Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / ISAE falsis registrajn informojn por mongajno

ISAE falsis registrajn informojn por mongajno

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-02 08:17
Internacia Scienca Asocio Esperantista en februaro oficiale registriĝis ĉe la nederlanda Komerca ĉambro, false indikante la nomojn de tute flankaj personoj kiel tiujn de funkciuloj. La falsaj nomoj estis uzitaj por ke la entrepreno Kosmo urĝe povu peti EU-subvencion. La estro de Kosmo membras en la vera estraro de ISAE.

En marto Libera Folio povis raporti, ke laŭ oficiala EU-instanco TEJO pro sia registriĝo ĉe la nederlanda Komerca ĉambro ja havas propran juran personecon, kaj tial povas ricevi certajn EU-subvenciojn. Tio instigis nin pli proksime rigardi la registron de la Komerca ĉambro.

Serĉo en ĝia retejo montris, ke la vorto "Esperanto" donas entute 34 trafojn. Pluraj el ili efektive havas nenian rilaton al Esperanto – troviĝas en la registro ekemple la restoracio Esperanto en Haarlem, ŝipvetura entrepreno kun la nomo Esperanto, kaj la firmao Esperanto Infrastructure.

Troviĝas en la listo ankaŭ multaj konataj kaj ne tiom konataj Esperanto-organizaĵoj: UEA, TEJO, Internacia Esperanto-Instituto, Nederlanda Esperanto-Junularo kaj kelkaj pliaj. Plej freŝe, la 18-an de februaro 2013, estis registrita Internacia Scienca Asocio Esperantista.

La informoj registritaj ĉe ISAE tamen estas iom surprizaj: kiel prezidanto de la asocio estas indikita Nico Huurman, la kasisto de TEJO. Kiel ĝenerala sekretario estas indikita Katalin Kováts, la gvidanto de la reta projekto Edukado.net. Neniu el la du efektive membras en la estraro de ISAE.

Kiel retadreso de ISAE en la informoj registritaj ĉe la Komerca ĉambro estas donita tiu de Francesco Maurelli, gvidanto de la esperantista komerca entrepreno Kosmo. Maurelli efektive estas ankaŭ la ĝenerala sekretario de ISAE, sed ial lia nomo ne aperas en la registraj informoj.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, por ekscii, ĉu vere li demisiis, kaj nerimarkite estis elektita nova estraro de la asocio.

José Antonio Vergara: – Mi ne demisiis. Ni devis deklari fikcian estraron provizore, pro la urĝeco havi homojn loĝantajn en Nederlando kiuj povus subskribi la koncernajn dokumentojn tie mem. La afero ĝustiĝos post nia jarkunsido en Rejkjaviko.

Libera Folio: Kial ne eblis atendi pri la registriĝo?

José Antonio Vergara: – La urĝo temis pri limdato por ke ISAE povu esti inkludita en jam ekzistanta projekto de Kosmo, en kiu partoprenas aliaj E-organizaĵoj kun oficiala ekzisto kaj sidejo en iuj el la landoj de Eŭropo.

Laŭ Francesco Maurelli, aganta ĝenerala sekretario de ISAE, kaj gvidanto de la komerca entrepreno Kosmo, konkrete temas pri projekto menciita en lia artikolo aperinta en la marta numero de revuo Esperanto. Laŭ la svagaj informoj en la artikolo, la projekto celas peti subvencion de EU por dum du jaroj okupiĝi pri retaj kunlaboriloj, sociaj retoj, merkatigo, tempomastrumado, ŝanĝmastrumado, informado kaj komunikado, monakirado, financa mastrumado, negocado, traktado, motivigo de volontuloj kaj membroj.

ISAE falsis registrajn informojn por mongajnoFrancesco Maurelli: – La rezultoj estos konataj dum somero. Kaze de aprobo, ni certe donos pli da informoj, kaj vi estos inter la unuaj ricevantoj.

Laŭ Francesco Maurelli estas neniu problemo en tio, ke al oficiala instanco estis deklaritaj neveraj informoj pri la funkciuloj de ISAE.

Francesco Maurelli: – Neniu leĝo malpermesas al du homoj loĝantaj en Nederlando renkontiĝi, fondi asocion kaj nomi ĝin "ISAE", kaj poste kunlabori kun la tradicia neregistrita ISAE. Neniu malvera informo estis deklarita.

