Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / 6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n

6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-24 12:42
[RET-INFO]Parto de la kongresaj kotizoj de IJK formas bazon de "Fonduso Partopreno IJK", pere de kiu la estraro de TEJO subvencias alveturon kaj partoprenon de kelkaj junuloj-aktivuloj en la Junulara Kongreso. Ankaŭ ĉi-jare estis anoncita konkurso, kaj TEJO ĵus anoncis ĝian rezulton:...
6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n

Premiitoj de la subvencio: Allan Argolo, Anna Maria Koniecpolska-Bień, Dorota Rodzianko, Ivan Camilo Quintero Santacruz, Poór Veronika kaj Szilva Szabolcs

Ni tre ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la Partoprenu IJK-n konkurson. Venis entute 11 kandidatiĝo kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la ses premiitojn.

Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin Schäffer kiu kontribuuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto Internacia“ kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al sudamerikanoj.

Ni esperas ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Israelo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.

La premiitoj de la subvencio estas Allan Argolo (Brazilo), Anna Maria Koniecpolska-Bień (Pollando), Dorota Rodzianko (Pollando), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio), Poór Veronika (Hungario) kaj Szilva Szabolcs (Hungario).


Ret-Info – laŭ TEJO-Aktuale

arkivita en:
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2013-03-24 16:23
Interesa sinsekvo: Libera Folio laŭ Ret-Info, Ret-Info laŭ TEJO-Aktuale, TEJO-Aktuale laŭ tejo.org ;) Originale ĉi tie: http://tejo.org/eo/node/1485
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-24 17:06
Do, ĉi-foje almenaŭ neniu povos plendi, ke la estraro informas nur Liberan Folion. :-)