Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj

UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 21:45
Inter la 9-a kaj 13-a de julio okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 5-a sesio de la fakula kunsido traktanta la tutmondan situacion koncerne rajtojn de indiĝenoj, "Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)". Reprezentantoj de UEA Verena Graf, Cesco Reale kaj Stefano Keller partoprenis la eventon, kiun ĉeestis delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiu kontinento kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La rezultoj de la EMRIP-kunsido, kiu okazas unufoje ĉiujare, estos plutraktataj de la Homrajta Konsilio de UN.

La tutsemajna sesio, kun la ĉefa temo "Lingvoj kaj kulturoj", estis por la teamo de UEA bona okazo por krei plurajn novajn kontaktojn, ĉar praktike en ĉiu interveno estis menciita la lingva situacio de la popolo de la alparolanto. Tio ebligis alparoli la intervenintojn rekte pri la temoj de UEA: lingvaj rajtoj kaj la uzo de neŭtrala internacia komunikilo.

Stefano Keller, estrarano de UEA kaj ĉefreprezentanto en Ĝenevo, alparolis la kunsidon dum kvin minutoj. Li substrekis la malavantaĝan situacion de indiĝenaj popoloj interalie el lingva vidpunkto kaj atentigis pri sciencaj studoj koncerne la neceson povi uzi sian gepatran lingvon, citante starpunkton de lingvistoj k.a. fakuloj, kaj deklaraciojn kaj konvenciojn de Unesko. Li atentigis pri la rapida malriĉiĝo de la lingva kaj kultura diversecoj en la mondo, memorigante pri la agado de UEA por defendi la lingvajn rajtojn kaj pri ĝia strebado por atingo de reciproka interkompreniĝo kaj kunlaboro inter la popoloj, per uzo de interetna, neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto, komunikilo reale internacia.

Fine de sia alparolo Keller informis pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu instruis komputil-uzadon kaj Esperanton kiel komunikilojn al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj el 27 etnoj kun la celo ebligi al indiĝenoj el diversaj kontinentoj diskuti inter si pri la komunaj problemoj surbaze de lingva egaleco. Post lia interveno reprezentantoj de NRO-oj kaj de indiĝenaj popoloj venis al li por interŝanĝi dokumentojn kaj ektrakti pri kunlaboro.

Partopreno en paralelaj dumtagmezaj eventoj kaj ĉirkaŭaj konversacioj ebligis al la reprezentantoj de UEA krei eĉ pli da kontaktoj. El tiuj verŝajne la plej signifaj estas la renkontoj kun partoprenintoj de la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiuj estas hodiaŭ gravaj membroj de EMRIP, kaj unu el kiuj anoncis sian deziron pri rekreo de porindiĝena projekto Esperanta kaj restas en kontakto kun UEA pri tiu eblo.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: