Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado

Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-22 12:15
La eldonejo Sezonoj en Kaliningrado kaj ĝia revuo La Ondo de Esperanto estas eble la plej sukcesa ekzemplo de sendependa, komerce funkcianta eldon-agado en Esperantujo. Jam de 15 jaroj la eldonaĵoj de Sezonoj estas alireblaj ankaŭ per la reto. La revuo aboneblas ne nur en papera, sed ankaŭ en elektronika formo, kaj ankaŭ parto de la libroj ekzistas en elektronikaj eldonoj. Plie, antaŭ iom pli ol unu jaro aperis la novaĵ-retejo La Balta Ondo, kaj de tempo al tempo Kaliningrado alparolas la esperantistan publikon ankaŭ per podkastaj radioprogramoj. Post la pasintjara sukcesa rentransplanta operacio de Halina Gorecka en Moskvo, parte ebligita per subteno de diverslandaj esperantistoj, la eldonagado de Sezonoj nun denove povas ekfunkcii je plena forto. Ni kaptis la okazon por intervjui la redaktoron de La Ondo de Esperanto, Aleksandr Korĵenkov.
Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado

Aleksandr Korĵenkov

Libera Folio: En la pasinta Zamenhofa tago unujariĝis la retejo La Balta Ondo. Kiucele ĝi estis lanĉita? Ja la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto jam dum pli ol dek jaroj havas alian retejon?

Aleksandr Korĵenkov: Efektive, La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj starigis sian unuan retejon antaŭ 15 jaroj, kaj dum la lastaj naŭ jaroj nia retejo funkcias ĉe Esperanto.org. Nuntempe tie estas pli ol kvar mil dokumentoj tekstaj kaj grafikaj, inkluzive de pli ol cent numeroj de La Ondo de Esperanto, centoj da recenzoj, beletraĵoj, diverstemaj artikoloj k.a.

Sed la tempo postulas, ke apud la esence arkiva retejo, funkciu ankaŭ blogeca novaĵretejo kun la eblo komenti. Ĉar tio ne estis teĥnike ebla ĉe Esperanto.org, antaŭ unu jaro ni fondis la novaĵretejon La Balta Ondo.

En nia malnova novaĵrubriko estis nur informoj pri Esperantaj aferoj, ĉefe ligitaj kun La Ondo, Sezonoj kaj Radio Esperanto. Sed la temaro de La Balta Ondo estas pli vasta. Krom informoj pri nia agado kaj raportoj el Esperantujo, en ĝi estas ankaŭ aliaj temoj, kiuj koncernas nian Baltan regionon, Ruslandon kaj la mondon ĝenerale. Ekzemple, lastatempe enretiĝis artikoloj pri la plej popularaj nomoj en Moskvo, pri rilatoj de litovoj al la rusa kaj pola minoritatoj en Litovio, pri la Ruslanda censo, pri la rezulto de la parlamentaj elektoj en Ruslando, pri la pokapa malneta enlanda produkto en la ekssovetiaj landoj (la plej alta en Estonio) ktp. Neniu el ĉi tiuj tekstoj aperis en La Ondo de Esperanto, kaj tiusence nia novaĵretejo efektive prezentas tute novajn informojn, kvankam, nature, plej multas Esperanto-novaĵoj.

Dum 2010 (inkluzive de la aŭtuna testa periodo, kiam la retejo ne estis publika) enretiĝis 24 artikoloj, dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj en la unuaj tagoj de la 2012a jaro aperis pliaj 9 artikoloj, kaj do je la hodiaŭ tago (la 15a de januaro) en La Balta Ondo estis 191 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 410 etikedoj.

Libera Folio: Ĉu la nova retejo populariĝas?

Aleksandr Korĵenkov: La Balta Ondo estas sufiĉe nova retejo, kaj dume ĝi ne estas vaste vizitata, ni havas nur ĉirkaŭ 150 realajn vizitojn tage – multe pli ofte, malgraŭ kontraŭrobotaj filtroj, vizitas nin robotoj, kaj ĉiun tagon mi komencas per forigo de la spuroj de iliaj trud-vizitoj, kiuj kompreneble ŝveligus la statistikon, sed fuŝus la realan popularecon de la apartaj artikoloj kaj de la vizitantaj landoj ktp.

Je la nuna momento la plej multe legita estas artikoleto pri la aŭtuna incendio ĉe Vinilkosmo (987 legoj), sekvas ĝin la artikolo de Grigorij Arosev “Kio estas la reala trezoro de REU?” (688 legoj), diskutartikolo “Ĉu malesperi?” de Trevor Steele (624), kaj intervjuo kun Giorgio Silfer (603). La artikoleto pri la Ruslanda censo estis legita 549 fojojn, kaj la prelegoteksto pri la jubileo de La Ondo de Esperanto – 468-foje.

