Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Jarlibro ne aperos pro subita maldungo

Jarlibro ne aperos pro subita maldungo

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-01 23:12
La apero de la Jarlibro de UEA por 2013 estos severe prokrastita aŭ eventuale tute nuligita post la subita maldungo de ĝia redaktoro Roy McCoy. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la Jarlibro jam estis preskaŭ finredaktita, sed la nun-eksredaktoro proteste detruis la koncernajn komputilajn dosierojn, tiel ke ne eblos restarigi ilin sen kompleta reentajpado de la tekstoj kaj rekreado de la grafikaĵoj.

La emeritiĝo de la multjara oficisto de UEA estis atendata por decembro 2013, sed laŭ McCoy la estraro de la asocio decidis maldungi lin anticipe, por eviti kroman pensian koston de kelkmil eŭroj. Ĝenerale la nederlanda leĝo malebligus antaŭtempan ĉesigon de la laborkontrakto, sed ĉar McCoy ne estas EU-civitano li bezonas nederlandan laborpermeson, kiu liakaze malvalidiĝis fine de marto.

Jarlibro ne aperos pro subita maldungo

– Ili en tute diskriminacia maniero ŝtelis parton de la pensio je kiu mi absolute havis rajton. Mi ne povas akcepti tion senproteste, li komentas.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne volis komenti la aferon, kiu laŭ li temas pri "juraj detaloj", sed li asertis ke la Jarlibro 2013 ja aperos "dum ĉi tiu jaro".

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komplete refutas la aserton de McCoy, ke li estis maldungita por ŝpari monon. Laŭ Dasgupta, la redaktoro de la Jarlibro mem proteste demisiis kaj detruis la dosierojn, ĉar li volis trudi kontraŭfundamentajn lingvajn reformaĵojn en la Jarlibron kaj en aliajn eldonaĵojn de UEA, kaj la Estraro ordonis ke tio ne okazu.

En sia lasta Jarlibro McCoy volis ne nur uzi reformitan ortografion sen supersignoj, sed – eĉ pli serioze laŭ Dasgupta – ŝanĝi la delonge akceptitan landnomon "Barato" al "Hindio", kaj "fakdelegito pri la hindia lingvo" al "fakdelegito pri la hinda lingvo". Tian imperiisman lingvaĵon barataj esperantistoj laŭ Dasgupta neniel povus akcepti.

Jarlibro ne aperos pro subita maldungo– En mondo, en kiu multegaj fremduloj ankoraŭ vere ne scias, ke Barato estas multlingva lando kaj ke la hindia lingvo ne estas denaske parolata de plimulto de la baratanoj, uzi por la hindia lingvo la Esperantan nomon "hinda lingvo" estas politike serioza eraro. Provante enkonduki tiun uzon, McCoy laŭ mi faras grandan malservon al la lingvo, kvankam kompreneble ni devas ekvilibre taksi tiun lian eraradon apud la treege grandaj servoj, kiujn li faris al UEA.

Responde al demando de Libera Folio, McCoy konfesas, ke li efektive volis enkonduki kelkajn lingvajn "raciigojn" en la lasta Jarlibro sub lia redaktado. Kaj li ja detruis la dosierojn de la Jarlibro, li agnoskas:

– Mi prenis tiun ĉi drastan paŝon proteste al tio ke UEA rifuzis akcepti miajn tute bonajn reformproponojn, kaj ne sufiĉe zorgis pri dungo de mia anstataŭonto. Ne estis nur ke ili ĉikanis min pri la Jarlibro. Mi devis suferi daŭrajn maldignajn traktojn tra la jaroj, tiel ke nun estas veninte al tio ĉi. Mi ne volas paroli pri detaloj, pardonu.

Noto de la redakcio: La novaĵo validas nur en la tago de la publikigo, la 1-a de aprilo 2013.

arkivita en:
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-04-01 00:30
Reformemo malsano estas. Kaj kvankam la bona laboro de tiu ĉi sinjoro McCoy, reformoj en la lingvoj tute ne akcepteblas. Kia naiveco de persono en la CO. Lia komento «miajn tute bonajn reformproponojn». Kiu taksas lian reformojn «tute bonajn»? Nur li mem. Mi diras naiveco, por ne diri stulteco.

Kaj lia detruo de la jarlibro ŝajnas kvazaŭ infano kiam gepatroj neas al ĝi ion de ĝi dezirata kaj krias kaj batas ĉion por protesti.

