Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / EU-mono gutas en verdajn poŝojn

EU-mono gutas en verdajn poŝojn

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-06 18:36
La esperantista komerca entrepreno Kosmo dum la pasinta jaro sukcesis havigi 185.000 eŭrojn en subvencioj de Eŭropa Unio por diversaj projektoj kun rilato al la Esperanto-movado. El tiu mono pli ol 55.000 eŭroj fluis rekte en la poŝon de Kosmo en formo de procentaĵo. Helpe de tiu enspezo Kosmo nun povas anonci la dungon de nova oficisto en Italio. Iuj esperantistoj entuziasme aplaŭdas la agadon de Kosmo, aliaj trovas ĝin dubinda pro la alta procentaĵo postulata de la firmao kaj la librotenaj akrobataĵoj bezonataj en la raportado al la EU-instancoj. Inter la dubantoj estas UEA, kiu ĉi-semajne jam trian fojon haltigis projekton proponitan de Kosmo.

Tra diversaj programoj de Eŭropa Unio ĉiujare estas disdonataj grandegaj monsumoj en formo de subvencioj por projektoj kiuj celas krei ligojn kaj senton de komuneco inter civitanoj de la unio. La formalaj postuloj kaj proceduroj tamen estas komplikaj kaj ne facile plenumeblaj de malgrandaj, amatoraj organizaĵoj, kiaj estas preskaŭ ĉiuj Esperanto-asocioj en la landoj de EU.

Tie trovis sian niĉon la entrepreno Kosmo, fondita de du italaj esperantistoj, Brunetto (Bruĉjo) Casini kaj Francesco Maurelli, en 2011. Ĝia komerco baziĝas sur simpla strategio: trovi aŭ elpensi projektojn, kiuj havas la ŝancon ricevi financan subtenon de EU-instancoj, proponi la ideon al taŭgaj Esperanto-organizaĵoj, kaj kaze de sukceso, rikolti en sian kason 30 procentojn el la subvencio.

Por la partoprenantaj organizaĵoj la avantaĝo estas evidenta: ili ne bezonas mem elpensi projekton kiu havas la ŝancon sukcesi en la konkurso de EU, nek orientiĝi en la burokratia labirinto de EU. Estas ankaŭ malavantaĝoj: pri la prioritatoj de la projekto decidas ekstera firmao, kiu ankaŭ prenas grandan parton de la mono - sed pri la raporto sendenda al la EU-instancoj respondecas la partoprenantaj organizaĵoj.

Inter la projektoj por kiuj Kosmo sukcesis havigi EU-monon estas seminarioj pri eŭropaj temoj, okazintaj dum italaj Esperanto-aranĝoj, kaj gastigo de Esperanto-instruistoj en Mazara del Vallo en Sicilio. Kelkaj aliaj projektoj estis lastmomente rifuzitaj de italaj esperantistoj kaj de UEA, kiuj opiniis la kondiĉojn proponitajn de Kosmo neakcepteblaj.

La plej freŝa decido okazis pasintsemajnfine, kiam dum la estrarkunsido de UEA la nova kasisto de TEJO, Nico Huurman, prezentis al la plenkreskula asocio proponon de Kosmo pri junulara projekto kun ligo al Ĉinio. 

Ĉar TEJO estas la junulara sekcio de UEA, sen propra jura personeco kaj financoj, por la projekto estis bezonata la aprobo de UEA. Tian aprobon la asocio ne donis, ĉar ĝi opiniis tute neproporcia, ke Kosmo kaze de sukceso ricevu 30.000 eŭrojn el la  EU-subvencio de 100.000 eŭroj. UEA pretis pagi al Kosmo maksimume 10.800 eŭrojn, kaze de sukceso.

— Se vi preferas plenĝui 100% el nenio, tio estas via elekto, kiun mi plene respektas, skribis Francesco Maurelli, la direktoro de Kosmo, en retmesaĝo disponigita al Libera Folio.

Laŭ Maurelli lia entrepreno havas tute revolucian koncepton, komplete novan en Esperantujo.

— Fokusiĝi nur pri kelkaj problemoj estas kiel raporti pri la malfermo de nova panvendejo en loko kie pano estis tute nekonata, fokusiĝante pri la unuopuloj kiuj sukcesis ŝteli panpecon, li opinias.

Libera Folio: Iuj opiniis maltaŭga aŭ tro alta la procentan provizion de Kosmo, nome 30 procentoj el la sumo de la subvencio. Ĉu vi povas komenti tion?

MaurelliFrancesco Maurelli:  — Ni estas profesia entrepreno, kaj kiel ĉiuj entreprenoj donas servon laŭ difinitaj kondiĉoj. Oni povas interesiĝi aŭ ne, neniu devigas ajnan organizon aŭ ajnan personon uzi la servojn de Kosmo. Tamen, kiam oni diras jes, oni ne povas poste ŝanĝi ideon, ĉar tio rezultas en malrespekto al alies laboro. Kosmo devas pagi personaron, kaj tiel plu.

Alia lastmomente haltigita projekto de Kosmo devis temi pri aktivula trejnado, en kiu TEJO havu la rolon de kunordiganto. Tiufoje Ĝenerala Direktoro Osmo Buller rifuzis subskribi la dokumentojn. Laŭ Buller, la koncerna projekto estis prezentita al UEA tro malfrue.

Osmo Buller:  — Tempo vere mankis, ĉar mia subskribo estis petita tute lastminute. Mi ne plu povis esplori, kiajn postulojn starigus la jura pozicio de TEJO, nek tion, ĉu la eventuale ricevota subvencio kreus problemojn por la jam tradiciaj subvencioj, kiujn ekde la 80-aj jaroj TEJO ricevas de eŭropaj junularaj instancoj. Tiuj ĉi povus fari malfacilajn demandojn, se TEJO ricevus el aliaj fontoj subvenciojn, kiuj ne estis anoncitaj, kiam TEJO petis monon de ili. Ĉar mi ne povis pristudi la riskojn, mi ankaŭ ne povis subskribi.

Jam pasintjare Osmo Buller haltigis alian, pli grandan projekton de Kosmo, en kiu temis pri subvencio de 150.000 eŭroj por "interkultura edukado". Tiam laŭ la plano de Kosmo, UEA devis estis la formala kunordiganto kaj respondeculo pri la afero.

Francesco Maurelli:  — Tiam estis eĉ oficiala favora voĉdono de la estaro - 5 por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno - kaj nur la tagon antaŭ la limdato, mi ricevis sekan mesaĝon sen ajna klarigo, ke UEA ne plu povas kunordigi tiun projekton.

Osmo BullerOsmo Buller:  — La cirkonstancoj ĉirkaŭ tiu voĉdonado de la UEA-estraro estis iom dramecaj. Normale la direktoro helpas la estraron kiel esploranto kaj preparanto, sed ĉi-foje mi estis en hospitalo. La estraro estis kvazaŭ metita kontraŭmure kaj devis rapide decidi. Se post ĝia decido oni estus portinta la dokumentojn al mi en hospitalo por subskribo, mi ests rifuzinta malgraŭ la estrara aprobo, ĉar 30-procenta makleraĵo estis por mi ne akceptebla. La prezidanto povus subskribi anstataŭ mi, sed la tempo ne sufiĉis por akiri lian subskribon el Barato. Sekve, la decido naskiĝis morta.

Ne nur Osmo Buller, sed pluraj aliaj respondeculoj de UEA kaj TEJO private esprimis konsternon pri la alta procentaĵo postulata de Kosmo. Aldone multaj miras, kial entute necesus uzi la servojn de ekstera entrepreno, konsiderante ke TEJO ekde oktobro havas propran, duontempan dungiton, al kies ĉefaj taskoj apartenas la serĉado de monfontoj kaj pretigo de subvencipetoj.

La konata belga esperantisto Ilja De Coster profesie okupiĝas pri EU-subvencioj kaj estas internacia aŭtoritato en la fako. Libera Folio petis lian opinion pri la komerca koncepto de Kosmo, kiu baziĝas sur 30-procenta makleraĵo el la sumo de la akirita subvencio.

De CosterIlja De Coster:   — Min tia makleraĵo ŝokas. Entute labori kun makleraĵo ia ajn estas konsiderata maletika. Se vi membras en profesiaj organizoj, vi kutime subskribas deklaron ke vi ne akceptas tian aranĝon. Estas unu el aferoj pri kiuj ni estas ege striktaj, kaj baze de kio ni faras distingon inter seriozaj etikaj monakiristoj, kaj la sovaĝuloj kiuj damaĝas la branĉon…

Libera Folio: Sed kiel la seriozaj firmaoj en via branĉo do financas sian funkciadon?

Ilja De Coster:   — Baze monakiristoj rajtas esti pagataj nur surbaze de tempo dediĉita al la laboro. En iuj striktaj kondiĉoj eblas variigi la rekompencon laŭ rezulto, en la senco ke ili ricevus iom pli se la peto estas sukcesa. Sed nepre neniel rekompenco povus estis procentaĵo de la akirita sumo.

Libera Folio: Francesco Maurelli, la ĉefa aganto de Kosmo, estas ankaŭ la kasisto de Itala Esperanto-Federacio. En TEJO li estas komitatano kaj grava aktivulo de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kaj en UEA komitatano. Ĉu estas kutime, aŭ entute taŭge, kiel kaze de Kosmo, ke posedanto kaj profitanto de agentejo mem havas gravan postenon en organizaĵo kiu petas la subvencion?

Ilja De Coster:  — Tio ŝajnas al mi afero de rolkonflikto. Ankaŭ etike dubinda. Temas pri konflikto inter komerca intereso de la homo kiel enterprenposedanto kaj la asocia intereso de la organizo kiel li havas gravan postenon. Etikaj kodoj pri tio ĝenerale antaŭvidas ke oni publikigu sian rolkonfliktojn kaj sin retiru de decidoj koncernaj. Li konkrete kaj fizike forlasu la kunsidon tiam. La nekomcera organizo tiukaze estas kliento, kaj devus libere povi decidi baze de kvalito, sendepende de personaj amikecoj.

Francesco Maurelli mem ne vidas, ke povus ekesti konflikto de interesoj pro liaj diversaj roloj.

Francesco Maurelli:  — Konflikto estas laŭ mi kiam intereso por unu flanko kolizias kun intereso de la alia flanko, kaj rezulte de tio unu parto havas avantaĝojn kaj la alia havas malavantaĝojn. Estus konflikto se la kosto de Kosmo estus traktebla. Tiam mi povus klopodi altigi tiun pagon aŭ malaltigi ĝin (depende de la ĉapelo kiun mi surhavas). Tamen, la kosto de Kosmo neniam estis traktebla. Estus konflikto se estas konkurenco kaj la organizo devas decidi kiun firmaon elekti. Tamen, ĉar mankas konkurenco, ne estas ajna konflikto en decidado. Gravas substreki ke Kosmo estas pagata nur kaze de sukceso.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-02 21:48
Tiu fakto tute ne mirigas min, ke UEA mem ne scipovas au ne volas ricevi subvencion kaj ankau ne akceptas helpon de aliaj.
Estas do tre pensema, ke UEA ne deziris jam havi EU - parlamentanoj kiel gastoj, chu observantoj dum UEA-Kongreso, ke ne volas shanghi statuton, elktregularon kaj nun ech subvencion.
Estas do, evidente, se mi mem ne scipovas ion aranghi, mi akceptas helpon de alia. Chiu komprenas, ke pli bone estas havi 70% ol nenion! Mankas prudenteco, sagho kaj logiko, nur se estas alia afero en la ludo, ke iu estas eble koruptita. Alian klarigon, pardonu, sed mi ne trovas.
franmau
franmau diras:
2012-05-03 02:10
Unue mi volas danki Kalle pro la artikolo. Ĝi estas fakte multe pli grava ol oni povas pensi, kaj mi klarigos en mia komento.
Mi antaupardonpetas pro la longeco, sed estas pluraj temoj pri kiuj mi ŝatus doni pli da informoj / komenti.

* pri la 55k €: bedaurinde ne estas tiel pro pluraj kialoj:
- okazis ke jam aljuĝitaj subvencioj estis poste ne prenitaj (ekzemple de Changamano ONLUS, kiu tiel enorme damaĝis ne nur la entreprenon sed ankau Itala Esperantista Junularo-n, ĉar la subvencio celis IJF-n 2012)
- okazas ke organizoj ne tuj pagas sian parton al Kosmo. Parto de tio dependas de la financa proceduro de EU, kiu ne donas la tutan subvencion tuj, kaj ni ĝenerale pretas esti pagitaj lau la monfluo, ne lau la akcepto. Parto simple dependas de "forgesemo". Ekzempe ĉimatene mi kontaktis por la kvina au sesa fojo iun organizon kiu ekde monatoj iom kaŝiĝas...
Krom tio, indas substreki ke entrepreno havas iom da fiksaj elspezoj, ktp.
Fine, mi volas substreki ke la kontoj de la firmaoj estas publikaj en Skotlando. Mi estas nun pretiganta la kontojn de la unua jaro, kaj mi disponigos libere al kiu ajn interesito. Ni laboras tute malkaŝe kaj ni fieras pri tio.

* "librotenaj akrobataĵoj": neniu akrobataĵo estis necesa ĝis nun. Ofte la EU-reguloj antauvidas fiksitajn tabelojn, ne detalan priskribon de la elspezoj.

* "pri la prioritatoj de la projekto decidas ekstera firmao": tio ne ĉiam veras. Foje estas organizoj au unuopuloj kiuj venas al ni kun specifaj ideoj, kaj ni klopodas trovi bonan kadron por tiujn financi. Ja necesas iom adapti tiujn ideojn al la specifa kadro, kompreneble.

* "Tian aprobon la asocio ne donis": sendepende de Kosmo, tio montras ke TEJO ne rajtas fari ion ajn, sen la aprobo de la "patro". Tion mi konsideras absolute neakceptebla. Mi persone neniam permesis al plenkreskuloj decidi kion mi devas au ne devas fari, kaj same sintenis en Itala E-Junularo, kiam mi havis gvidan rolon.

* "Normale la direktoro helpas la estraron kiel esploranto kaj preparanto": sendepende de Kosmo, tio k la cetero estas eĉ ne tiom kaŝa maniero por diri: "normale la direktoro decidas, kaj la estraro voĉdonas kiel la direktoro volas"

* "La estraro estis kvazaŭ metita kontraŭmure kaj devis rapide decidi." Tio estas mensogo. Mi prezentis tiun projekton post la Malferma Tago en Roterdamo, fine de novembro 2010, dum la limdato estis fine de februaro 2011. Pria mesaĝo al la ĝenerala sekretario estis sendita la 04/12/2010, alia la 23/01/2011, komence de februaro pluraj mesaĝoj estas interŝanĝitaj - inter kiuj du el Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, kiuj laudas la agadon de Kosmo - iom antau la limdato la estraro voĉdonas favore, per granda plimulto, post longa atenta pridiskuto...

* "mi ests rifuzinta malgraŭ la estrara aprobo": sendepende de Kosmo, tio montras kiel aferoj funkcias en UEA. La Direktoro decidas êc kontrau la volo de la estraro - ne pri teknikaj respondecaj aferoj, sed simple lau sia persona ŝato. Ĝi ĉiam estis "pulĉinela sekreto", sed nun ĝi estas eĉ skribita de la Direktoro mem. Mi do emus proponi nuligi la estraron, ĉar ĝi havas neniun funkcion, krom ratifi la decidojn de la Direktoro.

* "sed la tempo ne sufiĉis por akiri lian subskribon el Barato": tio ankau ne veras, ĉar Probal oficiale rajtigis la vic-prezidanton subskribi sianome, kiel okazas en ĉiuj organizoj. Temis pri titolita skanaĵo el la universitato, kiun mi ricevis kopie.

* "konsiderante ke TEJO ekde oktobro havas propran, duontempan dungiton": tio veras kaj pri tio mi ĝojas kiel esperantisto. Tamen, se TEJO povas konkursi en pli da projektoj, kial fokusiĝi nur pri tiuj kiujn duontempa dungito povas pretigi? Prioritato por TEJO estas certe doni tiun taskon al la dungito, sed kiam tiu jam estas tro ŝarĝita, au kiam Kosmo proponas novajn projektojn, kiuj malavantaĝoj estas pretigante pli da petoj, pere de Kosmo?

* "Entute labori kun makleraĵo ia ajn estas konsiderata maletika.": mi konas tiun sintenon de Ilja, ĉar li estis unu el la homoj kiujn mi kontaktis antau ol kunfondi Kosmo-n. Bedaurinde la E-movado ne pretas ĝenerale pagi subvenciserĉanton anticipe. Mi tion provegis fari en Itala E-Federacio. Antau jardeko TEJO / Ilja provis, kaj UEA neis (interalie, kurioze lau tiu plano la tuta certa elspezado por la dungito estis ĝuste iom pli ol 30% el la *supozita* monakirado - http://www.tejo.org/dok/proponaro_pri_modernigo.txt). Nur post ridindigoj de mia propono dungi oficiston pri serĉado de subvencioj, Bruĉjo k mi fondis Kosmo-n, lau la kondiĉoj priskribitaj de la esperantistoj mem... Mi persone pensas ke esti pagita nur se mi portas rezulton estas tute etika. Mi ne volas esti pagita se mi ne donas rezulton.

* "Etikaj kodoj...": tiuj ja estas aplikitaj. Ekde la 1a de majo Bruĉjo kaj mi eĉ ne plu prezentos projektojn al IEF, ĉar Kosmo nun havas apartan respondeculon pri italaj aferoj, kaj kompreneble neniam voĉdonis/os pri decidoj rilataj al Kosmo (kiuj fakte okazis antau ol mia kasistiĝo). Tamen, mi memkompreneble pretas tuj tuj malkasistiĝi :-D
Interalie, en via listo mankas vicprezidanteco de Esperanto-Asocio de Skotlando, de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, kaj kasisteco de Internacia Scienca Asocio Esperantista (nur por resti ĉe E-organizoj) :-P Kaj la plej ĝuinda posteno estas la simpla membreco en Itala E-Junularo :-)
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2012-05-04 12:20
Osmo Buller skribis:
La estraro estis kvazaŭ metita kontraŭmure kaj devis rapide decidi. Se post ĝia decido oni estus portinta la dokumentojn al mi en hospitalo por subskribo, mi ests rifuzinta malgraŭ la estrara aprobo, ĉar 30-procenta makleraĵo estis por mi ne akceptebla.
Ĉu mi devas konkludi el tio, ke la "seka mesaĝo" venis el lia plumo post elhospitaliĝo, malgraŭ la estrara aprobo?
La honesteco de Osmo estas konsterna, same kiel lia sendependa agado, sed ni ne forgesu, ke por "maljuna rotano" kia Buller la amatoreco de parto de ĉi-tiu estraro (nun sen ĉeesto de Probal Dasgupta) estas same konsterna kaj tiam homo kun "alta etikosento agas ....................
Cetere, mi persone laŭdegas la iniciaton de Brunetto Casini kaj Francesco Maurelli.