Kiam Libera Folio atentigas, ke apenaŭ povas temi pri nove fondita asocio, senrilata al la vera ISAE, ĉar en la registritaj informoj estas klare indikite, ke la asocio estis fondita jam en aŭgusto 1906, Francesco Maurelli ŝanĝas sian version:

Francesco Maurelli: – Nu, vi povas vidi ĝin kiel vi preferas: aŭ estas la vera ISAE kun helpo de nederlandanoj, aŭ estas alia organizo, kiu tamen inspiriĝas al la "vera" ISAE. La kerno ne ŝanĝiĝas ĉiukaze. La Centra Oficejo de UEA, Katalin kaj Nico helpis en la registriĝo de ISAE kaj ilin ni dankas. Pri kiel pluiri, ni diskutos en Islando, ankaŭ konsiderante burokratajn postulojn.

Libera Folio turnis sin al la Centra Oficejo por ekscii, ĉu vere UEA kontribuis al la registriĝo de ISAE sub falsaj nomoj. Laŭ la respondoj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller, oficisto de la Centra Oficejo donis al ISAE informojn pri tio, kiel okazas la registrado, kaj helpis plenigi la formularojn.

Libera Folio: Ĉu vi do trovas nenion malaprobindan en la fakto ke oni por ricevi financan avantaĝon deklaras al oficialaj instancoj falsajn informojn?

Osmo Buller: – Kompreneble tio estas malaprobinda.

Libera Folio: Kial do la Centra Oficejo tamen helpis pri tiu proceduro?

Osmo Buller: – Pri la proceduro helpis la oficisto, kiu prizorgas la rilatojn kun la Komerca ĉambro. Li agis en bona fido laŭ mia pli frua promeso helpi al ISAE, se ĝi volos registriĝi. Pri la "novaj" funkciuloj de ISAE mi eksciis nur poste.

Alian vidpunkton pri la afero havas la aganta prezidanto de ISAE, kies nomo ne aperas en la registraj dokumentoj:

ISAE falsis registrajn informojn por mongajnoJosé Antonio Vergara: – Estas nenio malaprobinda, ĉar temis nur pri eksplicite provizora solvo por plenumi burokratan proceduron. La celo estas multe pli larĝperspektiva ol la nura partopreno kiel unu el la asocioj en la trejna projekto kunordigita de Kosmo. Nia ideo estas prezenti Esperanton en sciencamikaj medioj, aparte ĉe sciencaj festivaloj kaj asocioj por scienca popularigo.

— Fakte, estas mi kiel prezidanto kiu forte insistis antaŭ Francesco Maurelli inkluzivi ISAE-n en la nunan  projekton de Kosmo. Li kaj mi jam de jaroj diskutis pri la neceso registri la asocion kiel paŝo en la transiro de ISAE de eta asocio kun apenaŭa ekzisto nur en la Esperanta mondo, al interes-asocio klopodanta grupigi la homojn kiuj samtempe estas esperantlingvaj kaj amas la sciencon kiel kernan elementon de la homa civilizo.

Ankaŭ la nomo de Francesco Maurelli, la gvidanto de la komerca entrepreno Kosmo, ial ne aperas en la registraj dokumentoj de ISAE, kvankam li estas la ĝenerala sekretario de la asocio. Por tio laŭ li estas simpla klarigo:

Francesco Maurelli: – La nederlandaj postuloj estas iom ĝenaj eĉ por eŭropanoj: ĉar en mia identigilo ne estas mia adreso (en la pasporto ne estas indikita, kaj britoj ne havas entute nacian identkarton), mi devintus akiri oficialan paperon el la komunumo kiu deklaras kie mi loĝas. Krom la fakto ke mi eĉ ne scias kien iri por havi tian dokumenton, mi ankaŭ ŝanĝis domon jam trifoje en Edinburgo, kaj en la lastaj jaroj mi loĝis en 3-4 europaj landoj. La burokrataj sistemoj iam adaptiĝos al moviĝemaj homoj kaj al la reta epoko, sed ĝis tiam, ni devas trovi aliajn solvojn, kompreneble laŭleĝajn.