Oni ja devus respekti lian emeritiĝo, sed lia agado neniel taŭgas por oficisto de UEA (aŭ de io ajn)
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2013-04-01 00:39
Kia fiago! Detrui scias ĉiu… Pli malfacile estas konstrui.

Roy McCoy iris en la paŝoj de Marko Zamenhof, kiu siatempe malice detruis la manuskripton de Esperanto, kiun lia filo Ludoviko al li konfidis.

Se Mordeĥaj Zamenhof pro manko de spaco en sia libroŝranko ne detruintus la manuskripton de sia filo, Esperanto estus naskiĝinta kelkajn jarojn pli frue, kaj certe hodiaŭ ĝi jam estus parolata sur la tuta tero! Kaj nun, pro tiu ĉi lingva kapricemo de ia McCoy, ankaŭ UEA riskas simile sin ĵeti en pereon! Mi iras kabei…
Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-04-01 01:51
Ми йам кабеис. Фактэ, ми прэну экземплон де Рой кай йе ла унуа шанцо детруу чиуйн досиэройн де ИЙК. Регу анархио!
Slavik Ivanov
Slavik Ivanov diras:
2013-04-09 08:28
Ho, vi bruligas! :)
dazipo
dazipo diras:
2013-04-01 01:52
Skandalo! Cu li vere forgesis samtempe forreformi la akuzativo? Kay nur pensis pri la ortografio? Ho, tiuy yunuloy...
Charles R.L. Power
Charles R.L. Power diras:
2013-04-01 06:35
Ankaŭ mi laboris ĉe UEA. Ankaŭ mi havis malkonsentojn kun la Estraro. Mi ne dubas, ke tio okazis kun diversaj oficistoj kaj diversaj estraroj. Tio ne estas eksterordinara afero inter estroj kaj oficistoj, aŭ inter superaj kaj malsuperaj oficistoj. Iu devas fari definitivajn decidojn, kaj estas sufiĉe evidente, inter Estraro kaj oficistoj, kiu rajtas fari tion. Tia malkonsento ne rajtigas saboti la produktaĵon de la oficejo, des malpli, de oficejo kie la laboron de ĉiuj almenaŭ parte motivas idealismo. La malica mensogado pri la kialoj de la maldungo apenaŭ meritas simpation. La Estraro, en kiu sidas siatempaj kunoficistoj miaj, bonaj homoj, ne povis agi alie. Mi hontas, ke oficisto de UEA, kiel mi siatempe estis, povis fari tian hontindaĵon.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-04-01 11:11
Mi longe retenis la spiron, leginte pri problemoj kun Roy en UEA. Mia koro preskaŭ saltis el mia brusto for, ĉar la unua penso estis, ke li fine sukcesis efektivigi sian delonge kovatan intencon fari el UEA paktintan establon de la Civito.

Ho, kia dolĉa trankviliĝo, kiam mi legis ke estas nenio alarma! Nur normala kverelado pri lingvaĵoj, do – pardonu mian uzon de la internacia helplingvo – business as usual.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-01 12:52
Finfine kurajulo uzanta esperanto reformata! For la akuzativonnnn!: neniam uzun jin! For la ŝuperŝiĝnoĵ!: ili eŝtaŝ nura balaŝto! Roy estu redungata kaj sia salajro duobligata. Krome anstatauigxu la Jarlibron per Jardeklibron kaj sxparu mono: kiel ajn, la enhavo ne multe sxanghiĝas.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2013-04-01 12:57
Ne vere amuza aprila sherco. Disfalo de UEA eniris la kategorion fikcio-realeco.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-01 13:04
Vi tute pravas.
Lancelot
Lancelot diras:
2013-04-01 14:59
Komuniko
La Esperanto-Armea Frakcio, kiel batalanta avangardo de la Esperanta Popolo, denoncas la maldecan maldungon de kamarado Roy McCoy kiel plian paŝon en la prihontinda fistrategio de la nune reganta kliko de UEA komplete submetiĝi al la anglalingva imperiismo.
Kamarado McCoy ofte pruvis sian lojalecon al la liberiga rezistmilito iniciatita de Zamenhof, dum li kiel memekzilito persone atestis ke la usonaj popolanoj ne dividas la agrese imperiisman lingvopolitikon de sia registaro. Tial, la lakeoj de la anglalingvismo kiuj jam de jaroj, per aĉa oportunismo arigis al si gvidajn poziciojn en UEA por komplete perfidi la verajn interesojn de la Esperanta Popolo, nun lanĉas kontraŭ kamaradon MacCoy sian furiozan atakon.
EAF anoncas sian firman decidon defendi, per ĉiuj disponeblaj luktomanieroj, la moralan rajton de kamarado MacCoy plu servi la Esperantan Popolon per sia nemalhavebla redaktado de la Jarlibro. La UEA-lakeoj povas jam ektremi, ĉar la Esperanta Popolo decidis preni sian destinon per siaj propraj manoj. Vivu la esperantistoj! Vivu la Liberiga Rezistmilito de la Esperanta Popolo!
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2013-04-01 17:05
"Marko Zamenhof, kiu siatempe malice detruis la manuskripton de Esperanto" ==== Nu, Marek, tio estas nura legendo.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-01 19:58
Fakte, la amuzo de 1a-aprila ŝerco baziĝas sur tio, ke oni sukcesas mistifiki la legantojn igante kredinda ion nekredeblan: igi kredinda ion kredeblan apenaŭ estas ŝerco.

