Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / 75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio

75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-08 12:17
La nuna jaro markas la 75--an datrevenon de la likvido de la sovetia Esperanto-movado. En 1937-38 granda nombro de esperantistoj estis arestita, la plej multaj en februaro kaj marto 1938. Tiu terura ĉapitro de nia historio estis dum kvindek jaroj preskaŭ kaŝita. Libera Folio kun permeso de la aŭtoro publikigas artikolon de Ulrich Lins pri la temo, aperintan ankaŭ en la februara numero de revuo Esperanto.

La 21-an de marto 1938 Nikolaj Rytjkov, moskva aktoro, revenis al sia loĝejo. Estis malfrue, ĉar la teatra prezentado okazis en la vesperaj horoj. Antaŭ ol ekdormi, li, "nokta birdo", kun sia edzino, same aktorino, legis libron, kiu entenis korespondaĵojn de Gustave Flaubert; laŭ ilia kutimo, unu leteron legis ŝi, alian li. Subite, je la tria matene, audiĝis sonorado ĉe la pordo. Enrompiĝis oficiro de la sekreta polico NKVD kun du soldatoj. "Levu la  manojn", ili kriis. Komenciĝis traserĉado, kiu daŭris kvin horojn. Estis konfiskita granda kofro kun leteroj ricevitaj el eksterlando, ĉiuj esperantlingvaj. Rytjkov, al kiu estis adresitaj tiuj leteroj, poste estis forportita al la fifama malliberejo Lubjanka.

Rytjkov ne havis ideon, kial li estis arestita. Li jam sciis pri la malliberigo de Ernest Drezen, la multjara estro de la sovetia movado, en aprilo 1937. Lin pli konfuzis la arestiĝo (en februaro kaj marto 1938) de malpli elstaraj esperantistoj, liaj amikoj Petro Gavrilov kaj Ferenc Robicsek. Li komencis kompreni, ke okazas io nejusta. Tamen, Rytjkov plue korespondis, sendante kaj ricevante leterojn, kaj tute ne imagis, ke sole tio faras lin suspektinda. Dum la pridemandado en Lubjanka, dum kiu li estis ankaŭ torturata, la centra temo estis, ke li konfesu pri sia spiona agado kaj nomu siajn kunulojn.

Similan sorton havis milionoj da sovetiaj civitanoj. La esperantistoj laŭnombre estis eta parto de la viktimoj de la t.n. Granda Purigo, per kiu Stalin celis senigi sin de ĉiuj veraj aŭ potencialaj kontraŭuloj de sia sistemo. Fakte, Rytjkov arestiĝis unu semajnon post la ekzekuto de Nikolaj Buĥarin (15-3-1938), per kiu kulminis la likvidado de iamaj kunbatalantoj de Lenin. Inter la esperantistoj Rytjkov estis unu el la lastaj, kiujn trafis la persekutado. Ĉar li ne havis gvidan funkcion, li ne dividis la sorton de aliaj, kiuj estis mortpafitaj.

Rytjkov suferis dum 18 jaroj en diversaj koncentrejoj. Fine de 1955, du kaj duonan jarojn post la morto de Stalin,li estis liberigita. Li povis reveni al sia aktora profesio kaj tuj reaktiviĝis por Esperanto, kiu sub la reĝimo de Nikita Ĥruŝĉov komencis estis almenaŭ tolerata. Kiam en 1965 li ricevis permeson partopreni Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno, li decidis resti en okcidento. Fuĝis do la unua sovetia esperantisto, kiu travivis la persekutadon kaj sekve povis rakonti detalojn pri tiam tute nekonata ĉapitro en la historio de Esperanto.

Kiam Rytjkov fuĝis, la movado en la "komunistaj" landoj jam diversgrade reekfloris. Restis limigoj kaj kondiĉoj, unu el kiuj estis silenti pri la temo de persekutoj. Ekde la mezo de la sesdekaj jaroj en Soveta Unio okazadis grandaj junularaj Esperanto-tendaroj, kies partoprenantoj nur nebule sciis pri la stalina tempo kaj kredeble malmulte emis ŝarĝi sin per tro da scio. Kiam rusa esperantisto foje volis fari prelegon en la Moskva Klubo pri Esperanto en nazia Germanio, la propono estis rifuzita pro tio, ke trakto de tiu temo invitus al ĝenaj demandoj aŭ eĉ al komparo inter la faroj de Hitler kaj Stalin. Multe da maltrankviliĝo elvokis ĉapitro pri la persekutoj en la libro Esperanto en perspektivo (1974). Dek jarojn poste la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) nuligis sian promeson aliĝi al UEA, proteste kontraŭ recenzo, kiu aperis en la organo de UEA pri la memoroj de gulaga transvivinto.