Pri la makleraĵo de 30 elcento ankaŭ mi miregas, sed tiam oni provu ekhavi enkomprenon pri la ĝeneralaj kostoj de Kosmo. Kaj poste decidu pri (mal)etikeco.
Oni tial kun interesiĝo atendu la publikigon de la kontoj de Kosmo en Skotlando.
franmau
franmau diras:
2012-05-04 18:49
- Ne vere gravas de kiu venis la "seka mesaĝo". Ĉiukaze, estis skajpaĵo, kiun mi nun citas:
[07:33:32] XXXXX YYYYYYY: uea ne povos kunordigi la aferon. Mi esperas, ke FEI povos transpreni tion.
[08:48:29] Francesco Maurelli: :O
Kaj tio estas ĉio. UEA *neniam* *neniel* klarigis au skribis ion ajn al ni, krom tio.

- mi ne komprenas la trouzon de la vorto "etik-". Ĝi ja estas uzita kaj de Ilja kaj de vi. Do, mi analizu ambau kazojn:
1) lau la sinteno de Ilja - kaj fakte de preskau ĉiuj monakiraj entreprenoj - estas pli etike pagigi milojn da euroj al malgranda Esperanto-organizo, eĉ sen doni ajnan rezulton, ol labori proprariske. Mi male pensas ke estas pli etike esti pagita lau la rezulto kiun mi donas. Estas multe pli maletike lau mi manĝi la monon de malgrandaj E-organizoj sendepende de la rezultoj. Tiaj diskutoj pri etiko fakte estiĝis pro specifa kialo: gardi la vivon de la monakirantoj. Konsideru ke nur antau kelkaj monatoj Kosmo sukcesis finricevi la monon por sukcesa laboro farita en januaro/februaro 2010 (kiam Kosmo ne ekzistis ankorau kiel entrepreno, sed estis simple eksperimento de Bruĉjo kaj mi). Por sukcesa laboro farita en januaro/februaro 2011, la mono de EU atingis nian klienton en oktobro 2011, kaj ekde tiam - ni estas en majo 2012 - tiu daure klopodas (fakte... sukcesas...) malfruigi la pagon al Kosmo. Plie, malaprobo foje ne dependas nur de la projektverkanto, sed estas pluraj faktoroj ekster ĝia influo (pensu ekzemple pri 100k-€ projekto de Kosmo kiu ricevis taksadon de 77,58/100, kaj la limo por la aprobo estis 78/100). Tia vortumado pri maletikeco de pago proporcia al rezulto simple volas certigi ke la monakiranto povas manĝi k vivi. Bonŝance mi ne havas tiun problemon, ĉar mi estas universitata esploristo, kaj do povis eĉ investi mian monon en la entreprenon (mono ŝparita per kunloĝado en periferia domo, ktp.)

2) lau via mesaĝo, ŝajnas ke se Kosmo riĉiĝas, ĝi estas maletika. Bedaurinde ni estas tre for de riĉeco. La entrepreno ne fartas malbone, la posedantoj male elspezis multe da sia propra mono kaj multe da tempo en ĝi. Sed tio ne estu mia respondo! Mi laboregas ĉiun tagon kaj ĉiun nokton - kune kun elstara grupo! ni sume estas 5 homoj - por firmigi kaj kreskigi Kosmo-n, por igi ĝin gvida entrepreno en europrojektumado. Se Kosmo riĉiĝos, ĝi estos simple signo de bona laboro. Ĉar plej ofte - sed ne ĉiam - Kosmo fakturas lau sukceso, tiu riĉiĝo simple montros grandan impakton de Kosmo en sia celmedio. Kaj por tio, ni ĉiuj laboregas, ne malofte ĝis la 4a au 5a matene [kaj ekde la 9a mi denove esplorlaboras kompreneble].

En la lastaj monatoj, Kosmo helpis (t.e. ne ĉiam ĝi faris ĉion) pretigi projektojn ĝis sume pli ol 800.000 €, el kiuj preskau duonmiliono da euroj rekte rilatis al la Esperanto-movado. Kompreneble ni ne scias ĉu io estos aprobita el tio au ne, sed se eĉ 5% au 10% el tio, ĝi reprezentos ĉiukaze grandan sukceson, ĉefe ĉar tiu mono havos iun impakton en nia medio. Ni regardu antauen! Ni daure estas pretigantaj novajn projektojn, kiuj permesos al la E-movado financi agadojn, stimuli kunlaborojn, malfermiĝi al la ekstera mondo. Eĉ sen Kosmo, tiu estas vojo absolute entrepreninda por ĉiuj!
dennis
dennis diras:
2012-05-03 03:25

Estas multe da interesaj temoj menciitaj de Osmo Buller, Ilja de Coster kaj Francesco Maurelli, kiuj meritas komenton, sed unu el la subtemoj de chi tiu diskutado starigas al mi la sekvan demandon: Kial ne tutsimple lasi al TEJO decidi pri si mem, kaj preni au malpreni la riskojn kiuj kashighas au ne, en la laberinto de reguloj kaj leghoj de Nederlando kaj de Europo? Osmo, tiurilate povas roli kiel konsilisto, kiel homo kiu donas bonajn konsilojn al nia junualaro, kiu ne havas, en kelkaj aferoj, la bezonatajn spertojn kaj sciojn.

Ni Esperantistoj devas nun ege rapide reagi al la shanghantaj cirkonstancoj en nia mondo, kaj TEJO problable, kaj UEA neprobable, scios kiel fulmorapide reagi kiam fulmoreago bezonatas. Se la aghoj de la estruloj de TEJO estus inter 12 kaj 18 jaroj, mi konsentus, ke ili bezonas ofte la aprobon kaj, kelkfoje la rektan gvidon de UEA. Sed mi pensas, ke la aghoj de TEJO-anoj similas tiujn de la longa listo da gejunuloj kiuj shanghis nian nuntempan mondon. Ni eble pensu pri chi tio: estis la dudekjaruloj de sia tempo kiuj shanghis nian mondon: Steve Jobs, Bill Gates, Marc Zuckerberg, Jerry Wang, Marc Andreesen kaj, kaj, kaj.
 
La novaj TEJO-anoj ne bezonas longajn lecionojn pri la juro-sistemo de Nederlando, kaj ech malpli pri la regularo de shrumpighanta kaj eble maljunighanta asocio. Ili bezonas la novajn ideojn de MIT, Harvard kaj chiaj centroj de lernado de nia mondo, kunmetita kun la kreiveco kaj audaco de pli juna generacio, miksita kun internacia kunlaborado, kie neniu loka legharo au regularo aplikighas.

Mi ne diras per tio, ke TEJO ne priatentu jurajn prikonsiderojn. Tute ne. Sed unue naskighas la ideo, poste la modifoj por, ke tiu ideo funkciu lauleghe en chiaj landoj. La jura kadro de Nederlando kaj de UEA ne sufiche flekseblas por aplikighi al la nuntempa mondo.

Internacia, ne loka, diskutado de la sendependigho de TEJO eble bonvenas.

Dennis Keefe
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-03 13:46
La problemo estas, ke se havu sencon por TEJO sendependiĝi, tiam ĝia estraro devas enhavi minimume tiom da talento kiel la estraro de UEA – aldone, la talento devas esti proksimume egale granda kaj similspeca inter la estraranoj. Tio estas utopio. Simple ne ekzistas tiom da tiel talentaj kaj interakordigeblaj Esperantistoj en la mondo, kiuj aldone havas ian intereson dediĉi multe da tempo al organiza laboro. Krome, TEJO malplenumas ajnan mision se ĝi ne estas la edukejo de la estontaj gvidantoj de UEA.

Multe pli realisme estas ke kelkaj speciale talentaj homoj provu sian talenton ekster la kadro de UEA/TEJO, precize kiel okazis kun Kosmo. Tio senigas TEJOn je kelka talento, sed ankaŭ liberigas ĝin pri kelkaj riskoj. Mi ne scias ĉu Kosmo estas tute tiel profesia kiel ĝi mem preferas rigardi sin aŭ ne, sed eĉ se ĝi falos, sufiĉe eviteblas ke ĝi tiros kun si UEA-n. Tamen, eĉ tiel la disponeblaj homoj estas tiel malmultaj ke decidoj estas alprenataj pli ofte laŭ personaj simpatioj ol laŭ la realaj ŝancoj kaj riskoj.

Cetere, kiuj estas tiuj “ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj” kiujn vi aludis, kaj kiamaniere ili urĝigas la laboron por Esperanto?
Kirilo
Kirilo diras:
2012-05-03 07:54
Du junuloj havas freŝan ideon, kiu kaj donas multe da mono por Esperanto-agado kaj permesas al ili iom perlabori.
Do estas nenia surprizo ke la malpli sukcesaj E-istoj eksabotas/kritikas la entreprenon. Kiel preskaŭ ĉiam en E-ujo.
felicx
felicx diras:
2012-05-03 09:13
Apple ricevas de ĉiu programo vendita de programistoj per la "AppStore" ankaŭ 30%, simile Amazon kaj Google. Tio estas do ne tiom nekutime alta makleraĵo.

Malfacilas antaŭvidi ĉiujn jurajn sekvojn de tia subvencipeto - pro tio oni ja povas malakcepti kunlaboron. Sed ne pro la alteco de la makleraĵo. Pripensu nur, kiom da mono UEA ricevas sen granda laboro. Kial Kosmo tion ebligu senpage? De io ankaŭ ili devas vivi. La vivoj de UEA-funkciuloj jam estas finance sekurigitaj.
Niko
Niko diras:
2012-05-11 10:18
Ĉu vi konsideras Apple-on modelo de etiko, kvankam ili posedas ŝvitfabrikojn en Ĉinujo? Cetere, tio neniel rilatas al la pridiskutata afero. Temas pri jura kaj etika demandoj, en kiu neniel rolas komparoj kun komputilaj entreprenoj. Sendependa entrepreno, laŭjure, ne rajtas ricevi parton de la eventuale akirita subvencio.
Niko
Niko diras:
2012-05-11 10:18
Ĉu vi konsideras Apple-on modelo de etiko, kvankam ili posedas ŝvitfabrikojn en Ĉinujo? Cetere, tio neniel rilatas al la pridiskutata afero. Temas pri jura kaj etika demandoj, en kiuj neniel rolas komparoj kun komputilaj entreprenoj. Sendependa entrepreno, laŭjure, ne rajtas ricevi parton de la eventuale akirita subvencio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-11 12:14
Lau mi estas tute en ordo, se iu agentejo oficiale postulas pagon pro sia servo. Tio estas tute en ordo lau etika vidpunkto.
Sciante tion, vi povas akcepti au ne.
Alie estas, kie aliaj institucioj pregxas pri etiko kaj tute gxin ne havas. Chu agado de politikistoj, de politikistaj organizoj estas etikaj? Mem agado de gvidaj organoj de UEA mi povas dubi chu estas etika. Chio estas relativa.
Mi donas nur malgrandan ekzemplon; unu esperantistino shajne tre fama uzis naivecon de unu esperantisto en Japanio, flugis kaj vivis tien lau liaj kostoj kaj kiam li venis al shia urbo, shi invitighis al lia hotelo. KIA ETIKO, KIA GASTAMECO, KIA DANKEMO!
Tiu persono estas shajne grava persono en la estraro de UEA!
Niko
Niko diras:
2012-05-12 02:56
Bonvolu relegi mian komenton. Mi nenie diras, ke agentejo ne postulu pagon pro sia servo. Mi indikis mian miron, ke iu bazus sian etikon sur la konduto de korporaciego kiel Apple, kiu ege ekspluatas siajn laboristojn (iom la programistojn, sed mi parolas specife pri tiuj, kiuj produktas la fizikajn komputilojn mem).

Cetere, eĉ se Apple estus perfekta modelo de etiko, komputila entrepreno estas malsama afero ol subvencipeta agentejo. Ili donas tute malsamajn servojn, kaj respondas al tute apartaj leĝaroj.
franmau
franmau diras:
2012-05-12 04:17
Jure, entrepreno rajtas fiksi pagon por siaj servoj. Tiu pago rajtas esti proporcia al la mono akirita. Etike, des pli da pozitiva impakto entrepreno havas sur la socion, ju pli da gajno ĝi havu. Jure, la organizoj - se ili ne havas sufiĉan monon por pagi la provizanton de servoj - povas uzi monon de la subvencio kiu ne estas elspezita. Kiel mi klarigis, iuj subvencioj *ne* estas lau la elspezoj, sed estas lau fiksitaj tabeloj. Do, sufiĉas esti ŝparemaj. Kiel mi klarigis, ofte oni petas subvencion por jam ekzistanta aranĝo, do sufiĉas konsideri kiel kosto de la subvencioj tiujn elspezojn kiujn oni jam estus havintaj ĉiukaze. Kiel mi klarigis, foje eblas konsideri homan laboron, do sufiĉas konsideri la personaron de Kosmo por pagi ĝin. Fine, ni devigas neniun uzi niajn servojn, ĉefe tiujn kiuj pensas ke entrepreno povas labori senpage... Ili povas mem zorgi pri tiaj petoj, au ne. Iuj scipovas mem elturniĝi kaj ĝuas 100%, iuj preferas havi la helpon de Kosmo, kaj ĝuas 70%, aliaj - kiel UEA - preferas ĝui 100% el nenio. Ĉiu rajtas elekti.
Muzaiko
Muzaiko diras:
2012-05-03 11:17
Se vi interesiĝas, dum la sekvonta semajno eblos aŭskulti la prelegon de Francesco kaj Sara pri Kosmo (registrita dum IJF) ĉi tie: http://muzaiko.info/podkasto.php .
pistike65
pistike65 diras:
2012-05-03 21:51
http://www.esperantio.net/index.php?id=1931
"la skandalisma retgazeto LibFol..." - stertoras HeKo, kaj poste senghene kopias chion de chi tie pri la Kosmo-afero. Jen altnivela jhurnalismo!
amike
Istvan Ertl
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-05-03 23:16
Kiel kunfondinto de Libera Folio, vi devus ĝoji ke la Civito denuncas ĝin. Vi ne preferus ke la Civito opiniu Liberan Folion bonega kaj laŭdinda, ĉu?

Yves Bellefeuille
Apro
Apro diras:
2012-05-03 22:02
La Esperanto-movado nepre bezonas homojn, kiuj pensas kaj agadas laŭ pens- kaj agad-manieroj de 2012, kaj ne plu laù sistemoj de 1887.

Varmajn gratulojn kaj sukcesegojn al Kosmo !
leejungkee
leejungkee diras:
2012-05-04 02:21
Kiu nenion riskas, nenion atingas.
Se neniam pluvos, neniam ĉielarko aperos.
Kuraĝon al iniciatanto kaj pioniro por nia movado.
Historio progresas dank'al aventurema persono. Kuraĝon al Kosmo!
Stanislav
Stanislav diras:
2012-05-04 03:45
Sen konsideri etikan aspekton, mi ne tute komprenas, kiel ricevintoj de la subvencioj poste kreas financajn raportojn al EŬ? Ja ili devas elmontri ĉiujn elspezojn por projekto kaj tiuj kongruu al petitaj elspezoj. Raporti pri 30% makleraĵo apenaŭ eblas. Do, ĉu ricevinto aldonas mankantan sumon el propra poŝo por plenumi siajn devojn aŭ ĝi simple trukas, je unua paŝo pufigante antaŭkalkulon je almenaŭ 30 %? Mi preferus la duan varianton ;)
franmau
franmau diras:
2012-05-04 04:37
Kara Stanislav,
dankon pro via demando, kiu donas al mi eblecon klarigi.
Financaj raportoj varias lau kadro. En kelkaj kadroj, la financado estas lau tabeloj: ekzemple vi aranĝas renkontiĝon por x homoj, dum y tagoj, do vi rajtas je x oble y oble fiksita sumo. Do, sufiĉas ne elspezi la tutan monon.
Tamen, eĉ en subvencioj kiuj postulas detalan priskribon de la elspezoj eblas tute facile trovi parton por Kosmo. Unue konsideru ke plej ofte vi volas financi agadon jam ekzistantan. Do, sen subvencio, vi ja estus trovinta manieron por pagi ejon, prelegantojn, ktp. Same kiel kotizo por partopreni en aranĝo kovras kutime ĉiujn elspezojn, reduktita kotizo povas tute bone kovri la elspezojn de Kosmo. Plie, kelkaj subvencioj antauvidas salajron, kaj do tiu de Kosmo povas esti rekte enmetita. Estas do pluraj vojoj - plene lauleĝaj k etikaj - por trovi monon por pagi Kosmo-n.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-05-04 15:55
Jes, mi komprenas vin, kara. Mi mem lastaŭtune aranĝis "konferencon" por Gazpromo kaj ankaŭ aplikis multajn "vojojn" por preterpasi ĉiujn burokrataĵojn de ĉi grandega konzerno, verŝajne kompareblajn kun tiuj de EŬ. Dankon pro klarigo!
franmau
franmau diras:
2012-05-04 18:15
Dankon al vi! Mi volas tamen substreki ke per "pluraj vojoj" mi ne celas "mallauleĝaj mallongigoj"-n, sed "diversaj eblecoj"-n, lau la financodona kadro.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-05-05 04:16
Pardonu min, mi tajperaris. Kompreneble temas pri "puraj vojoj".
esperanto
esperanto diras:
2012-05-05 00:37
Kompari Gazprom kun EU shajnas al mi iom audaca klopodo por diskrediti EUn, ech se en ambau organizajhoj ekzistas altgradaj burokratio - kaj korupcio (en EU ekzistas landaj diferencoj). Sed tiu komparo certe plachas al rusoj (kiuj ne konas chiujn faktojn au celas ilin prisilenti).
Pro tio, tiu chi komento de Belov ne estas akceptebla.

