Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / István Ertl - en multaj miloj da ekzempleroj

István Ertl - en multaj miloj da ekzempleroj

de Ret-Info Laste modifita: 2013-06-06 17:32
La plej konata kaj populara hungaria taggazeto Népszabadság aperigis okulfrapan, tutpaĝan (!) artikolon kun granda foto pri István Ertl, konata hungara esperantisto, eksa redaktoro de revuo Esperanto.
István Ertl - en multaj miloj da ekzempleroj

István Ertl -- 100-procente Luksemburgano

La plej konata kaj populara hungaria taggazeto Népszabadság la 3-an de junio 2013 aperigis okulfrapan, tutpaĝan (!) artikolon kun granda foto pri István Ertl, konata hungara esperantisto, eksa redaktoro de revuo Esperanto.

La artikolo rakontas pri lia ĝisnuna vivovojo, agado, kono de multaj lingvoj, ne flankenpuŝante ankaŭ la Esperantan... :-)

La artikolo videblas/legeblas en la reto ĉe: http://nol.hu/mozaik/20130603-ezernyelvmester -- Majstro de mil lingvoj, 34-procente hungaro, 33-procente franco, 33-procente esperantisto, kaj 0-procente rasisto... :-)

Sinceran gratulon al István!

-------------------

Rakontante pri lia vivo en la artikolo aperas la vorto "Esperanto" 30 foje, en tute natura viva fono. Krom la personaj flankoj, certe la artikolo estas ankaŭ bona reklamo por la Internacia Lingvo. Antaŭ kelkaj jaroj por aperigi similan tutpaĝan artikolon pri Esperanto, Etsuo Miyoshi devis pagi ĉ. 3 milionojn da forintoj...

La artikolon kompilis kaj prizorgis Révész Sándor, esperantista ĵurnalisto ĉe la gazeto.

------
L.S. / Ret-Info