Je la novjara nokto ni fiksis la statistikon, kaj vi povas legi ĝin pli detale ĉi tie.

Libera Folio: Grandega parto el la materialo de La Ondo de Esperanto estas libere alirebla por ĉiuj, ne nur abonantoj. Kiel tio akordiĝas kun la fakto, ke  temas pri komerca entrepreno, kiu devas travivi per abonpagoj?

Aleksandr Korĵenkov: Ekde 1998 la tuta materialo de La Ondo estis plene kaj senpage publikigata rete en la hiperteksta prezentomaniero html. Tiutempe pluraj legantoj preferis legi ĝin rete sen aboni. Pro tio ekde 2005, en la reta versio de La Ondo aperas nur la plej grava materialo, kaj en 2007 komencis aperi pdf-versio de La Ondo, abonebla kontraŭ ĉ. triono de la baza tarifo.

Libera Folio: Ĉu la populareco de viaj retaj servoj altiĝis kiel sekvo de pli oftaj kaj pli ampleksaj ĝisdatigoj?

Aleksandr Korĵenkov: Se temas pri la revuo, jes. La reta abonantaro de La Ondo konstante kreskas. En la 2007a jaro ni havis nur 19 ret-abonojn, sed en la 2011a jam 95 personoj ricevadis nian gazeton elektronike.

Halina GoreckaLibera Folio: Vi havas ankaŭ retradian elsendon. Kion ĝi enhavas kaj kiom da regulaj aŭskultantoj ĝi havas? Ĉu vi kunlaboras kun la elsendoj de Muzaiko?

Aleksandr Korĵenkov: Radio Esperanto aperas malofte kaj neregule, nur kelkfoje en la jaro. Kutime, ĝi enhavas enkondukon, Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri iu socia aŭ kultura temo, prezenton de La Ondo de Esperanto, literaturan programeron, artikolojn el La Ondo, anoncojn, muzikon… Laŭ la aktuala statistiko niajn 29 programojn oni elŝutis entute 74 mil 462 fojojn, averaĝe pli ol 2500 aŭskultoj por ĉiu programero. Kompreneble, la plej ofte aŭskultita estis la unua sonprogramo – 5.199 fojojn, dum la plej lasta estis elŝutita nur 923 fojojn.

Iom mirinde, ĉu ne, estas, ke nia radio, al kiu ni donas malpli ol 1% de la tempo, kiun ni dediĉas al la revuo, kaj kiu aperas lam-ritme, estas nia plej populara reta oferto! Pli populara ne nur ol la revuo, kio estas komprenebla, ĉar la revuo estas pagenda, sed eĉ pli populara ol niaj senpage elŝuteblaj libroj, kiuj, cetere, postulas multe pli da laboro ol la podkastoj.

Pri Muzaiko mi scias preskaŭ nenion, krom ke ĝi estas multe pli interesa kaj profesia projekto ol nia tre modesta kaj amatora podkasto.

Libera Folio: Vi menciis elektronikajn librojn, rakontu pli pri tiu flanko de via reta agado!

Aleksandr Korĵenkov: De tempo al tempo ni enretigas ilin en nia elŝutejo. Tie nun estas naŭ senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. La uzataj dosierformoj (prezentomanieroj, formatoj) estas pdf kaj epub. La plej populara estas tiu, kiu estis plej frue enretigita: La pika damo de Puŝkin – oni elŝutis 1305 pdf-versiojn kaj 725 epub-versiojn, entute pli ol 2000. Certe, la papera eldono neniam havus tiom da legantoj.

Libera Folio:  Kiel evoluas viaj pagataj servoj, kiom da abonantoj vi havas, kaj kiom necesas por sekurigi la pluekzistadon de La Ondo?

Abontabelo La OndoAleksandr Korĵenkov:  Mi jam respondis pri la statistiko, sed vidu la tutan tabelon, kiu montras, ke ĉiu sesa Ondo-abono estas elektronika.

Por ke La Ondo plu aperu, necesas ke ĝia profito superu la produktokostojn (presado, poŝto, reklamo, aparatoj ktp) kaj donu al nia familio profiton por minimuma vivteno. Dum dudek jaroj tio funkciis, ankaŭ danke al nia libroeldonado, kiu estas, apud la gazeto, la dua piedo de nia entrepreno. Tio plu funkcias, malgraŭ tio, ke la vivokostoj en Ruslando kreskas pli rapide ol niaj enspezoj. Tiusence 500 pagantaj abonantoj permesos al ni ne morti pro malsato aŭ neeblo pagi la akvon, gason ktp.