La oficialaj postuloj, laŭ kiuj funkciuloj devas identigi sin kaj havi adreson por rajti registri organizaĵon, ekzistas por malhelpi la registradon de surpaperaj firmaoj uzataj por impostevitado, monlavado aŭ aliaj krimaj celoj. Laŭ jura klarigo en la retejo de la Komerca ĉambro, la informoj tie registritaj "validas kiel vero":

Ĉiuj devas povi fidi la datumojn de la Komerca registro. Sekve, registritaj entreprenoj ĉiam devas informi pri ŝanĝoj. Se entrepreno /.../ ne informas pri ŝanĝo, tiam tamen validas tio kio estas skribita en la Komerca registro.

Sekve, se ISAE ekzemple petos kaj ricevos EU-subvencion, la respondecaj funkciuloj estos tiuj registritaj ĉe la Komerca ĉambro, kaj ne tiuj, kiujn elektis la membroj de ISAE.

Libera Folio estis en kontakto kun la oficiala prezidanto de ISAE, Nico Huurman, kaj la oficiala ĝenerala sekretario, Katalin Kováts, sed neniu el ili volis komenti sian rolon en la afero.
arkivita en:
Bert Schumann
Bert Schumann diras:
2013-04-30 14:51
Tiaj diferencoj regule okazas en asocioj, kiuj devus post ĉiu membrokunveno aktualigi siajn ŝanĝojn pri nomoj kaj adresoj en la tribunalo aŭ oficejo pri asocia registriĝo. Sed ili fakte ofte ne faras, ĉar tio postulas konojn, laboron, foje nehaveblajn pruvilojn, eble kostas registrokotizon. La asocia registrejo konservas la lastajn deklarojn kiel validajn, eĉ se jam la membraro disiĝis kaj la estraranoj forpasis.

Malgrandaj asocioj kaj firmaoj ne kapablas sekvi la leĝajn kaj fiskajn ŝanĝojn, ĉar leĝoj havas multajn detalojn. Tiel ekzemple okazis ke francaj kooperativoj antaŭ dek jaroj devintus registriĝi kiel komerca firmao - sed multaj tion ne faris ĉar ne sciis - tiel ili formale ne plu ekzistas ekde 10 jaroj, sed tamen funkciis. Se oni devus obei ĉiujn leĝojn precize kaj podetale, tiam ni ĉiuj estas iusence krimuletoj pro malregulaĵoj. Fakte leĝo absolute aplikiĝas nur, se iu atakas iun en tribunalo aŭ se ŝtato, polico aŭ fisko volas onian monon.

La kazo de ISAE ne maltrankviligas min. Asocio formale ekzistas nur en la lando kie ĝi registriĝis, ISAE eble kreiĝis en tiama Prusujo aŭ Sovetio? Eble ISAE ĝis 2012 oficiale ekzistas en neniu ŝtato, sed nun ĝi ekzistas en Nederlando kaj eble reaktiviĝos per EU-helpo. Se ISAE fondiĝus en pluraj landoj, ĝi tiam ekzistus en tiuj landoj, sed nur en tiuj. La federacio de la E-partio EDE ekde dek jaroj atendas eblecon jure kreiĝi en tuta EU, kie ĝi nun agadas.

La nederlanda ISAE nun ekzistas oficiale kaj ĝiaj responsuloj estas tiuj notitaj en la NL-a "Handelsregister". Kaze de sukcesa EU-subvencio, la koncernaj estaranoj devus rapide malfermi konton. Kaze de problemo ĉe tribunalo, respondecus la registritaj estaranoj. Jure okazintus fraŭdo nur se ISAE registriĝus 2an fojon en Nederlando. En la membrokunveno en Islando oni certe iel reguligos la aferon aposteriore.