Se mi provas mistifiki amikon dirante "Tiu preterpasanta viro estas mia patro", kaj li kredas, tio ne estas mistifiko: la aserto povus esti vera kaj do tute kredinda. Se tamen mi diras "Tiu preterpasanta elefanto estas mia patro", kaj li kredas, mia mistifiko estas sukcesa.

Ke ĉi tiun ŝercon multaj el ni, unuavide, tuj kredis kaj konsideris vera informo... nu, ĉu ĉi-kaze temis do pri preterpasanta elefanto aŭ pri - preterpasanta viro?
Lancelot
Lancelot diras:
2013-04-01 20:37
"Estas pli facile al kabeanta elefanto pasi tra pinglotruo ol al anglalingva riĉulo eniri la Zamenhofan Regnon"
(Luko 18:25; Mateo 19:24; Marko [Fettes] 10:25)
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-04-02 00:51
Francisco Javier Moleón (2013-04-01 19:58) tute pravas: la rakonto estas tro kredebla por esti aprila sxerco. La ideo, ke povus esti sabotado en la Centra Oficejo jam estas raportita de Gbeglo Koffi el siaj spertoj kiel Estrarano. Nun mi devas kontroli, cxu la demisio de Osmo Buller kaj Kompanio antaux kelkaj jaroj okazis la unuan de aprilo. Estas multaj kialoj opinii, ke okazas sabotado en la Esperanto-movado. Kiam mi konstatis la daton, mi fakte bedauxris, cxar por bonigi la rilatojn inter UEA kaj la ekstera publiko necesas laux mi maldungi la du koncernajn oficistojn.

Tiu cxi estas plua ekzemplo de la emo de La Libera Folio blagi pri neniajxoj kaj diligente ignori la verajn skandalojn en la movado.
Charles R.L. Power
Charles R.L. Power diras:
2013-04-03 10:20
Absurde sukcesa blago, gratulon! Mi ne sciis, ke tiel universala estas la signifo de la 1a de aprilo.
Roy McCoy
Roy McCoy diras:
2013-04-03 13:51
Dankon. Kalle verkis, sed la ideo estis de Ionel Oneţ kaj mi komplicis. Responde al la demando de Ksachjo, mi dirus ke lau mi temis kaj pri preterpasanta elefanto kaj pri preterpasanta viro, kaj ke la aspektoj de la dua kredebligis tiujn de la unua.
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-04-04 17:06
Bonhumore kaj kiel ĉiam afable Roy partoprenis mian prelegon pri "Ano sen SAT" kiun mi faris en La Verda Stelo la 29-a de marto 2013. Roy ja "ludas" kun la lingvo, sed pacama viro kiun li estas, ne detruas, sed konstruas kaj tion jam dum multaj jaroj.
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-04-06 19:52
Ho mi tute kredis la novaĵon! En mia lando ni ne festas la 1an de Aprilo. Ni en Kolombio havas similan feston sed la 28an de Decembro.
Jytte Sunekær
Jytte Sunekær diras:
2013-04-07 09:18
"Cxu vere ...". Tagon poste mi sercxis cxe la uea-diskutlisto. Kaj en la artikolo mi ekvidis la finan rimarkon: novajxo validas nur la unuan de aprilo. Dankon al Kalle, Ionel, Roy kaj al Marek, kiu volis kabei pro la "agoj".
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-04-12 17:00
Kia bela ŝerco!