Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Trompado en Esperanto - propraj spertoj?

Trompado en Esperanto - propraj spertoj?

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-13 10:40
Ne daŭris longe post la ekfunkcio de la Google-tradukilo en Esperanto, ĝis aperis la unuaj trompaj retpoŝtaj amasdissendoj, tradukitaj al Esperanto per la nova ilo.

La lastatempaj trompaj retpoŝtaĵoj en Esperanto tamen neniel estas la unua fojo, kiam neesperantistoj klopodas uzi la lingvon por trompe gajni monon. Jam en la paperpoŝta tempo okazis, ke adresoj el la Jarlibro de UEA estis misuzataj por trompaj amasdissendoj, kaj en la reta epoko la peresperanta trompado kompreneble multobliĝis.

Ĉu vi havas proprajn spertojn pri trompuloj kiuj provis uzi Esperanton por malhonesta financa gajno? Rakontu pri viaj spertoj, sendante retpoŝton al redakcio(ĉe)liberafolio.org por ke Libera Folio povu prepari kaj aperigi artikolon pri la temo! Se vi deziras, ke via nomo ne estu menciita en la artikolo, bonvolu klare indiki tion.

arkivita en: