuj bezonas kortransplantadon. Pri tio estas dirite en la festivala retejo.

Do, tio estas afero vere subteninda, kaj mi bezonas vian helpon por tio. La aranĝo promesas esti rimarkebla -- mi jam povas diri, ke ĝia reklamo estos situita en la moskva metroo. Tio kreos bonan eblon promocii Esperanto-komunumon kiel partneron, kiu kapablas disponigi unikan servon kaj helpon. La organizantoj originale celis trovi partoprenantojn el Eŭropo, Nordameriko, Ĉinio kaj Japanio, sed al mi jam venis sciigo pri interesiĝanto el Benino! Eble ni sukcesos fari ĉi tiun festivalon ne nur "internacia", sed vere tutmonda, konsiderante ke oni planas fari ĝin ĉiujara.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-08 05:58
Ankaŭ maljunuloj produktas filmojn. Mi invitas vin rigardi miajn amatorajn produktojn:
http://www.ipernity.com/blog/porkido/447339
Mi ĉiutage lernas! La filmo pri kinuo estis mia unua kontakto kun la tekniko kaj mi nun scias, kiel pli bone fari ol en la dua versio:
http://www.youtube.com/watch?v=ICAx9wtTmEs
Estas frapa difenenco rigarde la nombroj de klakoj de ambaŭ projektoj. Tre interesa.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-02-18 21:14
Por plifaciligi komprenadon de la tasko, mi kunmetis minimuman programon, kiun bezonatas realigi:

La organizantojn de la festivalo interesas unuavice jenaj landoj: Pollando, Germanio, Italio, Francio, Hispanio, Britio, Usono, Kanado, Israelo. Ankaŭ laŭeble interesas ilin Ĉinio kaj Japanio. Okaze de partopreno de filmoj el lastaj du landoj necesos provizi ankaŭ tradukon el la ĉina kaj la japana.

Por serĉi partoprenantojn mi bezonas kunlaboron de Esperantistoj, kiuj parolas lingvojn de la listitaj landoj (kompreneble, ili ne loĝu necese en ili). La kunlaborantoj serĉu tra la reto informon pri infanaj kaj junularaj organizoj, kiuj okupiĝas pri kinarto kaj povus interesiĝi pri tiaspeca propono. Trovinte organizon, oni sendas al ĝi retpoŝte prezentaĵon pri la festivalo. Se venos pozitiva respondo, oni helpas ankaŭ en plua interagado de la patroprenanto kaj la organizantoj.