Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Zamenhof - simbolo de Bjalistoko?

Zamenhof - simbolo de Bjalistoko?

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-23 20:29
Ludoviko Zamenhof gajnis la retan voĉdonadon pri "simbolo de Bjalistoko", aranĝitan de la pola retejo onet.pl.

Antaŭ ol alilandaj esperantistoj ekvoĉdonadis, Zamenhof estis en la kvara loko inter la kandidatoj por simbolo de la urbo. Sur la unua loko estis la Palaco de Branicki, la ĉefa historia vidindaĵo de Bjalistoko. Tie okazis la solena urbestra akcepto dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Tamen la suma kvanto de la voĉoj en tiu momento ne estis tre granda. Kiam esperantistoj ekaktivis, Zamenhof ene de kelkaj tagoj ricevis pli ol mil voĉojn, kaj okupis la unuan lokon, kiun li jam ne cedis.

Laŭ la fina rezulto Zamenhof ricevis proksimume duonon el ĉiuj voĉoj, kaj klare superis la palacon. La voĉdonado, aranĝita de privata retejo, tamen apenaŭ havos praktikan signifon.

arkivita en:
skribanto
skribanto diras:
2012-02-23 21:38
Zamenhof aŭ la bulko: "biali"....
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-23 22:16
Por tiuj, kiuj nur dezirus fari profiton, certe ne havas signifon. Tamen por tiuj, kiu dezirus diskonigi Esperanton kaj noblan agadon de Bjalistoka homo certe havas enorman kulturan signifon.
Estas diferenco, chu preni iun konstruajhon de iuj Nobluloj, kiuj vendis Pollandon kaj de homo, kiu donacis al homoj eblecon interkomprenighi, kiu disfamis siam naskighurbon en la tuta mondo, ech en kosmo!

Branicki´j faris iom por la urbo, sed plej parte por si mem.
Zamenhof faris por si mem apenau, sed por mondo chion!

Okaze de 125-a jubileo estas inda donaco.
Nun mi pensas, ke ankau Bjalistoka Universitato ankau portos nomon de Zamenhof, char ankau tie venkis la konkurson kaj la komisiono ne kuraghis!
Ergard
Ergard diras:
2012-02-24 07:08
Mi ankaŭ konsideras voĉdonadon de tiu speco kiel havanta grandan signifon. Vivu Zamengof!
vasall
vasall diras:
2012-03-11 01:32
kiu komisiono, kiu konkurso? Estis nenia oficiala voĉdonado pri tio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-25 08:40
Kio okazas sur mia korto najbaroj scias pli frue!
esperanto
esperanto diras:
2012-03-08 21:32
Eble indas raporti pri jena okazajho, kiu povus interesi la legantojn de Libera Folio:

Hodiau, Zamenhof kaj Esperanto estis tute surpize menciitaj en unu el la plej popularaj kvizoj de la svisa radio, kiu kutime okazas tagmeze chirkau 13.40. Oni havas nur kelkajn sekundojn por respondi, do plej ofte la homoj simple divenas la ghustan respondon.
Estas tri demandaj partoj, la unua parto havas du demandojn, la dua parto tri kaj la tria parto kvar demandojn, kiujn oni devas ghuste respondi (t.e. doni la ghustan sinsekvon de certaj eventoj lau jaroj).
Hodiau, la unua demando estis: kio estas pli maljuna: Esperanto de L.L. Zamenhof au la brajla skribo. La hazarda kandidatino, kiu sukcesis telefone atingi la radiostacion (kaj kiu antaue bone tagmanghis /lau Krause femurajhojn de bovido, germane Kalbshaxen kun terpoma kacho kaj pizoj/) kaj nun trovighis en granda garangho, de kie shi telefonis), ghuste respondis: la brajla skribo. Poste la redaktorino diris, ke Eo estis publikigita en 18987. Mi havis la impreson, ke la kandidatino ne bone sciis kio estas Esperanto, char shi ne kapablis ripeti tiun chi vorton.
En la dua parto de la kvizo shi jam fiaskis, tiel ke por la ghuse respondita unua demandoparto shi ricevis 5 loteriajn biletojn. Se oni sukcese trairas chiujn demando-partojn, oni povas gajni sufiche multe da mono, depende de la sumo trovighanta en la kaso. La sumo kreskas chiutage je CHF 300.-, kaj la elsendo cetere nomighas "Tempo estas mono".

Vershajne che tiu mencio de Zamenhof kaj Esperanto temis pri unu el la raraj kazoj en svisaj amaskomunikiloj en populara momento. Certe, la mencion kauzis la 125-a jubileo de Eo.

Do, se grandparte la amaskomunikiloj prisilentas Esperanton kaj Zamenhofon, en Svislando la temo reaperis almenau sur la kviza nivelo, komparable kun krucvortenigmo. Ghojinde!
esperanto
esperanto diras:
2012-03-24 14:29
Publicaj kontribuajhoj de Andreas Künzli (Svislando) en la jubilea jaro de Esperanto:

Sub la sekvaj retpaghoj eblas elshuti la jenajn artikolojn:

www.planlingvoj.ch/Repliko_Zamenhofbiografio.pdf
Repliko pri la kritiko kontrau la Zamenhof-biografio de A. Künzli
(en Esperanto kaj germana lingvo)

www.plansprachen.ch/Studie_DDR_der-esperantist.pdf
Der Wahrheit nicht ganz verpflichtet - Esperanto in der DDR
Zur ideologisch-politischen Redaktionspolitik am Beispiel der DDR-Zeitschrift 'der esperantist' 1965-1990.
Ampleksa studo pri la ideologia-politika enhavo de la oficiala organo de GDREA, "der esperantist", 1965-1990
(en germana lingvo)

www.planlingvoj.ch/Recenzo_Bendias_GDRjunularo.pdf
Recenzo pri la nova libro de T. Bendias pri la historio de la Esperanto-junularo en GDR
(en Esperanto)