Pro la manko de chi-temaj artikoloj en Eo oni devas referenci al nacilingvaj artikoloj, ekzemple.
http://www.spiegel.de/spiegel/print/d-84162337.html
au
http://www.osteuropa.ch/[…]/Rez_westend_roth_gazprom.pdf

Per la gugla tradukilo vi ja certe povos kompreni la tekstojn.
 
Shajnas ke mi kiel civitano de ne-EU-shtato estas la sola en tiu chi dubinda retforumo, kiu defendas EUn.

Cetere, oni ne komprenas, kian "konferencon" la komentanto organizis.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-05-05 04:25
Ho kia aflikto, denove nobla Don Quijote trafis rusian muelejaĉon ĝuste en la koron! Mi kapitulacias senreziste...
Mi aldonu nur, ke estante ne tro stulta homo mi neniam kontraŭis EŬ kiel politikan kaj ekonomian union - mirindan kaj imitindan. Temis nur pri EŬ-burokrataro - unu el sistemoj, kiuj funkcias laŭ samaj principoj en ĉiuj landoj kaj reĝimoj (legu por tio sociologiajn verkojn), inkluzive de Rusio entute kaj Gazprom konkrete.
Dankon pro afable prezentitaj ligiloj, sed mi mem estras PR-sekcion en unu el grandaj firmaoj de Gazprom, do apenaŭ bezonas germanajn fontojn por kompreni kio okazas interne de nia korporacio ;)
Malantaŭ "konferenco" kaŝiĝis 45-jara jubileo de nia firmao, kiu laŭ Gazprom-standartoj ne estas jubileo. Do mi aranĝis ĉion kiel konferenco - kutima praktiko en tiaj kazoj. Ju pli da burokrataĵoj estas, des pli da puraj (ĉirkaŭiraj) vojoj aperas, ĉu ne?
esperanto
esperanto diras:
2012-05-05 14:18
Mi nur konstatas kaj bedauras, ke sub la regado de Putin en Ruslando kreskis nova aroganteco, malamikeco kaj naciismo kontrau la Okcidento (kaj ankau orienta Europo), kiun en tiu nauza formo oni ech dum la komunisma tempo ne konis. Se rusaj e-istoj partoprenas tiun "mainstream", ili ne indas nomi sin e-istoj, lau mi.

Nun la homaro devos elteni tiun Putin pliajn 6-12 jarojn, kio signifas, ke ankaui oni devos vomi 6-12 jarojn.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-05-06 07:05
Jes, vi tute pravas, kara amiko! Mi mem eĉ ne scias, ĉu povra homaro sukcesos pliajn 12 jarojn eltenadi tiun diablegon Putin? Ja se li ne ekzistus, ĉio estus alie. EŬ-burokrataro fulme dissolviĝus, Gazpromo konvertiĝus al bonfara organizaĵo, Kosmo mem pagus 30% makleraĵon al subvenci-ricevantoj kaj ĉielo, nia kara ĉielo estus multe pli blua... Homaro, vomu al Putin! Kartageno estu detruita!
chielismo
chielismo diras:
2012-05-05 00:30
Nome de IKEF tre aktivas E-komercista retgrupo kun cx.366 aligxantoj.http://groups.google.com/group/komerco/
"Komerco", la retlisto de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.

Amike via, Chielismo
Prezidantro de IKEF
Ret: chielismo@yahoo.com.cn
Retejo: www.ikef.org


Apro
Apro diras:
2012-05-07 10:38
Bonega kaj imitinda ekzemplo !
Tamen, el la 366 anoj, kiom el ili vere uzis,-as Esperanton por komercaj celoj? 10-o? 20-o?
Por subteni tian fakan uzadon de Esperanto mi mem estas "dumviva IKEF-ano" de pluraj jaroj, sed mi neniel okupighas pri komerco.
Nepras ke finfine E-o eliru la "fermitajn, movadajn verd-mediojn ! Sukcesegon al IKEF kaj aliaj E-fakasocioj !
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-05 23:14
Karaj!
Mi ellaboris de 1993 pli ol 50 eŭropajn projektojn inter kiuj 10 estis aprobitaj. Krom ili mi partoprenis en aliaj dek projektoj en kiuj organizo por kiu mi laboris estis partnero. La unua projekto kiun gajnis Inter-kulturo en Maribor estis en 1994! Poste mi laboris por Popoluniversitato Maribor kadre de kiu mi gajnis 100.000 eŭrojn por Lingva festivalo en 2004 kaj en kiu partneris pluraj e-organizoj, interalie ankaŭ UEA. Laste mi laboris por EEU kaj kadre de ĝi sukcesis jam tri foje ricevi subvenciojn. Sekve mi havas multajn spertojn.
Unue mi diru ke dum la lasta jardeko jam multaj esperantistaj projektoj ricevis monon de EU kaj la fondo de Kosmo estas blufaĵo. Efektive ĉiuj aliaj faris mem la projektojn kaj ne bezonis tiaspecan profesiularon. Inter la plej sukcesaj lastateme estas E@I kiu gajnis monon jam por almenaŭ kvar projektoj inter kiuj Slovake.eu kaj Deutsch online kune enkasigis pli ol 700.000 eŭrojn. Ne temas pri blufitaj sumoj pri kiuj parolas Maŭrelli (petitaj sed ne aprobitaj) sed aprobitaj kaj jam plenumitaj kaj plenumataj projektoj. Ĝuste la sekvan semajnon EEU kune kun Triesta E-Asocio realigas gravegan konferencon en kiu partoprenas du eksaj ŝtatprezidantoj, ministroj, parlamentanoj kaj kiun aŭspicias la itala prezidanto Napolitano, per la mono de EU, sen helpo de Kosmo. (aprobita projekto kun iom malpli ol 50.000 eŭroj).
En tiu ĉi loko mi nepre devas subteni la starpunkton de UEA kaj Osmo. La postulata procentaĵo de Kosmo estas absolute kontraŭleĝa. En neniu projeko financata de EU estas antaŭvidita ia ajn profito (temas ĉiam pri neprofitaj aferoj en kiuj oni disponigas monon nur por kostoj de la projekto kaj laboro de tiuj kiuj la projekton efektivigas). En tre malmultaj kazoj eblas ricevi projekton kiun EU financas 100%. Kutime oni devas mem trovi parton de la mono kiu varias inter 20 kaj 50 procentoj.
En tipo de projektoj por kiuj ĝis nun Kosmo laboris kaj dufoje gajnis monon - Grundvig (edukado de plenkreskuloj)estas eble ricevi nur en unu el multaj formoj subvencion 100% kaj tie temas pri projektoj kuj ne povas superi 35.000 eŭrojn. Postuli de partneroj, kiuj ja respondecas ke ili efektivigos la projekton kies kostojn ili detale priskribis kaj sekve eluzos la monon por la projekto ne eblas oficiale elpagi iun ajn procenton por makleraĵo al alia instanco. Partneroj kiuj sin devigis pagi 30% al Kosmo faras kontraŭleĝan agadon kaj mem metas sin en grandan problemon. Pro tio Osmo absolute pravis kiam li ne volis subskribi tion. Li devus respondeci pri agado kontraŭleĝa kaj se EU-kontrolo tion konstatos, tiam ĉiuj aliaj E-organizaĵoj kiuj faras bonajn projektojn estos en kaĉo ĉar oni ja montros fingre al Esoerantistoj kiel krimuloj kaj trompantoj.
Ne nur tio: Kiam oni en Kroatio volis ĉi-jare prezenti projekton samtiapan kiel Kosmo (tiel nomataj laborejoj en kiuj oni pritraktas iun temon) oni diris ke estis al ili el Bruselo dirite ne aprobi projektojn de esperantistoj. Ne pro trompoj, ĉar pri tio ili ankoraŭ ne scias, sed pro tio ke en Italio estis aprobita projekto por internaj bezonoj de E-movado. (Seminario por edukado de E-pedagogoj). Oni ne kontraŭstaras E-on, ja jam pli ol 20 projektoj de esperantistoj estis aprobitaj, sed oni ne subtenas projektojn kiuj rilatas nur al E, ĉar ja Esperanto ne estas unu el la oficialaj lingvoj de EU. Do, oni ne kontraŭstaras ke ni uzu E-on por realigi iun ajn projekton kiu antaŭenigas la celojn de EU por kiuj la konkursoj estas prezentataj, do ankaŭ por uzi E-spertojn rilate antaŭenigon de lernado de fremdlingvoj (ekz. Lingva festivalo en Maribor aŭ jam menciitaj slovake.eu kaj deutsch online), sed oni ne rajtas aprobi projekton kiu nur volas antaŭenigi E-on. Oni subtenis plurajn projektojn en Comenius por interŝanĝo de lernejaj infanoj per Esperanto ĉar tiuj kontribuis al la celo de EU faciligi kontaktojn de diverslingvaj infanoj, oni aprobis eĉ projekton kiu en la nomo havis Esperanton (Esperanto 55 plus), kiu celis faciligi amikiĝon de pliaĝuloj de Eŭropo kiuj lernu ion pri Eŭropo kaj eksterlando per E.
La jam menciita projekto de EEU en Triesto neniel rekte rilatas al E. La temo de la konferenco en Triesto estas "Kia estus Eŭropo nuntempe sen EU", sed ege gravaj homoj venos kaj subtenos ĝin, ĉar ni montris ke ni interesiĝas pri aliaj temoj kaj kapablas kvalite kontribui. Unu el tri laborlingvoj estos Esperanto egalrajta kun la angla kaj la itala. Kaj tial venas gravaj rezultoj, kiel la protektado de Napolitano, subtenaj vortoj de eksprezidantoj de Kroatio Mesić kaj de Slovenio Kučan ktp.
Mi do forte pledas por tio ke naivaj E-organizaĵoj ne akceptu tiun nekredeblan friponaĵon de Kosmo kaj metu sin en tre probleman situacion kaj endanĝerigu la pozicion de Esperanto sur la vojo pozitiva, sur la vojo kiam EU ĉiam pli fidas al ni aprobante ĉiam pli da projektoj kiuj kun la escepto de tiu impertinenta 30-procentaĵo estas honestaj kaj altkvalitaj.
Tiuj kiuj volas serioze kunlabori kaj ne scias kiel kaj ne mem havas personon kiu pretas enprofundiĝi en la regulojn de la EU-financado, turniĝu al sukcesaj organizaĵoj kiuj havas fakulojn pot tio kiel E@I kaj EEU.
Zlatko
Pri la Triesta konferenco legu ek kelkaj lastaj numeroj de Eŭropa Bulteno: www.europo.eu
Stanislav
Stanislav diras:
2012-05-06 07:37
Saĝaj vortoj! Mi ĉiam diris, ke esperantistoj strebu solvi problemojn de la mondo kaj lokaj komunumoj per Esperanto, nur tiam loĝantoj de Herzberg am Harz, Mazaradelvalo ktp pritaksos valoron de ĉi lingvo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-06 09:04
Kara Pajo,estus ghoja afero, se UEA scipovus kaj volus mem aranghi la subvencion. Se tamen ne scipovas au ne volas? estas prudente lasi sin helpi.
Cxe okazo ni ekkonis, kiel agas "nia registaro". UEA vochdonas por "jes" kaj plenuma organo tamen diras "ne". Chu tio ne estas pensinda?
Estus eble ankaux interese scii, kiu estis tiu persono kun kontrauvocho.

Alia afero estas morala chu etika flanko de la "monavida" Kosmo. Lau mi estas salutinda, se esperantistoj povus pli multe profiti kaj perlabori chiutagan panon per Esperanto. Ne morala estas nur, se kelkaj esperantistoj eluzas naivaecon de aliaj esperantistoj por propraj celoj sub mantelo de Esperanto.(vizitoj, flugoj....)Se pli multaj povus per Esperanto salajri, pli rapide estos Esperanto atentema kaj profitdona.

"Se Esperanto ne estos por chio, estos por nenio".
ztisljar
ztisljar diras:
2012-05-06 09:41
Mi ne estas kontrau tio ke iu perlaboru monon per Espersanto, ech kontraue, mi daure klopodas komprenigi ke sen profesia laboro ne estas iu ajn serioza sukceso, sed tiu laboro devas esti lau la reguloj de la merkato kaj ne rajtas endangherihi la movadon.
Se Kosmo postulus 2% de la sumo, tio ankau estus kontrau la intencoj kaj reguloj de la financado el EU-fondajhoj sed estus tolerebla kaj plenumebla. Pensu ke ekz, E@I pagis profesiulon por fari por ili la unuan grandan projekton slovake.eu fikssume 2000 eurojn por projekto de 350.000 euroj.
franmau
franmau diras:
2012-05-07 02:43
Kara Zlatko,
kun intereso mi legis viajn du komentojn. Itala E-Federacio neniam ricevis EU-subvencion antau ol la alveno de Kosmo, kaj ni tiel pensis ke tio estas bona afero. Kosmo ja sukcesis akiri plurajn subvenciojn por la itala E-movado, kaj ni kompreneble ĉiam pagis la interkonsentitan tarifon. Tamen el via komento ŝajnas ke estas pli efikaj eblecoj, kiujn ni certe ŝatus priesplori. Ĉu mi bone komprenis ke vi pretas zorgi pri projektverkado kaj projektmastrumado por Itala E-Federacio senpage au kontrau 2% makleraĵo? Ni kundiskutu!

Francesco Maurelli
Itala E-Federacio - kasisto
franmau
franmau diras:
2012-05-07 02:44
Mi estas absolute konsternita el tiom da malĝustaj informoj pri funkciado de EU-kadroj, samkiel el tiom da misfamigaj vortoj, kiuj eble devus trovi taugan debatan lokon en tribunalo, kaj el tiom da mallogikaj rilatoj inter aferoj.
Mi jam klarigis en alia komento en tiu ĉi paĝo *lauleĝajn* eblecojn por pagi Kosmo-n (profesia entrepreno, kiu estas registrita, pagas impostojn, ktp.), lige al subvencio. Neniu devigas iun ajn uzi la servojn de Kosmo, sed ni ja petas respekton, eĉ se ne konsenton!

Francesco Maurelli
Kosmo - Direktoro
dennis
dennis diras:
2012-05-06 13:31

Estas jam longa listo de homoj kiuj plene au parte gratulas, aprobas, laudas au subtenas la rimarkindan, novan entreprenon KOSMO. La Estraro de UEA plene aprobis projekton de KOSMO. El Chinujo, Chielismo WANG, prezidanto de IKEF, bonvenigis la laboron de KOSMO. El Koreio, LEE Jung-kee, homo kreanta esperantan ponton inter Azio kaj Europo, laudis la laboron. El Europo, evidentighas per la komentoj de Germain Pirlot, Johan Derks kaj Stanislaw Rynduch, tri el la plej aktivaj kaj spertaj Esperantistoj lastatempe, ke la laboro de KOSMO estas bonvena kaj povas roli en sukcesa strategio de Esperanto. Ech el Nordameriko, kun komentoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, venas favoraj vortoj vershajne. Kaj mi mem aldonighas al la listo de aplaudantoj de la projektoj de KOSMO. Do, kiam mi ekvidis la nomon de unu el la plej elstaraj, agemaj Esperantistoj en la moderna epoko de Esperanto, Zlatko Tishljar, mi kredis, ke la listo da aprobantoj de la agado de KOSMO plilongighos. Mi plene eraris.

La vortumado de la komentado de Zlakto estas, por li, nekutime fortaj. Estas klare, ke li pensas, ke la agado de KOSMO povas esti iel kontraulegha. Ne nur por KOSMO mem, sed ankau por aliaj partoprenantoj de organizoj kiuj utiligas la helpon de KOSMO. Tiuj fortaj vortoj de Zlatko montras iom lian deziron helpi al la Esperanto-Movadoj sukcese trovi monhelpon de fontoj ene de Europo kaj kadre de la europa leghosistemo kaj kutimosistemo. Kaj pri tiaj aferoj, Zlatko estas laudinde sukcesa.

Chiutage la plej etikaj organizoj, firmaoj kaj registaroj devas alfronti sennombrajn situaciojn en kiuj la leghoj aplikighas je unu flanko au je alia de siaj projektoj. Tio ne devas shoki pacamajn Esperantistojn se ankau ni devas de tempo al tempo lukti en tiaj laborkampoj. Mi havas mian vidpunkton; vi havas vian; ni lasu al la legharo au regularo decidu, kaj poste ni daure kaj pace kunlaboru en niaj esperantaj projektoj, kune au malkune.

La leghoj estas tiaj kiaj ili estas, kun multege da variantoj en multege da landoj, kaj ni volas alstrebi al bona obeado de tiuj leghoj. Tamen, ankau estas vidpunktoj, kaj multaj manieroj interpreti tiujn leghojn. Mi estas certa, ke KOSMO estas ne nur plej etika organizo, sed ankau ege malferma. Por konstati tion, oni bezonas nur legi au auskulti la publikajn deklarojn de Francesco Maurelli (kiel unu el la komentantoj sugestis, eblas audi detalan prelegon pri KOSMO che MOZAIKO, kion mi faris). La vidpunkto de KOSMO meritas atenton.

Se mi farus mallongan liston de homoj kiuj povus revigligi la Esperantan Movadon kaj eventuale sukcesigi ghin, sur tiu listo estus Francesco Maurelli kaj Zlatko Tishljar. En strategio por sukcesigo de Esperanto, ni ege ege bezonas homojn kiuj laboras en DIVERSAJ KAMPOJ lau MALSAMAJ METODOJ. Ni ne nur bezonas tiajn homojn kaj tiajn metodojn, do diversecon je tre alta grado, ni bezonas ankau talentulojn, kiaj Zlatko kaj Francesco.

Estas du esperoj kiujn mi havas: La unua estas ke Francesco kaj Zlatko kune parolos kaj ke tiu parolado okazados dum longa tempo, eble kun iu tria homo kiu simile havas talenton kunparoligi kaj kunlaborigi homojn (en la Esperanto-Movado tia talento estas malofta, sed se iu el vi iam laboris kun Gian Carlo Fighiera el Italujo, vi scias kian homon mi pripensas).