Multe pli grava por la pluekzistado (se uzi vian vorton) de La Ondo estas nia sano: dum la pli-ol-unujara periodo da necerteco, kiun ni devis travivi pro la operacio de Halina en Moskvo, ni ege malfacile sukcesis teni la eldonritmon de la revuo – por tio ni, en niaj mizeraj kondiĉoj, devis plene rezigni la libroeldonadon, tute ĉesigi nian partoprenon en la esperantista vivo, preskaŭ silentigi nian radion ktp. Feliĉe, la operacio estis sukcesa, kaj tiu deprima periodo jam estas pasinta, kaj nun, denove en Kaliningrado, ni komencas reveni al la “provizore frostigitaj” eldon-projektoj.

Libera Folio: Ĉu vi ne timas, ke viaj propraj senpagaj retaj servoj malpliigas la emon de esperantistoj pagi por abonoj?

Aleksandr Korĵenkov:  Vidu, mi jam diris, ke iam la tuta revuo estis senpage legebla en la publika retejo, kaj tiuepoke nur kelkaj dekoj da abonantoj rezignis la paperan gazeton, kaj iuj el ili poste iĝis elektronikaj abonantoj. Eĉ male, mi kredas, ke la disponigo de ĉirkaŭ duono da Ondaj artikoloj en la reto popularigas la gazeton.

Kaj, pli grave, ĝi donas la eblecon legi la plej interesan materialon – interalie ĉiujn beletraĵojn kaj recenzojn – al tiuj, kiuj ne havas liberan monon por aboni ĝin. Temas, ekzemple, pri Ĉinio kaj Ukrainio, kiuj staras alte en nia novaĵ-reteja statistiko, kaj tre malalte en la statistiko de la abonantoj de La Ondo. Ni mem ĝuis kortuŝe grandan financan kaj moralan subtenon de la esperantistaro dum la tempo de nia kriza stato, kaj ni simple ne kapablas ĉesigi nian helpon al tiuj, kiuj bezonas bonkvalitajn artikolojn, interesajn beletraĵojn, e-librojn, sonprogramojn, eĉ se danke al tiu “politiko” iuj el la pagipovaj klientoj rezignas abonojn kaj aĉetojn kaj kontentiĝas nur pri senpagaj retaj servoj.

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2012-01-15 15:59
Estas nekredeble ke Aleksander Korĵenkov plu opinias sin ĵurnalisto, doninte kaj plu donante tiom da atento ne nur al la deliraj, galimatiaj umbikilaĵoj de Silfer (kiel la supre menciata "furora" intervjuo -- kun sukaj komentoj de legintoj) sed ankaŭ al liaj merdoŝmiraj kampanjoj: Ekzemple, en la numero 2011/2 (196) de La Ondo de Esperanto, rubriko Ronda tablo (Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj)*, Korĵenkov represis silferajn kalumniojn pri mi kaj pri Yves Bellefeuille.
* http://esperanto.org/Ondo/Ondo/196-lode.htm#Silfer
Jorge
Jorge diras:
2012-01-15 16:02
"Aleksander Korĵenkov – aŭ Rim’ por treto"

Korĵenkov, fan’ de neŭtralismo,
al ĉiuj volas ĉiam plaĉi.
Mi nomas tion “redaktaĉi”
– li kredas tion ĵurnalismo.

Nun, la silferajn infamiojn
li reproduktas senskrupule.
Korĵenkov, fan’ de neŭtralismo,
al ĉiuj volas ĉiam plaĉi.

Iom da merdo sur la kresto
de lia ondo esperanta
ne naŭzas lin, ekumenulon,
vojkamaradon de kanajloj.

Korĵenkov, fan’ de neŭtralismo.


(el "Koploj kaj filandroj",
http://www.librejo.com/[…]/jorge-camacho-koploj-kaj-filandroj.html)
esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 18:52
Jorge, purigu unue vian propran domon, kaj verku ion pli valoran, ekzemple la daurigon de Majsto kaj Martinelli (char intertempe certe aperis nova shtofo), kiun mi cetere daure konsideras kiel unu el la plej interesaj kaj neforgeseblaj tekstoj en Eo.

Via sinteno montras, ke vi estas malbona demokrato, kiu ne kapablas elteni kelkajn vortojn de Silfero, kiujn oni povas konsideri kiel personan opinion de iu via malamiko, ghis kiam ne estas sen dubo pruvite, fare de iu tribunalo, ke vi NE estas antisemito.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-15 19:18
Andy, ne eblas kunmeti pli da absurdaĵoj en unu solan frazon. Certe nun HeKo premios vin per aplaŭda komento aŭ simile.