Mi fidas la koncernajn homojn. Tiuj movas la movadon. Ankaŭ utilis la atentigo de la redakcio de Libera Folio. Mi esperas ke Libera Folio mem iam ricevos EU-subvencion por larĝigi sian internacian liberan opini-esprimon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-30 15:57
Bizara groteska absurda ideo pri la EU-subvencio por "larĝigi la internacian liberan opini-esprimon" pere de Libera Folio, kiu estas entretenata de maldekstra skandal-jhurnalisto en Svedio (kiu intence subpremas kaj ekskludas certajn temojn, ekzemple komunismo-kritikon k.s.). Chi tiu ideo povas veni nur de e-isto (kiu krom magazinoj de Kubo, Irano, Chinio kaj Nordkoreio probable legas nur la magazinojn de la Eo-movado, kiuj ja vere bezonus subvencion por altigi sian intelektan nivelon).

Kompare kun vi, mi neniel fidas tiujn homojn (strange ke chiam la nomo de la sama italo aperas lige kun tiaj incidentoj).

Se temas pri pruvebla krimo, la koncerna organizajho estos automate punita de la EU-regularo. La demando estas nur kiom alta estos tiu puno.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-04-30 18:33
Verŝajne temis pri tio ke la limdato por transdoni la projekton al EU estis en februaro kaj ISAE (laŭ Vergara) insistis esti unu el la projektpartneroj. Supozeble la ĉefportanto estas Kosmo. Ĉar ISAE ne estis registrita antaŭe oni improvizis la aferon laŭ la supra priskribo. Se la projekto estos malaprobita, ne estos iu ajn sekvo, sed se hazarde la projekto estos aprobita kaj la mono je dispono, povus iĝi problemoj. Oni simple ne rajtas poste ŝanĝi la respondeculojn antaŭe anoncitajn kaj do la neveraj respondeculoj de ISAE devos gvidi kaj respondeci pri la realigo de la projekto labore kaj finance. Tio signifas ke la projekton realigos iu nova ISAE sen rilato al la antaŭa. Se neniu protestos, ankaŭ tio ne gravos. Sed se okazos protestoj de la veraj ISAE-estraranoj, tiam povus estiĝi seriozaj problemoj.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-01 06:18
Klarige al la informo aperinta en Libera Folio, kiel prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta mi devas fari la jenan deklaron:

1. ISAE estas la plej malnova, daŭre ekzistanta faka asocio de la Esperanto-movado. Fondita en 1906-1907, dum pli ol 100 jaroj ĝi kunigas homojn kaj iniciatojn inspiritajn de la konvinko pri la graveco kaj de Esperanto kaj de la scienco kiel altvaloraj esprimoj de la homa intelekta strebado. Inter ĝiaj iamaj gvidintoj, troveblas pluraj el la plej elstaraj membroj de la Esperanto-komunumo.

2. La nuna estraro de ISAE, elektita okaze de la Kopenhaga UK (2011), klopodas digne daŭrigi tiun estimindan tradicion, kun enkonduko de kelkaj novigoj. La celo estas adapti nian Asocion al la nova epoko kaj transformi ĝin al aganta grupo kapabla i.a prezenti Esperanton en sciencedukaj medioj kaj kontribui al la ĝenerala strategio de la Esperanto-movado kaj UEA. La plej gravaj esprimoj de tiu sinteno estas tio ke Scienca Revuo transiris al interreto kaj starigis ĉirkaŭ si aron da fakaj reviziantoj por certigi la kvaliton de la publikigota materialo, unuflanke, kaj ke inter ILEI kaj ISAE stariĝis aktivaj rilatoj de kunlaborado, aliflanke.

3. Kiel elemento de tiu renoviga procezo, la estraro de ISAE decidis registri la Asocion en oficiala instanco de iu Europunia lando. La celo por tio estas antaŭplenumi la koncernan postulon en la eventuala okazo kandidatiĝi por iu fonto de publika financado, lige al la agado-kampo de nia Asocio. Tial ke ISAE estas aliĝinta faka asocio de UEA, ni petis tiucele la profesian gvidon de la CO-stabo por atingi la registron en Roterdamo.

4. Pro praktikaj kialoj (la ISAE-estaranoj loĝas dise, ĉefe en eŭropaj landoj sed la prezidanto mem en Sudameriko), ni petis en februaro ĉi-jare al du geamikoj loĝantaj en Nederlando, kiuj estas lojalaj aktivuloj de la Esperanto-movado, subskribi la registran dokumenton kiel provizora solvo. Tio, sub la promeso ke en la jarkunsido de ISAE okazonta samjare dum la Rejkjavika UK ni liberigus ilin de tiu respondeco, kun oficiala ĝustigo de la koncerna dokumento ĉe la registra instanco. Ni estas tre dankaj al Katalin Kovats kaj Nico Huurman pro tiu granda esprimo de fido al ni.

5. La instigo al tio ke ISAE iĝu partoprenanto en projekto proponita de Kosmo venis sole de mi kiel prezidanto de la Asocio, neniel flanke de la estrarano Francesco Maurelli. Mi juĝis ke tio utilus por diskonigi la Asocion inter aliaj agantaj organizaĵoj de la Esperanto-movado, kaj eventuale starigi kunlaborajn retojn.

6. Mi alte taksas la informan kaj foruman rolon kiun Libera Folio plenumas en la Esperanto-komunumo. Ĉi-okaze tamen, malgraŭ la tono de la artikolo (kies verkinto ial opiniis necese fari mencion eĉ al monlavado kaj aliaj krimaj celoj…), la faktoj estas simplaj kaj ordinaraj, kun neniu alia intenco krom servi Esperanton per la plifirmigo de Asocio celanta apliki ĝin sur la scienca kampo.

José Antonio Vergara, prezidanto de ISAE
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-05-03 16:07
Mi ne komprenas kial la afero estas tiel grava… ISAE ne ŝtelas Nederlandon, kaj la leĝo ne estas malobserva. La aliaj faktoj estas nur internaj aferoj, ĉu ne? Se la ISAE-anoj pensas, ke la afero estas malbona, ili ne votos por la aktuala estrarano dum la venontaj voĉdonadoj, kaj se ili pensas, ke la afero estas bona, ne estas problemo.

Pli ĝenerale, la E-movado bezonas sciencan asocion. La malapero de ISAE estus tre malbona por Esperanto, kaj la nuna refarado estas subtenenda!
unuel
unuel diras:
2013-05-03 16:20
Iusence vi pravas.

Jes, ŝajne estas ĉefe interna afero. Kaj jes, se la esperantistoj mem opinias, ke estas tute en ordo ŝanĝi statutojn de "gravaj internaciaj asocioj" laŭplaĉe, kaj oficiale indiki kiujn ajn flankajn homojn kiel "oficialajn funkciulojn" de tiuj "gravaj" asocioj, do ne vere multe gravas la tuto.

Sed kial tiam iu eksterulo prenu tiujn "gravajn asociojn" serioze, se eĉ la esperantistoj mem trovas, ke ili tute povas fajfi pri siaj propraj "statutoj"? Verŝajne la ekstera mondo tute prave ignoras nin kiel marĝenajn strangulojn.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2013-05-03 21:35
Se ISAE neniam antaŭe estis jure registrita, la asocio ne rompis leĝon. Striktasence.
Sed tiu intenca anstataŭigo de veraj estraranoj per ne-estraranoj por ricevi eventualan eŭropan subvencion...nu, tio ŝokis min. Ke aliaj palpebrumas kaj donas rideton, tio ŝokas min.
Mi guglis kaj legis ke Huurman havas 25 jarojn. ? Vi aliaj entrenis junulon en tiun mensogon. Por mono, cu?
Ke Kniivila plu esploris la farojn de Kosmo ne estas ŝoka.

Do, havu vian Esperanton je iu ajn kosto. Morala kosto, eĉ. Tiel longe kiel la agado antaŭenigas Esperanton.....Mi estas forfor de perfekteco, sed mi ne partoprenos tion.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-04 04:56
Kara Cindy,
ĉar mi certas ke vi estas senmalica homo kaj do ke via dubo estas tute honesta, mi volas garantii al vi ke oni celis neniun trompon nek mongajnon. Se okazus la plej bona, ISAE simple povus aliĝi al jam ekzistanta projekto en kiu tute travideble jam partoprenas aliaj E-organizaĵoj.
Mia espero por la estonteco estas ke, se dume ISAE sukcesos fortigi sin, ni povos proponi projektojn tute subtenindajn ĉar seriozaj, ĝuste prilaboritaj, trafaj koncerne al ekz. sciencedukaj necesoj, kaj komplete kapablaj plenumi la postulojn de la koncernaj monfontoj.

