Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO kresketas kaj elektas

TEJO kresketas kaj elektas

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-13 21:13
Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtos rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002. En la jaroj 2004, 2006, 2008 kaj 2010 mankis interesiĝo - ne estis pli da kandidatoj ol lokoj, do ĉiuj estis aŭtomate elektitaj. Plia pozitiva signo ĉe TEJO estas, ke post dujara falo, pasintjare la membronombro denove iomete kreskis. En decembro 2011 TEJO havis 373 individuajn membrojn. Tamen la membrokvanto restas tre malalta kompare kun la 1990-aj jaroj, kiam TEJO havis inter 700 kaj 900 membroj. "Nia generacio ne estas membriĝema laŭ la koncepto de la antaŭa jarcento", komentas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski.
TEJO kresketas kaj elektas

Alklaku por grandigi

Laŭ la regularo de TEJO, la kvanto de la komitatanoj B estas unu por ĉiu komencita cento de individuaj membroj. En la jaro 2006 TEJO havis pli ol 500 individuajn membrojn, kaj sekve la kvanto de komitatanoj B devis esti ses. Tamen aperis nur du kandidatoj por la posteno, kaj sekve ambaŭ estis aŭtomate elektitaj. En la jaro 2008 devis esti elektitaj kvin komitatanoj, sed kandidatiĝis neniu. En 2010 same devis esti kvin komitatanoj, sed estis nur unu kandidato, kiu estis aŭtomate elektita.

Fine de la jaro 2011 la membrokvanto de TEJO estis 373, do laŭ la regularo en la komitato estu kvar reprezentantoj de la individuaj membroj. Ĉi-foje laŭ ĉiuj postuloj de la regularo sin anoncis sep kandidatoj, do post longa paŭzo denove okazos paperpoŝta elektado, en kiu povos partopreni ĉiuj individuaj membroj. Elektronika voĉdonado laŭ la regularo ne eblas.

La kandidatoj estas Paweł Fischer-Kotowski, Sébastien Denux, Ronald Baby González, Magnus Henoch, Zsófia Pataki, Wang Shanshan kaj Przemysław Wierzbowski. Iliaj kandidatiĝaj programoj troveblas en la retejo de TEJO.

Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kial laŭ lia opinio ĉi-foje la interesiĝo kandidati estis pli granda ol dum antaŭaj jaroj.

Łukasz ŻebrowskiŁukasz Żebrowski:  Malfacilas difini konkretan kialon, ĉar temas pri pli ĝenerala tendenco havanta plurajn fontojn. Certe gravas plibonigo de informado pri tio kion faras TEJO, ĉar danke al tiu videbligo membroj de TEJO scias kio okazas kaj kial valoras aktiviĝi. Aliflanke gravas ankaŭ intensigo de agado en kampoj, kiuj en antaŭaj jaroj ne estis tiel viglaj, kiel ekzemple eksteraj rilatoj. Al tio aldoniĝas daŭra strebo enplekti ĉiam pli da homoj al niaj aktivaĵoj invitante ilin al laboro en komisionoj aŭ proponante kunlaboron en konkretaj projektoj.

Libera Folio: Ĉu la fakton ke ĉi-foje iĝis elekto tamen ne influis ankaŭ la falo de la membronombro, kiu gvidis al tio, ke nun estas elektataj nur kvar komitatanoj B?

- La malkresko de la membronombro ne aparte influis tion, ĉar sendepende de tio ĉu estus 4, 5 aŭ 6 elekteblaj Komitatanoj B, ĉiukaze la baloto okazus. Kompare al la jaro 2010, kiam laste povus okazi baloto, la nombro de elekteblaj Komitatanoj B malkreskis je unu, de kvin al kvar. Samtempe la nombro de kandidatoj kreskis je kvin, de du al sep, do ĉi tie la ŝanĝo estas evidente multe pli signifa.

Kion vi povus diri pri la evoluo de la membronombro dum la lastaj jaroj?

- Fine de 2010 estis 321 individuaj membroj, do ĝis 2011 estas kresko je 52. Tamen ĉiuokaze aparta atento pri membronombroj ŝajnas eksciti nur homojn, kiuj rigardas organizojn en maniero, kiun la nuna TEJO-generacio plejparte opinias pasinta. Nuntempe por junularaj organizoj pli gravas tio kiel ŝanĝiĝas la aktivemo, ne kiel ŝanĝiĝas la membraro, ĉar nia generacio ne estas "membriĝema" laŭ la koncepto de la antaŭa jarcento. Pro tio mi tre ĝojas pri la kreskanta aktivemo, kiun montras la sep kandidatiĝoj por B-komitataneco kompare al du pasintfoje, dum ne multe ekscitas min kresko de membraro je duoncento en 2011, same kiel ne multe ekscitis min malkresko en 2010.

Kial vi opinias grava, ke aperis tiom da kandidatoj?

- Tiu ĝenerale kreskanta interesiĝo pri la agado de TEJO kaj sekvanta ĝin emo pli aktiviĝi tre gravas, ĉar ĝi donas homfortojn al la organizo. Multaj el la kandidatoj jam aktivas por TEJO en diversaj kadroj, kaj ili evidente sentas ke per sia kandidatiĝo ili povos eĉ pli bone kontribui al la agado. Krome rimarkeblas, ke plejparto de Komitatanoj B en lastaj jaroj sekve fariĝis estraranoj, redaktoroj aŭ aliaj kernaj aktivuloj, do evidente temas pri elekto de homoj kiuj kreos la nunon kaj estonton de la organizo.

Noto de la redakcio: Ĝis la jaro 1989 la aĝolimo por TEJO-membreco estis 26 jaroj. En tiu jaro la membrokvanto estis 430. Por pliigi la membronombron oni en 1990 altigis la aĝolimon al 30 jaroj, kaj la membronombro saltis ĝis 743.

arkivita en:
LukiZ
LukiZ diras:
2012-03-07 20:15
Por tiuj, kiuj ŝatus konatiĝi kun la kandidatoj, jen la paĝo kun ĉiuj informoj pri ili: http://tejo.org/eo/komitatanoj-b-2012
interDisto
interDisto diras:
2012-03-07 23:29
Ĉu la noto de la redakcio aludas ke 20 jarojn pli poste, venis la tempo altigi la aĝo-limon por tejo-membreco ĝis 35? ;)
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-08 06:55
Vidu, en 1988 fondighis en Hungario la studenta movado FIDESZ, kun aghlimo. Iam en la 90aj ili forigis la limon, kaj nun ili diktatorete regas en la lando kiel olduleska partio.
Chu vojo por TEJO?
Nu, eble ne.

amike
Istvan Ertl