Unue iu alia tribunalo bonvolu pruvi ke vi ne estas 1) rasisto; 2) infanbugristo; 3) virinfobiulo; 4) raŭmisto.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-15 16:17
Jorge, ni jam ghissate konas Vian opinion pri La Ondo.
Bonvolu prefere kritiki la tiel nomatan revuon de UEA, kiun La Ondo dekoble superas kvalite.

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2012-01-15 16:23
István, vi certe konas mian opinion pri la fariseaj redaktokriterioj de Korĵenkov, sed eble aliaj homoj ne -- kaj por ili mi skribis miajn komentojn.

Ankaŭ mi ne kontentas pri la kvalita nivelo de la revuo Esperanto de UEA, sed almenaŭ ĝi ne enlasis tiom da koto sur siajn paĝojn kiel La Ondo de Esperanto.
Sten
Sten diras:
2012-01-15 17:36
Jorge, la "merdo", pri kiu vi supre parolas, estas ero en aro da intervjuetoj, kie "ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2010 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”"

Kio do estus bona ĵurnalismo, laŭ vi, ĉu cenzuri la respondon de Silfer, aŭ ĉu bojkoti lin, ŝajnigante ke li ne ekzistas? Alivorte, ĉu bonĵurnali Pravde aŭ CNN-e?

Cetere, pri la fieco de la Silfera kalumnio mi plene konsentas kun vi.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 18:43
Mi ne tiom certas, ke la "kalumnio" de Silfero estas "fia". Despli ke Camacho ghis nun ne povis pruvi, ke sen ajna dubo li ne estas antisemito.

Jorge
Jorge diras:
2012-01-15 19:14
Ankaŭ Künzly, kaj cetere ankaŭ Silfer, Korĵenkov, eĉ Zamenhof mem, ĝis nun ne povis pruvi ke sen ajna dubo li ne estas antisemito.

Mi ne scias ĉu opinii tiun absurdan frazon ŝerco (kun lia kutima manko de sprito), ĉu simpla elverŝo de galo.

Nu, mi fajfas pri tio. Mian opinion pri tiaj fiagoj oni trovos i.a. tie ĉi:

http://www.liberafolio.org/2007/eklipsas#1317311215
esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 20:47
Certe, antisemitismo estas tre komplika kaj kompleksa temo, kiun oni ne povas trakti en 10 linioj.

Lau mi, chiu kristano, chu katolika, protestanta, luterana, anglikana, ortodoksa, portas en si iom da antisemitismo, char ni estis antisemitisme edukitaj pere de lergendoj de la mortigo de Jesuo Kristo far judoj ghis la venenigo de fontanoj far judoj ktp.

Antisemitismo havas plurajn formojn kaj esprimojn. Plej ofte ghi estas ligita kun antaujughoj kaj falsaj akuzoj. Antisemitismo okazis ankau al armenoj, poloj, sudetaj germanoj, tibetanoj, bosniaj islamanoj, hutuoj kaj tusioj, iuj minoritatoj en Vjetnamio, ech al esperantistoj dum al nacisocialisma kaj stalinisma tempoj. Char ili estis persekutitaj kaj murditaj. Do, antisemitismo staras kiel simbolo por plej teruraj krimoj, kiujn la homaro faris, ne nur la germanoj. Pro tio oni devas esti tre singarda, ke oni ne mistraktas au misuzas tiun nocion por iuj ludoj au por iu sarkasmo.

Judoj havas tre specifan kaj unikan historion en la homaro, kaj facile servis kiel celo por atakoj kaj kulpigoj, kiam oni bezonis kulpantojn.

Oni povas shati au malshati judojn. Mi komprenas, se oni malshatas ilin. Se iu, ekzemple Camacho, au Bellefeuille, ne shatas judojn, tio estas ilia rajto kaj ilia problemo. Sed chu ekzemple Bellefeuille en fora Kanado konas konkretajn judojn, kun kiuj li faris ekzemple malbonajn spertojn, por havi ion kontrau ili? Mi dubas. Do, mi ne komprenas liajn motivojn esprimi sin en antisemitisma senco. Se ili celas kritiki la politikon de Israelo, ili faru tion senghene, sed pere de raciaj kaj objektivaj argumentoj, ne forgesante ankau la krimojn de la palestinanoj. Ankau mi ne aprobas chiam la IL-politikon, kaj mi scias ankau ke mem inter judoj ekzistas t.n. antisemitoj.

Do, la temo antisemitismo estas danghera kaj ni traktu ghin objektive, sobre kaj racie.

En Eo-medioj mi ne memoras, ke mi legis iujn utiligeblajn artikolojn pri tiu temo.

