Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Universala Kongreso 2014 okazos en Bonaero

Universala Kongreso 2014 okazos en Bonaero

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-08 13:42
La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. La Estraro de UEA elektis la ĉefurbon el inter tri argentinaj urboj, kun kies organizaj kondiĉoj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães antaŭe konatiĝis surloke.

Argentino gastigos la Universalan Kongreson por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky.

La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2012-06-10 11:05
Mi sopiras al la malproksima lando!
nikolasmaja
nikolasmaja diras:
2012-06-10 15:15
Finfine en Sudameriko denove! Mi certe partoprenos.