Amike,

José Antonio
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2013-05-05 15:29
La ĝenerala kredo estas ke vi uzis du pajlohomojn por adoptigi ilian eŭropan identon al ISAE, por ricevi EU-subvenciojn.

La fakto estas, ke vi uzis du pajlohomojn kun neniu rilato al ISAE, du pajlohomojn kun eŭropaj identoj.

Ili registris apartan ekziston de ISAE Internacia Scienca Asocio Esperantista. Vi uzis ilin por tio, kun antaŭplano fandi Internacian Sciencan Asocion Esperantistan en Internacian Sciencan Asocion Esperantan.
Logiko diras, ke tiu antaŭplano nuligas validecon de la aparta ekzisto de du asocioj. Kiam iu starigas unu asocion nur por rajtigi duan asocion, klare nur la dua asocio estas legitima.

Vi jam diris, ke tiuj du homoj ja ne apartenas al ISAE. Vi jam diris pri la antaŭplano naski la unuan, registri ĝin, tiam kunigi la du asociojn.
Tio estas la trompo, Jose Antonio.

priprensu: 1. La oficiala, jura ekzisto de ISAE evidente naskiĝis el tio, kion vi nomas burokrata ĉirkaŭiro (kaj nur por partopreni projekton), mi nomas trompo. Neniu nomas senmakula.
2. Esperanto jam havas problemon pri reputacio. Do, iu esperanta entrepreno devas pli zorge konduti ol aliaj entreprenoj, por prezenti tute senmakulan bildon al la mondo.
3. Mi aŭdas, ke eŭropanoj indigniĝas kiam eksterkontinentuloj ŝajnigas sin eŭropanoj por ricevi EU-subvenciojn.
Kaj la ĝenerala kredo estas...
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-05-05 15:50
Mi ne tre volonte eniras ĉi tiun infektitan diskuton, ĉar mi mem verkis la artikolon. Tial bonvolu aparte noti, ke mi nun komentas kiel privata persono, ne kiel la redaktoro de Libera Folio.

Estas evidenta fakto, ke ISAE estis registrita, uzante nomojn de homoj, kiuj ne estas agantaj funkciuloj de la asocio. Estas ankaŭ evidenta fakto, ke ISAE estis registrita, uzante nevalidan tekston de statuto. Krome, José Antonio mem diris, ke oni tion faris pro tempomanko, por trafi limdaton de EU-projekto.

El tio oni tamen absolute ne faru la konkludon, ke José Antonio persone alstrebis financan avantaĝon. Tion la artikolo nenie asertas, kaj tion mi absolute ne kredas. Mi konas José Antonio kiel honestan, idealisman homon kun la plej bonaj intencoj.

Eble temas pri kultura diferenco - en kelkaj landoj oni opinias ke burokrataĵoj ekzistas por ke oni ĉirkaŭiru ilin. En aliaj landoj, kiel ekzemple en Svedio kaj Finnlando, la plej multaj opinias, ke la ŝtataj instancoj povas fidinde funkcii nur, se ĉiuj laŭeble strebas obei la komune deciditajn regulojn.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-05 22:01
Prefere havi kvereleton inter samideanoj nun, anstataŭ realajn problemojn kun eksteraj instancoj poste. Libera Folio kaj Kosmo tiras en kontraŭajn direktojn, sed ili tiras la saman aferon antaŭen. Eble ni entute devas lerni uzi kulturan diversecon kiel resurson anstataŭ simple bedaŭri ĝin?
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-06 08:25
Nu, dankon pro tiu ĉi malfrua aludo al mia nesuspektindeco aŭ eĉ purkoreco ;o)
Mi tamen ŝatus klarigi ke, oni kredu tion aŭ ne, la fakto esti neeŭropano ne vere igas min aŭtomate iu sovaĝa malseriozulo, misaganta laŭ tute necivilizitaj kulturkriterioj …
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-06 08:00
Estas interese rimarki kiel en tiu ĉi “diskuto” (fakte iom pli simila al linĉado), iuj memproklamitaj juĝistoj, glave armitaj de aroganta certeco pri iuspeca morala supereco kiel propra atributo, aplombe preteratentas la klarigajn argumentojn de tiu kiun ili jam antaŭkondamnis kiel krimulon. Tiel, oni plu akuzas lin plej malmilde kaj troige, ĉar evidente li kulpas kaj do ĉio kion li diras oni simple ignoru. Nu, samkiel en ĉiuj ceteraj aspektoj de la vivo, ĉiu respondecu pri siaj agoj, i.a. pri la emo facilanime juĝi aliulojn.
Pro respekto ne al ilia sankta misio, sed al eventualaj legantoj de Libera Folio kiuj povus interesi sin pri la veraj enhavo kaj signifo de tiu ĉi afero, mi tamen reagos al la serioze akuza konkludo de la ĉi-supra komento.
1. La ideo registri ISAE-n naskiĝis jam antaŭ longe. Fakte, mi jam parolis pri ĝi kun la Ĝenerala Direktoro de UEA ĉirkaŭ la UK en Havano (2010) aŭ dum la Kopenhaga UK mem (2011), post la enoficiĝo de la nuna estraro (mi ne plu bone memoras), por peti la profesian subtenon de la CO tiurilate, ĉar ISAE estas aliĝinta faka asocio de UEA.

2. La celo de tiu dezirata elpaŝo -atingi juran ekziston por ISAE- estis firmigi ĝian statuson, por eventuale partopreni laŭ pri respektinda sinprezento kiel formale registrita organizaĵo en realmondaj instancoj de ties specifa agadkampo, kaj eventuale konkursi por financado de iniciatoj pere de ekzistantaj fondusoj.

3. Pro diversaj malfacilaĵoj en la agado de la nova estraro, i.a. longa haltado de mia prezida ofico pro serioza persona malsano dum la jaro 2012, tiu ideo bedaŭrinde ne finkonkretiĝis akurate.

4. En februaro ĉi-jare mi informiĝis pri tiam baldaŭa renkontiĝo en Edinburgo de reprezentantoj de kelkaj landaj asocioj kaj aliaj instancoj de Esperanto (ekz. Herzberg la Esperanto-urbo) por prilabori EU-projektproponon kune, al kiu la organiza entrepreno (Kosmo) ne invitis ISAE-n, ĝuste pro la fakto ke ĝi ne estas registrita. Mi opiniis ke tamen estus bone ke ISAE aliĝu al tiu projekto kiel unua sperto sur tiu kampo, por ke iu(j) el ĝiaj eŭropaj estraranoj povu partopreni ĝin cele al trejniĝo kaj starigo de kontaktoj aŭ eĉ kunlaboraj rilatoj kun aliaj asocioj. Mi neniel proponis partoprenon de mi mem kiel individuo, ĉar mi ja scias ke mi ne estas EU-civitano nek intencas ŝajnigi min io tia.

5. Mi ja alprenas sole la respondecon de tiu ĉi kolektiva decido konkretigi la registriĝon laŭ la provizora maniero kiel ĝi okazis, dum justas mencii ke pri ĝi unu el la membroj de la estraro esprimis sian malkonsenton. Mi akceptas la fakton ke ĝi aspektas sufiĉe kritikinda kaj pretas alfronti la ĝenan sekvon ke iuj permesas al si ĵeti siajn plej malicajn supozojn sur min. Sed mi tre bedaŭras ke pro tiu ĉi ago, oni permesas al si nomi “pajlohomoj” elstarajn aktivulojn de la Esperanto-movado, kiuj sen iu ajn kroma motivo ol lojala amikeco akceptis helpi ISAE-n ĉi-rilate.

6. Malgraŭ ĉio, min tamen iom amuzas la fakto ke tiu ĉi grandega bruo estiĝis kvazaŭ oni estus eltrovinta sekretan konton de koruptaj politikistoj en iu impostoparadizo tia, kia ekz. la Virgulininsuloj, dum la priakuzata “gajno” (iuj eĉ kuraĝas krii pri “ŝtelado”) fakte temas pri nenio pli grava ol tre modesta aspiro partopreni tute travideblan projekton kune kun aliaj E-asocioj.