Do, mi bedaurus, se la nivelo de Camacho falus sub la nulon chirilate.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-01-15 20:46
Kara, logike ne estas eble pruvi, ke io ne ekzistas (pro tio ĝis la fino de la homaro ekzistos homoj kredantaj je iu dio), krome en jurisprudenco validas principo, ke oni pruvu la kulpecon, ne la senkulpecon.
Do opiniu Jorge neantisemito, ĝis iu provos al vi la malon.
Amike,
Kirilo
Jorge
Jorge diras:
2012-01-15 19:25
Kara Sten, En multaj regnoj ne eblas disĵeti tiajn akuzojn senplie per ĵurnaloj aŭ televido. Tio estas punebla delikto kun diversaj nomoj: kalumnio, infamio ktp. Bona ĵurnalismo ne povas transpaŝi tiun limon. Ne ĉian opinion de ajnulo oni devas presi. Ankaŭ intervjuon oni devas redakti kaj, se kelkaj el la respondoj aŭ parto de iuj el ili ne konformas al la deontologia regularo de tiu ĵurnalo, oni forredaktu ilin aŭ petu la koncernan ulon revortumi siajn opiniojn; sed la ceteron ne necesas cenzuri.

Ĝuste pro tio mi trovas la ŝajne respekteman ĵurnalismon de Korĵenkov esence malhonesta: li ne distingas normalajn agojn kaj dirojn disde agoj netolereblaj kaj do nepublikigindaj, sed metas ĉion en saman sakon kaj publikigas ĉion kune.
Lu
Lu diras:
2012-01-16 09:30
Verŝajne Jorge pravas, ke en multaj ŝtatoj ne eblas (sen juraj konsekvencoj) disĵeti akuzojn kiel la mencion de "nov-antisemita kampanjo" de iuj homoj. La konsekvencoj povas esti diversaj: En Germanio oni povas ekzemple postuli de la redakcio la aserton, ke ĝi ne plu publikigos similajn asertojn (kaj ke ĝi pagos altegan monsumon, se tamen). Eblas ankaŭ punpago de la insultanto al la insultito pro misfamigo. Tion oni povas atingi kutime per advokatoj aŭ per juĝejo. Krome eblas plendi ĉe konsilio de amaskomunikiloj ("Deutscher Presserat") pri miskonduto de gazetoj. Ĉe ilia paĝo, http://www.presserat.info , troviĝas interalie normoj pri konduto de gazetoj, "Pressekodex".

En Esperantujo la situacio estas komplika. Ne ekzistas klareco, kiuj naciaj reguloj validas - ĉu tiuj de Rusio, de Kanado, de Hispanio aŭ de Svislando (la kvar landoj de la koncernitoj)? Verŝajne necesas formuli en Esperantujo komunajn regulojn pri tio, kion gazeto publikigu kaj kion ne. Laŭ mi malfacilas juĝi pri la tiama publikigo en la Ondo tiom longe, kiom ne ekzistas ĝenerale akceptitaj reguloj en Esperantujo. Se la nuna situacio ne plaĉas al homoj kiel Jorge (kaj multaj aliaj), necesas agi kaj verki regularon, prefere interkonsente kun unuflanke dekoj da homoj ĝenerale konataj en Esperantujo kaj aliflanke kun la (ret)gazetoj, pri kies stilo de publikigo de tempo al tempo aperas kritiko, ekzemple Ondo de Esperanto, Libera Folio, Heroldo de Esperanto kaj Heroldo komunikas (HeKo). Eble oni ne povos atingi ĝeneralan interkonsenton - iam necesos kontentiĝi per konsento de granda plimulto.

Procedi per advokatoj kaj juĝejoj kutime estas streĉa proceduro kaj aparte komplika pro la internacieco. Oni povas konstati, ke tio nuntempe ne estas efika rimedo por bridi Esperanto-redaktorojn.

Interese estas, ke en Esperantujo la gazetaro estas plejparte en la manoj de landaj kaj fakaj organizaĵoj aliĝintaj al UEA. Laŭ la eldonkvanto mi iam venis al ĉ. 90 % (eble estus malpli, se oni konsiderus la aperritmon kaj la kvanton de materialo dum unu jaro). Tiu koncentriĝo de publikiga potenco en la UEA-strukturo eble kondukas al tio, ke temoj kiel politiko aŭ ekonomio apenaŭ estas traktataj - aliflanke mi ne memoras publikan konflikton similan al la supra debato. (Nu, eble en unuopaj landoj tiaj konfliktoj ja ekzistas...)