Mia dua espero estas, ke tre rapide, ni ekhavos la helpon de veraj advokatoj kiuj povas realece kaj profesie konsili pri la afero. Se KOSMO povas rapide dungi advokaton por profunde analizi la aferon kaj por priparoli la leghan parton de la afero, tio povas multe helpi. Kaj parolante pri advokatoj, ke la venonta Estraro de UEA havu plentempan advokaton se eblas. La situacio pri KOSMO estas nur la pinto de la glacimonto de leghaj defioj kiujn Esperantistoj devas alfronti se ni volas progresi en la venonta jardeko. Ke la leghoj ne estu bremsoj, sed ke ili estu iloj por malfermi vastajn laborkampojn por la disvastigo kaj disvastigho de la tro neglektata lingvo Esperanto.

Amike,

Dennis Keefe
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-06 15:37
Kara Dennis,

zlatko mi konas jam, kiam li aktivis en TEJO. Li estas talenta organizanto kaj bona pensanto. Li havas tre bonajn ideojn kaj estas pragmatika, sed antauchio idealisto. Ghuste lia eraro venas de tiu flanko. Inter multaj geesperantistoj estas multaj idealistoj kaj ne akceptas preskau iun negocadon. Bedaure, la mondo shanghighas kaj junaj homoj estas pli prakseologiaj char tion postulas la nuna mondo.Ankau mi estas idealisto, sed provas esti realisto.

Kara Pajo, se mi mem ne scipovas aranghi, se mi ne trovas iun, kiu aranghus por mi pro 2 % mi devas akcepti ankau 30 por ne perdi chion; "Pli bona pasero en la mano ol kolombo sur la tegmento!"
esperanto
esperanto diras:
2012-05-06 20:37
Mi ne scias aŭ komprenas pro kio oni elektis s-ron Keefe "e-isto de la jaro", sed eble pro ties altgrada idealismo.
Lia sistema naiva laŭdadismo jam alprenas bizarajn kaj groteskajn formojn. Laŭ mi, ĝi estas ne nur altgrade ridinda kaj embarasa, sed ankaŭ senrespondeca kaj eĉ iom danĝera. Ĉar liajn mesaĝojn legas supozeble ankaŭ homoj, kiuj kredas kaj fidas lin, sed kiuj ne disponas pri kritika menso aŭ racia pensmaniero.

Kosmo-n mi ne konas, sekve ne esprimiĝas prie. Ĉar Buller kritikis ĝiajn farojn, mi emas apogi lian opinion, ĉar mi certe pli kredas kaj fidas lin ol personojn nomitajn de Keefe (personoj kiujn mi ne konas kaj kiuj al mi ne faras aparte kredindan impreson).
 
Antaŭ ol idealigi Z. Tiŝljar kiel unu el la "elstaraj, agemaj Esperantistoj en la moderna epoko", "kiuj povus revigligi la Esperantan Movadon kaj eventuale sukcesigi ĝin" (kion ajn tio signifas), mi konsilas ke oni unue konsultu la opinion de aliaj sloveniaj e-istoj, kiuj faris konkretajn kaj praktikajn spertojn kun la "genio" Tiŝljar.

Kio koncernas Tonkin kaj Fettes, mi volus atentigi, ke iliaj strategioj pri la Eo-movado fiaskis. Post 1989 ili praktike alvenis ĉe la fino de sia latino. La strategia vizio, kiun Fettes submetis antaŭ nelonge en UEA, estas ne pli ol karikaturo kaj nostalgio de pli fruaj tempoj, kiuj elvaporiĝis, kaj por bazo de laborplano malutiligebla, ne taŭgas kaj tuj povas esti forgesita (la nulaj reagoj el la publiko kaj komitato de UEA, la sarkasma komento de Dasgupta kaj sindeteno de la CO ilustras tion). Tiuj aktivuloj eble posedas, krom certan aŭreolon, kiu estis altgrade idealigata kaj supertaksata de parto de la nekritika e-istaro, ankoraŭ pri certa monkapitalo, ilia plej lasta atuto, kiun ilin administras kadre de iu usona fondaĵo kaj (facilanime) disdonas por subteni konkretajn aktivulojn kaj financi (dubindajn) projektojn en orienta Europo kaj aliloke.

Bedaŭrinde, multaj e-istoj ankoraŭ ne komprenis (ke se ili komprenis ili simple silentas, ĉar ili estas naŭzitaj kaj seniluziigtaj), ke ĉiuj tiuj agadoj estas sensencaj antaŭ ol la bazaj kondiĉoj por iu sukceso de Esperanto ne ekzistas. Sed mi konstatis, ke klarigi tion al tiu speco de e-istoj, kiun reprezentas s-ino Keefe, estas komplete neebla kaj sensenca. Se s-ino Keefe povas fari sur sia insulo ion pozitivan por ĉinaj e-istoj aŭ Eo-lernantoj, tio estus jam bona afero, sed se li rakontas al ili la aferojn en la sama stilo kiel li skribas en Lib. Folio, mi jam fariĝus iom maltrankvila.
Apro
Apro diras:
2012-05-07 11:03
Dennis tute pravas skribante ke « en strategio por sukcesego de Esperanto, ni ege bezonas homojn, kiuj laboras en diversaj kampoj laŭ malsamaj metodoj, do diversecon je alta grado”.
Mi aldonus ke, laŭeble, ni klopodu agadi per mono de aliaj organizoj (ekzemple de eŭropaj instancoj) kaj sine de aliaj strukturoj (ekzemple sine de eŭropaj, internaciaj fakasocioj).
Kompreneble tiaj agadoj sine de ne-e-istaj organizoj neniel celu verdigi ilin, sed nur laŭ la celoj de tiaj organizoj (kulturaj, sindikataj, profesiaj, politikaj, …).

Endas kompreni ke Esperanto estas nur pens-vehiklo (kiel aliaj lingvoj) same kiel trajno estas korp-vehiklo. Eblas ja uzi diversajn vehiklojn laŭ la celita uzado; povas esti biciklo (regiona lingvo, kiel la bretona aŭ la skota), aŭtomobilo (nacia lingvo, kiel la germana aŭ la greka), aviadilo (internacia lingvo kiel la angla aŭ Esperanto).

Por veki intereson vehiklo ne devas esti uzata en fermita medio sed publike kun aliaj.

Kore,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-07 11:41
Plej granda eraro estas, ke UEA ne shanghas sian agadmanieron de multaj jaroj, kvazau la mondo por ili tute ne shanghighis.
Ankau rilato inter UEA kaj CO estas malbone organizita. Nun ni rimarkis, ke UEA ion akceptas kaj CO povas tion neigi.
Ankau rolo de Pietrzak estas dubinda. Shajnas shi daure esti en postkomunisma stato, kie shi servis kaj helpadis, subtenis komunisman sistemon. Ghuste shi estis tiu persono, kiu kontraustaris kaj kontraubatalis iniciatojn de la iniciata grupo "Esperanto por EU", torpedis kun Komar ininiciaton de la deputito Lewanderski: sendi delegacion al la UEA-Kongreso, estis tiu kiu skribis al Etsuo, ke li ne venu al Malborko, char ni nur blufas, ke tie estos neniu lia honorigo per ordeno.... (ili ech ne zorgis, ke tiu honorigo estu oficiale gratulata dum la kongreso en Kopenhago kaj nek unu vorto aperis en la Revuo, kiun tiel zorgeme shi kontrolas). Pluen estas interese, ke ni strebis kunlaboron kun nova estraro de PEA, kies prezidanto kaj sakretario estis ech anoj de la iniciata grupo. Okazis renkonto en Bidgoshch kun prezidanto kaj vicprezidantino kaj estis promesite kunlabori kaj eldoni komunan komunikon, sed ghi ghis hodiau ne aperis. Do, kiu malebligis tion "demokrate", se prezidanto, vicprezidantino, kaj sekretario estis pro?
Postmorgau okazos renkonto en la pola senato kun Etsuo, EDE-PL anoj kaj Pietrzak volis ankau partopreni, sed provis tion akiri tra Japanio!ignorante nin, anstatau kunlabori.
Pro tio, ghis ne estos shanghitaj personoj en la estraro de UEA kaj CO neniun progreson ni povos atendi!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-07 11:45
Lingvo ne estas ia "vehiklo" (aŭ transportilo). Entute estas grandega handikapo al ni ke ni devas scii kio estas lingvo, ĉar ĉiuj aliaj fajfas pri tio. Kaj se oni ne scias kio estas lingvo, tiom pli malfacile estas interrilatigi ĝin kun aliaj aferoj.
franmau
franmau diras:
2012-05-07 19:53
Se vi scivolas ion pli pri EU-projektoj, kadroj, proceduroj, subvencieblaj ideoj, ktp., mi gvidos programeron dum venonta UK, kadre de la Kleriga Lundo. Partoprenu! :-)
otbuller
otbuller diras:
2012-05-14 19:40
Ankaŭ tiu ĉi diskuto montras, kiel facile esperantistoj povas forpuŝi faktojn kaj klarigojn de fakuloj. La kono kaj sperto de Ilja De Coster kaj Zlatko Tišljar estas senĝene ignorataj favore al la konfuzaj klarigoj de Francesco Maurelli, kiu ĵus eniris la kampon kaj devas ankoraŭ lerni ĝiajn regulojn. Kiel diris De Coster kaj Tišljar: la makleraĵo de Kosmo estas kontraŭ la EU-reguloj kaj tute eksterproporcia. Jam unu el tiuj du kialoj sufiĉas por rifuzi ĝin.

Ne nur 30% sed kia ajn makleraĵo estas neakceptebla kiel kosto por subvencio el la EU-programo Lifelong Learning (Dumviva Lernado), pri kiu temis la projekto proponita al UEA. Ĝi eksplicite ekskludas la kostojn pro la preparado de subvencipeto; vidu 4.2.3 ĉe: http://ec.europa.eu/[…]/adminrules_en.pdf

Pri 2-3% povus esti eble, kiel Maurelli diras, "tute facile trovi parton por Kosmo", sed 30% postulus mistrakti la veron per dubindaj trukoj en la financa raporto, pri kies honesteco respondecas jure la ricevanto de la subvencio, ne Kosmo. Ĝi mem substrekas en la kontrakto, kiun la kliento devus subskribi, ke ĝiaj 30% ne povos esti pagitaj el la subvencio, sed la kliento devos pagi al Kosmo ekster la subvencio sumon egalan al 30% de la subvencio.

Eĉ se la makleraĵo povus veni el la subvencio, 30% estas neniel adekvata. Ĝi ne estas pravigebla per la ekzemplo pri Apple, ĉar temas pri tute alia kampo de merkato. Kosmo ne vendas varojn sed servojn kaj sur tiu kampo la makleraĵoj estas ofte multe malpli altaj. Ekzemple, ĉe vendo de domo nederlanda makleristo prenas 1-2% de la prezo por multe pli da laboro ol kiom postulas preparado de subvencipeto.

Kiel direktoro de UEA mi respondecas interalie, ke ĉio okazu laŭleĝe kaj kontraŭ taŭga prezo. La kondiĉoj de Kosmo signifus etike dubindan kaj riskan kaj finance malprudentan aventuron. Pli bone 100% el nenio tiam, sed por tiuj asocioj, kiuj jam eniris Kosman vojaĝon, ĝi espereble sekure finiĝos.

Cetere, dum pli ol 20 jaroj mi faris amason da kontraktoj por UEA kun plej diversaj firmaoj. Kun Kosmo mi unuafoje spertis, ke firmao, kies oferto ne estis akceptita, komencis insulti UEA kaj min persone.

Osmo Buller
franmau
franmau diras:
2012-05-14 20:25
Kara Osmo,
mi elkore dankas pro via respondo, kiu tamen ne lumigas la faktojn kaj simpligas ilin per pliaj malveraĵoj (mi neniam insultis UEA-n, nek la Ĝeneralan Direktoron).
Mi ne estas tutnova en la kampo, mi komencis pristudi ĝin en 2008-2009, kaj fine de 2009/komence de 2010 mi kunverkis la unuan projektproponon, kiu estis aprobita (interalie, bonŝance la sukces-procento de Kosmo estas pli alta ol tiu de Zlatko, alikaze ni jam bankrotiĝus ;-) ). Mi tute ne intencis fondi Kosmo-n. Mi male puŝis por ke Itala E-Federacio dungu homon por tio. Samkiel Ilja puŝis siatempe por ke UEA dungu homon por tio, prezentante planon kiu havis certan elspezon je 100.000 EUR, kaj eblan enspezon je 300.000 EUR. Tiam UEA proponis pagi la homon kontrau procentaĵo. Simile faris IEF kun mi. Male ol UEA, tamen, IEF ne forgesis pri tio kion ĝi diris, kaj estis tute feliĉa kunlabori kun Kosmo, kiam ĝi naskiĝis.

Mi ne diskutas la liberecon de organizo ne eniri en kontrakton. Mi tamen ja diskutas - kaj ankau kiel esperantisto, ne nur kiel entreprenisto - ke decido de la estraro, oficiale komunikita estas poste ŝanĝita, sen eĉ pardonpeto. Tio estas malprofesia konduto kaj estas neakceptebla en ajna medio - ne nur profesia. Tio ne estas insulto. Estas fakto. Mi havas bonegajn rilatojn kun pluraj organizoj kiuj - pro diversaj kialoj - ne eniris en kontrakton kun Kosmo.

Verdire estas eĉ kvara projektpropono, pri kiu Kalle ne sciis: t.e. financi seminarion dum la UK en Islando. Ankau tie UEA sin kondutis tre malprofesie, sen ajna respekto je alies laboro. Mi vizitis la CO-n (post interkonsento kaj interesiĝo - je miaj kostoj!) kaj parolis kun la Ĝenerala Direktoro kaj kun la estrarano respondeca pri financoj. Mi ricevis *klarajn* instrukciojn pludaurigi kaj kontakti la islandan oficejon, kion mi faris plurfoje, por firmigi la rilaton. Post tio, mi ricevis nur absurdajn reagojn kiel: "oh, ni bedauras ke vi ne povas helpi en la pretigo de subvencipeto... Tre malbonŝance UN decidis jartemon kiu ne vere povas ligiĝi al temo de UK". Se vi povas klarigi tiun ridindan frazon pri maleblo monpeti al EU pro ne ŝatata jaro de UN, vi vere estus elstara oratoro!

Pri lauleĝeco: se la subvencio alvenas lau tabeloj - kiel ekzemple estis la kazo de seminarioj kaj partneradoj, kiujn mi proponis al UEA, kaj pri kiuj UEA petis min labori, eĉ post oficiala estrara voĉdono - ne necesas ajna truko en la financa raporto. Simple ĉar praktike ne estas financa raporto. En unu kazo, vi kalkulas la homojn, la tagojn kaj ricevas sumon lau tio, en la dua kazo vi kalkulas la vojaĝojn kaj ricevas monon lau tio. Kosmo estas ĉiam preta ĉiukaze labori lau la "etikaj" kodoj priskribitaj de Ilja: "pagu nun kelkmilon da euroj, sen ajna garantio pri rezulto". Do, UEA volas nek riski nek pagi la riskon de aliaj. Eĉ se tio estas akceptebla por entrepreno, kiu ne povas pensi eniri en kontrakton kun ajna organizo, ne estas akceptebla ke UEA laborigis Kosmo-n vane kaj senrezulte, sen ajna profesia au persona respekto.

Mi volas tamen atentigi ke ĉiuj komentoj pri la interna funkciado de UEA ne venis el la firmao, sed venis el mia persono. Kaj mi volonte substrekas ilin. Viaj komentoj klare indikas ke la decidoj de la estraro de UEA valoras nenion. Ĉiukaze estus tro facile - ankau por la estraranoj - sin kaŝi malantau vi. Se la estraro decidas ne estri, tio certe ne estas via kulpo.
otbuller
otbuller diras:
2012-05-15 11:07
Per viaj babiladoj vi klopodas forturni la atenton de la fakto, ke 30% estas ekscese eksterproporcia makleraĵo. En la ekstera mondo oni nun klopodas meti limojn al bonusoj kaj absurdaj profitoj de tiuj, kiuj kulpas pri la nuna krizo. Tiel devus esti ankaŭ en Esperantujo, sed ĉe ni la Okupu-movado mankas. Se Kosmo ne rekonsideros siajn kondiĉojn, minimume forigante la nulon el siaj 30%, mi konsilas al neniu Esperanto-asocio rilati kun ĝi.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-05-15 12:41
Francesco asertis:

- Ke la makleraĵo de Kosmo, ĉu eksterproporcia aŭ ne, estas laŭleĝa (la malsamopiniantoj havas la taskon pruvi la malon kaj denunci Kosmon kaj ĝiajn komplicojn – alie _ili_ estas la babilaĉantoj).
- Ke UEA oficiale akceptis kunlaboron, kaj poste subite malakceptis ĝin (sen intertempa ŝanĝo de la kondiĉoj fare de Kosmo).

Neniel temas pri "babiladoj", sed pri asertoj (pravaj aŭ malpravaj) gravaj kaj laŭ-temaj.
franmau
franmau diras:
2012-05-15 14:50
- 30% ne estas eksterproporcia en la ekstera mondo. Ĝi estas fakte sub la faka konsilo de Better Business Bureau, kiu rekomendas al neprofitcelaj organizoj elspezi ne pli ol triono de la akirita mono por la monakira laboro. Jen pli detala dokumento, kun pluraj ekzemploj: http://dl.dropbox.com/u/249[…]profitcelaj%20Organizoj.pdf

- Kosmo ne planas rekonsideri siajn kondiĉojn (krom por subvencioj >100k). Tiuj kondiĉoj estas klaraj al ĉiuj, kaj tiel estos. Ni agas malkaŝe, sen honto k kun granda kohereco kaj respekto. Ni ne pretas malaltigi tiun kotizon, ĉar la tuta risko estas sur niaj ŝuldroj, kaj plie la mono atingos la firmaon kun grandega malfruo (ja belus havi la 55k € menciitaj en la artikolo...). Ni ja pretas tamen konsideri esti pagitaj anticipe, sen ajna garantio pri rezulto. En tiu kazo, ni memkompreneble petos malpli.

- Eksterproporcia au ne, tiuj estas la kondiĉoj de entrepreno. Organizo rajtas akcepti ilin au ne. Tamen ĝi *ne* rajtas akcepti tiajn kondiĉojn kaj poste ŝanĝi ideon. Tio estas maletika kaj malrespekta por alies laboro. UEA plenhonte iĝis mia ekzemplo kiam mi klarigas al nova kliento pri la bezono havi "nuligan kotizon" en la kontrakto. (nu... la tuto minimume havis edukan valoron ;-) )

- en la hipoteza malverŝajnega kazo ke neniu organizo volos rilati kun Kosmo, mi tute ne ploros. Mi havas plentempan esploran laboron en universitato. Kosmo naskiĝis por plenigi truon, lau la kondiĉoj priskribitaj de la esperantistoj mem, por servi la E-movadon (kvankam lastatempe ni plilarĝigis nian merkaton). Se tiuj ne bezonas niajn servojn, ni ĉesos ekzisti senprobleme. Do, viaj minacoj estas tute senĝenaj.

- La homoj kiuj laboras en Kosmo ne riĉiĝas sur la ŝultroj de la E-movado, kiel vi volas ŝajnigi. Ili male estas herooj, kiuj sindediĉe permesis al pluraj homoj viziti UK-n subvenciitaj de EU, partopreni en seminarioj en Italio subvenciitaj de EU, partopreni en faka trejnado pri metodiko kaj lingvoinstruado subvenciitaj de EU, permesis al IEF ŝpari iom da mono el EU-subvencio kiu estis uzita por ebligi kaj lanĉi la mirindan E-projekton en Mazara del Vallo, permesis al kvar landaj organizoj partneriĝi kaj kunlabori, ktp. Tiuj homoj laboras nemalofte ĝis la sekva mateno, kaj post kelkduonhora dormado, denove freneze reeklaboras. Ekzemple mi *neniom* dormis ĉinokte, ĉar mi kredas en tio kion mi faras kaj mi min dediĉas plene, aldonante la laboron de Kosmo al la mia profesio. Tiuj homoj realigas sonĝojn, ne ĉar ili alportas iom da mono, sed ĉar ili planas kaj efektive donas dauran efikan strukturan helpon al organizoj kiuj malfacile sukcesas antauenpaŝi, ĉar evidente neniu alia estas tie por helpi ilin.

- mi tute apogas vian sugeston lanĉi "Okupu-movado"-n en Esperantujo, por protesti k instigi la gvidantaron ion fari. La Okupu-movado estas ankau kontrau tiuj kiuj regas, stagnas en krizo sen fari ion ajn por antaenpuŝi. Ekzemploj en UEA abundas. Nur strangas ke vi alvokas movadanojn kies pacienco, kiun vi senĉese petas aplombe, jam elĉerpiĝis kaj kies frustriĝo por la neplenumitaj promesoj nur pliiĝas.
Niko
Niko diras:
2012-05-15 20:56
Francesco, aŭ vi malkomprenis la celon de Better Business Bureau, aŭ vi celas trompi aliulojn, el kiuj la plejmulto certe ne elspezos la tempon rigardi tiun anglalingvan retpaĝon. Better Business Bureau ne konsilas tion al subvencipetaj entreprenoj, sed al neprofitcelaj organizaĵoj. Subvencipetaj entreprenoj devas funkcii laŭ sia propra regularo, diktita de ties koncerna lando. Do ne gravas, kion diras tiu retpaĝo, aŭ kiom gajnas neprofitcelajn entreprenojn. En ĉi tiu kazo gravas nur la reguloj de Eŭropa Unio rilate viaspecajn entreprenojn. Ege min mirigas, ke homoj pli-malpli ignoras la supre diritajn avertojn de Ilja De Coster, kiu estas fakulo pri ĉi tiu temo dum multe pli longa tempo ol vi (se oni entute rajtas nomi vin fakulo). Bonvolu relegi: "Min tia makleraĵo ŝokas. Entute labori kun makleraĵo ia ajn estas konsiderata maletika. Se vi membras en profesiaj organizoj, vi kutime subskribas deklaron ke vi ne akceptas tian aranĝon. Estas unu el aferoj pri kiuj ni estas ege striktaj, kaj baze de kio ni faras distingon inter seriozaj etikaj monakiristoj, kaj la sovaĝuloj kiuj damaĝas la branĉon…"

Mi pardonpetas, ke UEA malebligis al vi gajni tutjaran salajron ene de kelkaj semajnoj da laboro, sed tiel funkcias la vivo, kaj bedaŭrinde ankaŭ por tiuj, kiuj emas nomi sin "herooj" dum ili fakte estas predantoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-15 16:20
Mi vizitis la retujon de Kosmo, sed tie trovis neniujn informojn pri "sukcese realigitaj projektoj". Do, vershajne temas pri pura blufo ligita kun la provo de senhonta monakirado.
franmau
franmau diras:
2012-05-15 17:46
Mi pardonpetas pro nune refarata retejo. En la lastaj tagoj ni eĉ havis teknikajn problemojn kiuj portis eĉ al la kompleta portempa blokiĝo. Jen la listo de projektoj pretigitaj (helpe) de Kosmo por la E-movedo kiuj estis aprobitaj:

Projekto 1: “Kaj Nun ni estu Europanoj”
Seminario pri la evoluo de la koncepto de Eŭropo. Ekde la romia imperio ĝis la nunaj tagoj.
Organizanto: Itala Esperanto-Federacio
Kadro: Grundtvig Workshop
Buĝeto: 36.120 €
Kiam: Torino, 20/27 aŭgusto 2011, dum Kongreso de Esperanto en Italio

Projekto 2: “Instruu al instruistoj”
Trejnseminario por instruistoj pri lingvoj. Ne nur teoria kaj formala, sed ankaŭ kun praktikaj taskoj. Speciala atento al la instruado de Esperanto.
Organizanto: Universala Esperanto-Asocio
Buĝeto: du de-EU-plenpagitaj partoprenantoj (ĉirkau 4.500 €)
Kadro: Grundtvig In-service Training
Kiam: Kopenhago, 23-30 julio 2011, dum la Universala Kongreso
http://ec.europa.eu/[…]/index.cfm?fuseaction=DisplayCourse&cid=27656

Projekto 3: Instru-asistantoj por “Centro por Interkulturo kaj esperanto”
Gastigo de asistantoj en la nova E-centro en Mazara del Vallo, kie ili instruos Esperanton al la loka multkultura loĝantaro.
Organizanto: Itala Esperanto-Federacio
Buĝeto: ĉ. 850 € / monate po asistanto
Kadro: Grundtvig Assistantship
Kiam: aŭgusto 2011 – junio 2012
1 persono akceptita por 5 monatoj

Projekto 4: “Volontuleŭrope: volontulado kaj integriĝo multikultura”
Seminario pri interkultura kaj interracia dialogo. Graveco de volontulado.
Organizanto: Changamano onlus
Buĝeto: 34.600 €
Kadro: Grundtvig Workshop
Kiam: Cervia 04-10 aprilo 2012, dum Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo

Projekto 5: “Sed Homoj kun Homoj. La pluretna intuicio de Zamenhof”
Seminario pri la ideoj de Zamenhof pri multkuturismo kaj ilia aktualeco.
Organizanto: Itala Instituto de Esperanto
Buĝeto: 36.120 euro
Kadro: Grundtvig Workshop
Kiam: Mazaradelvalo, 18-25 aŭgusto 2012, dum la Itala Kongreso de Esperanto

Projekto 6: Partnerado pri interkultura edukado
Dujara projekto pri interkultura edukado. DVD, broŝuro, revuo kaj artikoloj estos eldonitaj.
Organizantoj: Svisa E-Societo, Kataluna E-Asocio, Germana E-Asocio, Esperanto-France
Kadro: Grundtvig Learning Partnership
Buĝeto: 69.000 €
Kiam: oktobro 2011 – septembro 2013

Projekto 7: "Lingvoinstruado lau la KER-sistemo"

Trejnseminario pri metodiko por lingvoinstruistoj.
Organizanto: Itala E-Federacio
Buĝeto: kvar de-EU-plenpagitaj partoprenantoj (ĉirkau 8.000 € - 10.000 €)
Kadro: Grundtvig In-service Training
Kiam: Mazara del Vallo, 16-25 augusto 2012, dum la Kongreso de Esperanto en Italio
http://ec.europa.eu/[…]/index.cfm?fuseaction=DisplayCourse&cid=27663
Eblas ankorau aliĝi sen subvencio kun granda rabato! http://edukado.net/novajhoj?id=241

Ne estas longega listo, sed ja estas ia "grava enhavo" en ĝi. Estas aparte gravaj la du kontribuoj por seminarioj ricevitaj kadre de la Kongreso de Esperanto en Italio, ĉar ili permesis lanĉi la instruprojekton en Mazara del Vallo, pri kio IEF multe investis/as.

Kiel vi vidas, mi eĉ citas precizajn informojn pri la kadroj, tiel ke ĉiu scivolevo povas mem ekvidi kaj laueble provi k sukcesi en tia tasko ;-)
paulo
paulo diras:
2012-05-15 18:36
Mi volas montri, kiamaniere Kosmo gajnas monon. La kurso pri Esperanto-instruado (kiu oficiale estas en la angla), ke ili mem organizas kadre de la venonta Itala Kongreso kostis 750€. Sed nun, kiam jam finiĝis la tempo por peti subvenciojn aperis rabato. Tio ne estus malbona afero, la problemo estas, ke ne temas pri eta rabato (10% ekzemple). Nun, la kurso kostas 300€ (fakte, tiu prezo inkluzivas la aliĝon al la kongreso: 80€, do, la reala prezo de la kurso estas 220€). Tiu informo aperas en tiu paĝo de edukado.net (http://edukado.net/novajhoj?id=241). Do, ili kreskigis la koston de 220€ ĝis 750€ kaj, tiamaniere, enspezis 530€ por ĉiu subvenciito. Nur 4 homoj atingis subvencion, tamen kosmo, abrakadabre, jam enspezis pli ol 2000€ nur pro tio (mi ne scias, ĉu ili ankaŭ enspezos ĝian etan makleraĵon por la tuta kvanto da mono subvenciita). Se ili estus pli bonŝancaj, kaj iomete pli da homoj ricevus subvencion por fari kurson en la angla pri Esperanto-instruado, ili jam gajnus kapitaleton, ĉu ne?
franmau
franmau diras:
2012-05-15 19:20
Kara Paulo,
la kurskotizo de 750 € estas tute bona lau EU-regularoj. Se vi rigardas la prezojn por tiaj trejnkursoj nacilingvaj, vi vidos ke ne malofte vi trovos kurskotizon je pluraj miloj da euroj. Ĉiukaze tiuj 750 € devas esti dividitaj inter Itala E-Federacio, kiu organizas la kurson, kaj disponigas ĉambrojn, ktp., Edukado.net, kiu provizas la instruiston, do la kernon de la kurso, kaj Kosmo, kiu trovis manieron por financi tiajn kursojn, kaj helpis la interesitojn plenigi la formularon.
Estis decido fari apartan rabaton al esperantistoj kiuj ne ricevis subvencion por helpi ilin partopreni la kurson, ĉar ĝi estas tre grava kaj utila por la E-movado. Tio ne signifas ke la valoro de la kurso estas nur la rabatita kotizo.
paulo
paulo diras:
2012-05-15 22:49
Kompreneble, mi nenie planis konvinki s-ron Francesco Maurelli, nur montri la agadmanieron de tiu entrepreno al la aliaj homoj, por ke, ĉiu juĝu, ĉu tio estas etika agadmaniero.

Mi nur volas klarigi, ke la restado ne estis inkluzivita en tiuj prezoj, do, bonvolu ne miksi aferojn. Ankaŭ klarigendas, ke s-ro Maurelli ne neis, ke ili enspezas tiun monon, nek ke la kurso estas oficiale en la angla.

Post tiu ĵonglaĵo, oni jam ne povas scii, kio estas prezo, kosto kaj valoro. Kaj tie, ene de la ne malgranda fendo troviĝas la kosma profito.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-15 18:55
Bone, la "Leistungsausweis" de Kosmo dume estas magra. Sed oni agnosku kaj aprezu la fakton, ke temas pri organizajho, au firmao, kiu volas ion fari kaj organizi, vershajne je la chagreno de diversaj konkurentoj. Oni shatus legi detalajn raportojn por povi pli bone jughi, chu indas investi tiom da mono por viaj Workshopoj. (Pri interkultura edukado mem Kosmo kiel organizanto ja ne devas faki, sed ghi devas nur trovi la ghustajn prelegantojn).

Mi ne emas tro enmiksighi en viajn aferojn, sed chu Kosmo povas garantii, ke ghi povas disponigi kompetentan personaron por instruado, klerigo, kursorganizado ktp.? Kaj chu ekzistas reagoj kaj spertoj de partoprenintoj en kursoj de Kosmo, kiel referenco?

"Centro por Interkulturo kaj esperanto" ? Tio sonas kiel Instituto Lapenna, Instituto Minnaja, Instituto Silfer, Instituto Frank, Insituto Kiselmann, Centro kaj Instituto kaj Akademio Por Tio Kaj Jeno, chio himeroj, konsistantaj el 1-2 "gvidantoj", inter kiuj la pli ruzaj "komercistoj" celas precipe monakiron (nu en si mem tio estas nenio malbona, char iel oni ja devas ekzisti).

Por solvi la 30%-problemon, oni simple devas kontroli, chu tio kongruas kun la reguloj au ne de la koncerna subvencianto, kaj chio. Ie supre shajne ekzistas ligo al tiu regularo.

Ktp.

Persona konsilo: Ne tushu Svisan Eo-societon, por eviti problemojn, kaj krom malalta intelekta nivelo, fanfaronado kaj pseudoscienceco kaj ankau nefindindeco (depende de la persono kiu kunlaboras) antau chio: varman aeron.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-05-15 21:37
"temas pri organizajho, au firmao, kiu volas ion fari kaj organizi"

"chu Kosmo povas garantii, ke ghi povas disponigi kompetentan personaron por instruado, klerigo, kursorganizado ktp.?"

Se mi ĝuste komprenas, vi plene miskomprenis: Kosmo nek organizas nek instruas nek trejnas, ĝi nur akir[ig]as subvenciojn.

La supre listigitaj klientoj de Kosmo (UEA, GEA, SES ktp.) organizas, instruas, trejnas ktp.
paulo
paulo diras:
2012-05-15 23:10
Vi pravegas, kara giuseppe:
kosmo (pere de s-ro Francesco Maurelli) ĵonglas per prezoj, kostoj kaj valoroj, kaj
Itala Esperanto-Federacio (pere de s-ro Francesco Maurelli) organizas la kurson. Sed ne timu, ĉio estas kontrolita-ata-ota pere de la kasisto de tiu asocio kies nomo estas (atentu...) s-ro Francesco Maurelli!!!

Ne eblas nei, ke li multe laboras. Ankaŭ ni, ĉipaĝe sufiĉe laborigis s-ron Francesco.
Bonvolu vidi la nomon, daton kaj horon de tiuj respondoj, kiuj troviĝas supre:

IEF estas interesita!
Afiŝita de Francesco Maurelli je 2012-05-07 02:43
[…]
Francesco Maurelli
Itala E-Federacio - kasisto

konsterno
Afiŝita de Francesco Maurelli je 2012-05-07 02:44
[…]
Francesco Maurelli
Kosmo - Direktoro

Nekredeble!
esperanto
esperanto diras:
2012-05-15 23:42
Mi komprenis kaj havas neniun komenton plu!

Niko
Niko diras:
2012-05-16 10:04
Kiel IEF povas toleri tian konflikton de interesoj? Nekredeble! Estas senhonta ŝerco, havi kasiston kiu profitas de rilatoj kun (sia) ekstera entrepreno.
Niko
Niko diras:
2012-05-16 10:13
Kaj Maurelli, bv. ne respondi neante, ke temas pri konflikto de interesoj. Mi serĉos pli fidindan kaj oficialan difinon, sed provizore mi citos el la anglalingva Vikipedio pri "Conflict of interest", unua frazo:

"Konflikto de interesoj okazas, kiam individuo aŭ organizo engaĝiĝas en pluraj interesoj, unu el kiuj POVUS korupti la motivojn por agado en la alia." [mi majuskligis POVUS ĉar en la originala, ĝi emfaziĝas per kursivo]

Notu bone: la difino ne diras "...kiuj koruptas la motivojn"; ĝi diras "...kiuj POVUS korupti la motivojn."
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-05-16 14:38
Certe unuavide ŝajnas, ke estas konflikto de interesoj. Ekzistas manieroj por solvi tiajn problemojn, sed nun klare Kosmo kaj Francesco Maurelli devas montri, ke Itala Esperanto-Federacio taŭge donis laboron al la komerca entrepreno Kosmo.

Yves Bellefeuille
Michaelboris
Michaelboris diras:
2012-05-16 17:44
Karaj samideanoj,

mi bedaŭras legi tion:

<<< Itala Esperanto-Federacio (pere de s-ro Francesco Maurelli) organizas la kurson. Sed ne timu, ĉio estas kontrolita-ata-ota pere de la kasisto de tiu asocio kies nomo estas (atentu...) s-ro Francesco Maurelli!!! >>>

Francesco estas unu el la plej elstaraj aktivuloj de Itala Esperanto-Federacio kies laboremo kaj sindevigo estas mirindaj, sed mi ne povas akcepti ke oni skribu pri IEF kvazaŭ temus pri persona afero de Francesco. IEF havas estraron, nacian konsilantaron,
kontrevizoraron, oficejon kaj multajn aliajn voontulojn kiuj laboras tage (kaj foje nokte) por sukcesa evoluo de la esperanto-movado en Italujo. Kaj pri rilataj ekzemploj, la pasintjara seminario "Kaj Nun ni estu Europanoj" estis sub la ĉefrespondeco de Nicola Minnaja, elstara itala esperantisto tute ekstera al Kosmo kaj respondeculo pri la kultura programo de la Kongresoj de Esperanto en Italujo.

Cetere Francesco eniris la estraron de IEF kiel kasisto dum pasinta kongreso en Torino kiam jam estis daŭra kaj sukcesa partnerado de IEF kaj Kosmo kiam lia rolo en ĝi estis konata kaj ne estis aliaj kandidatiĝ(em)oj. Krome li kaj Bruĉjo Kasini ne partoprenas en la Kosmo-rilataj voĉdonoj.

Dum lastaj jaroj (sed verŝajne entute iam ajn) IEF ne ricevis ajnan eŭropan subvencion kaj ĝi ne trovis firmaon por plenumi monakiran laboron je pli bonaj kondiĉoj ol tiuj de Kosmo. Se iu konas tian firmaon, IEF certe pretas konsideri ĝin sed ĝis nun tio ne okazis. Do, serioze, mi vere ne vidas intereskonflikton sed intereskonverĝon: se projekto sukcesas, gajnas Kosmo kaj IEF, alikaze gajnas neniu sed IEF ankaŭ malgajnas neniom. Francesco estas simple duoble motivita fari bonan kaj sukcesan laboron.

Kiel estrarano de IEF, mi plene kontentas pri nia partnerado kaj mi esperas ke tiajn sukcesajn agadojn li povos fari ankaŭ kadre de aliaj organizoj kun la sama sukceso. IEF gajnis monon kiun ĝi uzas valore por esperanto: tio interesas min; eviti ke Kosmo gajnu multe, ne interesas min. Pri kiom tio etikas, en mia valorsistemo estas pli etike peti signifan makleraĵon nur kaze de sukceso anstataŭ peti milojn da eŭroj al esperanto-organizo sen garantio pri la rezulto. Kaj laŭ mi, boneco kaj malboneco de iu ago dependas ankaŭ de ties konsekvencoj,la IEF-rilatajn mi jene listigas:

- Valora kultura programo dum la Kongresoj en Torino kaj en Mazaradelvalo kaj en la dua ankaŭ seminario por trejni valorajn esperanto-instruistojn
- Nepagipovaj homoj, el kiuj multaj junuloj, povos partopreni tiujn kongresojn kaj seminariojn.
- Pli ol 400 (KVARCENT) LERNEJANOJ kiuj LERNAS ESPERANTON en Mazaradelvalo, danke al instruistoj kies vojaĝo, loĝado kaj vivrimedoj estas pagitaj de IEF per la mono ŝparita el la subvencio por la seminario en Torino.


Do se tio estas la rezulto de ŝtelado, Francesco estas Robĉjo Hood...


Michael Boris MANDIROLA
Estrarano de Itala Esperanto-Federacio
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-05-16 18:53
Esplorado de subvenci-eblecoj kaj preparado de subvenci-petoj jam estas taskoj de la kasisto, kiujn Francesco Maurelli devus fari laŭ la normalaj kondiĉoj de la kasista laboro ĉe Itala Esperanto-Federacio, do supozeble senpage. Se IEF donas tiujn taskojn al Kosmo por ke Francesco Maurelli faru ilin kontraŭ pago, tio estas granda problemo.

Tial la fakto ke Francesco Maurelli estas "duoble motivita", kiel vi diras, estas la problemo mem: li faru siajn kasistajn taskojn por helpi al IEF, ne por meti monon en sian poŝon. Tio estas la konflikto de interesoj.

Ja ekzistas manieroj en kiuj oni povas fari tiajn aranĝojn evitante la konflikton, sed la fakto ke Francesco Maurelli kiel kasisto de IEF laŭdis la laboron de Kosmo montras, ke oni ne sufiĉe zorgis. Kiel kasisto, li diras ke IEF volonte farigus la laboron senpage aŭ malpli koste, sed kiel pagito de Kosmo, li kompreneble preferus mem fari la laboron. La konflikto estas evidenta.

Francesco Maurelli devas elekti: aŭ labori por Kosmo, aŭ esti kasisto de IEF. Ne eblas fari ambaŭ en la nuna situacio, eĉ se Kosmo rajtus postuli makleraĵon de 30%.

Yves Bellefeuille
Michaelboris
Michaelboris diras:
2012-05-16 19:44
Ĝis nun neniu kasisto de IEF zorgis ke ĝi havu subvenciojn.

Kaj cetere ĉu Francesco estu aŭ ne kasisto de IEF estas laŭ mi interna decido de IEF kaj de siaj membroj per siaj strukturoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-16 22:04
"Francesco Maurelli devas elekti: aŭ labori por Kosmo, aŭ esti kasisto de IEF. Ne eblas fari ambaŭ en la nuna situacio."

Ekzakte! Ghuste! Prave! Tiu estas la perfekta klarigo!
franmau
franmau diras:
2012-05-17 17:38
Kiel konate, mi pretus transdoni ĝin tuj. Mi konsilas al la plendantoj membriĝi en IEF k kandidatiĝi al venontaj elektoj ;-)
Au, minimume, partopreni en la venonta Kongreso de Esperanto en Italio en Mazara del Vallo (kiu interalie gastigos du aranĝojn subvenciitaj de EU! - kongreso.esperanto.it), kaj interveni dum la jara asembleo de IEF ;-) @Kalle: vidu ke vi devas veni al Mazara! Certe okazos raportindaĵoj tie! :-)
franmau
franmau diras:
2012-05-17 17:52
Ops... mi forgesis tamen diri la plej gravan aferon:
Kosmo kaj IEF ambau rekonas tian konflikton (substrekante la *us-n, tamen), kaj ambau agas lau la priskribitaj juraj normoj el Skotlando kaj el Italio. Estis aparte konsultitaj entrepren-konsilanto en Skotlando kaj itala juristo, kaj ambau organizoj agas plene lau iliaj indikoj. Ĉiukaze, mi denove diras ke se iu alia volas tiun postenon, mi plej volonte donacus ĝin ;-)
Niko
Niko diras:
2012-05-16 18:59
"[...] per la mono ŝparita el la subvencio por la seminario en Torino."

Do vi publike agnoskas, ke IEF uzis monon de la subvencio por Torino por alia aranĝo en Mazaradelvalo? Alivorte, la seminario en Torino ne bezonis tiom da mono kiom estis la subvencio kaj la troa parto fakte devis esti repagita. "Ŝparado" en tiu ĉi kazo signifas, ke la koncerna eŭropa instanco estis trompita.
Michaelboris
Michaelboris diras:
2012-05-16 19:41
Ne signifas ke la koncerna instanco estis trompita. Signifas tio, kion Francesco jam klarigis:

<<iuj subvencioj *ne* estas lau la elspezoj, sed estas lau fiksitaj tabeloj. Do, sufiĉas esti ŝparemaj. Kiel mi klarigis, ofte oni petas subvencion por jam ekzistanta aranĝo, do sufiĉas konsideri kiel kosto de la subvencioj tiujn elspezojn kiujn oni jam estus havintaj ĉiukaze.>>

Kaj danke al tiu akirita subvencio en 2011, la financoj de IEF en 2012 permesis tiun investon en Mazaradelvalo por disvastigi esperanton (celo de ni ĉiuj supozinde). Do tamen estis erareto en mi mesaĝo, ne temis pri "mono ŝparita el la subvencio", sed pri "mono ŝparita pro la subvencio".
paulo
paulo diras:
2012-05-16 23:08
Krom la leĝaj kaj etikaj flankoj de tiu afero, oni povus kompreni tion, se la ŝparado estis eta kvanteto da mono (do, 1%-2%).
Sed oni ne devus forgesi, ke la subvenciito nur povas vere ŝpari, kiam tiu ŝparado estos pli ol la 30% (pro la kosmakleraĵo).
Do, por pagi vojaĝojn, loĝadojn, vivrimedojn, nepagipovajn homojn, ktp, oni devus ŝpari... hmm, mi ne scias, ĉu 70%?
Aŭ kiuj faras tiuj "fiksitaj tabeloj" estas stultuloj aŭ mi ne bone komprenas la aferon.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-05-17 01:40
Verŝajne - kaj tute simple - oni fiksis tiujn tabelojn antaŭvidante multe pli luksajn kondiĉojn ol E-organizoj kutime ofertas, ĉu ne?
interDisto
interDisto diras:
2012-05-17 18:45
Vi ne bone komprenas la aferon.

La "fiksaj tabeloj" de la eŭropaj instancoj kutime havas prezojn sufiĉe altajn, precipe por multekostaj landoj kiel Italio. Sekve, se vi trovas gastejon kun bonaj kondiĉoj (ne luksaj hotelaj, sed normalaj akcepteblaj), kiu ekzemple petas duonon el tia tabela prezo, do jen: vi ŝparus duonon de la subvencio.
paulo
paulo diras:
2012-05-17 20:46
Bedaŭrinde, pro la nuna krizo, tio baldaŭ finiĝos.
franmau
franmau diras:
2012-05-18 01:34
Kara Paulo, vi tute pravas! Kaj tiam estos tro malfrue por tiuj organizoj kiuj preferas nun 100% el nenio...
paulo
paulo diras:
2012-05-18 07:19
Mi nur respondas al vi pere de la saĝaj vortoj de s-ro Zlatko Tiŝlar:

"Mi do forte pledas por tio ke naivaj E-organizaĵoj ne akceptu tiun nekredeblan friponaĵon de Kosmo kaj metu sin en tre probleman situacion kaj endanĝerigu la pozicion de Esperanto sur la vojo pozitiva, sur la vojo kiam EU ĉiam pli fidas al ni aprobante ĉiam pli da projektoj kiuj kun la escepto de tiu impertinenta 30-procentaĵo estas honestaj kaj altkvalitaj."
javergara
javergara diras:
2012-05-16 22:24
Dankon al Michael Boris pro la chi-supra atesto pri la mirindaj laboremo kaj sindevigemo de Francesco Maurelli, kaj pri la fidindeco kiun li meritas. Estas bone ke IEF-estrarano agnoskas la pozitivan efikon de la partnerado kun Kosmo.

Mi estas konsternita de la agresemo kaj senrespekta suspektemo de iuj komentintoj koncerne al Francesco. Lau mia persona sperto, li estas unu el la plej valoraj, honestaj kaj agemaj homoj kiujn mi konas en Esperantujo.

José Antonio Vergara

paulo
paulo diras:
2012-05-16 23:21
Sro Javier Vergara kaj Michael Boris: ne temas pri Francesco mem. Kompreneble mi uzis lian nomon por montri, ke temas pri ununura viro kun multaj ĉapeloj (laŭ sia propra difino).
Ĉi tie, neniu parolis ĉu s-ro Francesco estas honesta aŭ malhonesta, aktivulo aŭ malaktivulo, bona aŭ malbona samideano. Li povus esti la plej bona, honesta kaj sankta homo de la tuta homaro (krom Zamenhof mem, kompreneble), kaj tio neniel malhelpus nin opinii pri la fakto, ke ne ŝajnas etike, ke la sama homo (ni diru s-ro X) estu samtempe en ĉiuj budoj, aŭ, ke ne ŝajnas etike enspezi tiajn makleraĵojn.
Mi ĝojas, ke li estas tiel bona homo. Gratulon al IFE, gratulon al Kosmo, gratulon al la Esperanto-movado!
Nun, kiel plenkreskuloj, bonvolu daŭrigi la diskuton (se necese).
IljaDeCoster
IljaDeCoster diras:
2012-05-22 02:43
Evidente la subvenciakirado far de la firmao Kosmo iom vigligas la diskutojn… Ne estas mia kutimo plu, sed cxar tra la diskuto oni kelkfoje referencis al mi kiel fakulo, kelkajn reagojn mi jes volus doni. Se oni referencas al fakulo, oni prefere faru tion korekte kaj komplete…

Eku mi unue tamen per iom da lauxdoj por Francesco kaj lia tiamo cxe Kosmo. Lauxdindas la laboremon kaj iniciatemon por funkciigi iom pli profesian monakiradon en la movado. Plorigas ke en la E-movado oni dauxre ne kapablas trakti provojn profesiigxi. Mi esperas ke Francesco kaj kolegoj pro cxi diskutoj ne senkuragxigxas kaj frustrite forlasas la movadon. Jam tro da tiaj bonaj fortoj perdigxis pro tio ke kelkaj nur bruvorte sxajnigas progresigi movadon.

Tion dirite jes Kosmo faras unuflanke kelkajn fundamentajn etikajn erarojn kaj aliflanke evidente ne jam trovis la idealan manieron funkcii finance sane kiel servoliveranto al nekomercaj organizoj. Sed tio estas klasikaj ‘komencanteraroj’, kiujn cxiuj iliaj jam pli spertaj kolegoj iam faris. Esperas mi ke Francesco lernas el tiuj eraroj por pli bonigi sian funkciadon serve al la E-movado.

Fokusu mi je iom da nuancigo kaj klarigo cxe la diskutoj cxirkaux Kosmo. Kosmo faras du fundamentajn erarojn : la procentajxa maklerajxo unuflanke kaj la risko/sxajno de intereskonflikto.

PROCENTAJXA REKOMPENCO DE MONAKIRISTOJ
Jes, ne nur la alteco de 30%a maklerajxo min sxokas, entute la maniero pagigxi laux procentajxo de akirita sumo min sxokas. Ecx se estus nur 2%. Efektive pli kaj pli en la monakira sektoro ni pri tio striktigxas, por distingi la seriozuloj kaj la sovagxuloj, kiel mi siatempe respondis al la redakcio de Libera Folio.
Por esti klara: tio ne estas persona opinio, tio estas la normo en la nekomerca mondo. Mi referencas al la “International Statement of Ethical Principles in Fundraising”, la ‘code of conduct’ de la British Institute of Fundraising aux la etika kodo de EUconsult (organizo de konsilistoj por nekomercaj organizoj en Euxropo). En ambaux organizoj mi membras. La enhava klarigo pri la kialo vi trovas en la ‘Position Paper: Percentage-Based Compensation’ de AFP (American Association of Fundraising Professionals). Pardonu, mi lasas la Anglajn titolojn de koncernaj dokumetoj – tiel interesitoj povas pli sercxi ilin facile gugle.
Temas specifike pri pagoj al monakiristoj baze de procentajxo je la akirita mono. La demando ne estas kia procentajxa maklerajxo estas proporcia aux eksterproporcia. Konante la laboron de subvencipetado – mi facile imagas ke foje 30% ecx estas tro malmulte por la reala peno. La punkto estas ke principe procentajxaj rekompencoj etike ne eblas.
Do ne temas pri malpermeso pagi al monakiristoj. Jes ja ili rajtas pagigxi, cxefe baze de ilia tempinvesto kaj peno, kaj ene de specifikaj reguloj rajtas konsiderigxi rezultoj en tiu pago. La regulo enkondukigxis unuflanke pro la spirito de tio kio estas nekomerca organizo (ne eblas kompari do la maniero kiel pagixas vendistoj en komerca kadro), kaj aliflanke pro la komplika realeco de la monakira procezo kaj la diversaj aktoroj envolvitaj. Mi ne eniras la detalojn, interesitoj provu la koncernajn dokumentojn.
En la diskutoj iuj referencis al la Better Business Bureau, kaj al la kostnormoj pri monakirado – alia etika regulo. Mi petas vin: klare distingu. Temas pri du tute apartaj aferoj. La monakira kostnormo, kiu klasike varias cxirkaux 25%, temas pri la maksimuma elspezo kiun ne komerca organizo rajtas fari por monakirado kompare kun la enspezo el tio. Temas do pri la organiza nivelo, iuj ajn kostoj por iaj ajn formoj de monakirado kune. Neniel konfusigu tion kun la reguloj kiel pagigxu individuaj monakiristoj aux monakiraj firmaoj.
Alia kroma punkto. Investo en monakirado ektive ofte povas estis riska investo. Oni penas ion, sed ne certas kia estas la rezulto. Sed la primoko de Francesco ke la etika regulo dirus "pagu nun kelkmilon da euroj, sen ajna garantio pri rezulto" same estas iom tro simplisma. Profesia kaj etika monakiristo laboras pasxo post pasxo. Li prijugxas la kapablon de la koncerna organizo kaj faris provmonakiradon (mi verdire ne scias kie Esperantlingve diri ‘feasibility study’). Se evidentigxas ke iu monakira peno ne estas senca, bona monakiristo ne ekos gxin tiunivele.

Cetere, por esti klara: cxio cxi ne temas pri ‘legxo’, temas pri sinreguligo, etiko ene de profesia grupo. Sed ja jes diversaj subvencidonantoj povas krei proprajn reguloj pri kiel ilia mono uzigxo. Veras ke la EU-regularoj estas iom striktaj kaj limigaj pri tio, sed mi ankaux konas ilin suficxe bone por scii ke efektive eblas ilin cirkauxiri. Mi lasas ne responditan la demandon kiomgrade tio estas librotenado trukado – sed mi jes pridubus kiomgrade tia financa arangxo reale estas senca por la monricevanta organizo. Tiu mono ja neniel reinvestigxas en la organizo mem.

RISKO DE INTERESO KONFLIKTO
La alia principa eraro estas la risko je intereso konflikto, kauxzita de kunigo de diversaj funkcioj. Mi ne diras ke Francesco efektive ion malbonan faris aux sinfavoris. Sed de ekstere rigardate jes ja estas risko ke ekestus tia intereso konflikto. Ecx kun plej bonaj intensoj komplikas kunigi decidgravajn postenojn ambauxflanke de kunlaborkontrakto. La risko, la sxajno estas tie, kaj endas konsideri kaj eviti tion.
Mi el persona sperto kiel TEJO-kasisto siatempe scias kiom la funkcio estas subtaksita kaj malestimata, kiom oni ne komprenas la laboron rilate subvenciakirado. Kaj ne, mi ne opinias ke taskon de aktive trovadi subvencikanalojn kaj elverkado de grandaj projektproponoj estas tasko de voluntula kasisto. Voluntula kasisto superrigardu, stiru kaj faru la ‘politikajn decidojn’, la specialistan tempokostan laboron faru interne dungita oficisto aux de ekstere dungita firmao. Mi home komprenus la duoblan motivigon labori kiel kasisto se vi havas iel personan financan intereson je tio. Sed principe neniel eblas pravigi tion. Kiel kasisto Francesco ne povas distance prijugxi kiomgrade la servoj de Kosmo estas kvalitaj aux indas la mono – ne gravas cxu jes aux ne estas aliaj eblaj firmaoj por tiu servo.
Mi esperas ke IEF havas klarajn regulojn, ne nur por Francesco sed por ajna decidpova funkcio, por eviti intereskonfliktojn. Sed estu ni honestaj: ankaux UEA ne havas tion por siaj estraranoj.

KONKLUDE
Do konklude du principaj etikaj eraroj de la firmao Kosmo, dirinte tion plenrespekte al la laboremo kaj iniciatemo de la koncernuloj. Temas pri tipaj eraroj de komencantoj, pri kiuj mi esperas ke ili tiujn rektigas. Francesco, kiel kolegoj inter si. Jes mi scias kiom komplikas strukture vivteni firmaon kiu profesie volas servi ne komercajn organizojn. Jes, scias mi kiom ene la E-movado oni kapablas sengxene akre kritike sen progresigi ion ajn. Ne senesperigu, plibonigu sin sed dauxrigu. Konsideru eble aligxi al la rondoj de profesiaj monakiristoj kaj lernu de pli spertaj kolegoj.
Kaj kaze ke Kosmo ne adaptas sin, jen alvoko al la Esperantaj organizoj. Cxesu simple kritiki Kosmo-n. Respektigo de etiko estas pli ol la respondeco de la koncerna firmao. Unuvice estas tio respondeco de gxiaj klientoj. Se vi ne akceptas la labormetodojn de gxi, ne laboru kun gxi. Komercaj firmaoj nur vivas dank’ al iliaj klientoj. Sin organizu do tiel ke vi mem povas tiun subvenciojn akiri sen ilia helpo.
Fakte, mi foje pripensis, firmaoj kiel Kosmo (mi konas kelkajn tiajn kaj faris analizojn de kelkaj iliaj klientoj) havas idealan servon por pigraj kaj malkapablaj organizoj. Mi konscie sennuance provoke tiel skribas. Tio cxi ne estas riprocxo al Kosmo, tute ne, tio estas riprocxo al la organizoj kiuj uzas iliajn servojn. Kritiko do ankaux je pluraj Esperanto-organizoj.
Ja jes, tia servo estas facila: mem ne devi elpensi projektojn, mem ne devi kompreni subvenciregularojn kaj mekanismojn, mem ne veri subvencipetojn, mem ne devi financi ajnan investon… Lasi eksterulojn fari cxiujn penojn, kaj poste plendi pri etiko. La realeco estas ke monakirado, konceptigo kaj realigo de (grandaj) projektoj estas pena kaj dura procezo – ege laborintensiva postulante tauxgajn konojn.
Sukcesaj organizoj sisteme investas en sian propran kapablon, homfortojn, spertojn, trejnadojn. Kaj estas tio estas foje riska, sen certeco pri rezultoj. Iuj organizoj tion ne faras. Ilia tiukaze ne plenu pri manko de progreso, la respondecoj pri tio kusxas cxefe ene de tiuj organizoj. Iame mi aktive penis aktivigi UEAn pri gxia propra profesigxo, nun mi nur flanke atendantas – dauxre je dispono.
Cxar tio estas je la esenco de tiu cxi debato: mia sperte en plej multo de Esperanto-movado mankas ia ajn profesieco kaj organiza kapablo por trakti ekstermovadan financadon, kiel ekzemple EU-subvencioj. Kelkaj kritikoj je Kosmo estas pravaj, sed gvidantaro de UEA pli bone dedicxu sian energion al la kritika sinanalizo por trovi respondon al unu fundamenta demando : Kial, post pli ol 100 jara ekzisto nia ‘lingvorajta movado’ ne sukcesas atingi tian socian influon, kian jes atingis ekologia, homrajta, evoluhelpa movadoj?


Ilja De Coster
Eksa TEJO-kasisto
Senior Fundraising Consultant
Full Certificated Member British Institute of Fundraising
Belgian Representative European Fundraising Association
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-22 11:28
Mi esperas ke multaj legos tiun komenton same atente kiel mi. "Feasability study" ŝajnas plej bone tradukata per "fareblec-esploro", do "to do a feasability study" = "esplori la fareblecon".

Tamen, krom manko de profesiigo de monakirado speciale kaj organizado ĝenerale, estas ankaŭ aliaj faktoroj kiuj malhelpas al nia afero prosperi. Eble la plej grava estas ke lingvo ĝenerale estas rigardata kiel bagatelo, al kiu oni ne povas ligi ion tiel seriozan kiel "rajtojn". La koncepto de universalaj lingvorajtoj entute estas relative nova (kvankam relative frue aperinta en Esperantio - pri tio ni rajtas iom fieri), kaj ĝi ankoraŭ renkontas multe da rezisto eĉ en la Movado mem, ankaŭ de cetere inteligentaj kaj multmeritaj aktivuloj. La neceso de batalo kontraŭ poluado, torturo kaj ekonomia maljusteco estas multe pli facile komprenebla kaj aprezebla ol la graveco de justeco pure lingva.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-22 18:40
Mi legis nur la kelkajn plej lastajn liniojn de Coster kaj estus stariginta la samajn demandojn al la Eo-publiko. Demandoj, kiuj cetere ne estas novaj.

Mi estas ellaboranta nun kelkajn hipotezojn pri la (malsukceso de la) Eo-movado, en kiuj mi klopodas resumi mian tutan pensadon pri la temo. Antauvideble mi publikigos ilin en autuno.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-22 22:39
Mi ne asertus, ke Esperanto malsukcesis. Historie preninte gxi estas ecx tre sukcesa. Gxi estis persekutita kaj malpermesita de regximoj, kiuj jam longe ne ekzistas.
Gxi tamen povus esti pli sukcesa kaj tion kauxzas esperantistoj mem. Sekteco kaj probabla neutraleco estas plej vasta malsano.
Estas tamen interese, ekzemple iu persono en komunistaj tempoj propagis kaj servis al komunista regximo kaj tion trovis gxuste, cxar estis salajrata. Hodiaux admonas esti politike neutrala.Ili opnias, ke Zamenhof estis neutrala kaj gxuste tio estas malvero.Suficxas nur mencii lian malfermitan leteron post unua mondmilito al diplomatoj.
Plej multaj esperantistoj estas ekstremuloj/mirinduloj, kiuj neniun scion havas pri moderna mondo kaj nenion povas politike doni iun opinion.
Ankaux cxi supre montras, ke esperantisto estas ne etika, se serioze perlaborus "cxiutagan panon" per Esperanto.
Ankoraux foje mi diras; Esperanto estos por nenio, se ne estos por cxio!

Tamen, mi pensas, ke Andreo skribos pri tio tre interese.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-23 00:07
Kompreneble, vi pravas, kaj en via mesagho mi vidas multajn ghustajn asertojn kaj rimarkojn. Necesas fari diferencojn inter diversaj "sukcesoj" kaj "malsukcesoj". Kiel chio, ankau tio dependas de la vidpunkto.

1. Esperanto sukcesis kiel internacia neutrala planlingvo, kompare kun Vp, Ido, Occ, Int-a k.a.
2. Esperanto sukcesis teni sin kiel planita lingvo qua etna lingvo por nemalmultaj homoj, kiuj ech adoptis ghin denaske kaj familie, sed nur ene de izolitaj komunumoj.
3. Esperanto (kaj ajna alia internacia planlingvo) fiaskis el la vidpunkto de la Esperanta pracelismo, kiu antauvidis la enkondukon de Eo kiel duan lingvon por chiuj (kaj tiun pracelismon la Eo-movado kaj UEA sekvas ghis hodiau, kvankam kun pli nebulaj strategioj kaj embarsaj pravigoj, char ili komprenis, ke tiu pracelismo fiaskis kaj ne estas realigebla).
4. Esperanto fiaskis kiel lingvo por la ne-eistoj (chi tie ni alproksimighas al la analizo de Rogers/Keefe).
5. Esperanto fiaskis kiel lingua franca (ekzemple de Europo, de EU), Eo fiaskis kiel lingvo de paco, homaj rajtoj, lingvaj rajtoj, rajtoj de nacimalplimultoj ktp. (char por tiuj rajtj Eo faris konkrete nenion).
6. Eo fiaskis ankau el pluraj aliaj vidpunktoj, pri kiuj e-istoj revis au spekulaciis (ekzemple kiel lingvo por la scienco, interreligia dialogo, por la komunismo k.s.), sed tion mi devus klarigi iom pli detale.
Do, la malsukceso de Eo ne estas ligita nur kun la lingvo Eo, sed (chefe) kun multaj eksterlingvaj faktoroj kaj aspektoj, pri kiuj la e-istoj ghenerale ne parolas, char ili estas konvinkitaj, ke Eo estas la plej bona kaj plej tauga solvo por solvi la "lingvan problemon", kio malhelpas al ili kritike trakti tiun konvinkon, char ili konsideras ghin kiel veron (same kiel la komunistoj konsideras/is la marksismon-leninismon kiel veron).

Sed shajnas, ke pri tio mi jam skribis ne nur unufoje.

Nuntempe en Germanio eksplodis la diskutego pri la estonteco de la euro, kaj Thilo Sarazzin skribis novan provokan libron pri tio, kiu aperas en chi tiuj tagoj. Tiu euro-diskuto memorigas al mi plurrilate la diskuton pri Eo. Chi tiu euro-diskuto apenau okazas en Eo, char e-istoj kiel e-istoj shajne ne emas diskuti pri tio. (Mi ne dubas, ke la e-istoj diskutas pri la euro-problemo kiel ne-e-istoj, profesie kaj private).

La Eo-movado devus serioze paroli pri tio kaj eltiri la ghustajn konsekvencojn. Kion la e-istoj faras kaj chiam faris, estas ke ili ne diskutas pri seriozaj aferoj, sed ili babilas chefe pri nerseiozaj aferoj kaj precipe PRI SI MEM. Tion oni devus shanghi en la senco kaj direkto, ke la e-istoj devus diskuti a) pri seriozaj, b) pri eksteraj temoj. Nur tiam mi vidas shancon kaj perspektivon por Eo ludi iun realan rolon. Apliki Eon nur en iuj izolitaj medioj estas nek interese nek utile kaj ankau ne estas en la senco de la pracelismo, esperantismo kaj L.L. Zamenhof.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-23 14:41
Sed la chefa malsukceso au fiasko shajnas al mi, ke Eo nenie statuse estas oficiale agnoskita kaj instruata en neniu (shtata) lernejo) de la mondo, eventuale kun sensignifaj (eventuale esceptoj de iuj privataj lernejoj). Au eble en Brazilo. Ekzistas nenia katedro, kie oni povus studi, doktorighi kaj habilitighi pri Eo kaj interlingvisto (ankau en Poznan tio ne eblas). Tiu aparta fiasko jam estas inkluzivita en la fiasko de la pracelaro mem, sed indas aparte kaj eksplicite atentigi prie por konsciigi ghin al la publiko.
Kun sensignifaj esceptoj, ankau vershajne en neniu librovendejo de la mondo eblas acheti librojn en kaj pri Eo, probable ankau ne plu en Pollando kaj Litovio (en 2008 en chefaj Vilnaj librovendejoj mi ne vidis Eo-librojn). En Svislando antau 20-30 jaroj eblis acheti iujn Eo-lernolibrojn kaj -vortarojn (chefe tiuj de Langenscheidt kaj iuj aliaj) en signifaj librovendejoj, sed ili malaperis jam delonge.
Do, ke Eo reale ekzistas nenie, pri tio atentigis T. Carlevaro en sia fama verkajho, kiun li publikigis antau deko da jaroj.
Lau mi iu devus transpreni la respondecon pri tiu fiasko, se ne UEA (kaj ties LS), ILEI...
Oni ne povas konstante fanfaroni (kiel denove abunde en la junia n-ro de la revuo Eo) kaj samtempe stari antau tiu realeco, kiun ni nuntempe havas.
simono
simono diras:
2012-05-23 15:09
Ĉiama aserto de Andreo estas, ke Esperanto "venkos" nur se ĝi "venkos" sur ne-Esperantaj kampoj. Mi plene konkordas kun tiu ĉi aserto. Sed tio ne signifas, ke jen tuj nova iel sekvebla vojo ien.

Mi konas vere nur punktecajn klopodojn ĉi-specajn. Kelkaj E-istaj firmaetetetoj ruliĝas baze de Esperanto, sed vendas iun varon aŭ iun servon tute ne-Esperantan.

Alia kampo, iugrade eksteren, estas la Esperanta Vikipedio. Kvankam plenplena da rubaĵo kaj iugrade ankaŭ plena de Esperantaj umbilikaj pritraktoj, ĝi entenas ankaŭ kelkajn juvelojn. Juvelo estas nur juvela, se ĝi eklipsas ĉiujn similajn artikolojn en ĉiuj alilingvaj Vikipedioj, kaj pli specife, eklipsas la artiklojn en la Angla, Germana kaj Franca Vikipedioj.

Ĝis nun mi mem sukcesis pri tio rilate nur du artiklojn:

1) http://eo.wikipedia.org/wiki/Satelita_televido

2) http://eo.wikipedia.org/wiki/Literofteco

Ambaŭ artikoloj estas pli bonaj kaj pli ampleksaj ol ĉiuj alilingvaj versioj.

Sed ...

... kaj jen grandega sedo.

Praktike neniu povas legi la artikolojn. Nur Esperantistoj.

Estas plene klare, ke ne-Esperantistoj ne lernos Esperanton por legi nur du artikolojn, eĉ se ili estas pli bonaj ol aliloke haveblaj. Evidente, oni devus havi milojn kaj milojn da tiom ege pli bonaj artikloj por valorigi la taskon lerni Esperanton al iuj ne-Esperantistoj.

Sed por fabriki milojn da artikloj pli ampleksaj ol la versioj en la aliaj Vikipedioj mankas al ni la la necesaj homfortoj.

Fakte multe da Vikipediistoj simple tradukas artikolojn el la Angla, Franca aŭ Germana Vikipedioj. Ofte ili samtempe mallongigas ilin. Laŭ mi tiu vojo estas senelirejo. Se jam ekzistas bonega artikolo en la Angla, vere ne necesas lerni Esperanton por legi la saman artikolon en Esperanto, eble eĉ mistradukita. Alivorte, la Esperanta artikolo devas vere signifike preterpasi ĉiujn aliajn versiojn por entute havi iun ajn seriozan estkialon.

Sed se mankas jam la homfortoj eĉ nur traduki ĉion Esperanten, des pli mankas al li la homfortoj por verki nur brilaĵojn.

Baze de la praktika ekzemplo de skribado por Vikipedio mi taksas la strategion voli liveri allogaĵojn al la ekstera mondo simple ne realigebla.

Se internen-nur-al-ni-mem-aj strategioj ne povas funkcii, kaj ankaŭ mi tion firme opinias, la konkludo, ke eksteren-al-la-tuta-mond-aj strategioj pli multe sukcesos, tre bedaŭrinde, ne aŭtomate sekvas.

Laŭ miaj modestaj spertoj la nun rekomendata strategio atingi la eksteran mondon same malmulte povas funkcii kiel ĉiuj aliaj jam pli evidente fiaskintaj strategioj.

Nia problemo estas nesolvebla.

Fakte por atingi la eksteran mondon oni tute ne povas apliki Esperanton. Nur se en la Angla Vikipedio ĉe ĉiu dua artiklo starus "tradukita el la Esperanta Vikipedio", estiĝus eble iu mezurebla grado de sukceso. Sed ĝuste tio estas tute nereala fantazio kaj, eĉ pli evidente, absolute ne realigebla.

Do, Andreo, mi petas al vi doni al mi nur unu ekzemplon laŭ viaj ekstermondaj strategiaj proponoj, kiun oni povus praktike realigi.

Ne sufiĉas traduki iun gravan libron el la Angla, Franca, Germana, ktp. Jen malŝparo da tempo. Oni devus agi inverse. Do traduki el Esperanto al la Angla, Franca, Germana, ktp. Sed distradukindaj verkoj aŭ distradukinda io ajn estas ĉe ni apenaŭ trovebla.

Se mi pritraktas la Vikipedian situacion, el pli ol 160000 artikoloj, estas nur du iel vere tradukindaj, ĉar nur tiuj du liveras pli da informoj ol aliloke haveblaj. Eble ie en la amaso da artikoloj troviĝas du aŭ tri pliaj, aŭ eĉ kvar aŭ kvin, kiujn mi hazarde ne konas, sed mi ĵuras, pli ne estas.

Kiel dirite, nur tio, kio preterpasas la alilingvajn versiojn, meritas esti tradukata. Kaj nur se tiaj tradukoj en la tiel nomatajs ĉefajn lingvojn jam amase ekzistus, ekestus eble pro la kvalito de la originalaĵoj motivo por ne-Esperantistoj ekokupiĝi pri Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-23 16:47
Fakte, via postulo doni "ekzemplon laŭ viaj ekstermondaj strategiaj proponoj, kiun oni povus praktike realigi" devus esti la tasko de la Eo-organizajhoj, antau chio de UEA kaj ties Landaj kaj Fakaj Asocioj. Sed mi ne povas vidi, ke iu ajn en tiuj organizajhoj serioze okupighas pri tiu demando. Bedaurine, la Eo-organizajhoj turnighas chirkau la cirklo, sen liveri novajn ideojn.

Sed unue la Eo-movado devus reguligi siajn problemojn kun la politiko kaj la homaj rajtoj.
simono
simono diras:
2012-05-23 19:32
Vi plene pravas, ke aliaj ne trovas iujn senchavajn solvojn kaj umas eĉ harstarige male aŭ mizerege mise.

Sed malgraŭ tio, ĉu vi havas nur unu almenaŭ one realigeblan ideon kiel finvenkigi per kvalito? Ekster-Esperantujaj kvalito kaj graveco estas ja viaj ĉevaletaj temoj, ĉu? Do kion, ekzemple, oni kien traduku?

Alie ol sur la sciencfikcia planedo Duno, ni ne havas monopolon de iuspeca Spico, pro kiu la tuta universo nin envias.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-23 23:08
Mi klopodos pripensi one realigeblan ideon :-)) Kvankam trovi ghin shajne estas pli malfacile ol oni kredas. La e-istoj elprovis jam preskau chion eblan. Krom sex, crime and drugs. Eble la rusoj au chinoj nomu siajn atombombojn "Esperanto".

esperanto
esperanto diras:
2012-05-24 15:20
Jen ideo: La esperantistoj povus verki raporton pri la situacio de la homaj rajtoj en Vjetnamio, kaj anstatau fingromontri kun kritiko kaj riprochoj al la adreso de la hanoja registaro, oni povus skizi opciojn, kiel Vjetnamio povus atingi "idealan staton" chirilate KONSIDERANTE LA HISTORION KAJ LA KULTURAJN KAJ FILOZOFIAJN TRAJTOJN DE LA LANDO. Kaj tia raporto povus esti havigita al koncerna faksekcio de Unesko.

Sed mi dubas, ke la e-istoj pretas kaj kapablas tion fari. En la prelegaro de IKU mi vidas neniun klopodon en tiu direkto. Oni preferas iujn ajn temojn, sed rezignas pri la traktado de akutalaj problemoj de la mondo. Nu, unu fenestro restas aperta: La prelego de Gábor Márkus (Hungario): Kiu kontrolas la registarojn? Mi ne konas tiun autoron nek havas imagon pri kio li parolos, char mankas resumo pri la enhavo de lia prelego, kaj la prelegon oni povos legi longe post la UK, kiam ghi aperos libroforme.

Mi pensas, ke tiu tuta IKU-koncepto estas eksmoda (germane: veraltet) kaj senutila kaj ghin necesas shanghi. Sed tiom longe ke la samaj homoj okupighas pri ghi, kiuj chiam okupighis pri ghi, nenio shanghighos (vershajne jam tiu chi frazo estas tiom terura ofendo por ili, ke ili erst recht nenion volas shanghi).



Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-23 17:54
Kvankam chifoje la rimarkoj estas plej parte ghustaj, ne preterrimarka estas memlaudo. Chiuj artikoloj en vikipedio estas storko, nur du viaj estas ghustaj!Chu ne tro multe da memadorado?
Kiel mi diris, la rimarkoj estas ghustaj, sed kiu ilin realigu? Dum la Esperantistaro formortas kaj ni diskutante ne zorgas pri novaj, kiu tion faru kaj por kiu?
Shajnas al mi, ke krom la renovigo de E-gvidantaro ni devas serchi en la shanghigata mondo novajn vojojn.
Mi ne volas chi tie nin laudi, sed se chiu landa organizo trovus vojon al politikistoj, tiel kiel EDE-PL, ni povus tre serioze diskuti sur internacia politika forumo pri rolo de Esperanto por EU.(bonvolu montri kie estis E-organizo en nova europa sistemo estis akceptita de Senato kaj Parlamento).Estas klopodo unue en la historio fondi la lobiistan grupon de politikistoj por antauenigi Esperanton. (mi esperas, ke ankorau tia grupo estos en junio jam realajho). Ni devas pli malmulte diskuti kaj filozofii, sed agi.Nur kiam Esperanto de supre estos agnoskita, tiam pruraj enirejoj mem malfermighos.
simono
simono diras:
2012-05-23 19:13
Mi praktike ne povis eviti memlaŭdon. Hazarde, ambaŭ artikoloj estas miaplumaj. Kion fari? Ĉu tute ne mencii mian diagnozon?

Sciu, mi dum la ĵusa tempo okupiĝis pri "Artikolo de la semajno". Tiu estas balote elektata kiel elstara kaj ĉiun semajnon aperu laŭpove nova. Entute estas jam pli ol 270.

Ĉar mi mem semajnfine komutas la artiklon kaj antaŭnelonge aldone devis okupiĝi pri ĉiuj pasintaj pro specifa de mi enkondukita modifo al la procedo, mi fakte vizitis ĉiujn tiujn tiamajn pintajn artikolojn. La situacio estas ĝuste tiel, kiel mi priskribas ĝin. Iam kaj iam estis eĉ necese forigi la rangon "elstara", ĉar la malnovegaj parte ege ne estis elstaraj laŭ la hodiaŭaj E-Vikiaj postuloj.

Aldone, elstareco ne sufiĉas. Kiel mi vortabunde jam klarigis, por iel reklame efiki io ne nur elstaru, ĝi preterpasu.

Sed plene egale, almenaŭ du artikoloj estas preterpasintaj siajn konkurantojn, tamen la plej multaj definitive ne. Vidu mem.

http://eo.wikipedia.org/[…]/Kategorio:Artikoloj_de_la_semajno

Sed eĉ se estas iuj pintaĵoj, kaj aldoniĝus eĉ mil pintaĵoj pli, kio sekvus? Ĉu tiam venus aŭtomate - laŭ Andreo - la fina venko?

Ne, por tio oni devus havi plurajn nombrograndojn pli da pintaĵoj, ĝis la sojlo, kiam iuj profesiuloj komencus pro la supera kvalito de E-verkoj grandskale traduki ĉion Anglen.

PS: La laŭdo aŭ nelaŭdo aŭ mallaŭdo de la du artikoloj estas al mi plene sensignifaj. Mi mem verdiktas pri ili kaj scias, ke ili estas bonaj. Fakte mi volis doni ekzemplon, kiel artikolo aspektu. Oni ja ĉesu enmeti centojn da tiel nomataj ĝermoj, lingvaĵo iam kaj iam eĉ aĉaj, kaj anstataŭe enmeti ion vere ostohavan kaj kun sufiĉe da viando ĉirkaŭ ĉiu osto.

simono
simono diras:
2012-05-23 19:15
... lingvaĵe iam kaj iam eĉ aĉaj ...
simono
simono diras:
2012-05-24 06:56
Fakto estas, ke la artikolo "Literofteco" ne estas sole de mi. Arno Lagrange vere konsiderinde kontribuis al ĝi. Ĉiuj tabel-grafikoj devene de la Angla Vikio estas importitaj kaj Esperantigitaj de li. Aldone li tiam teknike helpis min, ĉar mi ĝuste tiam estis Viki-sistema novulo kaj ankoraŭ baraktis kun la teknikaĵoj.

Menciinde estas ankaŭ, ke ĉiuj ne-Latinalfabetaj esploroj same ne estas de mi. Ili okazigis Germana ne-Esperantisto, Stefan Trost, kiun mi petis pri permeso afiŝi ilin E-Vikie.

Ĉe "Satelita televido", nu, jen statas, konsentite, iomete alie. Sed ankaŭ eĉ tie, almenaŭ ĉiuj bildoj, krom du, ne estas de mi.

Cetere, mi bezonas senkopirajtan bildon de satelita anteno sub dika tavolo de neĝo, do kun neĝĉapo sur la LNB-o. Bedaŭrinde tiujare ĉe mi ne neĝis!
Ranieri
Ranieri diras:
2012-05-30 21:58
Pri aserto de Ilja De Coster, laŭ mi erara - Parto 1: tezo.
Ilja De Coster estas dankinda, ĉar lia interveno precizigas multon. Tamen, mi taksas erara lian aserton, laŭ kiu Kosmo misagas rekompencigante sin proporcie al mon-akiritaĵo. Mian argumentadon, iom longan kaj eble enuigan, mi publikigos en sekva interveno (“Parto 2”). Tie ĉi mi nur eldiras mian tezon, jene:
1. Tiu aserto de Ilja De Coster baziĝas precipe sur starpunkto de “Asocio de profesiuloj pri financado-akir(ig)o” (http://www.afpnet.org/[…]/EthicsArticleDetail.cfm?itemnumber=734 ). (Mia esperantigo eble estas proksimuma; bonvolu indulgi, kiom necesas).
2. Laŭ mia percepto, la triopo (Donacanto; Pridonacato; Donaco-akiriganto) - kiu konsistigas la agad-ejon konsideratan de la menciita Asocio - interrilatas laŭ modelo esence malsama disde la modelo laŭ kiu interrilatas la triopo (Financanto; Prifinancato; Kosmo) kiu konsistigas la agad-ejon de Kosmo.
3. La eraro konsistas en tio, ke regulon validan por la unua modelo oni aplikas al la dua modelo (neniel rekondukebla al la unua).

Ranieri
Ranieri
Ranieri diras:
2012-05-30 22:00
Mi tie ĉi argumentas mian antaŭan tezon (elskribitan en “Pri aserto de Ilja De Coster, laŭ mi erara - Parto 1: tezo”)
Ene de sia pluraspekte aprecinda interveno, Ilja De Coster asertas, ke Kosmo misagas, ĉar ĝi proponas memrekompencon proporcian al la akirigita financaĵo (senkonsidere la altecon de tiu elcentaĵo). Li referencas ĉefe al “Starpunkto pri rekompencoj elcentaĵe bazitaj” de la “Asocio de profesiuloj pri financado-akir(ig)o” (http://www.afpnet.org/[…]/EthicsArticleDetail.cfm?itemnumber=734 ). 1. (Mia esperantigo eble estas proksimuma; bonvolu indulgi, kiom necesas).
Se oni atente konsideras la motivojn de la negativa si-teno de la Asocio pri tiu formo de rekompenco por la financado-agirigistoj (vidu, specife la paragrafon “Afp’s position”), oni (almenaŭ: mi) komprenas, ke la situacio tiel skemigeblas: (1) La konsiderataj rolantoj estas: Donacanto (“Donor”); Pridonacato (“Charity”, iu speco de volontular-bazita, profitnecela organizaĵo); Donaco-akirigisto (“Finder”); (2) La Donacanto perfekte konas kaj aprecas la celon de la Pridonacato; (3) Tiu apreco estas la esenca motivo de la donacado; (4) La Donaco-akirigisto devas eviti kondutojn (ekzemple: netaŭgan formon de mem-rekompenco) kiu endanĝerigas la (daŭran) donacemon de la Donacanto.
Ni konsideru kelkajn ekzemplojn.
Ekzemplo A. Ni supozu, ke Financad-akirigisto malkovras bonhavan esperantiston (aŭ: neesperantistan aprecanton de Esperanto) kaj persvadas tiun regule pridonaci poresperantan organizaĵon, kaj eĉ ĝin heredontigi. Se la financad-akirigisto intencas rekompenci sin proporcie al la donaco-sumo (anstataŭ al la kvanto kaj kvalito de la laboro farita por trovi kaj persvadi la Donacanton), tio povus endanĝerigi la donacemon de la Donacanto. Kial? Ĉar la Donacanton interesas - esence; kaj, eĉ, plejofte: nure - ke lia tuta donaco atingu la Pridonacaton; kaj ĉia malpliiĝo de tiu rezulto potenciale lin ĝenas.
Ekzemplo B. Tute alia estus la situacio, se la Donacanton motivus iu propra intereso, signife pri granda ol lia (eventuala) apreco de la celo de la Pridonacato. En tiu okazo, la nomo mem “Donacanto” netaŭgus: pli propre, tiu nomindus “Donanto”. Ni supozu, ekzemple, ke, en iu Ŝtato, ricevas grandegan imposto-rabaton tiu kiu donas monon al ajna Institucio, entenata en oficiale difinita listo. Eblas opinii, ke, por elekti la Pridonotan Institucion el la listo, por la Donanto ne tiom gravus ties celaro; tiu celaro des malpli gravus, se (laŭ nerealisma, sed por-klarigle utila hipotezo) la imposto-rabato pli aŭ malpli grandus, depende de kiun Institucion la Donanto elektas; tiam, supozeble, la decida faktoro por la elekto estus la grandeco de la akirebla imposto-rabato.
Ekzemplo C. La situacio similu al B, sed ni supozu, ke la Donanto intencas elekti, inter potencialaj Pridonotoj, tiun kiu plej-kapablas maksimumigi avantaĝon por la Donanto. Pri kia avantaĝo temas? Ajna. Ĉi-okaze, la terminoj Donanto kaj Pridonato ŝajnas tute nepropraj: temas pri situacio tre simila al la merkata (tio estas, situacio en kiu bezonanto de iu produkto - varo aŭ servo - elektas inter diversaj potencialaj produkto-provizantoj). Do, pli ol rilato inter Donanto kaj Pridonato, temas pri rilato inter Kliento kaj Provizanto. La Kliento elektas laŭ sia propra takso de la relativa taŭgeco de la Provizanto. En tiu ĉi okazo, ankaŭ la funkcio de Financad-akirigisto, se entute ĝi ekzistas, estas tute alia: ĝi reduktiĝas al interkonigo de Kliento(j) kaj Provizanto(j); iusence, ĝi estas Peranto; ĝi estas faktoro kiu pligrandigas konkurencon, kaj tiel ĝi plibonigas esencan econ de la merkato. Kiu rekompencas tiun Peranton? La merkato mem: se la Peranto entute necesas, ĝi ricevas rekompencon de la Kliento aŭ de la Provizanto depende de tio, ĉu la perado estas pli utila al la Kliento aŭ al la Provizanto. Indas substreki, ke, en ĉi tiu okazo: (1) La Klienton interesas tute ne la celaro de la Provizanto, sed nur ties proviza kvalito; (2) Se la Peranton rekompencas la Provizanto, la kriterio laŭ kiu la rekompenco estas kalkulata neniel interesas la Klienton; kaj inverse.
Depende de la produkto-speco, ĝenerale diferencas la proceduroj laŭ kiuj la Kliento kaj la Provizanto interkonsentas por taksi la taŭgecon de la liverita produkto. Ekzemple, se la produkto estas varo, la proceduro povus limiĝi al kvalito-kontrolo de la liverita varo. Se la produkto estas servo, la proceduro povus koncerni la procezon laŭ kiu la servo estas liverata. Tiaj diferencoj ne koncernas la kernon de la ĉi-tiea diskuto. Ĉiuokaze, la celaro / misio de la Provizanto povus eventuale interesi la Klienton; sed nur nerekte: se / kiom ĝi povus influi la provizo-kapablon de la Provizanto; sed tute ne en si mem. Kaj neniom interesas la Klienton la maniero laŭ kiu la Provizanto eventuale rekompencas Peranton, kiu konigis al li la ekziston de Kliento, ties konkurs-anoncon, la procedurojn por partopreni en ĝi, ktp.
Eventuale, se la Kliento kaj la Provizanto agas en merkato en kiu Institucioj alstrebas ne nur-profitecan bilancon, sed bilancon iom pli vaste konceptitan (kiu inkludas, ekzemple, adekvatan si-tenon koncerne medion, dungitaron, lokan loĝantaron, ks), Kliento povas esti estas pli postulema koncerne la kvaliton de la liverita produkto (ekzemple, ĝi povas postuli ankaŭ ke la Provizanto-historio estu administre senmakula, ks).
Konsiderinte la tri ekzemplojn, ŝajnas al mi evidente, ke nur al la unua (la ekzemplo A) eblas apliki la principojn elskribitajn en la “Starpunkto pri rekompencoj elcentaĵe bazitaj” de la “Asocio de profesiuloj pri financado-akir(ig)o”, sur kiuj baziĝas la menciita kritiko de Ilja De Coster al Kosmo.

Sed la tipa situacio en kiu Kosmo agas, tute NE estas tiu de la ekzemplo A. Ĝi, male, tre proksimas al la ekzemplo C. Ĝi grandlinie priskribeblas jene.
Iu Institucio (ne gravas ĉu apartenanta al Eŭrop-Unio, aŭ ne) pretas financi projektojn kiuj, respektante antaŭe difinitajn regulojn, taŭgu por atingigi ties celojn, pli malpli strikte priskribitajn. La precizan enhavon de la projektoj priskribas la konkursantoj mem; kaj, inter la proponitaj projektoj, la Institucio elektas surbaze de ilia relativa taŭgeco por atingigi la celojn de la Institucio (certiĝinte pri senmakula historio de la gajnunto). Kosmo intervenas por helpi konkursanto(j)n gajni konkurson. Kiam ĝi sukcesas, ĉu eblas aserti, ke la financado okazas ĉar la Institucio (ekzemple: Institucio de Eŭrop-unio) intencas pridonaci poresperantan organizaĵon ĝuste tial ĉar ĝi aprecas ties poresperantan celon? Malfacile imageblas pli absurda aserto. Kaj ĉar tute NE temas pri Donaco, tute NE aplikeblas, la principoj de la “Asocio de profesiuloj pri financado-akir(ig)o” referencata de Ilja De Coster.
La konduto de Kosmo rajtas esti tiu kiu taŭgas en la situacio de la ekzemplo C; tio estas, en situacio merkata. La elcentaĵon postulatan de Kosmo (dinamike) difinos merkata matĉo inter, unuflanke, strebo de la firmao Kosmo ne bankroti, kaj, aliflanke, konkurenco de estontaj similcelaj firmaoj.
Eble, en la demando pri Kosmo, kelkajn ĝenas miksiteco de du konceptoj kiujn multaj konsideras kontraŭdiraj: Esperanto kaj profito (En la kazo de Kosmo, mi precizigu, ke temas pri eventuala profito de la firmao, certe ne pri profito persone celata de ties fondintoj, finance aŭtonomaj kaj longjaraj volontulaj esperantistoj). Adekvata diskuto ĉu / kiom tiu mikso (Esperanto kaj profito) akcepteblas bezonas enkadriĝon en onia koncepto pri la plej probabla / dezirinda evoluo de Esperanto survoje al estonta pli vasta akcepto.
Enkadriĝo por kiu certe netaŭgas mia nuna interveno.

Amikeme salutas, bonintence kritika,

Ranieri
esperanto
esperanto diras:
2012-07-03 12:56
http://kongreso.esperanto.it/79/indice.php?lingvo=eo

Hm. Por la kurso de K. Kovats oni petas 300 eurojn - kiu (malricha) e-isto pretas pagi tiun relative altan sumon?

La partopreno en tiaj aranghoj farighas pli kaj pli multekostaj, char diversaj "komercistoj" malkovris, ke dum ili oni povas vendi diversajn servojn kaj gajni monon.

Partoprenkotizo 60-100 euroj, restadkostoj, vojaghkostoj... Do, 1000 euroj estas rapide atingitaj en tia kazo. Kaj tio ne en Novjorko, Londono, Parizo au Zuriko, sed en iu urbeto de Sicilio. Oni povas nur esperi, ke la partoprenantoj ne estas tro seniluziigitaj post tiaj aranghoj kaj ke indis investi tiom da mono.