7. Mi certas ke ISAE sukcesos reguligi tiun ĉi situacion por esti kapabla, iam en la kiel plej baldaŭa estonteco, daŭrigi siajn klopodojn stimuli kaj evoluigi la uzadon de Esperanto sur la scienca kampo per faka periodaĵo, kunlaborigi sciencamikojn kaj profesiajn sciencistojn por levi la prestiĝon de Esperanto en sciencaj medioj.
José Antonio Vergara, prezidanto de ISAE
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-03 22:11
Mi timas, ke ISAE ne estas restarigebla lau la imagoj de ghia entuziasma prezidanto, char mankas chiuj kondichoj por restarigi kaj reale refunkciigi ghin. Tiaj asocioj kiel ISAE prosperetis dum la "altkonjunkturo" de Esperanto, kiu okazis en la periodo antau 1914, en la intermilita tempo kaj postmilte ghis plej malfrue 1989, kiam Esperanto disfalis en la komunismaj landoj. TEJxA-n oni ankau pompe provis restarigi en Litovio antau kelkaj jaroj, sed kio restis de tio? Malmulto!

La baza problemo de la Eo-movado estas, ke ekzistas tro malmultaj aktivuloj por tro multaj (duonvivaj) organizajhetoj.

Povas esti, ke nuntempe iuj (novaj) e-istoj klopodas utiligi malnovajn Eo-movadajn strukturojn por siaj pli malpli propraj private lanchitaj komercaj projektoj, kiujn ili vendas al EU je la nomo de Esperant por ricevi subvenciojn. Tio povas havi shancojn sed ankau riskojn.

Alternativo por Eo-sciencistoj povus esti la kunlaboro kun universitatoj, sed tie ekzistas malmultaj profesoroj, kiuj volas okupighi pri Esperanto kaj interlingvistiko. Miaj lastatempaj sondadoj chirilate en Germanio kaj Svislando restis totale seniluziigaj.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-05-06 08:49
Mi dankas al la redakcio de Libera Folio pro la du falsraportoj. Tiuj, kaj precipe la sekvinta komentaro, instigas min konsideri re-aliĝon al ISAE. La organizaĵo ŝajnas esti sur ĝusta vojo de moderniĝo. Mian intereson vekis jam la antaŭa novaĵo pri enretigo de Scienca Revuo. Gratulon al José Antonio!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-06 11:57
Bone, sed kion vi, s-ro Laine, faros au planos fari konkrete por ISAE, krom alighi kaj per malplenaj vortoj iom kuraghigi kolegon Vergara (kiu probable ne povos kalkuli pri via helpo che la enretigo de Scienca Revuo)?

Cetere, kiuj estas viaj konkretaj sciencaj meritoj por la Akademio? en Vikipedio mi trovis neniujn indikojn, krom ke vi estas estrarano de iu Fondumo Esperanto, kiu vershajne estas unu el tiuj samaj multaj hximeroj de la Eo-movado (en Vikipedio oni povas legi, ke ghi ne plu eldonas librojn).
Ankau la katalogo de UEA kaj Trovanto indikas neniun verkon, kies autoro vi estas.

Pri via nomo mi konsciighis nur kiam vi polemikis kontrau mi en Libera Folio. Kiuj estas viaj aliaj realaj meritoj? Bv. listigi ilin chi tie. Mi scivolemas.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-12 12:09
Kial urĝo?

Kun intereso mi legis pri urĝo rilate al "KOSMO Strategio Ltd.". Mi iam estis tre mirigita, ke mi ricevis proponon de Francesco Maurelli pri partopreno en subvenciumado en iu ĵaŭda vespero antaŭ iom pli ol jaro; en la sabata posttagmezo mi fine ricevis la 16-paĝan kontrakton (laŭ brita juro) kun la peto forsendi la dokumentojn dimanĉe, plej laste lunde, por ke oni povu peti subvencion en mardo.

Mi ne estis entuziasma pri tia hasto kaj interalie tial ne partoprenis en la planita agado. Aldoniĝas kompreneble, ke la utilo de tia subvenciumado por la progreso de Esperanto ne estas tre videbla al mi. Dum por KOSMO kaj ties dungitoj la avantaĝo estas ja pli evidenta...
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-05-13 11:34
Francesco Maurelli ĵus prave atentigis min, ke plian proponon por partopreni en KOSMO-agado li poste sendis al mi plurajn monatojn antaŭ la koncerna limdato. (Tiam mi jam estis forminta mian prian opinion.)