Pro la jama koncentriĝo de multegaj funkcioj ĉe UEA mi supozas, ke eventuale kreinda "Esperanto-Konsilio pri Amaskomunikiloj" (aŭ simile) estu plene sendependa.
redakcio
redakcio diras:
2012-01-16 13:11
Ekzistas "Etika kodo de ĵurnalismaj principoj", akceptita de TEĴA en 1992:

http://www.tejha.org/?page_id=10

En la koncerna kazo oni povus provi apliki ekzemple punktojn 3 kaj 8:

3. Aperigitajn informojn aŭ asertojn, kiuj poste pruviĝas malĝustaj, la koncerna komunikilo devas el si mem reĝustigi tuj kaj en adekvata maniero.

8. Kontraŭas ĵurnalisman etikon, aperigi nemotivitajn akuzojn, precipe se ili estas malhonestigaj.

Se oni volus starigi instancon, kien oni povu sin turni, plej nature estus, ke tion faru TEĴA. Bedaŭrinde la asocio similas la plej multajn aliajn fakajn asociojn en Esperantujo tiasence ke ĝi preskaŭ ne funkcias, kaj tiasence ke en ĝi membras preskaŭ nur nefakuloj.
Lu
Lu diras:
2012-01-16 22:10
Dankon pro la informo pri la ekzisto de tia principaro. Nu, almenaŭ TEĴA iam produktis ion senchavan... Dankon pro via bela kaj ridiga rimarko pri fakaj asocioj :-)

Eble provizore oni povas vivi sen formala instanco, se almenaŭ ie estas (ret-)loko, kie oni povas informi kaj plendi pri malobeoj kontraŭ la "ĵurnalismaj principoj". Aŭ ĉu io tia jam ekzistas? (Mi iam lernis, ke laŭ iuj juristoj leĝa normo, kies malobeon oni neniel punas, ne estas vera normo.)
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-17 05:27
TEJA havas ech Arbitracian komisionon. Ghiaj membroj estas Istvan Ertl, Stano Marček, Jukka Pietiläinen. Se mi bone memoras, ghi neniam bezonis agi, au agis. Lau la statuto de TEJHA, la komisiono estas "elektita de la Ĝenerala kunveno por trijara oficperiodo". La elekto okazis en majo 2008.

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2012-01-17 07:37
Dankon pro la informoj, Istvan. Ĉu laŭ vi la okazaĵo menciita de Jorge, skribi pri "nov-antisemita kampanjo" http://esperanto.org/Ondo/Ondo/196-lode.htm#Silfer , estus ebla kazo por la arbitracia komisiono? Ĉu vi aŭ la komisiono pri tio havas opinion? Ĉu ĝi de si mem komencas agi (aŭ almenaŭ ekpensi...), kiam videblas konflikto surbaze de ebla malrespekto de la principaro?

@Jorge Camacho: Ĉu vi kontaktis la arbitracian komisionon de TEĴA aŭ iun alian instancon pri la temo?
jukkap
jukkap diras:
2012-01-17 14:41
Mi kiel membro de la arbitracia komisiono iom kompetantas pri jhurnalisma etiko (mi ech publikigis sciencan artikolon pri la funkciado de tiaj komisiono en Germanio, Britio kaj Finnlando). Iom neklaras chu la redaktoro devus korekti la malghustajn informojn mem au chu necesus ke iu petu la korekton. En kazo de "nemotivitaj akuzoj" la afero estas pli klara, char la redaktoro devus kompreni ke temas pri akuzo. Tamen estas certe interesa kaj sciinda informo, ke iu konata esperantisto diras tiajn akuzojn en intervjuo, sed necesus doni al akuzitoj eblecon diri sian opinion pri tio. Tamen ofte (kaj kutime prava) ne indas tro okupighi pri tiaj stultaj dirajhoj char tio nur tiras atenton al ili. Se akuzitoj petus publikigi korekton kaj ghi ne aperus, tiam la jhurnalisma etiko certe estus konrauita, se neniu petis tian korekton, mi en tiu chi konkreta kazo ne kontraustarus publikigon kvankam temas pri nemotivita akuzo, tamen la akuzon presentas en intervjuo alia persono ol jhurnalisto. Se mi estus redaktintan tiun tekston mi eventuale forprenus la personojn nomojn.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-17 19:57
Ne. Mi eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto. Mi nur sendis protestleteron al LOdE.

Sed kian efikon havu komisiono kiu reagas _post la faro_? La problemo estas ke Korĵenkov faris gravan eraron, ne senscie, sed post avertoj kaj kontraŭ ĉia sento pri deontologio kaj honesto. Oni ne rajtas trakti same kritikon argumentitan kiel kalumnion celantan detrui la reputacion de persono.

Se mi estus abonanto de La Ondo, mi nuligus mian abonon. Sed feliĉe mi ne estas tio.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-18 06:22
Komisiono kiu kapablus reagi *antau* la faro devus havi kapablojn preskau preternaturajn. Tio memorigas pri la novelo Watchbirds de Sheckley
http://www.gutenberg.org/files/29579/29579-h/29579-h.htm
kaj pri la filmo Minority Report.