Tiu situacio de la sovetia movado -- kun necerteco kaj limigoj sur la fono de oficiala malfido -- restis ĝis la ekrego de Miĥail Gorbaĉov en 1985. Estas interese, ke la unuaj antaŭsignoj de ŝanĝo rilatis la historion: pro “glasnosto” rompiĝis ankaŭ la tabuo pri la stalinisma subpremo de Esperanto. En februaro 1988 la revuo Ogonjok aperigis leteron de veterano, kiu memorigis pri la lernado de Esperanto en la Ruĝa Armeo en 1922/23; en aprilo gazeto en Odessa publikigis pledon por la rehonorado de persekutitaj esperantistoj; kaj en aŭgusto Komsomol'skaja pravda raportis, ke al la Ĵdanov-Strato en Kazan' estis redonita ĝia antaŭa nomo: Esperanto-Strato. Hazarde, preskaŭ samtempe aperis mia libro La danĝera lingvo*. Komence de 1989 ASE finfine aliĝis al UEA kiel sovetia landa asocio. Dank' al la parta aŭ dumtempa malfermo de arkivoj de NKVD post kvindek jaroj eblis nun ekscii precizajn datojn kaj aliajn faktojn pri la malapero de la kremo de sovetiaj esperantistoj.

Ulrich Lins

* La moskva reeldono (1990) de tiu libro restas havebla ĉe la libroservo de UEA (21 eŭroj).
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-03 17:49
La fugho de Ryt'kov jes eble estis sensacio (kaj iom danghera afero por la Eo-movado) tiutempe kaj povas servi kiel motivo de la skandalhistorio. Sed la rolo de Ryt'kov shajnas al mi tro efemera por utiligi lin por memori pri la pereo de e-istoj en SU. Menciitaj devus esti tute aliaj nomoj. Mi revenos al tiu chi temo poste.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-13 15:41
Ankau chi tiu (tre serioza kaj bona) filmeto, kiu estis prezentita al GEA kaj kiu venis ghustatempe por la koncerna memorjaro, meritus premion:
http://www.youtube.com/watch?v=bimlDYMvC-o
(kvankam ligi Esperanton al nocioj kiel "espero", "estimo", "egaleco", "libereco", "pacienco" k.s., estas kompleta stultajho).

Sed mi dubas, ke la e-istoj en Okcidento kapablas adekvate aprezi la gravecon de tia temo, kiu estis traktita en tiu filmo, preferante pli banalajn (kaj humurajn) temojn.

Krom tio, se oni tro atentus filmon pri la stalinismaj reprezalioj, oni eble reatentus ankau la krimojn de la nacisocialismo. Shajnas, ke en Germanio oni preferas eviti tion, despli en la Eo-movado, kie tiuj temoj estas iusence tabuaj, au almenau tre malshatataj.

Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-04-24 17:55
Mi miras, ke krom (kompreneble) AK neniu esperantisto skribis komenton. Subpremado kaj teroro en Sovetio neniigis preskaŭ ĉiujn komunistojn kaj same preskaŭ ĉiujn esperantistojn en la lando. Ĝi ne komenciĝis en la 1930aj jaroj, sed ĝi estis daŭra fenomeno en Sovetio ekde la revolucio, foje ofta kaj forta, foje malofta kaj malforta, ĉiam sentebla.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-04-25 08:06
Mi ne konas justan sistemon. Chiu sistemo estas pli malpli krima. Ankau nuna faras krimojn kontrau civitanoj, ne zorgante pri sufichaj laborlokoj, permesate trompi per parabankoj,korukcio de politikistoj, monopolistoj, permesate senlime richighi koste de simplaj civitanoj..... Tion oni povus senlime daurigi.
Kompreneble la krimoj ne estas kompareblaj kun krimoj de stalnisma, chu naziisma tempo, sed oni chiam devas resti kritikema kaj etentema, ke oni ne misuzu demokration por diskonstruu de polica kaj oficista shtato, kiu sklavigas kaj mizerigas popolon.
Sistemo en kiu regas en plej superaj rondoj korupcio kaj trouzado de oficiaj funkcioj ne povas esti justa kaj esti ekzemplo al simpla civitano. La justo komencighas de supro en la kapo!