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2012-01-17 07:40
Eble TEĴA devus konsideri reelektojn... (Sed oni rajtas supozi, ke la Ĝenerala kunveno ne kontraŭstaros daŭrigon de la (ne-)laboro.)
esperanto
esperanto diras:
2012-01-17 13:08
Persone mi neniam agnoskus tiun komisionon.

Tio estas la sama ridindajho kiel Esperantisto de la jaro kaj similaj kretenajhoj entreprenitaj de simile dubindaj komisionoj, kun "adekvataj" rezultoj.
Sten
Sten diras:
2012-01-16 19:27
Mi ne scias en kiu lando la publikigo de aserto pri ”nov-antisemita kampanjo” ĉe iuj nomitoj sufiĉus por jura verdikto. En mia lando certe ne, alie la kompatinda Kalle jam delonge redaktus ĉi folion el malliberejo… (pro aliaj insultoj de kontribuantoj, kompreneble).

Tamen mi konsentas, ke bona redaktanto devus peti la intervjuaton ekzempli sian akuzon, kio en la kazo de Silfer evidente estus vana.

Dum jaroj mi legadis Literaturan Foiron, ĉar ĝi estis belaspekta kaj ofte havis altkvalitan enhavon. Iom post iom ĝi iĝis pli kaj pli sektorgano, kaj nun mi de kelka tempo ne plu legas ĝin. Jam frue mi notis kalumniadon pri antisemitismo, komence direktita kontraŭ nenomito, poste jam kun klara celo: Jorge Camacho. Neniam mi vidis eĉ la plej etan ekzemplon, kiu celus ilustri tiun antisemitismon. Superfluas diri, ke mi mem neniam rimarkis ion tian en la verkoj de Jorge. Do mi povis kompreni la kalumnion nur kiel fian kaj malhonestan, identan aŭ almenaŭ tre similan al tiu, kiu tro ofte direktiĝas al personoj kiuj konsideras palestinanojn plenrajtaj homoj.

Ŝajnas ia Orvela paradokso, ke apogantoj de egalrajto renkontas akuzojn pri la malo.

Jorge
Jorge diras:
2012-01-16 20:48
Kaj jen la "ekumenismo" de Korĵenkov kaj lia Ondo (kun la hodiaŭa subteno de la interreta trolo Künzly) helpas disvastigi tiajn kalumniojn.

Persone mi rekomendus bojkoti La Ondon'n per ĉesigo de abonoj.
Lu
Lu diras:
2012-01-16 22:03
Ankoraŭ mi ŝatus scii iom el tiu afero: Ĉu iu skribis plendan mesaĝon al Korĵenkov pro tiu mencio fare de Silfer de ”nov-antisemita kampanjo”? Se jes, kiel Korĵenkov reagis? Ĉu tiu mesaĝo asertis, ke la aperigo de la mencio de Silfer estas kontraŭ la "Etika kodo de ĵurnalismaj principoj", akceptita de TEĴA en 1992, nome kontraŭ "8. Kontraŭas ĵurnalisman etikon, aperigi nemotivitajn akuzojn, precipe se ili estas malhonestigaj." - aŭ ĉu oni menciis alian motivigon por la plendo? (Mi mem ne volas juĝi, kiel interpreti la kazon.)

Mi persone tre ŝatas la "ekumenismon" de Aleksander Korĵenkov. Ne estus rompo de tiu ideo, se eventuale estonte li elĵetus el tekstoj de Silfer aŭ de aliaj la flankajn rimarkojn pri semitismo aŭ antisemitismo.

Sten "ne scias en kiu lando la publikigo de aserto pri ”nov-antisemita kampanjo” ĉe iuj nomitoj sufiĉus por jura verdikto" kaj poste parolas pri malliberejo. Nu, malliberejo estas malofta (aŭ neniama) solvo de tiaj konfliktoj en Germanio, kutime la redakcio devas pagi monsumon kaj promesi ne plu fari.
Sten
Sten diras:
2012-01-17 08:32
Lu: Nu, malliberejo estas malofta

Mi provis ŝerci (sendube malsukcese)...
Jorge
Jorge diras:
2012-01-17 19:49
Mi mem skribis al Korĵenkov petante ke li ne disvastigu (en LOdE aŭ almenaŭ en la papera eldono, nun mi ne memoras precize) tiajn kalumniojn, kiujn mi estis jam leginta en HeKo (aŭ eble en la bita eldono de LOdE). Sed Sankta Akleksandro pie _ignoris_ mian peton kaj do aktive helpis disventoli la merdon.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-18 20:10
Kontraste, Korĵenkov plej prude rifuzadas publikigi tekstojn kun vortoj kiel "fiki", "pugo" aŭ "merdo", senkonsidere pri la enhavo!
esperanto
esperanto diras:
2012-01-18 22:01
Lau mi Camacho tro multe okupighas pri siaj personaj problemoj.
Mi scias, ke grandparto estas merdo.
Anstatau tio, Camacho okupighu prefere pri la problemoj de Esperanto kaj de la mondo, eble de Hispanio. Min ekzemple interesus, chu la kirurgia operacio de la nazo de Letizia pozitive efikis kaj evoluis kaj chu tio helpis al shi esti pli bone akceptita de shia bopatrino kaj de la aliaj jhaluzaj (au nauzaj) "infantinoj".
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-15 19:51
István Ertl:
> Bonvolu prefere kritiki la tiel nomatan revuon de UEA, kiun La Ondo dekoble superas kvalite.

Superi kvalite la revuon de UEA ne estas granda atingaĵo: eĉ telefonlibro kvalite superas ĝin.

Jorge Camacho:
> sed almenaŭ ĝi ne enlasis tiom da koto sur siajn paĝojn kiel La Ondo de Esperanto.

Feliĉe la seninteresa fatraso ne estas kota: kotohava fatraso estus ja la pinto de nia dekadenco. Nu, fakte same kiel la senkota fatraso.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 18:22
Jam plurfoje mi skribis al Korjhenkov, ke li apliku alian redaktan strategion au politikon kaj rezignu pri plenigo de la paghoj per aperigo de chiuspeca fatraso kaj rubajho, ekzemple remachado de oficialaj komunikoj de la Civito, au pri certaj recenzoj, kiuj estas verkitaj nur kun la evidenta celo priurini certajn librojn kaj autorojn de la chefmalamikoj de certaj veteranoj.

Aliflanke, akra kritiko kun ironia, humura au satira karaktero estu, lau mi, permesita. Same kiel estu permesitaj kritikaj rimarkoj de certaj personoj pri aliaj certaj personoj, ech se evidentighas, ke ili estas la plejplejaj chefchefchefmalamikoj. Se iu sentas sin ofendita au maljuste traktita, li povas postuli la publikigon de kontrau-prezento, kun kredindaj argumentoj, por senpotencigi akuzojn kaj suspektojn. Eb ekstrema kazo, oni povas jughprocesi (kiel Silfero jam multfoje minacis, sed estis nur varma aero), se oni havas la necesajn rimedojn. Kiel tio okazas regule en la "normala" nacilingva jhurnalismo, kie oni kritikas chiutage plej diversajn personojn.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2012-01-16 17:41
Aleksandr Korĵenkov havas siajn verkajhojn kaj certe ankau siajn celojn verkante. Por atingi la celojn li uzas la lau li bonajn rimedojn. Chu li pravas ? Jen reagas diversaj homoj. Iuj aprezas lin, dum aliaj iel kritikas. Ankau tiuj homoj havas siajn celojn kaj tial uzas la al ili bonajn rimedojn. Aperas la sama demando : "chu ili pravas ?"

Estimataj geamikoj, plejparto el la esperantistoj vere ne scias la celon de Zamenhof. Per Esperanto kaj siaj idearoj Zamenhof neniam celas propran bonon, sed tiun de la aliaj homoj. Tial li ne estis postulema, riprochema, kritikema ktp. Tiu chi eco mankas al multaj homoj kaj en kaj ekster Esperantujo. Kiam en chiu ago sia la homo vidas preskau nun sin, tiam li konscie au senkonscie atencas simplajn regulojn taugas por bona interhomaj rilatoj.

Mi tute ne chesos mencii s-ron Hans BAKKER, kiu plu mirigas min per siaj vivmanieroj ege bonaj. Jen unu el la homoj kiu vivas vere homan vivon. Jes ekzistas aliaj, sed verdire tiajn mi ne trovas en respondeculoj de la E-organizajhoj kun piramideca gvidsistemo. Chu iuj kulpas ?

Kiu scias, ke tio, kion li faras estas malbona, kaj duure faras tion, tiu kulpas; aliel li ne kulpas, tamen li iam rikoltos tion, kion li semis. Tia estas la naturo, sed tion homoj ignoras au neglektas.

Konklude mi diru al ni jenon :"faru ni chion, kion ni volas, sed chiam memoru ni, ke tio havu celon bonan ne nur por ni, sed pli por la ceteraj".

jayloganlf
jayloganlf diras:
2012-01-18 18:37
Mirenda. Gratulojn kaj dankon Ondoj.